Milito en Ukrainio montras la rasismon de amaskomunikiloj kaj politikistoj kontraŭ arabaj militviktimoj

Korespondantoj kaj politikistoj konstante faras rasismajn komentojn kiam ili raportas pri la milito kaj la viktimoj en Ukrainio komparante ilin kun tiuj de Mezoriento. Ekrankopio de la videaĵo en kiu veterana korespondanto de CBS faras unu el tiuj komentoj.

Meze de la kreskanta perforto en Ukrainio kiu kaptas la atenton de la mondo, korespondantoj de prestiĝaj okcidentaj amaskomunikiloj kolerigis arabajn kaj mezorientajn publikojn pro siaj rasismaj rimarkoj. La komentoj inkluzivis esprimojn de empatio rilate al ukrainaj viktimoj kaj de konsterno rilate la bildojn, ĉar ĉi tiuj homoj aspektas pli “eŭropaj” kaj estis pli “civilizitaj” ol la viktimoj de militoj en Mezoriento.

La 27-an de februaro, la siria tviterulo [ndlt. aktiva uzanto de Tvitero] @WardFurati88 disvastigis “fadenon” [ndlt. tvitera ilo kie oni povas fari pepon sekvitan de alia, por raporti ion (gravan aŭ negravan)] kiu kompilis ĉiujn rasismajn kaj diskriminaciajn komentojn kiujn faris korespondantoj de internaciaj amaskomunikiloj el la tuta mondo dum raportado de la konflikto. La fadeno generis milojn da reagoj: pli ol 11 500 repepoj, pli ol 1 500 citaĵoj kaj 41 300 “mi ŝatas” (ŝatoj).

Ĉu vi estas islamano aŭ devenas de Mezoriento aŭ Afriko kaj [vi] demandas vin kial oni perceptas nian sangon kiel akvon kiu inundas la mondon? Cetere, naturmediaj organizaĵoj provas malhelpi ke oni malŝparu akvon. Sekvu ĉi tiujn pepojn, kiuj povas respondi al viaj demandoj nur analizante la priraportadon kaj komentojn pri la milito en Ukrainio.

Li komencis per la komento de veterana raportisto de CBS, Chris D’Agata, en kiu tiu esprimis sian simpation al la ukrainia popolo, kiu konsistas el homoj kiuj estas “pli eŭropaj” ol tiuj de Irako kaj Afganio. Ward citis la korespondanton kun minimumaj ŝanĝoj:

Ni komencu per la korespondanto de CBS, kiu parolis pri ukrainoj en la ŝirmejoj, superplena de emocioj, kaj [li] diris: “Ĉi tio ne estas Irako aŭ Afganio. Ĝi estas civilizita eŭropa lando. Oni ne atendus aŭ dezirus ke io tia okazu ĉi tie”.
Ĉi tio resumas kiel li perceptas nin. Estas kompreneble, ke vi pasigas ĉiujn tagojn fuĝante atakojn: Vi ne estas el Eŭropo.

Poste, li aludis al la komentoj por BBC fare de David Sakvarelidze, iama ukraina ĝenerala adjunkta prokuroro. Kvankam veras ke Ward konfuzis la oficialulon kun korespondanto de BBC, li [Ward] priskribis la esencon de tio kion li [la oficialulo] diris en ĉi tiu pepo:

Nun, la korespondanto de BBC emociiĝis dum li estis dissende kaj pravigis sin dirante: “Pardonu… tio kio okazas movas min emocie, ĉar ĉiutage mi vidas eŭropanojn, kun bluaj okuloj kaj hela hararo… kaj infanojn mortigitajn… per la misiloj de Putin”. Sen komentoj.

Laŭ ciferoj de Unuiĝintaj Nacioj, ekde la komenco de la milito en Sirio en 2011, pli ol 6,6 milionoj da homoj estis devigitaj forlasi siajn hejmojn, kaj aliaj 6,7 milionoj daŭre estas delokitaj en la lando. Kiam miloj riskis sian vivon por transiri Mediteraneon kaj atingi Eŭropon serĉante novan komencon, eŭropaj landoj starigis leĝojn, politikojn kaj barojn por malhelpi ilian eniron, lasante centojn da familioj en tendaroj malriĉaj, eksponitaj al la veteraj kondiĉoj kaj senigitaj de bazaj vivbezonoj.

Ward daŭrigis angle kun la vortoj de prezentisto de Al Jazeera:

Nun, la anglalingva prezentisto de Al Jazeera, kiu komentis la amasiĝon de homoj kiuj provis eniri trajnon kaj eskapi la militon en Ukrainio, diris: “Konvinke estas… rigardu la vestojn. Ne estas homoj kiuj provas fuĝi de Mezoriento kaj Afriko. Ili aspektas kiel ajna eŭropa familio”. Tio kio gravas estas ke ili estas eŭropanoj.

Rilate al la presitaj amaskomunikiloj, Ward citas — kun eta modifo — opinian artikolon de Daniel Hannan en la brita gazeto The Telegraph:

Ni vidu kion diras The Telegraph de Unuiĝinta Reĝlando: “Ili aspektas kiel niaj homoj, kaj tio estas la plej ŝoka afero. Ukrainio estas eŭropa lando, ili spektas Netflix-on, havas Instagramon, voĉdonas en liberaj balotoj kaj havas sencenzurajn amaskomunikilojn. La milito ne plu estas afero de malriĉaj kaj malproksimaj landoj. Milito povus trafi iun ajn.”

Sekvante la rimarkojn de la politikaj figuroj, Ward substrekis iujn komentojn de la bulgara gvidanto:

Ĉi tie la bulgara ĉefministro sincere diras: “La rifuĝintoj de Ukrainio ne similas al tiuj kiujn ni kutimas vidi, kaj tial ili estos bone akceptitaj. Ili estas inteligentaj kaj edukitaj eŭropanoj, ili ne havas malhelajn pasintecojn, kiel la eblon esti teroristoj”.

La sekva pepo de Ward elvokas la argumenton proponitan de multaj homoj de araba origino, kiuj komparis la okcidentan laŭdon pri la ukrainia rezisto kontraŭ Rusio kun ĝia kondamno de la palestina rezisto kontraŭ la israela okupado. Pri tio li skribis:

Kiel la bulgara ĉefministro mencias terorismon, ni vidu kiel The New York Post nomis la agadon de ukraina soldato “heroa” ĉar li buĉis sin per bombo sur ponto por malebligi la rusian antaŭeniron.

Poste li atentigis pri la hipokriteco kaj la duobla moralo de la okcidentaj registaroj rilate al enmigrado, ĉar eŭropaj landoj intensigis landlimajn kontrolojn por limigi la eniron de homoj fuĝintaj el landoj en milito pro timo ke ili eble partoprenis en konfliktoj de siaj hejmlandoj.

Kaj kio pri “migrantoj”… mi celas tiujn kiuj trapasas la landlimojn por batali kun siaj homoj kontraŭ invadantoj… Ĉi tie ni legas la komentojn de la brita ĉefministro, kie li subtenas la alvokojn al tiuj kiuj volas batali en Ukrainio, inkluzive de la britoj, samkiel la deklaron de la ukraina prezidento starigi eksterlandan volontulan taĉmenton.

Ward ankaŭ kritikis kiel kontentaj kaj toleremaj estas la mondorganizaĵoj pri la demonstracioj de solidareco al Ukrainio kontraste al tiuj esprimitaj al Palestino, viktimo de israela invado. Li memorigis la egiptan futbalan superstelulon Mahmoud Abu Trika, kies pruvo de solidareco kun Gazao dum israelaj atakoj en 2008 rezultis en riproĉo de la plej alta aŭtoritato de futbalo.

Kaj kion pensi pri la ludanto kiu suprenlevis sian ĉemizon post pafi golon, montrante la mesaĝon “Ne al milito en Ukrainio”? Ĉu FIFA diros al li la samon kiun ĝi (antaŭe) diris al Abu Trika kiam li suprenlevis sian ĉemizon, post golo, por montri la mesaĝon “Solidareco kun Gazo”?

Ward poste analizis la rapidecon de tutmondaj entoj por bojkoti Rusion kaj bloki ĝian partoprenon en ĉiu agado, por igi ĝin pario [ndlt. malsupera persono aŭ persono konsiderata malsupera, kiu estas ekskludita de sansistemoj kaj avantaĝoj kiujn aliaj ĝuas], kiam antaŭe Moskvo partoprenis kaj gastigis internaciajn eventojn malgraŭ havi ŝlosilan rolon en la siria milito, kie oni mortigis milojn, delokigis multajn pliajn, disigis familiojn kaj lasis la landon en ruinoj.

La sekvajn tagojn, Ward daŭre plilongigis la fadenon helpe de siaj anoj, li aldonis pli da ekzemploj pri kiel Okcidento, ĝiaj politikistoj kaj ĝiaj amaskomunikiloj klare rimarkigis la diferencon inter tiuj kiuj meritas la rajtojn je paco kaj vivo laŭ siaj koloro kaj raso.

Dum Tvitero pleniĝas de ĝisdatigoj pri rasismo kontraŭ afrikaj kaj mezorientaj homoj en Ukrainio kiam tiuj ankaŭ provas fuĝi el la lando, faktoj kiujn Unuiĝintaj Nacioj konfirmis, la arabaj kaj afrikaj komunumoj diskutas pri la traktado kiun iliaj nacioj ricevis de Okcidento en krizaj tempoj.

Per Tvitero, uzantino skribis:

La diferenco inter kiel ili traktis la rifuĝintojn de Mezoriento kaj Afriko, kaj kiel ili traktas tiujn de Ukrainio, ne estas “Whataboutism“, la ĝusta vorto estas “rasismo”.

Whataboutism venas de la angla “What about…?”  [“Kio pri…?”], kaj estas diskursiva trompo por misfamigi la kontraŭan argumenton indikante ĝin kiel hipokritan.

Rilate al la terminoj “civilizita” kaj “evoluinta”, uzataj en multaj rasismaj komentoj kiel indikoj pri kiuj meritas humanan traktadon, Tviter-uzanto skribis:

“Evoluantaj landoj” ankaŭ estas malpreciza termino. La ĝusta vorto estus “landoj resaniĝantaj de la kolonia ekspluatado”.


 

Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, vidu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion.

 

 

1 komento

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.