- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Batalo de identecoj: Kial la Kremlo pretendas paroli nome de la “rusparolantoj” de Ukrainio

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Belorusio, Rusio, Ukrainio, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Etno kaj raso, Historio, Internaciaj rilatoj, Lingvo, Milito kaj konflikto, Russia invades Ukraine

Ekrankopio de la kanalo en Jutubo [1] [eo [2]] de la humuristo Sergej Larin: “La granda kaj potenca rusa lingvo”.

Ŝlosila koncepto de la rakontado de Moskvo [eo [3]] ĉirkaŭ ĝia milito en Ukrainio [4] [eo [5]] estas la termino “русскоговорящие” aŭ “русскоязычные”, kiu rilatas al ruslingvanoj. Kion signifas tiu termino kaj kial ĝi estas politike instrumentigita?

El la lingva vidpunkto, la rusa, la ukraina kaj la belorusa formas tion kion oni nomas la orienta branĉo [6] de la slavaj lingvoj. Ĉiuj devenas de la komuna slava lingvo kiu estis la ĉefa lingvo de komunikado en la Kieva Regno [eo [7]], civilizacio ekzistinta de la 9-a ĝis la 13-a jarcento, kiu aperis en tio kio nun estas Kievo kaj de tie etendiĝis al Ukrainio, Belorusio kaj la eŭropa parto de Rusio. Malgraŭ siaj multaj diferencoj, la tri lingvoj uzas la cirilan alfabeton kaj permesas certan gradon de reciproka kompreno sen bezono de tradukado. Ili estas ankoraŭ esence apartaj lingvoj, kun malsamaj literaturoj kaj kuntekstoj.

Ĝis la fino de la rusa carisma imperio en 1917, la teritorioj kie oni parolis tiujn tri lingvojn estis plejparte sub rusa kaj pola kontrolo. La carisma Rusio trudis la rusan kiel lingvon de la administrado, armeo kaj edukado, dum la ukraina kaj la belorusa estis parolataj hejme, en la strato, en la preĝejoj, kaj, en iuj periodoj, en lernejoj. Plejparte, en la carisma imperio, la elitoj estis dulingvaj, ĉar paroli la rusan ofertis sociekonomiajn privilegiojn.

La sovetia nocio de “rusparolantoj”

Dum la nova sovetia ŝtato aperis kaj plifortigis siajn instituciojn en la 1920-aj jaroj, ĝi ankaŭ efektivigis plurajn politikojn, sed fine, en 1938, deklaris la rusan kiel devigan lingvon en ĉiuj sovetiaj lernejoj.

La rusa, supozeble, fariĝus la reganta lingvo [8] de ĉiuj popoloj de la sovetia bloko en utopia komunisma estonteco: lingvo de scienco, progreso kaj paco. En ĉi tiu rakontado, la rusan ofte priskribis citaĵo de la rusa verkisto de la 19-a jarcento Ivan Turgenev [9]: “великий, могучий русский язык”, aŭ “la granda kaj potenca rusa lingvo”.

Tial, la antaŭaj carismaj politikoj estis plifortigitaj kaj igis multajn elitojn nerusajn sendi siajn infanojn al ekskluzivaj ruslingvaj lernejoj, anstataŭ lernejoj kun studprogramo en la oficiala lingvo de unu el la 14 neruslingvaj sovetiaj respublikoj. La rusa estis plifortigita hejme kaj fariĝis la ĉefa lingvo de televido. Rezulte, granda nombro da homoj kiuj ne devenas de rusa etno fariĝis denaskaj rusparolantoj, kun diversaj gradoj de scio pri sia hereda lingvo. Ĉi tiuj heredaj lingvoj ofte estis konsiderataj neallogaj aŭ senutilaj. Por iuj naciecoj, estis simple neeble lerni la lingvon kiun oni heredus, ĉar ne estis lernejoj, lernolibroj aŭ instruistoj kiuj faciligus ĝian lernoprocezon. Tio estis la kazo de koreoj, judoj (konsiderataj etna kaj religia komunumo laŭ sovetia difino de naciecoj) kaj germanoj.

Iom post iom, la esprimo “rusparolanto” fariĝis signo de rafinado, supera edukado, pli bonaj laboraj kaj profesiaj perspektivoj, pli alta vivnivelo kaj parto de la sovetia nocio “культурный человек”, tio estas iu kun bona edukado kaj progresemaj kaj intelektaj kvalitoj, kiu povus aliri scion danke al rusaj tradukoj.

La falo de la imperio kaj neklaraj identecoj

Kiam Sovetunio ĉesis ekzisti fine de 1991, ĉiuj eksaj sovetiaj respublikoj komencis vojon por remalkovri sian historian, kulturan kaj lingvan identecon, kiu estis longe cenzurita kaj misprezentita de la sovetia ideologio, inkluzive de Rusio.

La etnaj rusoj, kiuj ofte estis privilegiitaj kiel portantoj de la “granda kaj potenca” rusa lingvo en ĉiuj respublikoj krom la rusa [respubliko], devis fari neatenditajn decidojn. Ili povus akcepti la novan kulturan diskurson de siaj novaj patrioj kie la rusa [lingvo] perdis (en la plej multaj lokoj) sian statuson kiel oficiala lingvo, kaj vidi kiel ĝiaj plej altaj pozicioj estis okupitaj fare de la novaj lokaj elitoj, kutime membroj de la dominanta etna grupo de la novaj aŭ revivigitaj ŝtatoj. Aŭ ili povus translokiĝi al la nova Rusio, kie ili pensis ke ili ne devus sperti tion kion ili konsideris “perdo de pozicio”.

En ĉi tiu fazo, la termino “rusparolanto” priskribas du malsamajn grupojn distingiĝantajn etne: la unua grupo rilatas al etnaj rusoj, kaj, laŭ etendo, al etnaj slavoj, sed ankaŭ inkluzivas la judojn, germanojn, grekojn kaj tiujn kiuj estas minoritato en sia nova loĝlando.

La dua grupo inkluzivas homojn el la reganta etno, kiel la azeroj aŭ la kirgizoj, kiuj parolas la rusan kiel gepatran ligvon, kaj foje nur ĝin. Ili ofte malakceptas referencojn al religia novigado kiun aliaj spertas kaj estas vidataj kiel grupo aparte de la plimulto.

Parenteze, la diferencoj inter ĉiuj ĉi tiuj grupoj estas difuzaj kaj povas ŝanĝiĝi dum la tuta vivo de homoj.

Malkreskanta Rusio deklaras sin protektanto de ĉiuj rusparolantoj

En la nuna Rusio, la rusparolantaj komunumoj kiuj loĝas en Estonio [10], Latvio [11], Litovio [12], Belorusio [13], Ukrainio, Moldavio [14], Azerbajĝano [15], Kazaĥio [16], Kirgizio [17], Taĝikio [18] kaj Uzbekio [19] (Armenio [20], Kartvelio [21] kaj Turkmenio [22] [ĉiuj eo] havante nun komunumetojn kiuj identigas sin kiel rusparolantajn) havas inter 12 kaj 16 milionojn da homoj [23].

Ĉi tiu granda grupo estas strategia por Rusio pro pluraj kialoj: Unue, Rusio estas plejparte malkreskanta nacio [24] kun loĝantaro en konstanta malpliiĝo [25] rezulte de la malbonaj vivkondiĉoj de la plimulto, malata vivdaŭro [26] kaj amasa intelekta elmigrado [27].

Due, Rusio dependas de la rusparolantoj kiuj ĝenerale sekvas rusiajn amaskomunikilojn por ke tiuj reprezentu ĝiajn interesojn en pluraj landoj kaj kreu lokajn premajn grupojn [28] kiuj favoras rusian komercon kaj politikajn interesojn.

Trie, Moskvo utiligas tiujn komunumojn kiam ĝi volas kontraŭi lokajn aŭ eksterlandajn registarojn, per ludado de la karto de minoritatoj supozeble senigitaj de siaj kulturaj aŭ ligvaj rajtoj. Ĉi tio ofte okazas por kontraŭstari al Eŭropa Unio [29] [eo] per la rusparolantaj komunumoj de la baltaj ŝtatoj [30]. Tio servas kiel ekskuzo por daŭrigi subtenadon de Transnistrio [31] [eo] kaj, fine, tio estis uzata en la pravigo de Moskvo por okupi Krimeon [32] [eo], partojn de la Luganska [33] kaj Donecka provincoj [34] [eo], kaj plej lastatempe, la tutan Ukrainion.

Nuntempe, Moskvo intence manipulas la diversan kaj kompleksan nocion de la rusparolantoj por nei iliajn proprajn specifajn identecojn: multaj el ili, eĉ en Ukrainio, kiuj parolas la rusan kiel gepatran lingvon aŭ estas dulingvaj, ne identiĝas kiel rusa etno kaj, certe, ne identiĝas kun Rusio. Tamen, Moskvo deklaras ke ĝi defendas ilin.

La realo estas ke kiam (Rusio) bombardas urbojn kiel Ĥarkivo, en norda Ukrainio, ĝi bombas homojn de rusa etno [35] kaj rusparolantojn egale.


 

Por pli da informoj pri tiu ĉi temo, vidu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion [4].