La ĉefurbo de Ukrainio, Kievo, estas atakata de la komenco de la invado la 24-an de februaro 2022. La 8-an de marto, Rusio malfermis duan fronton ĉe la ĉefurbo de la nordoriento, provante ĉirkaŭi ĝin plene. Ĝis la 19-a de marto, ses milionoj da homoj estis interne delokitaj kaj 3 milionoj da homoj forlasis la landon.
Rusiaj armeaj manovroj evoluas de malrapidaj surteraj movadoj tra la lando ĝis agresema urba militado. Batalado ĉiam pli malproksimiĝas de la regado de kritikaj vojoj por alporti provizojn al la kontrolo de ŝlosilaj kvartaloj. Raportoj indikis, ke Rusio jam rekrutas siriajn kaj ĉeĉenajn [eo] batalantojn lertajn en urba militado, antaŭvidante batalojn por urbocentroj.
Verŝajnas, ke batalado ene de la ĉefaj urboj de Ukrainio signife prokrastos la rusian ofensivon. En 2016, la iraka armeo, kun 100 000 soldatoj, bezonis pli ol ok monatojn por kapti Mosulon [eo], urbon kun kelkaj miloj da batalantoj de la Islama Ŝtato [eo]. En 1994, 60 000 rusiaj soldatoj pasigis kvin monatojn en Ĉeĉenio provante okupi ĝian ĉefurbon Groznon [eo].
Se la antaŭaj urbaj ofensivoj de Rusio estas indikaj de pli granda ŝablono, la batalo en la urboj de Ukrainio kondukos al amaso da viktimoj, malsato kaj fiasko de la plej multaj humanitaraj konvojoj. Rusio povus denove uzi rifuĝintojn kiel armilon, uzi kontraŭleĝajn municiojn aŭ taktikajn nukleajn atakojn kontraŭ ŝlosila infrastrukturo por premadi al plena kapitulaco. Sendepende de la metodoj, la invado de Rusio en Ukrainio daŭre pliseverigos unu el la plej malbonaj humanitaraj krizoj en Eŭropo ekde la Dua Mondmilito.
La historio de Rusio pri urba militado
Pluraj internaciaj militistaj kaj politikaj fakuloj zorgas pri tio, ke la atako de Rusio kontraŭ Kievo similos al bataladoj en Ĉeĉenio kaj Sirio. Michael Kofman, fakulo pri la rusia militistaro ĉe la Centro por Maramea Analizo diris: “Sed min sufiĉe maltrankviligas ke tio povas efektive iĝi ia pli malgranda aŭ pli malforta versio de Grozno.”
En 1994, malgraŭ atendoj de rapida venko, 60 000 rusiaj soldatoj pasigis kvin monatojn en Ĉeĉenio provante okupi ĝian ĉefurbon Groznon. Pavel Graĉov, la ministro pri defendo de Rusio de 1992 ĝis 1996 antaŭdiris, ke Rusio povus preni Groznon, urbon kun 490 000 loĝantoj, en malpli ol du horoj kun nur kelkaj paraŝutistoj. Antaŭ la invado, Rusio prognozis ke ĉeĉenoj ne rezistos, sed anstataŭe bonvenigos la invadajn trupojn.
Ĉi tie Rusio rompis ŝlosilan regulon de propagando: mensogu al aliaj, ne al vi mem. Prenu ĉi tiun klarigan ekzemplon: en regimento de la 90-a Tanka Divizio, 49 el 56 taĉmentestroj ĵus diplomiĝis ĉe la akademio; duono neniam antaŭe pafis realan municion de siaj tankoj. Al multaj estis rakontite, ke ili iros al trejna misio, ne al armea interveno en Ĉeĉenion.
Antaŭtage de Silvestro 1995, rusaj trupoj ĉirkaŭis Groznon de tri flankoj kaj komencis la invadon el la nordo. Post gravaj perdoj en la brigado “Majkop” de Rusio en la fruaj tagoj de la invado, la armeo komencis ĉefe uzi artilerion. Dum 20 tagoj kaj noktoj, bomboj kovris Groznon, ofte kun pli ol 3 000 atakoj je horo.
Kiam rusiaj soldatoj eniris la urbon, ili ne estis pretaj por urba militado, kio kaŭzis senbridajn okazaĵojn de fratmortiga milito. La komplika reliefo de Grozno donis klaran avantaĝon al la defendantaj soldatoj, kiuj konis la konstruaĵojn, najbarecojn, metroojn [Noto de redaktoro: en Grozno ne ekzistas metroo] kaj kloaksistemojn. Ĉeĉenoj forigis aŭ formovis stratsignojn kaj zorgis ke pordoj kaj korpoj de soldatoj servu kiel boobytrap [kaŝita eksplodilo preparita tiel, ke objekto aŭ viktimo nesuspektanta eksplodigos ĝin].
En Journal of Military Medicine, General-majoro V. S. Novikov diris ke post kvar monatoj da batalado, “72 procentoj [de soldatoj] havis iun specon de psikologia malordo (46 procentoj elmontris astenikajn depresio-simptomojn – sendormecon, mankon de motiviĝo, maltrankvilon, neŭro-emocian streson, aŭ lacecon – kaj la aliaj 26 procentoj elmontris psikozajn reagojn kiel ekzemple altgrada maltrankvilo aŭ agresemo, degenero de moralaj valoroj aŭ interhomaj rilatoj, kaj ekscitiĝo aŭ depresio)”. La simptomoj des pli pligraviĝis ju pli longe la soldato restis batalanta en la urbo. La milito ankaŭ kaŭzis daŭrantajn difektojn sur la infanojn de la urbo. Iu kuracisto dum la milito substrekis ke la infanoj “fariĝis pli agresemaj, nervozaj, kruelaj”.
Dum la rusia armeo signife ŝanĝiĝis kaj moderniĝis ekde la 1990-aj jaroj [Noto de redaktoro: tio okazis ekde la 2000-aj jaroj], ĝi uzis similajn strategiojn en Sirio. Dum la Siria Enlanda Milito [eo], parte pro rusia aerhelpo, la batalo por Alepo (2016) markis unu el la plej mortigaj bataladoj de la tuta milito. Rusiaj bombadkampanjoj celis loĝdomojn, merkatojn kaj lernejojn. Pli ol 400 civiluloj kaj 90 infanoj estis mortigitaj en atakoj uzintaj incendiajn kaj grapolajn bombojn [eo], kiuj estas armiloj oficiale malpermesitaj de Protokolo III de la Konvencio pri Konvenciaj Armiloj (CCW).
Rusiaj oficiroj kaj analizistoj daŭre asertis ke ĉiuj iliaj atakoj celis malamikan infrastrukturon. Aleksandro Lapin, generalo-kolonelo de la Centra Armea Distrikto de Rusio, deklaris ke rusiaj aviadilaj atakoj nur celis la loĝistikajn itinerojn de la malamiko, riproĉante la kontraŭ-Assad-fortojn pri ĉiu bombado de civiluloj.
Dum la partopreno de Rusio en la Siria enlanda milito, la Organizo por la Malpermeso de Kemiaj Armiloj (OPCW) [eo] raportis, ke kemiaj armiloj plej verŝajne estis uzitaj 17 fojojn. Moskvo celkonscie prokrastis la enketon de OPCW, dum ĝi aktive neis kaj kaŝis ĉian uzon de kemiaj armiloj en Sirio.
Dum la atako de Moskvo kontraŭ civila infrastrukturo, Rusio uzis kiel armilon civitanojn fuĝintajn de siaj hejmoj, por malstabiligi la regionon. Ekde 2016, la kontraŭleĝaj bombadkampanjoj de Rusio celis 14 hospitalojn. La atakoj kontraŭ urboj devigis pli ol 10 milionojn da sirianoj fuĝi de sia hejmo. En 2016, la tiama ĉefministro de Turkio Ahmet Davutoğlu kaj la iama gvidanto de la Partio por Justeco kaj Disvolviĝo (AKP) [eo] diris, ke Rusio “kondutas kiel terorista organizaĵo kaj devigas civilulojn fuĝi”, per bombadoj “sen ajna distingo inter civiluloj kaj soldatoj, aŭ infanoj kaj maljunuloj”.
Okba Mohammad, ĵurnalisto ĉe Baynana, arablingva homrajta revuo en Hispanio, notis ke “Rusio estis la arkitekto de humanaj koridoroj, kiujn, kiel sirianoj, ni konsideras delokado sub rusia superrigardo. Ĝi nuntempe ripetas ĉi tiun strategion en Ukrainio. Rusio kutime celas civilulojn kaj iliajn grupiĝojn por krei premon kaj atingi gajnojn.” Raportoj kaj enketoj eĥis similan starpuntkon.
Ĉie, la rusia armea trejnado ŝanĝis sian fokuson al urboj kiel ĉefa batalkampo. Aleksandro Ĵuravlov, generalo-kolonelo kiu gvidis rusiajn trupojn en Sirio, esprimis zorgon en 2018 pri “kontraŭleĝaj armitaj fortoj” loĝigitaj en urboj. Grupoj kiel ISIS koncentriĝus en urbaj areoj kaj “transformus ilin en fortikaĵojn”. Kiel rezulto, ekde 2018, la rusia armeo konstruis anticipe plurajn urbmilitajn trejncentrojn tra la lando.
Se Rusio decidas engaĝiĝi en longdaŭra urba militado tra Ukrainio, tio verŝajne daŭros jarojn kaj kostos centojn da miloj da vivoj. La urbestro de Kievo, Vitalij Kliĉko, publike deklaris: “Ĉiu domo, ĉiu strato, ĉiu transirejo rezistos, ĝis morto se necese.” Civiluloj tra Ukrainio miksis brulbotelojn (“Molotov“) [eo], ŝanĝis direktosignojn tra la lando kaj okupiĝis pri sabotado.
Pro armea fiasko en kelkaj urboj, la rusia armeo jam komencis uzi artileriajn bombadojn kaj sendistingan mortigon de civiluloj. La atako de Rusio kontraŭ la teatro en Mariupolo, kiu mortigis 300 civilulojn, estas nur la komenco de multe pli sanga urba kampanjo.
Por pliaj informoj pri tiu ĉi temo, vidu nian specialan raportadon (angle): Rusio invadas Ukrainion.