- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Montenegraj gejunuloj lanĉas kontraŭmilitan kanton por la infanaro de Ukrainio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Montenegro, Rusio, Ukrainio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Homama agado, Ideoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Milito kaj konflikto, Muziko, Russia invades Ukraine

Komnen Vuković kaj Milica Radan. Foto el Jutuba video [1] publikigita de Vijesti. Justa uzo.

Ĉi tiu artikolo estis originale publikigita [2] de Meta.mk. Redaktita versio estas publikigita ĉi tie kadre de interkonsento pri kundivido de enhavo inter Global Voices kaj Metamorphosis Foundation. 

La 17-an de marto, la junaj montenegraj kantistoj Milica Radan kaj Komnen Vuković, kune kun la muzikgrupo D-mol [3], lanĉis videaĵon por sia kontraŭmilita kanto “Vratite nam snove” (“Redonu niajn revojn”), dediĉita al la infanoj de Ukrainio.

La kanto estas mesaĝo kiu postulas ĉesigon de la milito komenciĝinta la 24-an de februaro, kiam Rusio invadis Ukrainion [4], kaj ĝi esprimas empation por la suferantaj infanoj. La filmeto ankaŭ havigas subtekston en la angla.

…Zaustavite bombe, vratite nam snove,
suncokrete naše što se mraka plaše.
Mi smo vojska sunca, armija smo sreće
zbog nas planeta mirno nek se okreće.

Ĉesigu la bombojn, redonu niajn revojn,
Niajn sunflorojn, kiuj timas pro la mallumo.
Ni estas la armeo de la suno, ni estas la armeo de ĝojo,
Lasu la planedon turniĝi pace por ni.

La videaĵo estis publikigita [5] de la gazetara kompanio Vijesti, eldonisto de samnoma gazeto, TV-kanalo kaj retejo, kiuj troviĝas inter la plej influaj komunikiloj en Montenegro [6].

La verkinto de la versoj estas Marijana Kadić Bojanić, dum la muziko estis komponita de Danijel Alibabić.

En intervjuo por Balkansmedia.org, Kadić Bojanić diris [7] ke la bildoj de la milito en Ukrainio — infanoj senigitaj de siaj amatoj, detruitaj domoj, vicoj de rifuĝintoj, la sufero, la malsekureco — vekis en ŝi la plej profundan malĝojon, sed ankaŭ inspiris la deziron fari ion, eĉ etan, kio kuraĝigus interkompreniĝon de ĉiuj homoj bonvolaj kaj spronus ilin agadi.

Slike stradanja vratile su mi i potisnuta sjećanja na ono što smo mi sa područja ex Yu preživljavali devedesetih godina kada je i moje spokojno i bajkovito djetinjstvo bilo prekinuto užasima rata.

Sa druge strane – u samom korijenu nastanka medija u kojima radim je anti-ratni aktivizam – od Monitora, preko novine, televizije, portala Vijesti i Centra za istraživačko novinarstvo – osnivači su uvijek dizali glas protiv nepravde i agresije moćnih. Sve to je uticalo da pjesmu napišem, skoro pa u jednom dahu, dok sam sa koleginicama i kolegama pripremala akciju pomoći djeci Ukrajine…

Bildoj de sufero revenigis al mi la subpremitajn memorojn de tio pro kio ĉiuj loĝantoj de la areo de eksa Jugoslavio [8] suferis dum la jaroj 1990, kiam mia propra infaneco trankvila kaj fabela ĉesis pro militaj hororoj [9].

Aliflanke, la komunikilaro por kiu mi laboras havas kontraŭmilitan aktivadon ĉe sia bazo, ekde la semajna Monitoro, ĝis la ĵurnalo, televidkanalo, la retejo Vijesti kaj la Centro por Esplorĵurnalismo [10]. Iliaj fondintoj ĉiam plendis kontraŭ maljusteco kaj la agreso de la potenculoj. Ĉio ĉi influis min verki la kanton en preskaŭ unu spiro, dum mi estis preparanta humanitaran agadon [11] por helpi la infanojn de Ukrainio kune kun miaj kolegoj…

La kanto “Vratite nam snove” estis unue kantita [12] en la internacia festivalo de infanaj kantoj “Zlatna Pahulja” (“Ora neĝfloko”) en Rožaje [13].

La festivalo havas 28-jaran tradicion, kaj en tiu ĉi jaro ĝi okazis [14] la 4-an kaj la 5-an de marto, konsistinte je du vesperoj, la unua por enlandaj artistoj kaj la dua por internaciaj artistoj, inkluzive de infanoj de najbaraj landoj.

Vijesti uzas la kanton por antaŭenigi humanitarajn agadojn por helpi Ukrainion. La unua estis bonfara vespero en Podgorico [15] la 10-an de marto, kiu kolektis 10 000 eŭrojn en formo de donacoj.

Je peto de loĝantoj, simila ago [16] estis organizita de lokaj organizoj de la civila socio en Bijelo Polje [17] la 23-an de marto, kiel maniero helpi ukrainajn rifuĝintojn gastigatajn en la urbo ekde la rusia invado. Loka hotelo nun gastigas 36 membrojn de 14 familioj [18], kiuj dankis lokajn civitanojn kaj kompaniojn pro la iniciato.


Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, vidu la specialan artikolserion Rusio invadas Ukrainion [4].