- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

‘Defendi la vivon': Indiĝena vivstilo, esenca por solvi klimatan krizon

Kategorioj: Latinameriko, Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Lingvo, Medio, Green Voices

“La estonteco estas teritori defendenda”. Ilustraĵo de Futuros Indígenas (eo: Indiĝenaj Estontecoj), uzata kun rajtigo.

La Terotago, okazinta la 22-an de aprilo, levis debatojn pri kiel alfronti la mondan ekologian krizon. Global Voices (eo: Tutmondaj Voĉoj) interparolis kun Miryam Vargas, naŭatla [1] ĵurnalistino de Choluteca, Meksiko [2], por helpi nin malkovri kion ni povas lerni de indiĝenaj komunumoj.

Vargas skribas pri mediaj aferoj kaj laboras kun sia denaska komunumo ekde pli ol dek jaroj. Ŝi kredas, ke la ŝlosilo por klimata kaj media krizo estas en indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj, ne en solvoj de la Okcidento, la urboj aŭ la “verda kapitalismo”. Vargas ankaŭ volas fini rakontojn de fatalismo [3], laŭ kiu “ni ĉiuj estas kondamnitaj”.

Vargas estas membro de Futuros Indígenas [4] (eo: Indiĝenaj Estontecoj), reto de indiĝenaj ĵurnalistoj en Meksiko kiuj laboras por repensi la klimatan krizon per propraj vidpunktoj. Ili traktas malaktualajn rakontojn pri indiĝenaj popoloj, evoluigo kaj mizero.

In Futuros Indígenas, we have reflected on the fact that this [fatalism] does not represent what we experience in our communities. [Also] we are not the ones responsible for this crisis. We call on people to become aware that the climate crisis is due to very specific corporations. There are corporations that are taking over the natural resources of the entire planet.

En Futuros Indígenas, ni pripensas la fakton, ke tiu [fatalismo] ne reprezentas kion ni faras en niaj komunumoj. [Krome], ni ne respondecas pri ĉi tiu krizo. Ni alvokas homojn konscii, ke la klimata krizo ŝuldiĝas al tre specifaj korporacioj kiuj transprenas la naturajn rimedojn de la tuta planedo.

Ekzemple, nur cent kompanioj [5] respondecas pri pli ol 70% de emisioj de forcejaj gasoj [6] ekde 1988, kaj pli ol duono de ĉiuj mondaj emisioj povas esti atribuitaj al nur 25 privataj kaj publikaj kompanioj. La efikoj de neagado kontraŭ klimata ŝanĝo estas fatalegaj [7] por la homaro kaj la resto de la specioj. La klimata ŝanĝo ne reduktiĝas nur al fosiliaj brulaĵoj, ĝi ankaŭ inkluzivas damaĝon al biodiversaj ekosistemoj, senarbarigon, troan konsumadon de naturaj rimedoj (eĉ en teknologiaj kaj modaj industrioj), industrian agrikulturon, ktp.

Aliflanke, indiĝenaj popoloj protektas [8] 80% de la monda biodiverseco kaj, tial, ili estas esencaj por mildigi efikojn de klimata ŝanĝo. Ekzemple, la Amazona arbaro [9] produktas pli ol 20% de la monda oksigeno. Vargas diras:

In this change of narrative, we want to talk above all about the Indigenous and rural communities, re-center them and re-center how we are building life, how we are healing the territory and spaces, even where there have been extractive projects.

En ĉi tiu ŝanĝo de rakontado, ni volas paroli ĉefe pri indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj, pri ilia graveco kaj kiel ni konstruas vivon, kiel ni resanigas la teritorion kaj spacojn, eĉ kie funkciis ekspluataj projektoj.

Vargas deziras ke homoj agnosku, ke indiĝena vivmaniero estas sekvinda ekzemplo se ni volas solvi la klimatan krizon kaj vivi harmonie kun la medio.

We take back these narratives with hopeful words that bring back the courage that sometimes disappears with everything that has been happening. That we have a hopeful future, that we are succeeding every time we continue sowing, every time we continue protecting life, every time we continue organizing ourselves as peoples, and also every time we continue existing, that we are here.

Ni reprenas ĉi tiujn rakontojn per esperplenaj vortoj, kiuj revenigas la kuraĝon kiu foje malaperas antaŭ ĉio kio okazas. Ke ni havas esperigan estontecon, ke en la komunumoj ni sukcesas ĉiufoje kiam ni daŭre semas, ĉiufoje kiam ni daŭre protektas vivon, ĉiufoje kiam ni daŭre organizas nin kiel popoloj, kaj ankaŭ ĉiufoje kiam ni daŭre ekzistas, kiam ni estas ĉi tie.

Tio kio kuraĝigas ŝin, estas ĝojo per tradicioj, arto kaj lingvo. Specife, lingvo estas esenca por la identeco de ŝia komunumo kaj konsistigas integran parton de ilia lukto por protekti la ekosistemojn de la Tero.

In several communities, we are even bringing native languages into the narrative change [about the climate]. This way, we are weaving ourselves even stronger because we speak deeply of our cosmovision as native peoples and deeply of what hurts us and of what makes us feel closer to the earth.

En pluraj komunumoj ni faras tiun ŝanĝon de rakontoj kun indiĝenaj lingvoj, kaj alportas ilin kiel parton de ĉi tiu ŝanĝo. Tiel ni fariĝas pli fortaj, ĉar ni parolas profunde pri nia kosma vidpunkto kiel indiĝenaj popoloj, kaj profunde pri tio kio dolorigas nin kaj pri tio kio sentigas nin pli proksimaj al la tero.

Defendi la vivon

En sia pensmaniero, la defendo de vivo estas esenca, precipe kontraŭ tio kion Vargas nomas “teritoriaj mortpraktikoj”. Por ŝi, enfokusigi la konversacion pri vivo signifas pensi pri kunvivado kun ĉiu formo de biodiverseco en difinita spaco.

When we talk about defending life, it’s about defending the living conditions [of biodiversity] in order to continue to exist, to continue to have a way to exist.

Kiam ni parolas pri defendi la vivon, temas pri defendi tiujn vivkondiĉojn, en ĉiuj tiuj lokoj, por daŭre ekzisti, por daŭre havi kiel ekzisti.

Tamen ŝi certigas, ke iuj evoluigaj projektoj pretervidas aferojn rilatajn al diverseco. “Ne plu estas akvo, ne estas tero, la aero estas poluita, krome, tio kio restas el akvo aŭ tero malsanigas tiujn komunumojn”, ŝi argumentas.

Minejoj [10], uzataj por ĉerpi kaj vendi metalojn por teknologiaj aparatoj kaj infrastrukturoj tutmonde, poluas akvovojojn, senarbarigas kaj, finfine, damaĝas la sanon de lokaj loĝantaroj, delokas ilin kaj kontribuas al sociaj konfliktoj. La indiĝenaj kaj kamparaj komunumoj de Latinameriko ofte protestas [11] kontraŭ la instalado de minejoj, digoj kaj aliaj grandaj infrastrukturaj projektoj [12], kiuj [kutime] endanĝerigas iliajn vivojn [13]. Post denunco pri efikoj de gasdukto, varmelektra centralo kaj akvodukto en ŝia komunumo, oni atakis [14] la domon de Vargas dufoje en aprilo 2022.

“Estas imprese vidi kiel tiuj riĉaj teritorioj, kun alia riĉaĵo, kie ekzistas alia vivmaniero, estas rigardataj kvazaŭ malplena paĝo, kaj kie oni devas konstrui tiujn evoluigojn”, rimarkas Vargas.

La plimulto de industriaj kaj agrikulturaj produktoj de kamparaj regionoj estas translokitaj al urbaj centroj. Tial, por redukti la negativan efikon de evoluigo, Vargas pledas ke loĝantoj de urboj reduktu ilian konsumon. Ŝi diris:

As [rural] communities we can no longer live, literally, we can no longer drink water, we can no longer breathe, they are extracting everything that is generating our living conditions to take it to these places where they are generating lifestyles that absorb everything that could be useful for millions of people.

Kiel komunumoj, ni ne plu povas vivi, laŭvorte, ni ne plu povas trinki akvon, ni ne plu povas spiri, ili ĉerpas ĉion kio generas niajn vivkondiĉojn por porti ĝin al tiuj lokoj kie oni havas vivmanierojn kiuj sorbas ĉion kio povus servi por milionoj da homoj.

Solvoj de okcidentaj landoj ne estas necesaj

La plimulto de okcidentaj kaj golfaj landoj konsumas [15] multe pli da rimedoj ol la planedo kapablas reprodukti. “Ĉi tiuj vivstiloj ne funkcias”, asertas Vargas. “En niaj komunumoj, en nia vivstilo, ni povis atingi ekvilibron ĝis nun kaj ni devas retrovi ĝin”.

Pro tio, ŝi kredas ke la solvoj por la klimata krizo estas ne en la Okcidento kaj en la urboj, sed en la kamparaj kaj indiĝenaj komunumoj.

The solutions to the crisis are not over there, in the global North or in the corporations, but in those of us who live here closer to the land, those of us who are growing corn and beans, and with these practices, we are healing the land from the industry, from the practices that have come to deteriorate all of our territory.

La solvoj por la krizo ne estas tie, en la tutmonda Nordo aŭ en la korporacioj, sed en tiuj inter ni kiuj loĝas pli proksime al la tero, kiuj kultivas maizon kaj fazeolon, kaj kun tiuj praktikoj ni resanigas la teron de la industrio, de la agadoj kiuj difektis nian tutan teritorion.

Ĉi tio ne signifas ke la indiĝenaj komunumoj de Meksiko ne rilatas kun aliaj popoloj de la mondo, kontraŭe.

En 2021, ĉe la Klimata Pintkunveno de Glasgovo, COP-26, Vargas kaj ŝiaj gekolegoj konatiĝis kun internacia komunumo de homoj kun kiuj ili povis imagi aliajn eblajn estontecojn por la Tero.

The discourse of nationalism will not be able to separate us, we are peoples who have been woven and united in all aspects. When we meet, we have many rituals that coincide in many senses and also, well, we take care of the land.

La parolado de naciismo ne povos dividi nin, ni estas popoloj interligitaj kaj unuiĝintaj per ĉiuj aspektoj. Kiam ni interkonatiĝis, ni malkovris ke niaj kutimoj koincidas multmaniere kaj ankaŭ, certe, ni prizorgas la Teron.

Ŝi diris, fine:

So, that is why we say, we are Indigenous futures. When everyone asks how we are going to get out of this crisis, we say, ‘here is the solution!’. We do not have to go far to look for it, we exist as living alternatives, we are building and transforming alternatives.

Kiam ĉiuj demandas kiel ni eliros el ĉi tiu krizo, ni diras “jen la solvo!” Ni ne devas longe navigi por serĉi ĝin, ni estas ĉi tie kiel vivaj alternativoj, ni estas tiuj alternativoj, ni konstruas kaj transformas alternativojn.