- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Afrikaj animaciistoj savas siajn gepatrajn lingvojn per desegnofilmoj

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Rising Voices
A YouTube screen grab of CMR KIDS TV -a TV channel on YouTube fteaches young Cameroonian children languages such as Ewondo, Dioula, their culture and history.

Ekrankopio de CMR KIDS TV [1], kanalo ĉe YouTube kiu instruas al kamerunaj infanoj ilian kulturon kaj historion, kaj ankaŭ lingvojn kiel la eŭondan kaj la ĝulan.

Disney+ kaj Cartoon Network, du grandaj usonaj platformoj de animacioj, anoncis [2] en junio 2020, ke ili prezentos kvar desegnofilmojn de afrikaj aŭtoroj. Tio okazis post similaj anoncoj de gigantaj elsendfluaj serviloj kiel Netflix kaj Youtube Originals, kaj montras postulon de afrikaj spektantaroj pri reprezentado kaj lokaj rakontoj, ene de grandigo de tutmonda merkato por animacioj [3].

La unua nova desegnofilmo estas “Kizazi Moto [4]” (kio signifas Fajran Generacion en la svahila [5]), animacia antologio de dek afriko-futuristaj filmoj kiuj esploras la estontecon de Afriko. Ĝi enhavos rakontojn de aŭtoroj el ses afrikaj landoj. La dua, “Kiya and the Kimoja Heroes [6]”, estas infana serio pri 7-jara afrika knabino kiu amas baleton kaj luktosportojn. Kiam ŝi kaj ŝiaj du amikoj surhavas magiajn kristalojn, ili fariĝas superherooj pretaj por defendi la komunumon. “Kiff [7]”, amuza animacio el Sud-Afriko, temas pri optimista sciuro kaj trankvila kunikleto. Finfine, “Garbage Boy and Trash Can [8]”, la plej nova afrika superheroo-serio de Cartoon Network, temas pri knabo kun fantaziaj superpovoj kiu batalas por justeco kun sia fidinda amiko.

Kizazi Moto Generation Fire, nova originala serio, montros mirindan sciencfikcian animacion en Disney Plus en 2022.

Kvankam tiu reprezentado estas granda venko, la volo de multaj afrikaj animaciistoj estas pli vasta ol nur havi rolulojn similajn al ili. Animacio ankaŭ fariĝis rimedo por konservi endanĝerigitajn afrikajn lingvojn. Pere de distrado, ĉi tiuj kreantoj esperas uzi animacion kiel transportilon por afrikaj mitologioj, filozofioj, riĉaj tradicioj, kulturaj esprimoj kaj lingvoj.

Pli ol 300 afrikaj lingvoj estas en danĝero

La afrika kontineto enhavas ĉirkaŭ trionon de la 7000 lingvoj de la mondo [13]. Pro la granda dominado de internaciaj lingvoj kiel la angla kaj la franca, lokaj lingvoj estas pli kaj pli en danĝero.

En 2018, Unesko raportis pri pli ol 300 afrikaj lingvoj [14] en danĝero kaj 52 malaperintaj. La raporto ankaŭ montris ke, se junuloj ne lernos tiujn lingvojn, multaj pliaj malaperos. Inter la 230 lingvoj kiuj malaperis ekde 1950, 37 estis de Afriko.

Laŭ artikolo de Quartz [15] pri la lingvo yakunte — mortanta lingvo en Kenjo [16] parolata nur de sep homoj, ĉiuj pli ol 70-jaraĝaj — afrikaj lingvoj  estas pli malfortaj ĉar registaroj decidas pri oficialaj lingvoj kaj malhelpas lokajn lingvojn, celante konstrui unuecan nacian identecon.

Malgraŭ la granda lingva diverseco, la angla kaj la franca, ambaŭ internaciaj lingvoj, estas la superregaj lingvoj [17] en plejmulto da afrikaj landoj. La somala [18], la berbera [19], la volofa [20], la oroma [21], la igba [22], la svahila [5], la haŭsa [23], la mandinga [24], la fulana [25] kaj la joruba [26] estas afrikaj lingvoj kiuj, kvankam parolataj de dekmilionoj da homoj [17], estas rigardataj kiel lokaj lingvoj kaj nur kelkaj estas nacie oficialaj.

Ĉu afrikaj animaciistoj povas ŝanĝi tion?

Afrikaj lingvoj en animacio

Kvankam la angla estas la dominanta lingvo en la tutmonda animacia merkato, danke al la ĉieesto de Disney, la svahila ricevis statuson de alternativa lingvo por afrikaj spektantaroj.

La filmo de Disney el 1994 “Leona Reĝo” (“The Lion King”) estas eble la plej populara okcidenta filmo kie aperas la svahila, laŭ artikolo de ThisisAfrica [27]. Poste, Disney faris la serion “Leona Gvardio” (“Lion Guard”, premierinta en 2015), kaj la svahila fariĝis akceptebla afrika lingvo por animacioj.

Ekde tiam, afrikaj animaciistoj sukcesis utiligi la svahilan en filmoj kaj serioj. Kelkaj ekzemploj estas: Super Sema [28]” — unua afrika superheroa infana animacio, kun partopreno de la kenja aktorino Lupita Nyong’o; “Akili & Me [29]”, farita de Ubongo Kids; kaj “My Better World [30]”. 

Super Sema aperis en marto 2021 kaj estas vere inspira, eduka kaj amuza enhavo por ĉiuj infanoj. La filmetoj disponeblas en YouTube kaj Lupita Nyong’o rolas kiel Mama Dunia.

En intervjuo [42], Chris Morgan, fondinto kaj direktoro de Fundi Films, kiu faris la serion “My Better World”, diris:

Despite the scarcity of formal training opportunities, locally-made productions are already starting to take off.  It was important to have real diversity in our characters so that the series could work in different parts of our continent. We reviewed each stage of development with teams in Ghana, Nigeria and Kenya – these same reviewers guided our script-writing process.

Malgraŭ manko de formala trejnado, lokaj verkoj jam komencis aperi. Gravis, ke estis diverseco je niaj roluloj, por ke la serio sukcesu en malsamaj partoj de la kontinento. Ni reviziis la fazojn de disvolviĝo kune kun niaj teamoj en Ganao [43], Niĝerio [44] kaj Kenjo [16] — tiuj teamoj ankaŭ helpis la verkadon.

Kelkaj elstaraj animacioj kiuj instruas afrikajn lingvojn

Animacio estas efika maniero [45] instrui al junaj afrikanoj kapablojn kaj lingvojn kiujn oni ne instruas en lernejo. Kelkaj animacioj provas fari tion.

El okcidenta Afriko estas Bino and Fino [46] — eduka infana desegnofilmo kreita de la niĝeria animaciisito Adamu Waziri, kiu aperis en 2010. La ĉefroluloj, Bino kaj Fino, estas gefratoj kiuj lernas pri afrika historio kaj kulturo kun Zeena, sorĉa papilio. La desegnofilmo estas prezentita en 15 landoj, en la angla, la tvia [47], la joruba [26], la germana, la nederlanda, la portugala, la haŭsa [23], la igba [22], la franca kaj la svahila [5], kaj ankaŭ disponeblas en YouTube. The Anilingo Series [48], de “IyinCreative”, estas alia animacio el Niĝerio kiu antaŭenigas kaj konservas la afrikan kulturan heredaĵon.

Konatiĝu kun Bino kaj Fino, frato kaj fratino kiuj travivas aventurojn kun la sorĉa papilio Zeena, kaj lernas ĉion pri Afriko kaj la mondo! Spektu ĉe https://t.co/xESBCQtYFa [49], kaj en la senpaga kanalo pri desegnofilmoj Roku.

Ẹbí Fọ́lọ́runṣọ́ [53]” estas alia animacia serio kiu instruas la joruban lingvon parolatan en Niĝerio, kreita de Kayode Oloko, kiu devenas de Niĝerio kaj loĝas en Finnlando. La animacio atentigas pri la kulturo, tradicio, lingvo kaj identeco de jorubaj infanoj de Niĝerio. Li parolis [54] pri la iniciato kaj inspiro en intervjuo kun Pan-Africa.net.

In Nigeria today, many parents prefer their offspring to speak the English language over their own native language. It’s a sad reality that future generations could lose their identity and purpose, a heavy price to pay for living in a host country.

Nuntempe en Niĝerio, multaj gepatroj preferas, ke la infanoj lernu la anglan anstataŭ la propran gepatran lingvon. Estas malĝojiga realo, ke estontaj generacioj povas perdi la identecon kaj celon, kio estas peza kosto por vivi en gastiganta lando.

El centra Afriko estas CMR KIDS TV [55], televida kanalo en Youtube kiu instruas kamerunajn infanojn pri iliaj kulturo kaj historio, kaj ankaŭ pri lingvoj kiel la eŭonda kaj la ĝula [56].

En orienta Afriko, Tsehai Loves learning [57] estas alia notinda animacio. La etiopia eduka platformo por infanoj disponeblas en sep lokaj lingvoj kaj prezentas gravajn informojn pri legoscio, sano, socia kaj emocia lernado.

En suda Afriko, Youtube prezentas, ekzemple, spektaklojn kiel la kantojn de Zulu Kids [58] kaj Xhosa kids [59]. Malsame ol aliaj afrikaj landoj kie nur unu ligvo estas oficiala, Sud-Afriko havas 11 oficialajn lingvojn, el kiuj 10 estas indiĝenaj.

Dum Afriko klopodas trovi lokon en tutmonda animacio, ĝi ankaŭ pretas fariĝi la sekva animacia centro, per daŭraj klopodoj krei originalajn voĉon kaj bildon. Tamen ankoraŭ mankas subteno kaj gvido de afrikaj registaroj, laŭ la Asocio por Antaŭenigo de Edukado en Afriko [45]:

The need for government interventions and support for comics and cartoons becomes necessary since these are strategic media to relate with younger generations in this millennium.

Necesas registaraj gvidoj kaj subtenoj por bildstrioj kaj desegnofilmoj, ĉar tiuj estas strategiaj komunikiloj por paroli kun junaj generacioj en la nuna jarmilo.