- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Konektiĝo malgrandigas la efikojn de la klimata ŝanĝiĝo en Gran Chaco, Sudameriko

Kategorioj: Latinameriko, Argentino, Bolivio, Paragvajo, Civitanaj komunikiloj, Homama agado, Indiĝenoj, Katastrofo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Medio, Teknikaro, Virinoj kaj socia sekso

Foto de Mijail Miranda, uzata kun permeso.

Tiu artikolo estis unue publikigita en la bolivia reta revuo Muy Waso [1] kaj estas republikigata en Global Voices kadre de partneriĝo.

Serio de novigaj ciferecaj projektoj uzas teknologion por helpi lokajn komunumojn esti pli rezistaj fronte al la efikoj de la klimata krizo en unu el la plej biodiversaj lokoj de Latinameriko. La regiono Gran Chaco [2] [eo: Granĉako, estas stepa regiono en Suda Ameriko, kies partojn posedas Argentino, Bolivio kaj Paragvajo] estas la dua plej granda kaj grava arbaro de Sudameriko. Ĝia areo dividiĝas ene de kvar landoj kaj havas pli ol 100 milionojn da hektaroj. Pli ol ok milionoj da personoj vivas en tiu teritorio.

Pro la kondiĉoj de sia teritorio kaj la homa interveno, Gran Chaco estas unu el la plej vundeblaj regionoj fronte al la efikoj de la klimata krizo en Latinameriko. La erozio de la grundo, la dezertiĝado kaj la ŝanĝiĝo de la akva reĝimo estas kelkaj problemoj kiuj jam efikas sur la teritorion.

Por la venontaj 30 jaroj antaŭvideblas eĉ pli grandaj efikoj. Ĉefe koncerne sekecojn kaj inundojn, aŭ la kreskon de ekstremaj klimataj fenomenoj.

Laŭ la Fondaĵo Vida Silvestre Argentina [3], se la malarbarigo kaj la ŝanĝo de la uzo de grundoj en la regiono Gran Chaco daŭros kiel ĝis nun, la efikoj estos katastrofaj. Ĝis 2028 la regiono povus perdi la ekvivalenton de areo 200 fojojn pli granda ol tiu de Bonaero.

Ankaŭ, Verónica Quiroga, doktoriĝinta pri Biologiaj Sciencoj, klarigis al Mongabay [4] ke “la cikloj de inundoj kaj sekecoj ekstremaj estas naturaj en la regiono”, sed ke nun ilia ofteco mezuriĝas en jaroj. Antaŭe tiuj ŝanĝoj kalkuliĝis je jardekoj.

Vivi en Gran Chaco

Laŭ plej freŝdataj informoj [5], en la regiono Gran Chaco vivas pli ol ok milionoj da personoj. Preskaŭ 300 miloj el ili troviĝas en Bolivio. Ene de tiu loĝantaro ekzistas almenaŭ kvin indiĝenaj popoloj.

La plej granda parto de la loĝantoj “dediĉas sin al agrikulturo [6], bestobredado, abelbredado kaj metiartoj”. Tamen, multaj el tiuj aktivaĵoj estas minacataj de la agroindustria antaŭeniro kaj ĝia grandskala produktado.

Tiuj lokaj problemoj, akrigitaj de la loka klimatŝanĝo, minacas la supervivadon de la loĝantoj de la regiono Gran Chaco.

“Tiu nova klimata variado jam efikas sur la loĝantarojn kaj sur iliajn produktadajn sistemojn, kun perdo de agroproduktiveco, reduktiĝo de la kvalito kaj de la disponeblo de akvo, riveraj elbordiĝoj, incendioj”, avertas Mauricio Moresco [7], kunordiganto de Gran Chaco Proadapt [8].

Laŭ Mauricio, urĝas “akceli la kreadon de novaj kapabloj, iloj, konoj kaj modeloj de produktado kaj vendado, kiuj ebligu al la komunumoj de Gran Chaco kaj al ĝiaj ekosistemoj malgrandigi sian vundeblecon”.

Konektiĝo kaj teknologio fronte al la krizo

La rivero Pilcomayo [9] trairas la regionon Gran Chaco en tri landoj. Ĝi fluas pli ol mil kilometrojn ekde siaj fontoj en Bolivio ĝis la argentina teritorio. Pilcomayo estas unu el la riveroj kun plej granda kvanto da sedimentoj en la mondo kaj, dum la riveraltiĝoj, ĝis triono de ĝia tuta volumeno [10] konsistas el sedimentoj.

Dum la pluvaj sezonoj, tiu trajto kaj ĝia neantaŭvidebla trajektorio enkotigas multajn domojn kaj loĝantarojn de la regiono.

Satelita vido de la supra parto de la rivero Pilcomayo, 40 kilometrojn for de Villa Montes. Fonto: Oton Barros/Vikimedio

Por alfronti tiujn riskojn, indiĝenaj popoloj komencis krei regionan partoprenan procezon inter Argentino, Bolivio kaj Paragvajo, en la komenco de la jarmilo. Ekde tiam, tiu procezo plifortiĝis kaj integris helpon de diversaj organizaĵoj, iĝante sistemo de frua averto pere de ciferecaj komunikaj medioj. Estas uzataj grupoj de Vacapo (la plej uzata kaj la plej alirebla mesaĝilo en la regiono), sed ankaŭ Telegramo, Tvitero kaj Fejsbuko. 

La Sistemo de Frua Averto, ankaŭ nomata SAT (mallongigo de “Sistema de Alerta Temprana“), estas strebo kiu baziĝas sur la kunlaboro de apartaj sektoroj kiel teknikistoj kaj loĝantoj, sed ĝia administrado estas farita de la lokaj komunumoj. Laŭ la Tutmonda Komisiono pri Adaptado [11], per averto antaŭa je 24 horoj kaze de ŝtormoj en la ĉirkaŭaĵo, la damaĝo povas malaltiĝi je 30%.

Marko Carraso, de la Fondaĵo Avina [12], organizo kiu apogas tiun strebon, diras ke “temas pri granda kunlabora procezo, en kiu kreiĝas agoj kiuj rilatas al adaptado, konfliktsolvado, krizo-administrado kaj konstanta kreado de klimatdatumoj”.

Virinoj NANUM

La Iniciato Virinoj Konektitaj NANUM [13] estas trinacia projekto (por publikaj kaj privataj organizoj de Argentino, Bolivio kaj Paragvajo) kiu efektiviĝas ekde la fino de 2019 por fari agojn kaj aliancojn en la teritorio, por ebligi la konektiĝon de kvin mil virinoj en la tuta regiono Gran Chaco al Interreto.

Tiamaniere, ili povas krei retojn de frua averto en kazoj de urĝeco, programojn de naturmedia komunikado [14], informado pri klimato kaj vendado de produktoj.

“En la nuna mondo (…) informo estas esenca kiam oni devas fari decidojn ĝustajn fronte al tiuj efikoj. La komunumoj devas urĝe agi por malaltigi la klimatŝanĝiĝon, adaptiĝi al ĝiaj efikoj kaj monitori ĝiajn efikojn”, diras Marcela Zamora, landa administranto de Virinoj Konektitaj NANUM en Bolivio kaj respondeculino pri konservado de la Fondaĵo Nativa [15].