La malsukcesa regiona integriĝo de la Pintokunveno de la Amerikoj

Ilustraĵo de Connectas

Ĉi tiu artikolo estis origine eldonita de Carlos Gutiérrez en la latinamerika amaskomunikilo Connectas. Ĝi estis reduktita kaj republikigita en Tutmondaj Voĉoj [eo] kadre de gazetara partneriĝo.

Ĉi tio estas “ŝlosila momento en nia hemisfero, tempo en kiu ni alfrontas multajn defiojn por demokratio” en Latinameriko [eo]. Kun ĉi tiu frazo, en intervjuo kun NTN24, la usona asistanta sekretario pri Okcidentaj Hemisferaj Aferoj, Brian A. Nichols, kaŭzis fortan reagon la 2-an de majo de iuj estroj de la kontinento. Li aludis la fakton ke landoj kiel Kubo, Nikaragvo kaj “la reĝimo de Maduro” [ndlt. reference al Venezuelo (ĉiuj eo)] ne respektas “la demokratan ĉarton de la Amerikoj”, do ili ne estus invititaj al la Pintokunveno de la Amerikoj okazonta de la 6-a ĝis la 10-a de junio 2022 en Losanĝeleso, Kalifornio (ĉiuj eo).

La Pintokunveno de la Amerikoj, kiu komenciĝis en 1994, estas serio da kunvenoj inter ŝtataj kaj registaraj estroj de la okcidenta hemisfero por diskuti komunajn zorgojn, valorojn kaj politikojn, kaj estas organizita de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) [eo]. La gastiganta lando —ĉi-kaze Usono— elsendas la invitojn.

Reagis unue la prezidanto de Meksiko, Andrés Manuel López Obrador (AMLO), kiu diris ke li ne ĉeestos la pintokunvenon se ne ĉiuj landoj partoprenos: “Se oni estas ekskludita, se ne ĉiuj estas invititaj, reprezentanto de Meksiko iros, sed mi ne irus”. Demandita ĉu temas pri protesta mesaĝo, la prezidanto kategorie jesis, “ĉar mi ne volas ke la sama politiko daŭru en Ameriko. Kaj fakte mi volas aserti sendependecon, suverenecon kaj manifesti por universala frateco. Ni ne estas por alfrontoj”.

De tiu momento, preparoj por la Pintokunveno de la Amerikoj, kiu ĉi-jare portas la sloganon “konstrui daŭripovan, rezisteman kaj egalan estontecon”, fariĝis kapdoloro por la usona registaro. En mallonga tempo, estroj de aliaj landoj ankaŭ esprimis sian intencon ne ĉeesti se Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo ne estos invititaj. Ĉi tio estis la kazo de la prezidantoj de Argentino, Alberto Fernández; de Bolivio, Luis Arce; de Honduro, Xiomara Castro; de Gvatemalo, Alejandro Giammattei, kaj de Brazilo (ĉiuj eo), Jair Bolsonaro.

Ĉi tiu situacio, praktike skismo en la rilatoj de Latinameriko kun Usono, metis sur la tablon la ekzistokialon mem de la Pintokunveno de la Amerikoj, kiu laŭ siaj principoj serĉas kontinentan integriĝon.

Se sabe que el gobierno de Estados Unidos concibió desde un inicio que la Cumbre de las Américas no fuera inclusiva.

Era su intención excluir a varios países, entre ellos #Cuba, a pesar del fuerte reclamo regional a que se le pusiera fin a las exclusiones. (1/4)

— Miguel Díaz-Canel Bermúdez (@DiazCanelB) May 25, 2022

Por iuj spertuloj, la Pintokunveno de la Amerikoj spegulas la malaltan integriĝon de la nacioj de la kontinento, la demokratian krizon en multaj el ili, kaj pridubas la superregadon de Usono en la regiono. Ekzemple, Anatoly Kurmanaev kaj Jack Nicas, en teksto por The New York Times, atentigas ke ĉi tiu kunveno, kiu devus “reliefigi la vizion de la registaro de Joe Biden”, reale “povus montri la malpliiĝantan influon de Usono en la antaŭenigo de ĝiaj planoj en la regiono”. Siaflanke, Andrea Sanfeliz, internaciisto kaj direktorino de Institucia Disvolviĝo de la Meksika Instituto por Konkureco (IMCO), trovas en la nuna usona administrado “maltrankviligitan, malfortigitan gvidadon, kun malmulta direkto”; efektive, ŝi diras ke tio, kion ni povus vidi estas “la zorgo kiun Usono havas pro la pliiĝo de popolismo en Latinameriko”.

Lo que excluye, destruye.
EE.UU al excluir a países hermanos como Cuba, Venezuela y Nicaragua de la Cumbre de las Américas, destruye las bases de solidaridad, cooperación y respeto a la soberanía que sustentan la Carta de la OEA. EE.UU divide a los países latinoamericanos.

— Evo Morales Ayma (@evoespueblo) May 28, 2022

En la lastaj jaroj, aŭtoritataj reĝimoj komencis reaperi en Venezuelo kaj Nikaragvo, kvankam Kubo jam havis registaron kun ĉi tiuj trajtoj, diras Mario Torrico, esploristo de FLACSO-México, en la libro Giro a la derecha. Un nuevo ciclo político en América Latina (“Turniĝo dekstren. Nova politika ciklo en Latinameriko”). Tamen, li aldonas, en landoj kiel Honduro kaj Bolivio, “demokratio difektiĝis” kaj estroj kun “malkaŝe kontraŭdemokratia diskurso” “elstariĝis sukcese”. Tio rilatas precipe al Bolsonaro kaj Nayib Bukele, de Salvadoro. Xavier Rodríguez-Franco, venezuela politikologo kaj latinamerikisto loĝanta en Usono, konsentas ke de politika vidpunkto, la regiono trapasas “bedaŭrindan demokratian regreson en multaj el niaj landoj”.

La “aŭtoritata minaco” en Latinameriko, aldonas Torrico en sia verko, “ekestas en momento de manko de konfido de la loĝantaro ne nur en politikistoj kaj partioj, sed ankaŭ de la subteno de demokratio mem fronte al konstantaj problemoj, kiuj ne trovas solvon, kiel malsekureco, la malfortika ekonomia situacio de familioj kaj korupto”.

En la latinamerika regiono ni estas vivantaj la momenton de plej granda malunueco en jardekoj, diras Rodríguez-Franco. Laŭ lia analizo, “la integriĝa antaŭenpuŝo de la unuaj 15 jaroj de la 21-a jarcento estas en siaj plej malhelaj horoj, en siaj plej amaraj horoj. La regionaj kaj subregionaj integriĝaj interkonsentoj, kiel tiuj de Centra Ameriko, Karibio kaj Sudameriko, kaj ankaŭ de la Komunumo Sudamerika de Nacioj (Unasur), la Anda Komunumo aŭ la Karibia Komunumo (ĉiuj eo), estas esence malplenaj strukturoj de politika enhavo, “malplenaj” en reguligaj terminoj kaj kun tre malmulta kapablo por enmiksiĝo en la reguliga kadro de interamerikana komerco”.

Por la ĵurnalisto Francesco Manetto de El País de Hispanio [eo], la fakto ke la kontinento troviĝas en malordo ne estas nova. Tamen, li konsideras ke, kun siaj deklaroj, López Obrador vekis senton en pluraj landoj, preter Kubo, Nikaragvo, Venezuelo. El simbola vidpunkto, li klarigas, “Usono ankoraŭ trenas la ŝarĝon de pasinteco, en kiun ĝi rekte intervenis”. Tial, “eble ni alfontras novan internacian politikon de Usono pri la resto de la regiono”.

La okazaĵo nei la invitojn al Kubo, Venezuelo kaj Nikaragvo atentigas pri estonteco de riska polarizo en la kontinento. Ĉi tion rimarkis la nacioj de la Bolivara Alternativo por Ameriko (ALBA), kiu havis sian propran pintokunvenon en Havano (ĉiuj eo), la 27-an de majo. Tie, kiel esprimis la plenuma sekretario de ALBA, Sacha Llorenti, en la fina deklaro de la kunveno, la estroj malakceptis “la ekskludojn kaj la diskriminacian traktadon” de la norda potenco kaj ratifis “sian devontigon al la plifortigo de ALBA, kiel instrumento de kuniĝo de niaj popoloj surbaze de la principoj de solidareco, socia justeco, kunlaboro kaj ekonomia komplementeco”. Ili ankaŭ favoris la “veran regionan integriĝon gvidatan de la Komunumo de Latinamerikaj kaj Karibiaj Ŝtatoj (CELAC) kaj kun la postuloj de la Proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel zono de paco”.

Kun sia ekskluziva sinteno, Vaŝingtono [eo] ŝajnas forgesi ke en la pasinteco ĝi ne nur kunvivis kun la plej malbonaj latinamerikaj diktaturoj, sed ankaŭ antaŭenigis ilin, kio kontribuis al la apero de fortaj kontraŭusonaj movadoj en la kontinento.

Fronte al la ekskludo de la registaro de Biden, eble la plej komplika rolo estas tiu de Meksiko. La lando ne estas en facila situacio, ĉar ĝi estas “ĉarnira” aŭ “matraca” nacio, kiel Andrea Sanfeliz difinas ĝin, pro tio ke unuflanke ĝi dividas limon kun Usono kaj aliflanke ĝi estas unu el la plej eminentaj nacioj de Latinameriko. Malgraŭ tio, en ĉi tiu krizo ĉe la Pintokunveno de la Amerikoj, AMLO pruvis gravan influon en la regiono. “Mi ne scias kiom multe ĉi tiu akto de ribelo, inter citiloj, kontraŭ Usono estos favora por Meksiko, nek kiajn rektajn konsekvencojn havos ĝia partopreno en la Pintokunveno”, diras Sanfeliz. La prezidanto atendis ĝis la lasta minuto antaŭ ol publiki sian decidon ne iri al la Pintokunveno.

Ĉi tio montras al ni aferon: panamerika integriĝo estas en ruinoj, samkiel la eblecoj diskuti la problemojn de la kontinento profunde por atingi komunajn interkonsentojn, kiuj profitigas ĉiujn amerikajn naciojn. Sed fine, la civitanoj de la kontinento perdos.

Ĉiusemajne, la latinamerika platformo de ĵurnalismo CONNECTAS publikigas analizojn pri agadoj de la ŝtatkomunumo de la Amerikoj. Se vin interesas legi pliajn informojn hispane kiel ĉi tiun artikolon, vi povas klaki ĉi tiun ligilon.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.