- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La ĉina granda tradukmovado: ĉu malkaŝi propagandon de kontinenta Ĉinio aŭ disvastigi malamon?

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Cenzuro, Civitanaj komunikiloj, Internaciaj rilatoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Parollibereco, Politiko
[1]

Ekrankopio de la Tviter-konto de la Granda Traduka Movado [1]. Maldekstre: komento de retanoj de la kontinenta Ĉinio pri la ukrainia krizo. Dekstre: videaĵo kun intervjuoj de ujguraj infanoj pri ilia edukado.

Reddit [2] [eo], unu el la plej popularaj sociretejaj platformoj, lastatempe forigis [3] ĉinan kanalon (subreddit) “Chonglang TV” post kiam uzantoj iniciatis movadon nomatan “la granda traduko” (大翻译运动).

La ĉinparolantaj retumantoj tiam forlasis Reddit kaj alportis la movadon al aliaj sociaj platformoj inkluzive de Twitter [tvitero], Facebook [fejsbuko], Instagram, kaj Telegram kun la kradvorto [4][eo], #TheGreatTranslationMovement ( #大翻译运动官方推号 –  #La Granda Traduka Movado). La celo [5] de la grupo estas malkaŝi la vidpunktojn de ekstremismaj ĉinaj patriotoj kaj kontraŭstari  propagandon per tradukado de problema enhavo el lingvoj de Ĉinio.

La tradukmovado spontanee aperis fine de februaro kiam iuj ĉinaj Reddit-uzantoj en “Chonglang TV” komencis traduki kaj kritiki diskutojn en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj pri la ukrainia krizo, inkluzive de la denunco kontraŭ la seksismaj ŝercoj sugestante ke ukrainaj virinoj rifuĝu en Ĉinion por geedziĝi kun ĉinaj viroj. Post reta kontraŭreago, la ĉina propagando intervenis por bremsi la ŝercojn.

Ekde tiam, kelkaj ĉinaj uzantoj de Reddit dediĉis sin al tradukado de la opinioj de ĉinaj sociaj amaskomunikiloj pri la ukraina krizo. Tamen, ĉar la fortostreĉo komencis kapti la atenton de la publiko, Reddit fermis [3] la kanalon “Chonglang TV”, kiu havis pli ol 53 000 membrojn, komence de marto, reference al zorgoj pri la privateco: la identeco de kontinenta ĉina uzanto favore al Rusio estis elmontrita en la kanalo.

La oficiala [1] Tviter-konto de la Granda Traduka Movado amasigis pli ol 15 000 sekvantojn en malpli ol tri semajnoj. Averaĝe, ĝi kreas 5–10 afiŝojn ĉiutage elstarigante ĉinajn retajn patriotojn aŭ la tiel nomitajn “Little Pink's [6]” [Etaj Rozoj, alia nomo por ĉinaj retaj patriotoj] antagonismajn reagojn al aktualaĵoj, internaciaj novaĵoj kaj retaj okazaĵoj. Malsupre estas tipa ekzemplo de iliaj tradukaj afiŝoj:

Sen la subteno de Ĉinio al Rusio, ne estos milito, des malpli io poste por solvi aferojn.
#TheGreatTranslationMovement [7]  #大翻译运动 [8] pic.twitter.com/SzItmoMwGq [9]

— La oficiala Tviter-konto de la Granda Traduka Movado (@TGTM_Official) la 19-an de marto 2022

La reta movado baldaŭ kaptis la atenton de la Global Times, unu el la ĉefaj ŝtatfinancitaj amaskomunikiloj de Ĉinio. Opinio de Wang Qiang, komentisto kun armea fono etikedas [11] la retanan agon kiel parton de “Kolora Revolucio”, movado por ŝanĝi la unupartian politikan sistemon de Ĉinio:

与以往抹黑中国人的日常行为习惯不同,此次行动明确将所谓的中国人负面形象产生原因归咎于中国政府,[…] 通过抹黑中国人民来抹黑中国的政治体制,从而妄图达到在中国掀起“颜色革命”这一根本目标。

Malsama ol aliaj kalumniaj kampanjoj kontraŭ ĉinaj homoj, ĉi tiu kampanjo kulpigas la ĉinan registaron pri la negativa konduto de ĉinaj retanoj… ĝi kalumnias la ĉinan registaron per kalumniado de ĉinoj kaj ĝia fina celo estas atingi “Koloran Revolucion” en Ĉinio.

Krom kritikoj de oficialaj ĉinaj novaĵkanaloj, kelkaj transmaraj ĉinaj retumantoj ankaŭ esprimis zorgon, ke tradukado de malama parolo en ĉinaj sociaj retoj nutros kontraŭĉinan senton inter okcidentaj socioj. Ekzemple, Tviter-uzanto @jeeplakeside komentis:

La celo de la tiel nomata Granda Traduka Movado estas plifortigi kaj distribui malamon. Ĝi ne estas progresema, ĝi havas propran tagordon kaj celas apartan etnon. La sekvo tamen ne estus limigita al ĉinoj sed al ĉiuj aziaj homoj. La ideo de la iniciatinto estas tre malbona.

Chang Ping, ekzilita veterana ĉina ĵurnalisto, tamen atentigis, [13] ke la Granda Traduka Movado ne kontraŭas ĉinojn, sed propagandon kaj la cenzuran maŝinon, kiu produktas grandan nombron da patriotaj “zombioj” aŭ la tiel nomataj Etaj Rozoj:

怎樣跟殭屍作戰呢?也許苦口婆心講道理也能讓有些 殭屍幡然醒悟吧。但是,更重要的幫助它們解除巫師的魔咒。在各種傳說中,殭屍都害怕陽光。這就是為什麼俄羅斯、中國和北韓都要對網路實行嚴密封鎖的原因。

Kiel rebati la zombiojn? Oni eble povos konverti kelkajn el ili per persvado. Sed la plej bona maniero estas forigi iliajn sorĉojn. Zombioj timas sunlumon, tial Rusio, Ĉinio kaj Nord-Koreio trudis striktan interretan cenzuron.

Cai Xia, eksa profesoro de la CCP Centra Partia Lernejo ankaŭ subtenas la iniciaton:

Mi subtenas la Grandan Tradukan Movadon iniciitan de retumantoj. La traduko ne nur elmontras kiel la diktaturo de la KPĈ venenas sian popolon per venena ideologio kaj tordis iliajn pensojn kaj sentojn, ĝi ankaŭ memorigas registarojn kaj homojn de aliaj landoj konscii pri la propagando de la KPĈ kaj disvastigo de misinformado – kiel ĝi uzas misinformadon por distordi la publikan opinion. Fronte al la rusia invado de Ukrainio, la potencobloko de Xi helpas Putin en lia informmilito […]

Kelkaj uzantoj sugestis, ke la organizantoj de la Granda Traduka Movado devus revizii kaj provizi pli da kunteksto por la tradukoj por malhelpi disvastiĝon de malamo kontraŭ ĉinoj.

Aliaj opinias [16], ke la tradukaj klopodoj kreas dilemon por ĉinaj cenzuraj aŭtoritatoj. Nome, se ili cenzuras probleman enhavon de la Etaj Rozoj [“Little Pinks [6]“], ili eble perdos kelkajn subtenantojn; se la aŭtoritatoj ignoras ilin, ili silente aprobas ilin.

Fronte al tia dilemo, Wang Qiang el Global Times sugestas [11], ke la ĉina propagando solidigu sian propran elitan tradukteamon por disvastigi pozitivajn rakontojn pri Ĉinio.