
Leo Puglisi intervjuis la opozician estron Anthony Albanese dum la balota kampanjo de 2022. Ekrankopio de video de 6 News en Jutubo
Leonardo Puglisi estas natura forto. La 14-jaraĝa knabo gvidas junan skipon de raportistoj de Aŭstralio kaj ankaŭ de eksterlande por 6 News, nova novaĵretejo. Ĝi prezentiĝas kiel reta alternativo al la ĉefa amaskomunikilaro, dum ĝi ankaŭ ofertas similajn servojn kiel ĝisdatajn novaĵojn, longajn intervjuojn, kernan politikan programon, SpinCheck, enketajn raportojn kaj faktokontroladon.
6 News komenciĝis en 2019 kiel “HMV”, kovrante lokajn novaĵojn en Hawthorn, suburbo de Melbourne, en Jutubo. Ekde tiam, ĝi vastigis sian areon por fokusiĝi pri internaciaj kaj naciaj novaĵoj.
Aldone al Jutubo kaj al sia retpaĝo, 6 News uzas plurajn platformojn, inkluzive de TikTok, Tvitero kaj Fejsbuko, por disvastigi kaj privarbi sian enhavon.
Ilia konto Patreon havas 242 patronojn, dum ilia kanalo en Jutubo havas preskaŭ unu milionon da spektoj kaj 14 000 abonantojn ĝis nun. Freŝdate ili publikigis konversacion kun la ĉefministro Anthony Norman Albanese, kiu arigis pli ol 20 000 spektojn. Lia persona konto en Tvitero havas preskaŭ 35 000 sekvantojn, kaj 6 News povas fieri pri 20 000.
La video de ĉefraportisto Connor Alforque “Libervole asistita morto: ĉu tio estas etika?” provizas per ekzemplo pri iliaj specialaj raportoj:
6 News estas prezentita en kolekto de televidaj kaj radiaj intervjuoj de la ĉefa amaskomunikilaro, same kiel en novaĵartikoloj. Ekzemple, la ĵurnalo The Age raportis pri novaĵo antaŭ du jaroj:
A 12-year-old schoolboy has been dubbed possibly Melbourne’s youngest journalist after his “scoop” about the demolition of a 19th-century school bell tower. Year seven student Leonardo Puglisi was on the scene at 6pm on Wednesday to report the removal of the much-loved, 135-year-old school symbol at Hawthorn West Primary School, in the city's inner east.
12-jaraĝa lernejano estas konsiderata verŝajne la plej juna ĵurnalisto de Melbourne, post kiam li publikigis “ekskluzivan novaĵon” pri la disfaligo de 19-jarcenta lerneja sonorilturo. Lernejano Leonardo Puglisi estis surloke je la 6-a vespere merkrede por raporti pri la forigo de la multe amata 135-jaraĝa lerneja simbolo ĉe la bazlernejo Hawthorn West, en la urbo Melbourne.
Kiel parto de sia raportado pri la aŭstraliaj incendioj de januaro 2020, Leo raportis el la ĉefurbo, Kanbero. La raportado inkluzivis lian familianon, Sebastian.
Intervjuo kun 16-jaraĝa subtenanto de Trump estas plia originala kaj potenca video.
Leo kaj 6 News evidente havas multajn admirantojn, inkluzive de profesiaj plenkreskaj ĵurnalistoj:
Mate, I’m just seeing your broadcasts now and they are bloody fantastic! I tried doing what you’ve done when I was young and got nowhere near your professionalism. You’re amazing. Well done. Can’t wait to see what you do next! @6NewsAU
— David Robinson (@davidrobinson83) May 18, 2020
Kara, mi ĵus spektas viajn elsendojn nun kaj ili estas terure mirindaj! Kiam mi estis infano mi provis fari kion vi faris, sed mi tute ne atingis profesiecon kiel la via. Vi estas nekredebla. Gratulon. Mi senpacience atendas vidi kion vi faros poste!
Tamen, li ankaŭ ricevas abundan retan kritikadon. Kelkaj estas klare misinformitaj, kaj kelkaj kontraŭantoj ne komprenas ke li estas multe sub la voĉdonrajta aĝo. Oni multe primokas lian aĝon en sociaj retoj:
it’s school holidays my guy
also 14yos are notorious for not staying up late at night https://t.co/LKcGrR19rg
— Leonardo Puglisi (@Leo_Puglisi6) June 28, 2022
Estas lernejaj ferioj, mia kara. Cetere, 14-jaruloj estas konataj pro tio, ke ili ne emas maldormi malfrue nokte.
Kelkaj kritikoj estas simple malpuraj. La klubo de ŝatantoj de Katherine Deves celis lin plurfoje:
hi all, pls report @katherinedeves_ – this is getting out of hand
also ive got plenty of friends you loser pic.twitter.com/FdPNxzeXOg
— Leonardo Puglisi (@Leo_Puglisi6) June 20, 2022
Saluton al ĉiuj, bonvolu denunci @katherinedeves_ – tio iĝas nekontrolebla
Kaj mi havas multe da geamikoj, fiaskulo
Tiu konto en Tvitero estas nomata laŭ la nesukcesa kandidato de la Liberala Partio kiu kandidatiĝis en la aŭstraliaj balotoj de majo 2022, Katherine Deves. Ŝi estis forte subtenita de la tiama ĉefministro Scott Morrison kaj estis alte polemika pro komentoj kiujn ŝi faris kaj kiujn multaj priskribis kiel transfobiajn. Ŝi intertempe fermis sian konton en Tvitero post publikigo de postbalota pepo pri transgenraj homoj.
Kiel montras jena renkonto, Leo ne timas embarasojn en sociaj retoj. La suba interŝanĝo kun parlamentano de ŝtato Viktoria estas tipa ekzemplo:
Tim Smith appears to have just threatened me with defamation because I quoted him in a tweet
Again, I’m asking for a full withdrawal https://t.co/5wNqV9ryeB
— Leonardo Puglisi (@Leo_Puglisi6) June 25, 2022
Tim Smith ŝajne ĵus minacis min pro kalumnio ĉar mi citis lin en pepo. Denove, mi petas plenan retiron.
Leo intervjuis multajn el la granduloj de la aŭstralia politiko, inkluzive de la iama ĉefministro Scott Morrison kaj opozicia estro, nuna ĉefministro, Anthony Albanese.
La prezidento de Ukrainio Volodimir Zelenskij troviĝas nun je la pinto de lia listo de intervjuindaj homoj. Kun la energia aliro de Leo, verŝajne ne pasos multe da tempo ĝis oni vidos ilin konversacii.
Global Voices parolis kun Leo pri liaj ĝisnunaj spertoj kaj esperoj por la estonto la 23-an de junio 2022:
Leo kaj lia teamo aliĝas al vico de junaj aŭstraliaj novigantoj, kiel Abbie, de Her Magazine, kaj Jack, Darcy kaj Wesley, de COVIDBaseAu.