- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

En Mongolio, konscio pri poluado estu akcelata por malhelpi plian ekologian damaĝon

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Mongolio, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Medio

Elvido ĉe sunsubiro super la dezerto Gobi, Mongolio. Bildo de Khaliun Ganbaatar. Uzata kun permeso de The Nature Conservacy.

Kun areo de 1,5 milionoj da kvadrataj kilometroj, Mongolio [1] [eo] estas inter la plej grandaj landoj en la mondo, okupante la 18-an lokon laŭ grandeco [2].  Ĝia vasta tero ampleksas virgajn borealajn arbarojn [3] [eo], montajn ekosistemojn, kaj plurajn specojn de prerioj [4] [eo] konataj kiel stepo [5] [eo]. Loĝata de 3.3 milionoj da homoj [6], Mongolio ankaŭ estas unu el la plej maldense loĝataj landoj en la mondo, kio faras ĝin bona elekto por konservado de la biologia diverseco [7] [eo].

Tamen, dum la lastaj tri jardekoj, la naturmedio [8] [eo] de Mongolio alfrontas multoblajn minacojn, inkluzive de minado [9] kaj infrastruktura evoluigo, troa paŝtado [10]ekspluatado de fosiliaj brulaĵoj [11]dezertiĝo [12] kaj klimata ŝanĝo [13] [pdf en la angla] kiuj ĉiuj manifestiĝas kiel senprecedencaj pliiĝoj de la aeraj temperaturoj kaj en nenormala ripeta formo de precipitaĵo [14] [eo].

Klimata ŝanĝo [15] [eo] influas la furaĝorezervojn [16], la kunmetaĵon de plantoj kaj la diversecon de la paŝtejoj [17].  Ĝi same kaŭzis konstantan pliiĝon de naturaj katastrofoj kiel sekeco kaj dzud [18], [tio estas] severa klimata situacio kiu kaŭzas amasan mortadon de la brutaro ĉu pro malsato ĉu pro ekstrema malvarmo.

Plia fonto de poluado estas la ĉiutagaj agadoj de homoj kaj ilia aliro al la vivmedio [19] [eo].

Riverfluejo plenigita per plastaj kaj vitraj boteloj. Foto de Amedeo Bastiano uzata kun permeso.

Ekzemple en la riverfluejoj, kiuj sekiĝas somere, estas kutime trovi malplenan botelon da vodko. Sur la montetoj, estas altaroj de plastaj pakaĵoj kaj ladskatoloj starantaj apud la veraj altaroj starigitaj por preĝi al la ĉiela dio Tenger [tengrismo] kiu estas esenca figuro en mongolaj ŝamanismaj kredoj [20] [en]. Ekster la vilaĝoj, meze de la stepo, troviĝas subĉielaj rubejoj. Nur kelkajn kilometrojn de siaj domoj, la loĝantoj de tiuj vilaĝoj amasigas la rubaĵojn, kiujn ili produktas dum la vintro, kaj bruligas ilin tie. En la ĉirkaŭaĵo, eblas vidi restaĵojn de misformita plasto dum multaj monatoj poste.

Laŭ loka fakulo, la kaŭzo je la radiko de tio estas la manko de vivmedia konscio ĉe la mongola popolo [21] [eo]. Batsuren S. estas 37-jara vivmedia inĝeniero, kiu diplomiĝis ĉe unu el la plej bonaj mongolaj universitatoj kaj finis specialajn magistrajn studojn en fama instituto en Sud-Orienta Azio [22] [eo], kie ŝi nun laboras kiel esploristino. Ŝi petis ke ŝia familia nomo kaj la nomo de ŝia universitato restu konfidencaj. Ŝi klarigas:

People in Mongolia don’t realize that their actions have consequences. If they leave a bottle in a meadow, this bottle may reach a river, or be eaten by a yak and cause its death. But people are not educated to think this way. They just say: “I want to have a beer,” or some vodka, or some water. And they drink, then leave the bottle in the grass.

Homoj en Mongolio ne rimarkas, ke iliaj agoj havas sekvojn. Se ili lasas botelon en herbejo, tiu botelo povas atingi riveron, aŭ esti manĝita de gjako [23] [eo, gruntbovo] kaj kaŭzi ĝian morton. Sed homoj ne estas edukitaj pensi tiel. Ili nur diras: “Mi volas trinki” bieron aŭ iom da vodko aŭ iom da akvo. Ili trinkas, poste lasas la botelon en la herbo.

Mongoloj estas juna popolo [24] – kio signifas, ke ili ne estas plene memkonsciaj je socia nivelo, kaj ne profunde komprenas kiom vundebla la naturo estas, asertas Batsuren, ligante la aferon al lastatempa ŝanĝo en vivstilo:

People here have been almost exclusively nomads until a few decades ago. They started gathering in cities only recently, and even nowadays, approximately half of the population lives in the traditional nomadic way. In the past, nomads’ trash could be abandoned in nature without worrying too much. It consisted of carcasses of animals, furs, wood, and natural fabric used for clothing. After a few weeks, the environmental agents would consume it and let it return to what it was before without any damage for the soil.

Homoj ĉi tie estis preskaŭ ekskluzive nomadoj ĝis antaŭ kelkaj jardekoj. Ili komencis kolektiĝi en urboj nur lastatempe, kaj eĉ nuntempe, proksimume duono de la loĝantaro vivas laŭ la tradicia nomada maniero. En la pasinteco, la rubaĵoj de nomadoj povis esti forĵetitaj en la naturo sen fari sin tro da zorgoj. Ĝi konsistis el kadavroj de bestoj, feloj, ligno kaj natura ŝtofo, uzitaj por vestaĵoj. Post kelkaj semajnoj, la naturmediaj kataliziloj konsumus ĉion kaj lasus ĉion reveni al tio kio ĝi estis antaŭe sen ajna damaĝo por la grundo.

Nuntempe, la rubaĵo ŝanĝiĝis kaj fariĝis vitro, plasto, metalo, benzino, kemiaĵoj. Sed por homoj, kiuj ne konas la tiurilatajn danĝerojn, kompreni la efikon de forĵetado de ĉi tiuj produktoj en la naturo ne estas tiel simpla.

Laŭ Gala Davaa de la NRO The Nature Conservancy [25], la plimulto de la homoj certagrade konscias pri klimata ŝanĝo. Precipe la junaj generacioj. Kiel li klarigas:

A part of the new ruling class of Mongolia is extremely concerned about it. And the herder communities also understand that some change is happening. They observe nature every day, and see that it behaves differently from the past. A lot of information is circulating through the internet. However, the institutions aren’t reaching out to the public in systematic way. And while people do agree on the importance of protecting nature, they still have a limited understanding of the ways to do so.

Parto de la nova reganta klaso de Mongolio ege maltrankviliĝas pri ĝi. Kaj la paŝtistaj komunumoj ankaŭ komprenas, ke iu ŝanĝo okazantas. Ili observas la naturon ĉiutage, kaj vidas ke ĝi kondutas malsame ol en la pasinteco. Multaj informoj rete cirkulas. Tamen, la institucioj ne atingas la publikon en sistema maniero. Kaj kvankam homoj konsentas pri la graveco protekti la naturon, ili ankoraŭ havas limigitan komprenon pri la manieroj fari tion.

Kiel li klarigas, en 1998, la mongola registaro aprobis Publikan Ekologian Edukan Programon [26], efektivigonta inter 1998 kaj 2005. Sed neniu elpensis planon por traduki ĝin en konkretajn agojn por longdaŭraj rezultoj. Do, la pozitivaj sed malegalaj rezultoj kiuj estis akiritaj komence, estas nun forvelkantaj.

Laŭ Gala:

Between 2019 and 2020, the government designated 32 new protected areas, for a total of 4.9 million hectares. It also committed [27] to put under national protection 30 percent of the country’s total land. They already achieved the result of protecting [28] 21 percent of it, which equals to almost 33 million hectares. On top of this, 31 additional million hectares are now designated [29] as locally protected areas. All this took a lot of effort, yet, because of the absence of an organic program to spread information, many people remain uneducated, even among the scientific community. The country suffers [from] the lack of a science-based nature conservation approach, and the public tends to oversimplify matters related to the environment.

Inter 2019 kaj 2020, la registaro nomumis 32 novajn protektitajn areojn, por entute 4,9 milionoj da hektaroj. Ĝi ankaŭ decidis [27] meti sub nacian protekton 30 procentojn de la tuta lando. Ili jam atingis la rezulton protekti [28] 21 procentojn de ĝi, kio egalas al preskaŭ 33 milionoj da hektaroj. Aldone al tio, 31 pliaj milionoj da hektaroj nun estas nomumitaj [29] kiel loke protektitaj areoj. Ĉio ĉi postulis multe da peno, tamen, pro manko de programo por disvastigi informojn, multaj homoj restas neinformitaj, eĉ inter la scienca komunumo. La lando suferas [pro] la manko de scienco-bazita naturkonserva aliro, kaj la publiko emas tro simpligi aferojn ligitajn al la naturmedio.

Kaj por Batsuren kaj por Gala, la nura maniero kiel la situacio povas pliboniĝi estas ŝanĝante la pensmanieron de la homoj. Kaj por ke tio okazu, institucioj kaj la registaro sindone faru politikon por plibonigi la naturmedian edukadon.

Kiel Batsuren konkludas, “ili [la registaro] daŭrigu lanĉi ampleksajn informkampanjojn, disvastigu konscion pli egale kaj sisteme, kaj puŝu homojn doni pli da atento al la naturmedio.”