“ANA TELE”: reta lernejo de la tatara lingvo

Скриншот стартовой страницы проекта "АНА ТЕЛЕ"

Ekrankopio de la komenca paĝo de la projekto “ANA TELE”

[Artikolo origine publikigita en la rusa, la 16-an de aŭgusto 2016]

Kiel oni scias, Rusio estas multnacia lando. Laŭ artikolo 68-a de la Konstitucio de la Rusia Federacio [eo], la ŝtata lingvo sur la teritorio de la Rusia Federacio estas la rusa. Konforme al paragrafo 2 de la sama artikolo, la respublikoj rajtas instrui proprajn ŝtatajn lingvojn. Bedaŭrinde, tio fakte ne signifas, ke ĉiuj reprezentantoj de la multnombraj popoloj de Rusio flue parolas sian gepatran lingvon.

En la libro “Kiel kaj kial konservi la lingvojn de la popoloj de Rusio”, la esploristoj K. Zamjatin, A. Pasanen kaj J. Saarikivi rimarkas, ke la situacio de la naciaj lingvoj en Rusio ne estas tre kuraĝiga, kvankam ne katastrofa. Tamen, la teorio estas iom en konflikto kun la praktiko. Laŭ la fakta situacio, nur en kelkaj el la 83 konsistigaj entoj de la Rusia Federacio eblas ricevi edukadon en la nacia lingvo. En la tiel nomataj “naciaj lernejoj” instruado estas ofte en la rusa, kaj la denaska (t.e. loka) lingvo estas uzata nur en la kurso en kiu oni ĝin instruas. Tiel, oni ne kapablas paroli pri aktualaj temoj en ĉi tiu lingvo kaj ne facilas trejni sin por uzi la lingvon ankaŭ skribe.  La lingvoj de la popoloj de Rusio kutime estas instruataj dum nur kelkaj horoj semajne, ofte kiel libere elektebla fako fine de la lerneja tago. Se la lingvo ne estas uzata hejme, tia trejnado ne malhelpas ĝian malaperon. Akiri profesian edukadon en minoritata lingvo praktike ne eblas — la sola escepto estas kutime filologia edukado en la gepatra lingvo, destinita al instruistoj kiuj celas instrui tian lingvon.

Tamen, kiel notas la aŭtoroj de la libro, en iuj regionoj de la lando la situacio de instruado de minoritataj lingvoj ankoraŭ estas signife pli bona ol en la resto de la Rusia Federacio. Tiel, en la respublikoj Tatario [eo] kaj Baŝkirio [eo] estas lerneja instruado en la loka lingvo (tatara kaj baŝkira, respektive) kaj ekzistas eĉ lernejoj, kie oni instruas en la lingvoj de aliaj minoritatoj, marioj [eo] kaj udmurtoj [eo]. Tamen, eĉ kie instruado disponeblas en aliaj lingvoj ol la rusa, multaj studentoj de naciaj minoritatoj frekventas lernejojn kie la lecionoj estas en la rusa lingvo.

Pupo en nacia tatara kostumo. Bildo kun permeso de russiandolls.ru.

Gravas memori, ke granda parto de la popoloj de Rusio loĝas ekster siaj naciaj teritorioj. En tia situacio, studi sian gepatran lingvon — eĉ kiel fakon — ofte simple ne eblas. En kelkaj kazoj, la granda plimulto de la lingva komunumo povas loli ekster la naciaj respublikoj – ekzemple, pli ol 60% de la tataroj kaj mordvoj [eo].

Se oni fidas la datumojn pri la loĝantara censo de 2010 en Rusio, evidentiĝas, ke nacieco ne ĉiam signifas ke oni regas la nacian lingvon. La tatara estas la dua plej parolata lingvo en la Rusia Federacio, sed la parto de tiuj, kiuj parolas ĝin, estas 3% de la tuta nombro de rusoj kiuj parolas aliajn lingvojn, estante en la tria loko post la rusa (99%) kaj la angla (5%). Averaĝe 68,5% de la tataroj parolas sian gepatran lingvon en Rusio, sed kono de la nacia lingvo multe varias laŭ la regiono de la lando. Jen la subjektoj (administraj regionoj) en la Volga Federacia Distrikto laŭ la plej granda nombro de tataroj kiuj regas la tataran: Tatario, Ĉuvaŝio, Mordovio, la Penza Provinco, la Respubliko Marij El, la Niĵnij-Novgoroda Provinco, same kiel la Astraĥana Provinco. En ĉi tiuj regionoj, la tatara lingvoscio inter tataroj estas super la mezumo, en Tatario ĉi tiu cifero estas preskaŭ 93%. Tiuj kiuj konas plej malbone sian nacian lingvon estas la tataroj loĝantaj en la Ekstremorienta Federacia Distrikto (Amura Provinco, Juda Aŭtonoma Provinco, Provincoj Kamĉatko kaj Ĉemara, Saĥalena Provinco), en la nordo (Neneca Aŭtonoma Regiono) kaj en la okcidento de la lando (Kaliningrada Provinco). La Ĥabarovska Regiono fermas la liston – ĉi tie nur 23% de tataroj parolas la tataran.

Nu, se la nacia lingvo estas parolata en la familio, tiel la infano lernas ĝin de infanaĝo laŭ natura maniero. Kaj kio pri tiuj, kiuj jam plenkreskis, sed ne lernis sian gepatran lingvon kaj ŝatus regi ĝin kiel plenkreskuloj?

La komuna projekto ellaborita de la lernejo pri la angla EF English First, kaj la Ministerio pri Edukado kaj Scienco de la Respubliko Tatario, la reta lernejo de la tatara lingvo “ANA TELE ” (tatare: “gepatra lingvo”), kiu malfermis siajn pordojn en februaro 2013 [ru], celas tiajn homojn. La lernejo estis kreita nome de la Prezidento de Tatario R.N. Minniĥanov post multaj plendoj ricevitaj kaj de loĝantoj de Tatario kaj de aliaj regionoj de la Rusia Federacio, kaj de personoj kiuj loĝas eksterlande.

La lernejo ANA TELE ne estas organizita laŭ tradicia formato “nigra tabulo – lerneja skribtablo – lernolibro”. Kompreneble, lerni lingvon ne eblas sen lingvolernaj ekzercoj (en la programo estas 3 000 da ili), sed ANA TELE inkluzivas ankaŭ 54 filmetojn, 10 000 sonfragmentojn kaj 5 000 bildojn. Ĉiu leciono komenciĝas per trejna filmeto kaj finiĝas per la rilata tasko, kiu ebligas enkapigi la lernitajn konceptojn, dank’ al kio eblas eviti plian skribadon kaj memorigadon de vortprovizo. Ankaŭ konversaciaj klasoj kun instruisto estas ofertataj, kaj la lernejo mem memorigas la studentojn pri tiu ebleco (telefone aŭ retpoŝte). Notindas ankaŭ la bonega teknika ekipaĵo de la projekto: dum pluraj monatoj da trejnado, mi neniam alfrontis teknikajn problemojn. Sen mencii la facilecon de uzado: oni povas ekzerci ie ajn kaj iam ajn, oni nur bezonas interretan aliron.

Cetere, la projekto estas populara ne nur en Rusio:

Kara Rustam Nurgalijeviĉ! Koran dankon pro la programo ANA TELE! Mi studas la tataran en Usono kaj ĝi estas tre utila por mi.

Depost la ekesto de la projekto, pli ol 30 000 homoj sekvis la kurson. Ĉiujare la lernejo malfermas siajn pordojn al 10 000 novaj uzantoj. Aliĝu ankaŭ vi! Rakhim itegez! (tatare: Bonvenon!)

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.