Ĉu ni vivas en memkreita novaĵveziko?

Kiam Rusio atakis Ukrainion la 24-an de februaro, mi turnis min al miaj amikoj en Ukrainio [eo], el kiuj la plej multaj estas ĵurnalistoj aŭ specialistoj pri informsekureco, kaj ankaŭ al lokaj ukrainaj amaskomunikiloj kaj internaciaj raportistoj, kiujn mi sekvas dum jaroj en Tvitero. Mi kreis liston de tiuj kontoj kaj kundividis ĝin kun aliaj, precipe kun tiuj kiuj estis novaj en la regiono aŭ simple ne sciis kiel komenci. Temis pri rakontoj en la rusa kaj en la angla rilate al la evoluadoj.

La fakto ke mi parolas la rusan lingvon ankaŭ donis al mi avantaĝon, ĉar mi povis sekvi sendependajn ruslingvajn novaĵejojn (jes, ili ankoraŭ ekzistas) kaj kunhavigi iliajn raportojn kun anglaj tradukoj. Ankaŭ helpis la fakto ke mi parolas la turkan lingvon, ĉar mi povis kontroli deklarojn faritajn de Ankaro rilate al tiu milito. Sed nur en konversacio kun kelnero en loka restoracio ĉi tie en Turkio mi konstatis, en kia informveziko mi vivas.

Ĉi tio ne signifas, ke mi ne sciis pri la komunumo kies novaĵojn mi sekvis, pri kiu mi legis kaj kun kiu mi kunhavis rakontojn. Kion mi kaj multaj el miaj kolegoj havas, estas privilegio kaj malbeno. Ni povas sekvi la novaĵojn en pluraj lingvoj kaj tiri konkludojn, elekti kion kundividi kaj kion konsideri kiel misinformadon. Ni povas atentigi pri rakontoj kiuj kunhavigas biasajn rakontojn, kiuj estas multaj en ĉi tiu milito.

Tiu konversacio kun persono kiu estis certa, ke Rusio vere defendas sin kaj savas la popolon de Ukrainio, kio estas la reganta rakonto en la por-Kremlina amaskomunikilaro, timigis min. Kiam mi demandis kial ĉi tio estas tiel, la viro diris al mi, ke tion li legis en la amaskomunikilaro. Kiam mi demandis, pri kiuj amaskomunikiloj temas, li menciis Sputnik, Russia Today kaj plurajn aliajn. Kvankam Eŭropo blokis ĉi tiujn publikajn platformojn en EU kaj Britio, ili estas alireblaj en Turkio.

Mi provis klarigi ke tio, kion Rusio faras en Ukrainio, estas invado, kaj ne ia ajn invado, sed invado de sendependa lando de 44 milionoj da homoj. Kaj ke ĉi tiu milito postulis centojn da vivoj. Tiu viro estis surprizita. Sed ne estas raportoj pri viktimoj, la rusoj nur celis militistajn instalaĵojn, tiu ĉi viro diris al mi.

Jen kion oni skribis en la novaĵoj, kiujn li legis. Aŭ kion li elektis legi ĉar li ne fidas al la turkaj amaskomunikiloj (multaj el kiuj estas posedataj de komercistoj kun proksimaj rilatoj al la nunaj aŭtoritatoj) kaj ne konsentas kun ilia ideologio.

Estante maldekstrulo, ĉi tiu viro estis certa, ke la problemo kuŝas en la reganta rakonto de la “imperiisma” kaj “kapitalisma” okcidenta mondo, precipe Usono kaj NATO. Ĉi tio ne estas la unua fojo, ke mi aŭdas tian kritikon. Sed ĉi tiu artikolo ne temas pri maldekstre aŭ dekstre, ne pri la konspiraj teorioj kontraŭ NATO, kiuj estas disvastigitaj en Turkio (ve, ĉi tiu temo postulas profundan esploron). Ĉi tio estas simple provo pripensi, kiel ni, kiel internaciaj ĵurnalistoj, verkistoj, analizistoj, estas blokitaj en nia propra veziko, ĉirkaŭante nin per samideanoj, forgesante, eĉ se nur mallonge, ke dum ni legas, kundividas kaj diskutas, aliaj ne faras tion.

“Parolu por vi mem”, dirus al mi la leganto. Al kio mi respondos: kompreneble. Ĉi tio ankaŭ eblas, tial mi skribas ĉi tiun artikolon. Kiam oni estas unu el la rektaj partoprenantoj en la eventoj, kiam oni scias, kion diras la registaro, kiam oni pasigis la lastajn sep tagojn en Tvitero legante Ekho Moskvy, Novaja Gazeta, Dozhd, Meduza, Kyiv Independent kaj aliajn amaskomunikilojn kiuj prezentas la surlokan situacion kaj memorigas tie kaj tie pri kio (ne) parolas la rusaj amaskomunikiloj, oni povas trovi sin en informveziko.

Reen ĉe la ejo, post nia mallonga interŝanĝo kun la kelnero, mi sentis (aŭ eble temis pri mia naiva antaŭdiro), ke mi kapablas ŝanĝi la pensadon, eĉ se nur dum tiuj kelkaj horoj. La pensado, ke ĉi tiu milito temas ne nur pri Rusio kaj Ukrainio, sed pri milito inter bono kaj malbono.

Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, vidu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion.

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.