Kiel parto de nia daŭra serio, kie ni atentigas pri la laboro de aktivistoj kiuj antaŭenigas afrikajn lingvojn en Interreto, ni prezentas Daniel Abugre Anyorigya (@danyorigya [1]), el Ganao [2] [eo].
Daniel estas parolanto de la gurena lingvo [3] [eo], ankaŭ konata kiel frafra. Laŭ Ethnologue [4], pli ol 700 000 homoj parolas tiun lingvon en Ganao [2] kaj Burkino [5]. Li subtenas projektojn de Vikimedio en sia lingvo. Rising Voices intervjuis Daniel per retpoŝto, por ekscii liajn ideojn pri la loko de la gurena lingvo en Interreto.
Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti pri vi.
Daniel Abugre Anyorigya (DAA): I am a Ghanaian-based journalist, environmentalist, and the co-founder of Gurene Wikimedia Community.
Gurene Wikimedia Community is an indigenous affiliate of the Wikimedia Foundation. It aims at digitizing the Gurene language, which is the native language spoken by a cross-section of persons living in Togo, Ghana, and Burkina Faso.
Daniel Abugre Anyorigya (DAA): Mi estas ĵurnalisto en Ganao, mediprotektanto kaj kunfondinto de la gurena Vikimedio-komunumo.
La gurena Vikimedio-komunumo estas indiĝena sekcio de Fondaĵo Vikimedio. Ĝi celas bitigi la gurenan lingvon, kiu estas la denaska lingvo de grupoj da homoj en Togolando [6], Ganao kaj Burkino.
RV: Kia estas la nuna situacio de via lingvo interrete kaj eksterrete?
DAA: The Gurene language is taught at the University of Education, Ajumaku campus. In the digital space, it is being developed on Wikipedia and Khaya App.
DAA: La gurena lingvo estas instruata en la Universitato de Edukado [7], kampuso Ajumaku. En Interreto, oni disvolvas gurenajn versiojn de Vikipedio kaj de la programo Khaya (por instruado de afrikaj lingvoj).
RV: Kiuj estas viaj motivoj por disvastigi vian lingvon en Interreto?
DAA: The language is a carrier of our culture. Therefore, to tackle its extinction and ensure its growth we set out to digitize the language.
DAA: La lingvo estas portanto de nia kulturo. Tiel, por eviti ĝian malaperon kaj garantii ĝian antaŭenigon, ni bitigas la gurenan lingvon.
RV: Rakontu pri malfacilaĵoj kiuj malhelpas ke via lingvo estu plene utiligata en Interreto.
DAA: As of the publication of the article, the language is not examinable at the basic school; this, therefore, affects the culture.
DAA: Eĉ se oni publikigas artikolojn, la lingvo ne estas instruata en lernejoj; kaj tio efikas sur la kulturon.
RV: Kiujn konkretajn aferojn oni povas fari por instigi junulojn lerni kaj uzi sian lingvon?
DAA: The language is going through a phase where there is an expansion of the language glossary to ensure efficient communication and writing.
DAA: La gurena lingvo travivas vastigadon de la vortprovizo, por garantii efikan komunikadon kaj skribadon.