Kiel tajvanaj uzantoj de sociaj amaskomunikiloj respondis al la invado de Ukrainio fare de Rusio

Manifestacio en Tajvano kontraŭ la rusa invado de Ukrainio, la 1-an de marto 2022. Ekrankapto de Formosa TV Network  ĉe Youtube.

En Tajvano, la rusa milito en Ukrainio fariĝis nova faŭltolinio, plu disigante tiujn, kiuj postulas pli da distanco de Ĉinio, kaj tiujn, kiuj postulas pli proksimajn rilatojn kun Pekino.

Al la plej multaj tajvananoj, Ukrainio ŝajnas esti malproksima lando kun malmulte da similaĵoj kun la insula nacio, tamen la invado de Rusio en Ukrainion metis la landon je la centro de enlandaj politikaj aferoj, agante kiel grava politika sonorilo: same kiel la rusa prezidento Putin plurfoje asertis ke la rusa kaj ukraina popoloj estas ligitaj historie, Pekino postulis Tajvanon kiel sian propran teritorion.

Meze de la rusa invado de Ukrainio, la prezidentino de Tajvano Tsai Ying-Wen kaj ŝia registaro decidis aliĝi al la sankcioj gvidataj de Usono kaj Eŭropa Unio kaj liveri medicinajn provizojn al Ukrainio.

Tajvano ne estas escepto en la misinformaj militoj

Tamen, prezidentino Tsai baldaŭ trovis ke ŝi alfrontas alian specon de militado ankaŭ en Tajvano. Dum Rusio invadis Ukrainion, Ĉinio lanĉis sian propran informan militadon en Tajvano.

Laŭ Taiwan FactCheck Center [Tajvana Faktkontrola Centro], estis signifa kvanto da falsaj novaĵoj pri la ukraina krizo cirkulantaj en la sociaj amaskomunikiloj de Tajvano. Tia enhavo kutime alproprigas bildojn, kiuj estas prenitaj de aliloke por disvastigi timon montrante la armean forton de la rusa armeo. La mesaĝoj alkroĉitaj al la bildoj kutime eĥas la cirkulantan rakonton, ke la ĉina armeo povus transpreni Tajvanon post kelkaj tagoj, baldaŭ post la komenco de la tiel nomita unuiga milito.

Ekzemple, unu falsaĵo rimarkita de la Tajvana Faktkontrola Centro estas titolita “Ukraina konvojo estis atakita de la precizaj armiloj de Rusio. Neniu povis eskapi. Terura sceno” (烏克蘭車隊遭俄羅斯部隊精準武器襲擊,人員裝備無一倖免,現場慘不忍睹). La uzita bildo estas fakte ekrankopio de videoludo.

Aldone al falsaj novaĵoj venantaj de nekontrolitaj fontoj, certaj ĉefaj tajvanaj novaĵdisvastigantoj ankaŭ ne ludis sian tradician pordistan rolon. Ekzemple, United Daily News, influa gazeto fondita en 1951, akiris iom da siaj novaĵoj de rusa propaganda novaĵagentejo Sputnik News kaj erare raportis la 26-an de februaro, ke la prezidento de Ukrainio Zelenskij fuĝis el la lando.

La sama misinformado estis raportita de kelkaj kontinentaj ĉinaj novaĵdisvastigantoj, inkluzive de la ĉina ŝtat-financita Global Times. Denove, ĉi tiu malvera enhavo resonas porĉinan rakonton laŭ kiu politikistoj favoraj al sendependa Tajvano tuj forfuĝus se Ĉinio lanĉus armean atakon sur la insulo. 

La porĉina Kuomintanga partio (KMT) pene klopodas uzi la ukrainan krizon por antaŭenigi sian politikan vidpunkton. Jaw Shaw-Kong, KMT-politikisto, diris ke malgrandaj landoj kiel Tajvano kaj Ukrainio ne devus provoki grandajn landojn kiel Ĉinio kaj Rusio:

眼看俄羅斯坦克已經開進烏克蘭,美國仍然沒打算出兵援助,只用經濟制裁的嚇阻效果有限,硬碰硬出兵阻止才有效,到那時雙方就會有傷亡。[…]可見得美國變來變去完全靠不住。[…]烏克蘭對台灣的啟示很明確:小國不要刺激大國!台灣跟大陸這麼近,一年賺對岸1700億美元,兩岸和平相處最重要,如果沒事捅中共一下,捅久了總有出事的一天,受傷最大的還是台灣

Dum la rusaj tankoj moviĝas en Ukrainion, estas neniu signo, ke Usono lasos siajn trupojn helpi Ukrainion. La efiko de sankcioj estus limigita. Pli efikus sendi trupojn por ĉesigi la militon, sed estus viktimoj ambaŭflanke . […] Ni povas vidi, ke la sinteno de Usono ŝanĝiĝas la tutan tempon kaj ne estas fidinda. […] Estas klare, kion Ukrainio povas instrui al Tajvano: Malgranda lando neniam devas iriti grandan landon! Tajvano estas tre proksima al kontinenta Ĉinio. Ni gajnas 1,700 cent miliardojn da usonaj dolaroj el Ĉinio ĉiujare, kaj tre gravas konservi trans-markolan pacon. Se ni daŭre incitas Ĉinion, ni estas kondamnitaj iam esti en problemoj. Finfine, estas Tajvano kiu estos plej vundita.

Multaj esprimis sian opozicion kontraŭ la starpunkto de KMT. Ekzemple, Yi-Cheng Jou, aktivulo kaj entreprenisto konservanta la kulturon de Tajvano, kritikis la mankon de logiko en la argumentoj:

看到有人在說「烏克蘭也有不對的地方啦,北約也不該逼俄太甚啦」

好像烏克蘭必須是個完美的國家,我們才可以支持他們反侵略那樣。

[…]支持烏克蘭是在支持民主國家反侵略,也就是支持我們自己!

Kelkaj homoj diras: “Ankaŭ Ukrainio faris ion malbonan, kaj NATO ne tro premu Rusion.” Ŝajnas al ili, ke Ukrainio devas esti perfekta lando antaŭ ol ni povos subteni ilin por rezisti la invadon. […]

Subteni Ukrainion estas subteni demokratan landon rezistantan invadon, kaj tio estas subteni nin mem.

Miao Poya, konsiliano de la municipo Tajpeo el la Socialdemokratia Partio, vidis semadon de timo en la disvastigo de falsaj novaĵoj kaj de porĉinaj rakontoj, kiel ŝi indikis la 1-an de marto:

俄羅斯入侵烏克蘭第一時間,中共對臺灣的宣傳戰也同步加溫。一時之間風向大亂,臺灣社會瀰漫一股焦慮不安。

現在,烏克蘭人已經奮勇抵抗俄軍超過120小時,讓世人刮目相看。從烏克蘭抗俄,我們看到:

大國武裝侵略並非無堅不摧、小國自我防衛並非不堪一擊;盟國提供的援助,也發揮關鍵作用。最重要的,是烏克蘭「不分男女老幼、無分士農工商,全國總動員捍衛家園」的信心與勇氣。而這份「抵抗侵略者的意志」,也正是中共對臺文宣戰想摧毀的目標。

Dum Rusio komencis la invadon de Ukrainio, la Ĉina Komunista Partio (ĈKP) ankaŭ komencis sian propagandan militon en Tajvano. La vento de publikaj opinioj tuj kaosiĝis, kaj angoro plenigis la aeron de nia socio.

Nun la ukrainoj rezistis al la rusa armeo dum pli ol 120 horoj, kaj ili impresas nin ĉiujn. Ni lernis de ilia rezisto ke: la invado de superpotenco ne estas nerezistebla. La defendo de malgranda lando ne estas vana. Subteno de la aliancanoj ankaŭ ludas ŝlosilan rolon.

Plej grava estas la kredo kaj kuraĝo, ke ukrainoj, “viroj kaj virinoj, junaj kaj maljunaj homoj, kiuj laboras en diversaj kampoj, ĉiuj ekstaras por defendi sian gepatran landon”. Ĉi tiu “volo rezisti al la invadanto” estas tio, kion ĈKP planas detrui en sia propaganda milito en Tajvano.

Meze de la ukraina krizo, multaj tajvananoj sentas la minacon de milito kaj pripensas, kion la nacio devus fari se ĝi alvenus al tiu punkto. Albert Tzeng, politika kolumnisto, afiŝis sian konversacion kun sia filino.

連兩天晚上掛網看 #ukraine 的各種消息影像,米米都湊在身邊。有時她問,我就扼要解釋。…剛剛睡前,她跑到客廳來抱我,窩在身上時冷不防問我「如果發生戰爭,爸爸也要去嗎?」我愣住,還是解釋了當國家遭到侵略,爸爸受過軍事訓練,只要還能打就不該躲的責任。「我如果不去,其他人也不去,就沒有人保護米米跟姊姊了呀。

她不死心多問兩次「一定要嗎?」我點頭,然後她就哭了。聽她哭,我自己的眼睛也紅了。後來帶她去睡覺,跟她承諾「爸爸會盡一切努力,避免戰爭爆發」

Mi estis gluita al la interreto rigardante la informojn kaj bildojn pri Ukrainio dum du noktoj. Mimi sidis apud mi. Ŝi faris al mi demandojn foje, kaj mi klarigis al ŝi koncize. … Ĝuste antaŭ ol ŝi enlitiĝis hodiaŭ, ŝi venis al la salono por brakumi min. Je mia surprizo, ŝi demandis min “Ĉu paĉjo forlasos nin se estos milito?” Mi estis mirigita. Mi klarigis al ŝi, ke kiam nia lando estas invadita, mi havas la respondecon aliĝi al la armeo ĉar mi estis trejnita antaŭe. “Se mi ne iros, kaj aliaj ne iros, neniu estos por protekti Mimi kaj vian fratinon.” Ŝi demandis min denove kaj denove: “Ĉu vi bezonas fari ĝin?” Mi kapjesis, kaj ŝi ploris. Aŭskultante ŝian ploradon, miaj okuloj malsekiĝis. Poste mi enlitigis ŝin kaj promesis al ŝi, ke “Mi klopodos kiel eble plej bone por eviti la militon”.

Poezio kiel protesto: tajvana maniero kontraŭbatali rakontojn

Kelkaj esprimis siajn opiniojn per poemoj. Ekzemple, Lin Ki-Yo, poeto kies plumnomo signifas “al la suno”, kundividis sian kontraŭmilitan senton afiŝante kelkajn el siaj klasikaj verkoj. Aliaj poetoj kiel Kuei-shien Lee [ĉine:李魁賢], tajvana poeto kiu estis nomumita por la Nobelpremio pri Literaturo en 2001, esprimis sian subtenon al Ukrainio per la sekva originala poemo, kiu elvokas la nacian floron de Ukrainio, la Sunfloro, same kiel la Sunfloran Movadon de 2014 de Tajvano.

〈烏克蘭向日葵〉

把向日葵種籽
放入征衣口袋裡
準備在戰場以肉身
化為塵土培養基
以鮮血灌溉
在烏克蘭主權國土上
牢記新婦叮嚀
要以新縫征衣見證
復員共同栽植
保護國花的品種
朝天空微笑
在烏克蘭自由國土上

“Ukraina Sunfloro”

Mi metis la semojn de sunfloro
en la poŝon de mia milita uniformo
preta turni mian karnon sur la batalkampon
kiel ilia mediumo sur la tero
kaj irigacii ilin per mia sango
sur la suverena teritorio de Ukrainio.
Mi rememoras la konsilojn de mia fianĉino
atesti kun mia nova uniformo surloke
kaj kiam revenonta hejmen post milito
kultivi ĉi tiun specion de nacia floro
ridetante al la ĉielo
sur la libera tero de Ukrainio.



 

Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, vidu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion.

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.