- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Neatendita reago de Prago post rusa invado de Ukrainio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Ĉeĥio, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Internaciaj rilatoj, Rifuĝintoj, Russia invades Ukraine

Deklaro de ĉeĥa prezidento Milos Zeeman pri la situacio en Ukrainio post la rusa invado. Ekrankopio de la jutuba kanalo de CNN Prima [1].  

Tute neatendite, la rusa invado de Ukrainio [2] [eo] ŝanĝis la pozicion de la plej influa subtenanto de Moskvo en Ĉeĥio : prezidento Miloš Zeman [3] [eo], kiu ĵus nomis la agojn de Moskvo “krimo”.

Ĉeĥio havas disputigan rilaton kun Rusio [4] [eo]. Politike, lia registaro estas dividita: la prezidento Zeman delonge diskonigis sian neŝanceleblan subtenon al Moskvo. Tamen, la parlamentaj elektoj en oktobro 2021 alportis novan koalicion kaj novan ministron pri eksteraj aferoj, Jan Lipavský, kiu reprezentas la Piratan Partion [5].

Lipavský publike aprobis la opinion de la ĉeĥaj sekretaj servoj pri Rusio kaj Ĉinio, kiuj en siaj jaraj publikaj raportoj [6] regule indikis ambaŭ landojn kiel la ĉefaj minacoj al la nacia sekureco de Ĉeĥio. Zeman provis vetoi la nomumon de Lipavský kiam li ricevis la liston de la nova registaro, nomante ĝin kontraŭrusa kaj prokrastante sian nomumon dum semajnoj, sed finfine devis akcepti ĝin.

Ĉi tiu malnova antagonismo kolapsis la 24-an de februaro, la tago kiu markis la komencon de la rusa invado de Ukrainio. Zeman, konata pro longa silento pri malharmoniaj aferoj, faris deklarojn en vidbendo, kiu tute kontraŭdiras lian antaŭan pozicion, pardonpetis pro la malpravo, kaj nomis la decidon de Rusio krimo:

Zeman diris:

Mám rád ruskou kulturu, vážím si obětí ruského lidu ve druhé světové válce, ale to neznamená, že budu souhlasit s tím, aby na území suverénního státu bez vyhlášení války vstoupila cizí armáda. Rusko se tímto činem dopouští zločinu proti míru.
Před několika dny jsem řekl že Rusové nejsou blázni a že na Ukrajinu nezaútočí. Přiznávám, že jsem se mýlil.

Mi ŝatas la rusan kulturon, mi respektas la viktimojn de la rusa popolo en la Dua Mondmilito, sed tio ne signifas, ke mi konsentos, ke eksterlanda armeo eniru la teritorion de suverena ŝtato sen deklari militon. Farante tion, Rusio faras krimon kontraŭ paco. Antaŭ kelkaj tagoj, mi diris, ke la rusoj ne estas frenezaj kaj ke ili ne atakos Ukrainion. Mi konfesas, ke mi eraris.

Li ankaŭ postulis tujan agadon por ekskludi Rusion de la interbanka sistemo SWIFT [7] (Societo por Tutmonde Financaj kaj Interbankaj Komunikadoj, Ndltr), sankcio kiu povus havi fortan negativan efikon sur la rusa ekonomio. Ankaŭ la baltaj ŝtatoj postulas tiun ĉi sankcion.

La neatendita U-turno de Zeman kontraŭ Rusio povas esti klarigita per la fakto ke la antaŭa ĉeĥoslovaka ŝtato [8] [eo] travivis similan situacion en 1938, post kiam Hitler postulis grandajn areojn de la lando loĝataj plejparte de etnaj germanoj, konataj kiel Sudetoj [9], sub la preteksto voli protekti ilin. La paralelo kun la parolado de Putin la 21-an de februaro resonas profunde ĉe la ĉeĥa publiko, kiu rememoras kiel Francio kaj Britio malsukcesis en siaj armeaj devoj kaj opiniis ke ili povus trankviligi Hitler ĉe la Munkena Konferenco [10]. La Dua Mondmilito montris kiom malĝusta kaj mortige danĝera estis ĉi tiu ideo.

En harmonio kun la opinioŝanĝo de Zeman, la registaro prenis iun rapidan agon la 24-an de februaro por puni Rusion, sciigante [11] ke ĝi fermos rusajn konsulejojn, kaj sian propran [konsulejon] en Rusio. Tio pligravigas profundan diplomatian krizon [12], kiu kaŭzis la elpelon de 18 rusaj diplomatoj la 24-an de aprilo kaj drasta malpliigo de la rusa ambasadejo en Prago, post akuzoj pri teroristaj agoj [12] sur ĉeĥa teritorio en 2014. Krome, la registaro pripensas la eblecon malpermesi vizojn por rusaj vizitantoj, escepte por rusaj aktivuloj serĉantaj rifuĝon.

Kiel videblas en ĉi tiu tweet [pepo, ndlr.], la urbestro de Prago, Zdeněk Hřib, ankaŭ el la Pirata Partio kaj feroca kritikisto de Rusio kaj Ĉinio, aliĝis al granda manifestacio en la placo Venceslas en Prago, kie miloj da ĉeĥoj esprimis sian subtenon al Ukrainio :



Prago estas kun Ukrainio! pic.twitter.com/D9LjUXGIz9 [13]

— Zdeněk Hřib (@ZdenekHrib)

La ukraina ambasadejo en Prago ankaŭ publikigis bildojn de la manifestacio:

Ago de solidareco kun Ukrainio en Prago hodiaŭ


 

Para más información sobre este tema, consulte nuestra cobertura especial Rusia invade Ucrania [18].