Majaa spirita gvidantino akuzita pri “sorĉado” en Gvatemalo, poste liberigita

Foto de Juan Bautista Xol, uzata kun permeso.

Ĉi tiu artikolo estis origine publikigita de Elías Oxom en Prensa Comunitaria, poste redaktita kaj reeldonita de Global Voices kadre de amaskomunikila partnereco.

Adela Choc Cuz, membro de la Q'eqchi’ Majaa Praula Konsilio de la municipo El Estor [en.wikipedia] en orienta Gvatemalo, kaj ŝia filino Sandra Tec Choc, estis liberigitaj matene la 17-an de majo, post kiam grupo da homoj ostaĝigis ilin, akuzante ilin pri sorĉado kaj ke ili kaŭzis malbonan sanon al virino el la komunumo.

Laŭ Choc Cuz, ili estis detenitaj en la domo dum pli ol 18 horoj, sen rajto pri nutraĵo aŭ akvo, krome ili estis batitaj de membroj de la familio. Ili forprenis ŝiajn vestaĵojn, meblojn kaj kuirilaron; ŝi havis muelejon por fari nixtamal (tortilja pasto el maiza faruno), fridujon, kudromaŝinon kaj tri biciklojn.

Choc Cuz estas konsiderita spirita gvidanto en sia komunumo kaj ŝi ankaŭ estas parto de la kontraŭ-mineja rezisto en El Estor. Ŝi estis akuzita je sorĉado fare de Mario Caal Pec, frato de Selvin Pec, kiu estas la posedanto de la evangelia radiostacio La Voz de Chichipate (La Voĉo de Chichipate). Gvatemala prezidanto Alejandro Giammattei konservas proksiman rilaton [es] kun la konservativaj evangeliaj eklezioj de la lando, precipe pri temoj kiuj polarizas Gvatemalon, kiel ekzemple leĝoj pri reprodukta sano de virinoj.

En Gvatemalo, la granda plimulto de homoj identiĝas kun kristanoj: laŭ censo de 2015 [en], 45 procentoj de la gvatemalanoj diras, ke ili estas katolikoj kaj 42 procentoj diras ke ili estas evangelianoj. Protestantaj religioj enradikiĝas pli kaj pli en Gvatemalo.

Multaj indiĝenaj homoj praktikas katolikismon [en] aŭ evangeliismon [en], foje kunfandante kristanismon kaj majaajn kredojn je sinkretismo. Laŭ raportoj kaj censoj, la indiĝenoj – kiuj inkluzivas 24 etnojn – konsistigas inter 45 kaj 60 elcentoj de la loĝantaro en Gvatemalo. La Internacia Laborgrupo por Indiĝenaj Aferoj (IWGIA) deklaras, ke “la malegaleco inter indiĝena kaj ne-indiĝena loĝantaro laŭ dungado, enspezo, sano kaj edukado estas konata. Statistikoj montras persistajn praktikojn de rasismo kaj diskriminacio kontraŭ indiĝenaj popoloj.”

Choc Cuz deklaris: “Ili akuzis min esti sorĉistino, sed mi estas spirita gvidantino. Mi postulas justecon de la aŭtoritatoj. Sinjoro Simón Tun Sacul atakis min, minacis senkapigi min, indikante ke li estas Kaibil [elita unuo de la armeo], kaj ĵetis min teren. Mi faris neniun krimon. Mi havas sep infanojn. Ili ĉiuj estas bonaj homoj. La atakantoj superverŝis mian tutan korpon per benzino. Mi kulpigas [la komunuman konsilion] COCODE, kiu aprobis ĉion ĉi.”

Humberto Cuc, membro de la Q'eqchi’ Majaa Praula Konsilio, kondamnis tiujn eventojn kaj diris, ke Choc Cuz estas spirita gvidantino kaj parto de la Praula Konsilio: “Ni faris majaajn ceremoniojn kun ŝi. Tio kio okazis al ŝi estas dolora. Multfoje homoj eraras. Ili opinias, ke okupiĝante pri niaj kulturaj praktikoj ni faras sorĉadon, sed ni respektas evangeliajn religiojn. Se ili vidas nin uzi kandelojn dum plantado, ili akuzas nin pri sorĉado.”

Li ankaŭ menciis, ke dum longa tempo la praulaj konsilioj estis la gardantoj de montetoj kaj de riveroj, kvankam ili ne plu estas rigardataj tiel de la socio. “Ili malamas ŝin pro esti parto de la kontraŭ-mineja rezisto, la malamo al ŝi komenciĝis kiam ŝi komencis malkaŝi kaj denunci ĉion pri la minejaj industriaj agadoj en oktobro,” diris Humberto Cuc.

La municipo de El Estor spertas streĉiĝojn [es] pro la rezisto de la loĝantoj kontraŭ gvatemala nikelindustria mineja kompanio, Guatemalan Nickel Company (CGN), filio de la svisa Grupo Solway Investment [de.wikipedia). Laŭ loĝantoj, kiuj plejparte estas majaoj Q'eqchi’, la minejo Fenix ​​poluas la lagon Izabal kaj reduktas la fiŝpopulacion. Fine de 2021, post jaroj da lukto, kiu kulminis per protestoj, la loĝantoj vivis sub sieĝa stato de la registaro de Gvatemalo kaj estis gvatataj de armitaj soldatoj.

La spirita gvidantino estis liberigita je la tria matene kiam homoj forlasis la lokon, krom la 15 membroj de COCODE, kiuj tenis ŝin en la domo.

Post kiam Choc Cuz kaj ŝia filino estis liberigitaj kun la subteno de reprezentantoj de la Procuraduría de los Derechos Humanos [Oficejo de la Ombudsmano pri Homaj Rajtoj de Gvatemalo] kaj la Nacia Civila Polico, Choc Cuz diris al Prensa Comunitaria: “Mi estis ĉikanita de la COCODE [Komunuma Konsilio por Evoluigo] gvidata de José Ich. Ili venis por bruligi mian domon per benzino kaj aresti min. Mi restis sur la strato. Ili bruligis ĉion, kion mi havis. Ili bruligis la akton de mia tero kaj kvin mil [gvatelamajn] kecalojn [eo].”

Kiam ŝi estis liberigita, ŝi havis kontuzaĵojn sur la frunto. Tiuj kiuj atakis ŝin malpermesis al ŝi reveni en la komunumon kaj diris ke ili okazigos asembleon la 18-an de majo por proponi ke ŝi estu forpelita de la loĝloko. La spirita gvidantino prezentis plendon ĉe la Publika Ministerio.

Foto de Juan Bautista Xol, uzata kun permeso.

La advokato Juan Castro, de la Advokata Firmao por Indiĝenaj Popoloj, komentis, ke en plej multaj kazoj la ŝtato lasas gravajn malobservojn kiel ĉi tiuj senpunaj. Li ankaŭ menciis, ke la krimo de sorĉado ne ekzistas.

German Choc, de la Kolektivo de Spiritaj Gvidantoj “Oxlaju Q'anil”, klarigis, ke la rolo de spirita gvidanto en la socio estas helpi homojn, antaŭenigi majaajn kulturajn praktikojn, helpi solvi problemojn, kaj ili ankaŭ estas contadores del tiempo [tempogardistoj].

German Choc deklaris: “Mi postulas, ke la ŝtato agu por fini tiajn kazojn. Mi postulas ankaŭ, ke la gvidantoj de la eklezioj kaj sektoj ĉesu krimigi spiritajn gvidantojn kaj ke ili antaŭenigu pacan kunekzistadon, ke ili lasu indiĝenojn plenumi siajn kulturajn kaj spiritajn praktikojn kiel estas skribite en la Politika Konstitucio de la Respubliko de Gvatemalo en ĝia artikolo 66-a, kie la ŝtato rekonas, respektas kaj antaŭenigas la indiĝenajn vivmanierojn, kutimojn, tradiciojn, formojn de socia organizado, manieron vesti sin, same kiel la lingvojn kaj dialektojn de diversaj popoloj de Gvatemalo”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.