- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kun sekeco kaj en klimata krizo, meksika ŝtato alfrontas eblan akvan privatigon

Kategorioj: Latinameriko, Meksiko, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Homaj rajtoj, Medio, Protesto, Verdaj Voĉoj

Foto de la aŭtorino, uzata kun permeso.

Meksiko [1] [eo] estas meze de malplibonigo de simptomoj de klimata krizo, kun sekecoj [2], inundoj [3] kaj fajregoj [4] ĉiam pli severaj en ĝia teritorio. En tiu kunteksto, kie populacioj suferas pro malabundeco, pliiĝis luktoj por akvo en la lando, en la lasta jardeko [5].

Keretaro [6] [eo], ŝtato en centra zono de la lando, kun altaj indicoj de streso kaj malsekureco pri akvaj rimedoj [7], estas la sola ŝtato kiu neniam havis specifajn lokajn leĝojn pri akvoj. Nuntempe, la tuta teritorio de la ŝtato estas tuŝita [8] de sekeco, kaj pli ol triono suferas severan sekecon. Krome, la 26 ĉefaj akvorezervejoj de Keretaro estas malplenaj.

La 31-an de marto, oni prezentis du leĝajn proponojn kiuj atentigis la loĝantaron.

Atentu | Ni avertas pri akva privatigo en Keretaro; ili intencas rapide aprobi la iniciaton.

Ĉirkaŭ 30 organizoj, aktivuloj kaj ekologiistoj protestis kontraŭ du iniciatoj prezentitaj en la @Legislatura_Qro.

Ambaŭ proponoj estis kritikitaj de civilaj organizoj kiel riskaj ĉar ili ne traktas gravajn aspektojn de akva reguligado, kiel la efikon sur ekologian daŭrigeblon, la kamparan kuntekston kaj la klimatan ŝanĝon; kaj ankaŭ, ĉar ili establas privatan administradon de trinkakvaj servoj, modelon kiu estas tutmonde kaj vaste pridubita [14] pro siaj negativaj efikoj por la homa rajto je akvo.

La raportisto de UN @SRWatSan [16] jam avertis pri riskoj de privatigo de publikaj akvaj servoj kontraŭ homaj rajtoj, kial insisti?

La guberniestro de Keretaro, la Ŝtata Akvo-Komisiono kaj iuj leĝdonantoj argumentis, ke la leĝaj iniciatoj ne celas privatigi akvon en la ŝtato, sed la koncesion de la publika servo al privataj kompanioj; kvankam diversaj grupoj de la civila socio kaj aktivuloj atentigis [21], ke “koncesio de servoj” estas formo de privatigo laŭ Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri homa rajto je akvo.

Retoj el la tuta lando, inkluzive de la Coordinadora de Trabajadores en Defensa del Carácter Público del Agua, la Coordinadora Nacional Agua para Todxs, la Red Mexicana de Cuencas, la Coalición de Organizaciones Mexicanas por el Derecho humano al agua kaj la Freshwater Action Network México (FANMex), avertis pri la eblaj konsekvencoj de aprobo de la iniciatoj, konsiderante la efikojn de privatigo en aliaj ŝtatoj de la lando kaj specife en Keretaro en la lastaj du jardekoj.

Osc identigas 3 riskojn en #aguasconlaleydeaguas de #Keretaro:
⚖️Sen reala inkludo nek de #HomajRajtoj, nek de akva justeco
🌎Sen bazoj por integra administrado pri #KlimataKrizo
⛔#KoncesioEstasPrivatigo kaj #PrivatigoNeEstasOpcio

Kvankam la koncesio de la servoj estas aktuala praktiko [29] de la ŝtata ĉefurbo, la formaligo de ĉi tiu modelo malfermus la pordon por normaligi tion, laŭ akademiaj kaj ĵurnalaj [7] esploroj, kio estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la nuna loka akva krizo. En la lastaj jaroj, la konfliktoj [30] kaŭzitaj de akaparado de akvo estigis manifestaciojn en Amealco [31], Cadereyta [32] kaj aliaj municipoj de Keretaro.

Sub la alvoko #AguasConLaLeyDeAguas [33] (Akvoj [ndlt. La vorto estas uzata por averti aŭ atentigi iun pri specifa danĝero aŭ situacio] kun la Akva Leĝo), organizoj kaj loĝantoj postulas [34] malferman parlamentan kunsidon por malhelpi la riskojn kaj inkluzivi la civitanajn proponojn.

De la loka parlamento, la malfermo de spacoj por partopreno ankoraŭ ne estis konsiderata [35], malgraŭ la fakto ke ĝi estas devo derivita de la Escazú-interkonsento [36], internacia pakto kiu traktas aliron al informoj, publika partopreno kaj aliro al justico en naturmediaj aferoj en Latinameriko [37] kaj Karibio [38] (ĉiuj eo).

#MalfermaParlamento [39] estas nek forumo, nek kelkaj tagoj [por] sendi opiniojn per poŝto, ĝi estas larĝa, ĝustatempa, travidebla, inkluziva kaj sufiĉa procezo laŭ devoj kaj normoj de #EscazúNun [42] kaj de homa rajto al akvo. #AguasConLaLeyDeAguas [18] (eo: Gardu pri la akva leĝo) ⚠️💧 de #Keretaro [43]

*Ĉi tiu teksto estis preparita kun kontribuoj de la jura teamo de la platformo de ekologia kaj arta agado “Bajo Tierra Museo del Agua [44]” de Keretaro