- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

#saluton Türkiye – lastatempa provo de Turkio alinomi sin mem

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Turkio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Politiko, Regado

Ekrankopio prenita el la reklama filmeto disvastigita de TRT World en YouTube [1].

La komunikada administracio de Turkio lanĉis [2] novan kampanjon #helloTürkiye [3] [#salutonTürkiye] la 14-an de januaro, klopodante “altigi la tutmondan konscion pri la uzado de la origina nomo de la lando”. En deklaro publikigita de la direktoro pri komunikado de la prezidenteco, Fahrettin Altun diris [4]: “Ni opinias ke estas grave uzi la vorton “Türkiye” en la internacia areno por plua fortigo de la varmarko kaj de la reputacio de nia lando”. La nomŝanĝo sekvas prezidentan ordonon [5] subskribitan la 4-an de decembro 2021 kaj postulantan la uzadon [4] de “Türkiye” en ĉiuj korespondaĵoj kun aliaj ŝtatoj, internaciaj institucioj kaj organizaĵoj.

La ordono, eldonita en decembro, tekstas jene:

The phrase ‘Türkiye’ symbolises and conveys the Turkish nation’s culture, civilisation, and values in the best way possible. As part of this, the phrase ‘Made in Türkiye’ instead of ‘Made in Turkey’ began to be used in our export products; as a result, our products, which are the pride of our country in international trade, are promoted and presented to the rest of the world using the ‘Türkiye’ branding. Our aim is now to represent our state and nation’s thousands of years of experience in every sector under the ‘Türkiye’ brand.

La vorto “Türkiye” simbolas kaj spegulas la turkajn naciajn kulturon, civilizon kaj valorojn en la plej bona ebla vojo. Kiel parto de tio, la frazo “Made in Türkiye” anstataŭ “Made in Turkey” komencas esti uzata en niaj eksportaĵoj; kiel rezulto niaj produktoj, pri kiuj nia lando fieras en internacia komerco, estas reklamataj kaj prezentataj al la resto de la mondo uzante la varmarkon “Türkiye”. Nia celo nun estas reprezenti la miljaran sperton de niaj ŝtato kaj nacio en ĉiu sektoro sub la varmarko “Türkiye”.

Laŭ la interreta novaĵa platformo Middle East Eye, turkaj oficialuloj jam komencis [6] la procezon de registrado de la nova nomo ĉe Unuiĝintaj Nacioj. “La preciza tempo por la nomŝanĝo ankoraŭ estas konsiderata de la registaro, sed la procezo jam okazas” raportis Middle East Eye, citante altnivelan turkan oficialulon.

Dum Altun kaj la prezidento substrekas ke la nomŝanĝo devos fortigi la reputacion de la lando, aliaj ŝercas ke la kampanjo strebas malasociigi la landon de samnoma birdo. “Tajpu “Turkey” en Guglo kaj vi ricevos miksaĵon de bildoj, artikoloj kaj vortaraj difinoj kiuj konfuzas la landon kun meleagro – ankaŭ konata en la angla kiel “the turkey”, granda birdo devenanta el Nordameriko – kiu estas fama kiel plado de Kristnaska menuo aŭ ĉe Dankotaga vespermanĝo” raportis [7] TRT World.

Dum la lando baraktas kontraŭ kreskanta inflacio [8], influaj personoj diras ke nun estas malĝusta tempo por nomŝanĝo, nek estas iuj ajn kialoj por fari tion.

Kun tio kio okazas en Turkio, ĉu plia nomŝanĝa kampanjo estas la fokuso? https://t.co/XCrnW4sn9b [9] pic.twitter.com/2Q7z4wEWDC [10]

ICYMI, Turkio nun insistas nomiĝi Türkiye en la angla, ĉar ĝi ne havas aliajn traktendajn problemojn

Aliaj kritikas la registaran elekton uzi la monon de impostpagantoj por tiu nomŝanĝo dum estas sennombraj aliaj problemoj kiuj plagas la komunumon, kiel recesio [8], kreskanta senlaboreco [14], nekontrolebla perforto [15], genra diskriminacio [16] kaj kresko de Omikron-infektiĝoj [17] inter aliaj [18].

Alia ŝpara metodo por elspezi $$$$! Ĝuste tion ni bezonas dum recesio! Brave

Mi malamas esti la disvastiganto de malbonaj novaĵoj, sed “Turkiye” kaj “Turkey” estos prononceblaj tre simile en la angla kaj eksterlandanoj ajnakaze plu nomos ĝin “Turkey”. Granda rubujigo de la mono de impostpagantoj