- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Muziko en militaj tempoj: kanto kiel formo de ukraina rezisto

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Rusio, Ukrainio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Homama agado, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Muziko, Protesto, Rifuĝintoj, Russia invades Ukraine

Ekrankopio de la jutuba kanalo de [1]Okean Elzi [1] [uk: Океан Ельзи] kun la titolo de la kanto “Misto Vesni” (La urbo de printempo). En la malsupra dekstra angulo, mesaĝo en la angla kaj sube en la rusa memorigas la militon de Rusio en Ukrainio.

La milito de Rusio kontraŭ Ukrainio [2] ankaŭ estas kultura: la neado de aparta identeco ekster la “Rusa Mondo [3]“, la bombado de kulturaj kaj religiaj konstruaĵoj, kaj pli. Tiel, rezisto en Ukrainio estas ne nur armea, sed ankaŭ kultura, kaj en tiu milito, muziko prenas centran lokon.

La ukraina grupo Okean Elzi (ukraine Океан Ельзи, laŭvorte ‘la oceano de Elsa’) estas elstara stelo en la muzika scenejo de la lando. Ĝi estis fondita en 1994 en Lvivo [4] [eo], historia urbo en okcidenta Ukrainio. Post kiam la grupo moviĝis al Kievo [5] [eo], ili komencis ricevi internacian atenton kaj fariĝis la unua moderna ukraina grupo kiu prezentiĝis en la rusia kanalo de MTV [6] en 1998. Poste, la grupo iĝis vaste konata kaj akiris adorantojn en multaj post-sovetiaj landoj. La plej multaj ruslingvanoj povas, kun malmulte da peno kompreni aŭ diveni la signifon de la ukraina kantoteksto. La grupo ankaŭ komencis fari koncertojn en Rusio kaj Eŭropo, kaj poste akiris kultan statuson en Ukrainio.

La ĉefkantisto, Svjatoslav Vakarĉuk [7], iĝis vera famulo: en 2005 li fariĝis Bonvola Ambasadoro de [8] Unuiĝintaj Nacioj [8], en 2007–2008, kaj poste denove en 2019–2020, li estis deputito ĉe la ukraina parlamento, kaj iumomente estis konsiderita pintkandidato en la prezidentaj balotoj de 2019. [9]La 7-an de marto li aliĝis al la ukraina armeo [7] por servi en la defendaj fortoj de la lviva regiono.

Ekde tiam li parolis publike pri la milito, alvokante rusiajn famulojn rompi ilian silenton kaj sin deklari kontraŭ la milito. Ĝis la milito, kelkaj rusiaj kantistoj havis enorman sekvantaron en Ukrainio kaj faris komerce sukcesajn turneojn en la lando.

Depost la komenco de la milito, Vakarĉuk koncertis senpage por la ukraina publiko, ofte sole, kantante kaj ludante la pianon aŭ la gitaron en metrostacioj, antaŭ fervojaj stacidomoj kaj provizoraj translokigaj tendaroj kiel videblas en ĉi tiu filmeto en la metroo de Ĥarkivo [10] [eo].

Unu kanto, kiun li regule prezentas, havas specialan signifon. Ĝi nomiĝas “Місто весни” (‘Misto Vesni’ aŭ ‘La urbo de printempo’) kaj estas dediĉita al lia hejmurbo Lvivo.

La originala versio, kiu aperis en 2021, estas duopaĵo kune kun kantistino Irina Ŝvajdak de la grupo Один в каное (Odin v kanoe). Vakarĉuk, kiu verkis la kantotekston, klarigas ke tio estas la unua kanto kiun li verkis pri sia hejmurbo.

Hodiaŭ Lvivo [11] fariĝis enirejo por pli ol 3 milionoj da ukrainaj rifuĝintoj, kiuj forlasis orientajn kaj nordajn partojn de sia lando por forfuĝi de rusiaj bombadoj kaj serĉi rifuĝejon en Pollando, Slovakio kaj Hungario. Ili ĉiuj trairas tra Lvivo, per trajno, aŭtoj, busoj. De la malfrua 18-a ĝis la frua 20-a jarcentoj, Lvivo ankaŭ estis parto de la Aŭstra-Hungara-Imperio [12] [eo] kaj hodiaŭ simbolas ĝeneralajn ukrainajn aspirojn por denove esti parto de Eŭropo kaj malproksimiĝi de Rusio.

Tiel la teksto de la kanto akiris simbolan signifon kaj ja ŝajnas paroli pri la hodiaŭa tragedio. La kanto komenciĝas per la sekvaj vortoj:

Чому мені сниться, як знову і знову
Гуляєм з тобою по рідному Львову
Там пахне весною, і сонце сідає
На березі річки, якої немає

У Львові так просто своє не вмирає

Kial mi sonĝas tion ree kaj ree
Mi promenas kun vi en mia hejmurbo Lvivo
Printempo odoras, suno subiras
Sur borde de rivero kiu ne plu estas

Tio kio estas kara al vi ne mortas facile en Lvivo.

Efektive, la lastaj vortoj, tradukitaj en la rusan, sonas kiel defia mesaĝo al rusiaj trupoj: “Во Львове так просто своё не умирает,” kun la signifo “Kio estas kara al vi ne mortas facile en Lvivo “


Por pliaj informoj pri ĉi tiu temo, vidu nian specialan raportadon (anglalingve) Russia invades Ukraine [2] (Rusio invadas Ukrainion)