- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kolombio, dividita kaj alfrontata al profunda ŝanĝo antaŭ la prezidentaj balotoj

Kategorioj: Latinameriko, Kolombio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Politiko, Regado, Fighting rising inequality in Colombia

Foto de Leon Hernandez/Flickr [1] (CC BY-NC-ND 2.0 [2]) 

Kolombio [3] [eo] elektos sian prezidanton kaj vicprezidanton en voĉdonoj kiuj okazos dimanĉe la 19-an de junio. Male al aliaj jaroj, ekzistas senprecedenca polusiĝo kaj vera ebleco ke la populara maldekstro, kiu neniam akiris potencon, sukcesos gajni la baloton.

La 29-an de majo, la rezultoj [4] de la unua raŭndo al la prezidanteco kaj vicprezidanteco montris, ke neniu kandidato sukcesi atingi 50 procentojn plus unu voĉo necesajn por esti rekta gajninto.

Sekve, dua raŭndo okazos inter prezidenta kandidato Gustavo Petro kaj lia balotpartnero Francia Márquez — kiu gajnis 40,32 procentojn de la voĉoj — kaj la “ekstera” paro Rodolfo Hernández kaj Marelen Castillo — kun 28,15 procentoj. Laŭ analizistoj [5] de la sendependa amaskomunikilo, la Silla Vacía, la politika establo reprezentita de uribismo, popolisma kaj novliberala politika movado [6] de eksprezidanto Álvaro Uribe Vélez [7]— estis la plej granda perdanto en ĉi tiuj balotoj, lasante la arenon malfermita al “batalo inter du popolismoj”.

La kandidatoj de la Historia Pakto (es: Pacto Histórico) estas Gustavo Petro, iama membro de la malmobilizita urba gerilana movado Movimiento 19 de abril [8] (M19), senatano kaj iama urbestro de Bogoto [9] [eo], kaj precipe, lia vicprezidanta kandidantino, Francia Márquez [10], ekologiisto kaj afrikkolombia [11] [eo] advokato, kiu ankaŭ estis hejmmastrino. Unuafoje en la historio de Kolombio, populara maldekstra koalicio eble povas atingi potencon kaj transformi la geopolitikajn aliancojn [12] de la regiono.

“Kolombio neniam estis direktita de revoluciuloj kiel Meksiko [13]Bolivio [14], aŭ de popularaj movadoj kiel peronismo en Argentino [15], aŭ de socialisto kiel Salvador Allende en Ĉilio [16] [ĉiuj eo]”, deklaris la BBC [17]. “La maldekstraj reformismaj politikistoj kiuj estis proksimaj al la regado, estis mortigitaj”.

De la teamo Ligas Gobernantes Anticorrupción (Kontraŭkoruptaj Regantaj Ligoj), la prezidenta kandidato estas multmilionulo Rordolfo Hernández. Malgraŭ koruptaj akuzoj, [18] li fokusis sian kampanjon [19] kontraŭ korupto kaj tradiciaj politikistoj. Krome, li ankaŭ kaŭzis polemikon ne nur ĉar pluraj subtenantoj de Uribe apogis lin – kvankam li asertas esti sendependa [20], – sed ankaŭ ĉar multaj rigardas [21] lin kiel spegulan bildon de eksa usona prezidanto Donald Trump. Lia vicprezidanta kandidato Marelen Castillo [22] ankaŭ estas afrikkolombiano, kio signifas, ke la lando vidos sian unuan afrikkolombian vicprezidanton ĵurkonfirmitan la 7-an de aŭgusto, sendepende de kiu venkos en la dua raŭndo.

Laŭ la amaskomunikilo El Espectador [23], tio kio okazis en Kolombio “respondas al politika fenomeno kiu skuis plurajn naciojn de la kontinento”, kun dekstraj popolismoj kiel Donald Trump en Usono [24], Jair Bolsonaro en Brazilo [25], Nayib Bukele en Salvadoro [26], aŭ eĉ kiel Pedro Castillo en Peruo [27] [ĉiuj eo].

En ĉi tiuj balotoj, malfido estis generita ĉar la Comisión Nacional Electoral [eo: Nacia Voĉdona Komisiono] ne povis dungi [28] internacian aŭditoron, tial ili estis tenitaj kun la tradiciaj softvaraj aŭditoroj tutlande. Ĉi tio generis popolan maltrankvilon pri ebla voĉdona fraŭdo de pluraj partioj.

Kial la lando estas dividita?

Por multaj [29] homoj, la ekstrema politika polusiĝo komenciĝis en 1948, kiam la progresema politikisto Jorge Eliecer Gaitán [30] [eo] estis mortigita [31], kaj poste formiĝis flankoj de gerilanoj kaj kontraŭ-gerilanoj kio kondukis al la perforto kiu ankoraŭ ne ĉesis, precipe, en kamparaj regionoj. Ekzemple, lastatempe la kvazaŭmilita grupo Clan del Golfo [32] [eo: Golfa Klano] kaŭzis “Paro armado” [ndlt. En Kolombio, la “Paros armados” aŭ “Armitaj strikoj” en Esperanto, rilatas al agadoj de kontraŭleĝaj armitaj grupoj de gerilanoj, kvazaŭmilitistoj aŭ drogkomercistoj, kiuj atakas civilulojn kaj militistojn, per blokado de vojoj, limigo de movebleco, minacoj kiuj devigas la fermon de komercaj lokoj kaj suspendon de klasoj en lernejoj kaj universitatoj; fonto: ĉi tie [33]] kiu koncernis 178 municipojn en kamparaj regionoj [34] de Kolombio, kiel venĝa respondo al la ekstradicio de ĝia plej sperta gvidanto, Dairo Antonio Úsuga David, ankaŭ nomata Otoniel, al Usono.

Do, la polusiĝo devenas de la interna konflikto en Kolombio, kiu lasis centmilojn da mortintoj kaj milionojn da delokitaj homoj kaj kiu daŭras malgraŭ historia pacinterkonsento kun unu el la ĉefaj gerilaj grupoj en 2016. Multaj pridubas [35] la observon kiun la nuna prezidanto Iván Duque [36] [eo] estis faranta por la pacprocezo [37] inter la registaro kaj la FARK, subskribita en 2016. En enketo de februaro 2022, 73% de la loĝantaro malaprobis [38] lian registaron. La plimulto estas malkontenta pri ŝlosilaj aferoj [39] kiel korupteco, civitana sekureco, ekonomio, dungiteco, sano, vivmedio kaj edukado. La 4-an de junio 2022, Duque estis kondamnita [40] al hejma aresto pro malobservado de juĝa decido pri la protekto de naturrezervejo.

Unuflanke, dekstraj fortoj, profitantaj de la ĝenerala malkontento kaŭzita de gerilaj armitaj grupoj, puŝis mesaĝojn kontraŭ maldekstraj ideoj kaj la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (FARK [41]) [eo], precipe [42] en tradiciaj amaskomunikiloj, kiuj intensiĝis [43] depost la registaro de Uribe ekoficis en 2002. Nun granda parto de la loĝantaro timas la maldekstran registaron ĉar oni diris al ili, ke se Gustavo Petro venkus, Kolombio “iĝus [44] Kubo aŭ Venezuelo”. Ili timas ke Petro estos popolisto kiu povus konduki Kolombion al bankroto aŭ iĝi aŭtoritata. Pli ol 90% de la kolombia loĝantaro malaprobas [38] la prezidanton de Venezuelo, Nicolás Maduro. Ĉirkaŭ 1,7 milionoj da venezuelanoj [45] loĝis en Kolombio ekde marto 2021, multaj fuĝis pro profundiĝanta humanitara krizo.

Aliflanke, aliaj kolombiaj balotantoj diras, ke ili vekiĝis [46] kiam ili eksciis la veron pri la “falsaj  [47]pozitivoj [47] ” — la murdoj de miloj da civitanoj, ĉefe membroj de la kolombia armeo, por prezenti ilin kiel venkon en la batalo kontraŭ gerilanoj kaj drogokontrabandistoj — kaj ankaŭ kiel rezulto de la nacia striko en 2021 kaŭzita pro la anonco de imposta reformo. Dum la striko, 80 junuloj estis mortigitaj [48], kaj multaj aliaj, vunditaj; organizaĵoj akuzas [49] ŝtatajn fortojn pri la arbitra kaj misproporcia uzo de forto. Oni ankaŭ protestis kontraŭ la masakroj kaj murdoj de tiom da sociaj gvidantoj (kaj la mortigoj ankoraŭ ne ĉesis), kontraŭ la korupto kaj inflacio. Samtempe ili postulis la defendon de digna vivo, socia egaleco kaj homaj rajtoj. La manifestaciantoj malakceptis la registaron de Duque, ĉar ili kredas ke la kontrolaj povoj estas je lia servo [50].

La 19-an de junio la dividita Kolombio balotos por sia estonteco. Venku kiu venku, sed la kolombianoj volas ŝanĝon.