Antologio Amanat: verkistinoj el Kazaĥio publikigitaj en la angla

 

Parto de kovrilo de la antologio Amanat de kazaĥaj virinaj tekstoj en la angla, liverita de redaktistoj, uzita kun permeso.

Ekde sendependiĝo disde Moskvo en 1991, la centrazia nacio Kazaĥio [eo] survojas por redifini sian multetnan kaj multlingvan identecon, for de koloniistaj modeloj altruditaj de Sovetunio, de historia cenzuro kaj de genraj roloj. La nuntempa kazaĥa renesanco reformas la proprajn difinojn pri kulturo, rimarkeble en kino, muziko, moderna arto kaj literaturo.

La literaturo de la kazaĥoj, tradicie nomada popolo, restis parola ĝis la 19-a jarcento, kiam la cara rusa koloniado enkondukis la rusan lingvon kaj la presajn teknologiojn. Aparta ruslingva literaturo evoluis kaj estis politike antaŭenigita en la 1920-aj jaroj, kiam komenciĝis la sovetia periodo. Moskvo kuraĝigis kazaĥojn kaj aliajn popolojn skribi per la transnacia lingvo [en] de la epoko, kaj prezentis la kazaĥan lingvon kiel malbonan opcion [Red.: realo estas inversa – ĝuste en la 1920-aj sovetiaj lingvistoj kreis unuan (!) kazaĥan alfabeton, la ŝtato aktive subtenis unuajn (!) kazaĥajn verkistojn kaj eldonis unuajn (!) kazaĥajn librojn]. Estas malmultaj mencioj pri virinaj verkoj dum la sovetia periodo, sed nuntempe la kazaĥa literaturo estas pli diversa rilate al formoj, stiloj, genroj kaj etneco. Tio forte montriĝas en “Amanat: verkado de virinoj de Kazaĥio” (Amanat: Women's writing from Kzakhstan) [en], la unua antologio pri verkistinoj el Kazaĥio, kiu aperos en la angla en julio 2022.

Zaure Batayeva, foto uzita kun permeso.

La antologio estis redaktita kaj tradukita de Zaure Batayeva [en] kaj Shelley Fairweather-Vega [en], du virinoj kiuj antaŭenigas tradukojn de kazaĥa literaturo. Batayeva estas verkistino, literatura tradukistino el kaj al la kazaĥa, kaj kultura komentariistino. Fairweather-Vega estas tradukistino el la rusa kaj la uzbeka al la angla, kaj publikigis en Words Without Borders, t.e. Vortoj Sen Limoj [eo] kaj World Literature Today (Monda Literaturo Nuntempe). La antologio prezentas 13 verkistinojn kaj la titolo estas la kazaĥa vorto “amanat”, kiu signifas promeson, moralan devon kaj ankaŭ heredaĵon [Red.: ankaŭ – ostaĝo lasita de samgentanoj ĉe malamiko kiel garantio de ilia obeemo]. La elektitaj tekstoj estis verkitaj dum la lastaj 30 jaroj, sed enhavas aludojn pri historiaj epokoj antaŭ kaj post la sendependiĝo, inkluzive de la stalinismaj jaroj.

Global Voices demandis la du virinojn pri kiel ili decidis inter tekstoj en la rusa kaj la kazaĥa, kaj pri ilia sperto en tradukado al la angla. Fairweather-Vega klarigis, ke unu celo estis montri la lingvan diversecon de Kazaĥio. Pro tio ili zorge elektis tekstojn de sep verkistinoj kiuj verkas precipe en la rusa, kaj ses kiuj verkas precipe en la kazaĥa, kiuj ĉiuj estis rekte tradukitaj al la angla, por ne uzi tradukajn pontojn. Ĉar plejparto de la elektitaj verkistinoj estas ankaŭ tradukistinoj, ŝi diras:

We tried to honor each author’s bilingualism in translating their work; we were sensitive to instances when a Russian word was being treated as a foreign word in a Kazakh text, for example, as opposed to when that Russian word was offered up as a more “normal” word.

Ni provis respekti la dulingvismon de ĉiuj verkistinoj dum la tradukado; ni estis atentemaj al ekzemploj kiam rusa vorto estis uzita kiel fremda vorto en kazaĥa teksto, kaj kiam la sama rusa vorto estis uzita kiel “normala” vorto.

Batayeva klarigas, ke estas evidenta apartigo inter la du lingvaj komunumoj, kvankam la politikaj limigoj ne ĉiam kongruas kun la etna divido:

The stories in our collection don’t mix the two languages because their characters don’t mix with characters from the other linguistic group — they live in two different worlds. This reflects the social reality of Kazakhstan very well. Kazakh speakers, who constitute almost 60 percent of the country’s citizens, have developed a culture that is profoundly different from Russian culture. Kazakh speakers with a higher level of education tend to know Russian because Russian is the language of the country’s so-called elite. You need to know Russian if you want a job that pays a living wage. Nonetheless, the vast majority of Kazakh speakers prefer to stay in their own cultural environment as much as possible.

On the other side of the sociolinguistic divide, there are the Russian speakers, who tend to know Kazakh poorly or not at all and who prefer to interact with the speakers of that language as little as possible. This lack of interest clearly shows in some of the stories in our collection. I don’t mean this as a critique, but as an observation. Writers are human beings. Besides, if writers became too aware of their own prejudices and blind spots, they would probably stop producing interesting stories.

La rakontoj en nia antologio ne miksas la du lingvojn ĉar la personoj ne interrilatas kun personoj de la alia lingva grupo — ili vivas en du malsamaj mondoj. Tio bone spegulas la socian realaĵon de Kazaĥio. Kazaĥparolantoj, kiuj estas preskaŭ 60% de la landa loĝantaro, evoluigis kulturon profunde malsaman kompare al la rusa kulturo. Kazaĥparolantoj kun supera edukado kutime scipovas la rusan ĉar ĝi estas la lingvo de la elito. Oni bezonas koni la rusan se oni volas laborpostenon kun deca salajro. Tamen, la plejmulto de la kazaĥparolantoj preferas kiom eble resti ĉe sia propra kultura medio. 

Je la alia flanko de la sociolingvistika divido, estas la rusparolantoj, kiuj kutime ne scipovas aŭ malbone scipovas la kazaĥan, kaj preferas kiel eble plej malmulte interagi kun la parolantoj de tiu lingvo. Tiu manko de intereso aperas en kelkaj rakontoj de la antologio. Mi ne diras tion kiel kritikon, sed kiel rimarkon. Verkistoj estas homoj. Krome, se verkistoj estus tro konsciaj pri siaj propraj antaŭjuĝoj kaj mankoj, ili probable ĉesus verki legindajn rakontojn.

Laŭ Batayeva, Kazaĥio ne kapablis korekti la profundan lingvan malegalecon kreitan dum 70 jaroj de sovetunia ruslingviga politiko, kio eksplikas la malgrandan kvanton de dulingvaj aŭ plurlingvaj homoj ekster la kazaĥa etna grupo. Ŝi rimarkigas, ke malmultaj rusparolantoj valorigas la lernadon de la kazaĥa, kaj utiligas la ideon de Frantz Fanon pri “indiferenteco” por klarigi la reziston al la lernado de la kazaĥa.

Alieco kaj la arto de literatura tradukado

Shelley Fairweather-Vega, uzita kun permeso.

Unu el la plej interesaj debatoj en literatura tradukado estas pri la pozicio de la tradukado: kiom proksima aŭ malproksima de la originalo, kaj ankaŭ de la legantoj? Alivorte, ĉu la tradukisto havas la taskon klarigi kulturajn kaj historiajn kuntekstojn, aŭ devas lasi tion al la leganto, kiu aŭ ignoru, aŭ informiĝu pri la nekonata kulturo? En “Amanat”, la eldonejo Gaudy Boy ne kursivigis ne-anglajn vortojn, tiel, vortoj kiel kolkhoze [eo] aŭ dombyra (muzika instrumento) aperas kiel parto de la teksto. Ni vidu la ideojn de Fairweather-Vega:

I am one of those into-English translators who is firmly opposed to adding explanatory footnotes in fiction. I much prefer inserting just a minimum of additional information, when absolutely necessary to keep readers from feeling completely lost in the cultural milieu. But even letting readers feel a little lost seems all right to me. It’s only fair to remind readers that they are the strangers here, in this environment, and they have something to learn. One decision we made easily was to translate many Kazakh idioms, sayings, and metaphors rather literally into English, to let common elements of imagery and attitude shine through in the English. I think Zaure did a great job of this in Aigul Kemelbayeva’s “Hunger,” which uses a lot of imagery that relies on plants, animals, and food that don’t often appear in English-language literature. The narrator tells us “My poverty was wrapping around me like a bindweed,” mentions that “a young wolf does not show its thinness, but lets it fur bloat instead”.

Mi estas inter tiuj tradukistinoj por la angla, kiuj forte kontraŭas aldonadon de klarigaj piednotoj en romanoj. Mi preferas aldoni informojn nur kiam ili estas necesaj por ke la leganto ne komplete perdiĝu en la kultura medio. Sed eĉ lasi legantojn senti sin iom perditaj estas tute en ordo por mi. Ĝuste estas memorigi legantojn, ke ili estas la fremduloj en la kultura medio de la libro, kaj ili devas lerni ion. Ni decidis laŭvorte traduki multajn kazaĥajn idiomaĵojn, diraĵojn kaj metaforojn en la anglan, por ke tiuj komunaj elementoj de bildoj kaj sintenoj elstariĝu en la angla. Ekzemple, estas la bona laboro de Zaure pri la rakonto “Hunger” (Malsato) de Aigul Kemelbayeva [eo], kiu uzas multajn bildojn pri plantoj, bestoj kaj nutraĵoj, kiuj malofte aperas en la anglalingva literaturo. La rakontisto diras, “Mia malriĉeco ĉirkaŭvolvis min kiel konvulvulo”, kaj rakontas, “juna lupo ne montras sian maldikecon, sed faras ke la felo ŝvelu”.

Virinoj estas ambasadoroj de la kazaĥa vivo

Fairwearther-Vega havas interesan vidpunkton:

There also is probably some truth to the cliché that translation is, still, often “women’s work,” one of those nurturing professions, in which, many cultures seem to agree, women tend to excel. If translation is a nurturing activity, what are we nurturing when we translate? Better communication, I suppose, as a result of better understanding. I firmly believe that the more stories we hear or read, the more we’ll be able to exercise empathy for our fellow human beings of all genders and languages.  

Probable, iom veras la kliŝo, ke tradukado estas ankoraŭ ofte “virina laboro”, kiel tiuj flegemaj profesioj, kie en multaj kulturoj, virinoj elstaras. Se tradukado estas flegema agado, kion ni flegas kiam ni tradukas? Pli bonan komunikadon, mi pensas, kiel rezulton de pli bona kompreno. Mi forte kredas, ke ju pli da rakontoj ni aŭskultas kaj legas, des pli kapablaj ni estos por simpatii kun aliaj homoj el ĉiuj genroj kaj lingvoj.

Ŝi rimarkigas, ke ankoraŭ estas malpli da tradukoj el Centra Azio en la angla, kaj, fronte al la rusa invado en Ukrainio, estas urĝa bezono prezenti la diversecon de parte rusparolantaj socioj al angloparolantoj. Ŝi pripensas:

What if, by helping the women of Kazakhstan tell their stories around the world, they’re able to find more moral, practical, and political support when push comes to shove geopolitically? What if it helps prevent any dangerous ideas that Kazakhstan isn’t a real country anyway, or is too alien for us in the West to bother with? This might be overly optimistic of me, but these thoughts still run through my head constantly while I translate Central Asian literature. Increasing exposure for writers (of any gender, from any country in the region) simply has to help somehow.

Kio se, helpante virinojn de Kazaĥio prezenti siajn rakontojn ĉirkaŭ la mondo, ili estos kapablaj trovi pli da morala, praktika kaj politika subtenoj kiam venos geopolitikaj konfliktoj? Kio se tio helpus preventi danĝerajn ideojn pri Kazaĥio kiel ne vera lando aŭ tre stranga lando por ke la Okcidento interesiĝu? Eble mi estas tro optimisma, sed ĉi tiuj pensoj ankoraŭ hantas mian menson dum mi tradukas centrazian literaturon. Pli granda videbligo de verkistinoj (el ĉiuj genroj kaj landoj en la regiono) simple helpu iumaniere.

La du redaktistoj rimarkigas, ke la rakontoj ankaŭ parolas pri ekonomiaj ŝanĝoj kaj socia malordo laŭ perspektivo de virinoj kiuj alfrontis korupton, seksan turmentadon, kaj faris malfacilajn decidojn pri migrado kaj laboro.

Batayeva konkludas:

Many of the stories in our collection also show how foggy the past has become for us Kazakhs. Before Kazakh writers can begin to reflect on the challenges of today and tomorrow, they will first have to find the courage to reflect on the horrors and mysteries of their shared traumatic past. As long as we don’t recover our past, we won’t even know who we are.

Multaj rakontoj en nia antologio montras kiel la pasinteco fariĝis nebula por ni, kazaĥoj. Antaŭ ol kazaĥaj verkistinoj povos pripensi defiojn de la nuntempo kaj estonto, ili unue devas kuraĝe pripensi la hororojn kaj misterojn de kundividita traŭmata pasinteco. Se ni ne reakiras nian pasintecon, ni ne scios kiu ni estas.

3 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Herman Dekeŭnink

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.