- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kial ujguroj envias ukrainojn

Kategorioj: Ĉinio, Rusio, Ukrainio, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Parollibereco, The Bridge, Russia invades Ukraine

Manifestacio por la rajtoj de la ujgura popolo, la 19-an de januaro 2020, en Berlino, Germanio. Foto [1] de Leonhard Lenz [2], CC0 [3], pere de Wikimedia Commons [Vikimedia Komunaĵo].

[Ciuj ligiloj estas en la angla, krom tiuj markitaj per [eo], kiuj estas en Esperanto]

Hodiaŭ la tuta mondo funebras, simpatiante kun la ukraina popolo, kiu suferas pro milito komencita de malamiko multfoje pli potenca – kaj preĝante al Dio, ke simila sorto ne trafu ĝin.

Sed estas aliaj homoj en la mondo, kiuj kun intereso rigardas la situacion en Ukrainio kaj kiuj fakte iom envias tion, kiel ajn strange, kion ukrainoj spertas. Ĉi tiuj homoj silente preĝas, “Dio, ĉu vi povus doni al ni ŝancon kiel tiun de la ukrainoj?”

Kiuj estas ĉi tiuj homoj? Ili estas ujguroj [4] [eo] de Orienta Turkestano [5] [eo] (“Xinjiang” [Ŝjinĝjiango [6] – eo] en Ĉinio), kiuj de multaj jaroj alfrontas genocidon fare de Ĉinio [7].

Estas kelkaj kialoj pro kiuj ujguroj admiras ukrainojn. Pasintsemajne la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij parolis al la amaskomunikiloj kaj deklaris [8] sian kuraĝon kaj lojalecon al sia popolo. Li ankaŭ diris al aliaj ŝtatestroj dum virtuala konferenco, “Ĉi tiu eble estos la lasta fojo, kiam vi vidas min vivanta”. Pasintjare ujguraj gvidantoj Shirzat Bawdun [9] kaj Sattar Sawut [10], akuzitaj pri “separatismaj” agoj, malkaŝe parolis al la amaskomunikiloj [11] kaj ploris [12]: “Mi pentis, mi faris eraron”. La diferenco inter tiuj homoj ne estas la nivelo de patriotismo aŭ personeco, sed la politika statuso (destino) de la du popoloj al kiuj ili apartenas. Unu regiono jam spertis invadon, dum la alia nuntempe invadiĝas. Tiu lasta parolas sub la minaco de tankoj, la alia suferas torturon.

Hodiaŭ ukrainoj aĝaj de 7 ĝis 70 jaroj laŭte deklaras sian pozicion, dirante [13]: “Mi estas kontraŭ la okupado”, pafante kontraŭ siaj malamikoj, esprimante sian malamon, elmontrante sian koleron kaj resanigante siajn vunditajn spiritojn. En Orienta Turkestano tamen, ujguroj estas devigataj danki [14] Ĉinion, kiu okupas ilian patrujon kaj kies registaro malobservis iliajn rajtojn kaj prirabis ilian riĉaĵon. Tiuj, kiuj ne montras dankemon al Ĉinio, estas malliberigitaj pro suspekto pri separismo, terorismo kaj ekstremismo.

Ĝis la 6-a de marto, pli ol unu miliono da homoj fuĝis el Ukrainio por savi siajn vivojn kaj serĉi helpon de najbaraj landoj, dum ujguroj ne rajtas moviĝi de unu kvartalo al alia sen permeso. Dum la pasintaj 10 jaroj ujguroj kiuj provis malobservi la malpermeson – fuĝi sen pasporto aŭ kun falsa pasporto – kaj transiri la limon al Kamboĝo, Vjetnamio, Egiptio, Taĝikio, Kazaĥio, Dubajo, Sauda Arabio kaj aliaj landoj, estis deportitaj al Ĉinio de tiuj landoj. Kelkaj bonŝancaj ujguroj kaj kazaĥaj rifuĝintoj kiuj fuĝis el Ukrainio trovis sekurecon en Pollando.

La 4-an de marto la oficejo pri homaj rajtoj de UN konfirmis [15], ke 331 civiluloj estis mortigitaj kaj 675 vunditaj en Ukrainio ekde kiam la invado de Rusio komenciĝis la 24-an de februaro. Kvankam ŝokaj, iliaj mortoj estis rapidaj. Kontraste, pli ol tri milionoj da ujguroj malrapide mortis en malliberejoj kaj koncentrejoj dum kvin jaroj. Erkin Sidick [16], sciencisto kaj prezidanto de Uyghur Projects Foundation [17] [Fondaĵo pri Ujguraj Projektoj] demandis, tirinte konkludojn el oficialaj datumoj, “Kien iris la 8,3 milionoj da ujguroj en 2–3 jaroj?”

Laŭ ujguraj aktivuloj, pli ol 500 kadavroj estas liverataj al siaj hejmoj ĉiutage el la koncentrejoj, sed nur Dio kaj ĉinaj oficialuloj scias la vere totalan nombron de mortintoj ĝis nun. Neniu scias kiam la “procezo” de genocido estos finita. Estas kompreneble do, ke ujguroj konsideras la sangajn mortojn de ukrainoj dolĉaj kaj facilaj.

Kion ujguroj trovas plej interesa pri la ukraina situacio tamen, estas la internacia atento pri ĝi. Se ukraino perdas sian vivon kiel rezulto de ĉi tiu milito, la amaskomunikiloj raportas tion. Tamen la terura situacio de ujguroj altiras malmulte da monda atento. Ekzemple, kiam 150 homoj mortis [18] en unu el la 380 koncentrejoj de la ujgura regiono, neniu krom la ujgura servo de RFA en Usono volis aŭ povis raporti [19] ĝin.

La 28-an de februaro, 27 eŭropaj landoj, kun kiuj ukrainoj sentas sin kulture identaj, publikigis deklaron por subteni [20] ukrainojn kaj trudis sankciojn al Rusio. Sed la islama mondo, al kiu apartenas ujguroj, voĉdonis [21] kun Ĉinio pri la afero de ujguroj ĉe UN. La ĝenerala sekretario de UN António Guterres kondamnis [22] Rusion en la dua tago de la milito kaj postulis ĉesigon de la invado, sed post la malkovro de la ujgura genocido pasis kvin jaroj ĝis li petis [23] de Ĉinio permesi enketon pri la ujgura situacio. UN ankaŭ ankoraŭ ne etikedis la situacion “genocido”, malgraŭ la fakto ke ok okcidentaj landoj kaj sendependa tribunalo [23] karakterizas ĝin tiel.

Kvankam la subteno ne sufiĉas [24], kaj sankcioj ne sufiĉas por malkuraĝigo [24], almenaŭ la mondo parolas laŭte por ukrainoj kaj kulpigas Rusion. En la ujgura kazo, la mondo donis [25] al Ĉinio la Vintrajn Olimpikojn dum la ujgura genocido estis okazanta.

Kiam ĉi tiu artikolo estos publikigita, eble la tuta Ukrainio estos falinta en la manojn de Rusio, sed ujguroj ankoraŭ envias ukrainojn, ĉar ukrainoj havas la kapablon determini kun kiu kaj kiam ili geedziĝas, dum ujguraj virinoj [26] estas devigitaj edziĝi [27] kun la han-ĉinoj kiuj okupis la landon, kaj iliaj infanoj (ĉirkaŭ 500,000) estas kondukitaj al orfejoj en interna Ĉinio for de sia patrujo.

Eble ujguroj hodiaŭ iĝos ukrainoj morgaŭ, kiel ukrainoj hodiaŭ estis ujguroj hieraŭ.

Hodiaŭ, Rusio invitis ukrainan delegacion al Belorusio por diskuti la situacion, urĝante Zelenskij akcepti rusan regon. Simile, antaŭ 73 jaroj, Mao Zedong [28] [eo] invitis gvidantojn de la Orienta Turkestana Respubliko, kiel Ehmetjan Qasim [29], por diskuti pri la estonta rilato de la du popoloj. La ujguraj gvidantoj akceptis [30] la inviton kun la “subteno” de Stalino [31] [eo], sed ili mortis [32] en aviadila kraŝo [33] en rusa aerspaco.

Tiuj ne estas la nuraj faktoroj kontribuantaj al la intereso kaj envio de ujguroj rilate ukrainojn; la entuziasmo [34] de Ĉinio por la rusa-ukraina milito estas alia. Ĉar ĉi tiu milito estas granda distraĵo por la mondo kaj donas al Ĉinio oran ŝancon kaŝi la ujguran genocidon dum 5 ĝis 10 pliaj jaroj, ĝi tiel alproksimiĝas al sia fina celo: ekstermi ujgurojn de la tero.

Se ujguroj en Orienta Turkestano iam havus ŝancon diri ion al ukrainoj, tio certe estus io kiel: “Bonŝancaj ukrainoj! Eĉ se duono de vi estos mortigita, ne rezignu la batalon. Alie, vi ĉiuj alfrontos morton, kiel ni.”


Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, legu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion [35].