Meksika feministino: “Amo inter virinoj estas revolucio”

Foto: Manifestacio la 8-an de marto 2019 en Meksikurbo/Vikimedia Komunejo (CC BY-SA 4.0)

En Meksiko, la Internacia Tago de Virinoj, la 8-a de marto, estas tago kiu kaŭzas interesegon al dekmiloj da homoj. Perforto en Meksiko estas sistema: pli ol 30 mil meksikanoj perdas sian vivon pro perfortaj eventoj. Multaj el tiuj viktimoj estas virinoj: femicidoj pliiĝis je 137 % inter 2015 kaj 2020, kaj sep el dek knabinoj kaj virinoj (plenkreskaj), kiuj havas pli ol 15 jarojn, suferis genran perforton, laŭ datumoj de la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko.

Meksika feminisma aktivulino, kies atesto pruvas la delikatan situacion kiun virinoj trapasas en Meksiko, rakontas al Tutmondaj Voĉoj sian ĉiutagan vivon kiel defendanto de virinaj rajtoj. Pro sekurecaj kialoj, ŝia oficiala nomo estas anstataŭigita per ŝia oficiala pseŭdonimo, “Formikineto” (es: Hormiguita). Ŝi loĝas ĉe la periferio de Meksikurbo.

Ŝia aktiveco kiel feministino ekis en 2020. “Ĉio komenciĝis en la pandemio”, rakontas Formikineto. “La Morras decidis preni la spacojn”. Morras, meksika esprimo por junaj virinoj, estas, laŭ ĉi tiu kunteksto, organizitaj knabinoj.

Por Formikineto, “la amo inter virinoj estas revolucio, ĝi signifas retenadon kaj subtenadon, kaj eblecon doni al si novan ŝancon por vivi ĉiutage en alia perspektivo”.

Ŝia unua manifestacio estis antaŭ la Palaco de Belartoj [eo], en la centro de la ĉefurbo. Tamen, ŝi diras ke strataj vendistoj sturmis ilin. “Ni estis fizike kaj vorte atakitaj, kio kaŭzis ke ni ne revenu al tiu danĝera zono por eviti alfrontojn”.

Meksikaj feministoj denuncas la nekompetentecon kaj neagadon de la registaro fronte al seksa perforto samkiel la troan burokratigon de la vojoj de denunco, kiuj klarigas la malmultan aŭ neekzistantan zorgon por solvi la problemon. Nur 4% de femicidoj iĝas objekto de proceso [eo]. Tio estas unu el la ĉefaj kialoj malantaŭ la manifestacioj.

Formikineto diras ke feminismaj marŝoj havas kompleksan planadsistemon, kiu estas videbla en la amasaj manifestacioj en Meksiko, ĉar ili povas atingi 20 000 homojn.

“Poste, mi rimarkis ke la kolektivoj estis regitaj de asembleo kaj fronto, la asembleoj kunigis pli ol 10 aŭ 15 kolektivojn, kaj krome ni havis sufiĉe grandajn subtenajn retojn kiuj planis la unuiĝon kun aliaj feminismaj grupoj de aliaj ŝtatoj de la Meksika Respubliko”. Ŝi diras ke homoj kutime perceptas feministojn kiel “centrajn”, tio estas ke ili nur prizorgas siajn proprajn kolektivojn aŭ ke ili estas dividitaj, sed ŝi argumentas ke ili “ĉiam celas ĉeesti” unu ĉe la alia.

En 2020, feminismaj manifestaciantoj pentris ruĝe la pordon de la Nacia Palaco, kiu funkcias kiel la ĉefsidejo de la federacia registaro estrita de la maldekstra Andrés Manuel López Obrador (AMLO), kun mesaĝoj kontraŭ seksa perforto. La sekvan jaron, la manifestaciantoj organiziĝis por fari memorandon de ĉiuj viktimoj de femicido super la ŝirmita kiraso por protekti la fasadojn de la palaco. Ĉi-jare, la registaro ĉirkaŭbaris la nacian palacon denove.

Ekzistas manifestacioj ankaŭ en aliaj partoj de la lando. Gerero [eo], suda ŝtato de Meksiko, havis kiel guberniestran kandidaton Félix Salgadon Macedonion, kiu estis akuzita pri seksperfoto. Malgraŭ la malkaŝa subteno de la plej forta kaj la plej subtenata partio de la lando, MORENA [es: MOvimiento REgeneración NAcional, eo: Nacia Regenera Movado], ili [la manifestacioj] sukcesis retiri lin de la kandidatiĝo. En februaro 2021, la feministoj timigis la Balotan Tribunalon de la Ŝtato de Gerero por ĝia kunlaboro por postuli al tiu kandidato: “Se ne estas malakcepto, estos revolucio”, ili diris. Monatojn poste, AMLO vojaĝis al ĉi tiu ŝtato, kie okazas kontraŭleĝa vendo kaj prostituado de knabinoj. Li minimumigis la problemon dirante ke “tio ne estis la regulo” [ndlt. Ĉi tiuj vortoj povas esti interpretitaj kiel “tio ne estas ofta”] kaj ke “estas multaj kulturaj, moralaj kaj spiritaj valoroj” en ĉi tiuj komunumoj.

Formikineto komentis al ni la kialon kiu malhelpas ŝin diri sian oficialan nomon. “Mi publike denuncis la direktoron de mia mezlernejo, kiam mi jam studis en la gimnazio, kaj mi rimarkis ke multaj knabinoj suferis tion kion mi suferis en tiu mezlernejo, tiam, akademiaj aŭtoritatoj, instruistoj kaj studentoj komencis minaci kaj persekutadi min, mi recevis atentigojn kaj akuzojn, ĉar kiam oni denuncas anomalion en la sistemo, ĉiuj iras kontraŭ oni”.

Ĉi tiu sperto pelis Formikineton fariĝi konata feministino en sia regiono. “Ĉi tiu situacio estis la guto kiu elverŝigis la glason, ĉar la morras de la kvartalo komencis sendi al mi mesaĝojn por peti de mi helpon pri sekura aborto [aborto ne estas laŭleĝa en Meksiko, nur en specifaj cirkonstancoj kaj subŝtatoj], por denunci agresanton aŭ por peti de mi konsilojn. Tamen, mi ankaŭ ricevis minacojn de la agresantoj de tiuj knabinoj; mi ankaŭ alfrontis mian agresanton, kaj la homoj de mia ĉirkaŭo defendis lin”.

Sed la minacoj fariĝis esence pli kompromitaj. “Ili sendis al mi mesaĝojn, aŭ eĉ telefonis al mi per mia telefonnumero, kaj diris ‘ni seksperfortos vin’, ‘ni mortigos vin’, ‘ni malaperigos vin’, ‘ni scias kie vi loĝas’ citante mian adreson”. Formikineto eĉ deklaris senti sin gvatita de ŝtataj agentoj kaj polico, samkiel siaj kunuloj.

Por 2022, Formikineto prezentas al ni la ĉefan akson de feminismaj postuloj: “Por ĉi tiu 8M, ni organizas pacan proteston, kaj ni ankaŭ kontrolas la eblecon malfermi dialogan tablon por postuli laŭleĝan aborton en la Meksikŝtato [eo].”

Malgraŭ la malfacilaĵoj kaj minacoj, ŝi sentas sin subtenata de sia defenda komunumo. “Mi sentas fratecon ene de feminismo, ĉar inter ni, ni helpas unu la alian, mia pano de ĉiu tago estas helpi la morras denunci kazojn de seksperfoto, akompani familiojn en la tribunalo por kazoj de feminicido; miaj agoj ne estas por mi, ili estas por la generacioj kiuj venas.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.