Kartvelia ĉefministro donacis per luaĉeta kontrakto parton de ŝtata arbaro al sia edzino

Ekrankopio de kartvelia ĉefministro Irakli Gharibashvili, parolante ĉe la ĝenerala debato de Unuiĝintaj Nacioj, sesio 76, Jutuba [ĉiuj eo] kanalo de Unuiĝintaj Nacioj.

Ĉi tiu artikolo estis origine eldonita en OC Media. Ni reproduktas redaktitan version laŭ enhava interkonsento.

La 28-an de decembro, la Agentejo pri Publika Registro de Kartvelio transdonis ŝtatan proprieton de preskaŭ 5 960 kvadrataj metroj da ŝtata tero al Nunu Tamazaŝvili, la edzino de la nuna ĉefministro de la lando, Irakli Garisbaŝvili. La peto estis farita de la Nacia Forsta Agentejo kaj kolerigis civitanojn kaj ekologiistojn tra la mondo.

La kanalo Pirveli TV estis la unua kiu informis pri la cedo, asertante ke la tereno estis la novjardonaco de Garisbaŝvili al lia edzino.

La tereno estas parto de la Kartvelia Ŝtata Forsta Fonduso kaj situas en Borĵomi [fotoj], balneologia loko en la centro de la lando.

Pirveli TV raportis ke la tereno estis proksime al la apuda domo kiun la familio konstruis. Ili asertis ke la tereno antaŭe estis tute barita, krom la parto kiu ligis la novan domon al la arbaro, sugestante ke oni jam sciis ke la tereno estos koncesiita al ili.

La tereno estis luvendata al Tamazaŝvili por 49 jaroj, kontraŭ jara pago de 6 256 larioj (proksimume 2 mil dolaroj). Laŭ la kondiĉoj de la luaĉeta kontrakto [eo], Tamazaŝvili povas instali “povizoran laŭbon” [eo] por “sportaj kaj distraj celoj”.

“Turismaj, sportaj kaj aliaj kulturaj kaj distraj celoj” estas kelkaj de la kriterioj kiuj permesas luaĉeti la arbarojn protektitajn de la Kartvelia Ŝtata Forsta Fonduso al personoj.

La 23-an de januaro, la Nacia Arbara Agentejo eldonis deklaron per Fejsbuko, insistante ke la aŭkcio de la grundoj, anoncita en decembro, estis malfermita al ĉiuj kaj ke la kontrakto inkluzivas liston de devontigoj por luaĉetaj tenantoj.

La Agentejo aldonis ke, ekde 2021, ĝi luvendis 256 kvadratajn kilometrojn de la Kartvelia Ŝtata Forsta Fonduso.

Ne estas la unua fojo ke Garibaŝvili kaj lia familio estas akuzitaj pri misuzo de potenco.

Garibaŝvili oficis kiel ĉefministro inter 2013 kaj 2015, antaŭ ol abrupte forlasi la oficon kaj la politikon fine de 2015; li estis renomumita ĉefministro en februaro 2021.

Kvankam li ne klarigis sian foriron de politiko tiutempe, fariĝis klare ke lia mentoro, Bidzina Ivaniŝvili, eksa ĉefministro kaj fondinto de la reganta Partio de Kartvelia Revo (ka), estis malkontenta pri kelkaj de la parencoj de Garibaŝvili, sugestante eblan korupton.

En aprilo 2020, kelkajn monatojn post lia reveno al politiko kiel ministro pri defendo, Radio Libera Eŭropo raportis ke Garibaŝvili ne deklaris kolekton de luksaj brakhorloĝoj posedatan deli mem kaj de sia edzino, kies valoro superis 500 000 lariojn (160 000 usonajn dolarojn).

Laŭ gazetara komuniko de novembro 2021 de la Reto de Ekologiaj NRO-oj en Kaŭkazio (angle: CENN), la Centro pri Homaj Rajtoj kaj la Verda Movado de Kartvelio, la Kartvelia Ŝtata Forsta Fonduso perdis 500 kvadratajn kilometrojn da arbaro en la pasintaj kvin jaroj.

5 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Aza Delgado Orduño

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.