- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

“La Balkanoj estas la eŭropa Latinameriko en multaj belaj aspektoj”, diras albana verkisto Elvi Sidheri

Kategorioj: Orienta kaj Centra Eŭropo, Suda Azio, Albanio, Barato, Dominika Respubliko, Hispanio, Kosovo, Kubo, Makedonio, Rusio, Ukrainio, Arto kaj kulturo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Etno kaj raso, Ideoj, Internaciaj rilatoj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Literaturo, Medio, Milito kaj konflikto, Politiko, Teknikaro, The Bridge, Russia invades Ukraine, Verdaj Voĉoj

Elvi Sidheri, foto de la aŭtoro, uzata kun permeso.

Li estis kvar tagojn inter la plastaj seĝoj en la Baraĥa [1] flughaveno en Madrido [2] [ĉiuj eo], atendante ke migrantaj agentoj estu tiel decaj por doni al li respondon. Li vojaĝis por perfektigi sian [hispanan] lingvon per stipendio de la Casa España (eo: Domo Hispanio) de Tirano [3], Albanio [4] [ĉiuj eo], sed li jam estis perdita pri kiom da fojoj li recitis en sia menso la versojn de la poetoj Lope de Vega, Góngora kaj García Lorca. La plibonigon [de sia hispanlingva nivelo] li jam estis faranta ne en la klasĉambro, sed konvinkante la policon pri tio ke li ne portis drogojn aŭ estis plananta ekloĝi en Madrido: nur por koni la urbon. Li povus senti sin kiel Quijote en la mezo de la jaro 2000, sed, tiukaze, neniu pridubus la eniron al tiu Regno de Hispanio tiel malsaman al la bonecoj kiujn li imagis. Lia sola peko estis havi albanan pasporton, lando el kiu alvenis nur katastrofaj novaĵoj.

Li ne povis atendi plu kaj decidis malantaŭeniri. Lia pacienco atingis sian limon. “Se Hispanio ne volas ricevi Elvi-on, Elvi ankaŭ ne volas eniri Hispanion”, li diris al si mem, plifortigante elmontron kiu karakterizas lin ĝis hodiaŭ: paroli pri si mem en la tria persono. Li turnis sin duonvoje, petis sian pasporton kaj komencis la sekvan flugon al Albanio. Li konis kaj ne konis Madridon samtempe en tiu okazo.

Politikaj situacioj estis malfaciligantaj la disvastigon de la albana kulturo en la mondo. La internacia izoliteco de Albanio, unue, dum la komunisma reĝimo de Enver Hoĝa [5] (1944-1985), kaj la nuna diplomatia blokado de Kosovo [6], lando rekonita hodiaŭ de 97 el la 193 membroj de UN [7] [eo], kunlaboris por portreti kulturon kiu, eĉ kuntekste de Balkanio [8], estas imagata kiel la plej enigma. Oni taksas ke estas inter kvin kaj ses milionoj da homoj kiuj sin identigas etne kiel albanojn, kaj ne loĝas nur en Albanio. Ili konsistigas la ĉefan etnon en Kosovo (ĉirkaŭ 93%), la ĉefan etnan minoritaton en Nord-Makedonio [9] [eo] kaj havas konsiderindan ĉeeston en Nigramonto [10], Italio [11] kaj Grekio [12], aldone al grava diasporo en Usono [13], Italio kaj Norda Eŭropo [14] [ĉiuj eo].

Pli ol dudek jarojn post sia unua intenco viziti Hispanion, Elvi Sidheri estas unu el la malmultaj tradukistoj kaj kulturaj perantoj inter la iberamerika [15] mondo kaj la albana mondo. Fakte, li estas sperta konanto de la kultura monda romantiko kaj precipe de Hispanameriko [16] ĉar li estas tradukisto de la hispana, itala kaj portugala al la albana, kaj dediĉis du romanojn al Hispanio: Du mondoj (Dÿ bote, origine en la albana), publikita en 2019, kaj A España con Amor (Sama titolo en originala verkaĵo albane) [eo: Al Hispanio kun Amo], eldonita en 2021.

Kun tiu spirito, ni parolis kun Elvi Sidheri per retpoŝto kaj jen la intervjuo, kiu estis redaktita.

Kiel restas la bildo kiun vi perceptis pri Hispanio post vivado de tia malagrabla situacio en la Madrida flughaveno?

Fue muy impactante, ya que me di cuenta de que la España de mis sueños de juventud, la que había conocido leyendo a Lope de Vega, Góngora y García Lorca, era otra cosa. Pero, aunque fui consciente que la realidad era distinta, no sentí ningún resentimiento hacia España. Volví a los pocos años, en 2004, y después muchas otras veces, cada vez que podía. De hecho, después de dos décadas tomé esa experiencia como inspiración y la plasmé como autor en una parte de mi libro publicado en 2021, A España con amor, por más que el libro no sea autobiográfico.

Ĝi estis tre ŝoka, ĉar mi rimarkis ke la Hispanio de miaj sonĝoj en mia juneco, kiun mi konis legante Lope de Vega, Góngora, Gracía Lorca, estis io alia. Sed, kvankam mi konstatis ke realeco malsamas, mi ne sentis ian rankoron kontraŭ Hispanio. Mi revenis ene de kelkaj jaroj, en 2004, kaj poste multalifojojn, ĉiufoje kiam mi povis. Fakte, post du jardekoj mi prenis tiun sperton kiel inspiron kaj reflektis ĝin kiel aŭtoro en parto de mia libro eldonita en 2021, Al Hispanio kun Amo, malgraŭ tio ke la libro ne estas aŭtobiografia.

Elvi Sidheri, albana verkisto kaj tradukisto

Kiel vi rekonektis kun la hispana mondo poste?

Fui a América casi inmediatamente después de esta primera fea experiencia y fue muy oportuno porque en el Caribe pude reencontrar las raíces de mi amor por el mundo hispano, su cultura y su lengua. Fui a República Dominicana y al principio me sentí casi como en casa porque estaba lleno de turistas italianos, que son muy parecidos a nosotros, los albaneses. En mi país la cultura y la lengua italianas están muy presentes. Y después empecé a apreciar la forma relajada en que vivían los lugareños, el clima, la naturaleza, el mar azul y la música. Después en Cuba me sentí muy atraído por su orgullo, la cultura asombrosa que tienen y la arquitectura colonial de Santiago de Cuba y La Habana. Descubrí que, aunque España y América Latina tienen orígenes comunes, como la misma lengua y algunas tradiciones, el Caribe e Hispanoamérica son realidades lejanas, que difieren visiblemente de España y de Europa.

Mi ris al Ameriko preskaŭ tuj post ĉi tiu unua malbela sperto kaj tio estis tre taŭga ĉar en Karibio mi povis renkonti la radikojn de mia amo por la hispana mondo, ĝia kulturo kaj lingvo. Mi iris al Dominika Respubliko [17] [eo] kaj komence mi sentis min preskaŭ hejme ĉar ĝi estis plena de italaj turistoj kiuj tre similas al ni, la albanoj. En mia lando la itala kulturo kaj lingvo tre ĉeestas. kaj poste mi komencis estimi la malstreĉitan manieron en kiu la lokanoj, la vetero, la naturo, la blua maro kaj la muziko vivis. Poste, en Kubo mi sentis min tre allogita de ilia fiereco, la nekredebla kulturo kiun ili havas kaj la kolonian arkitekturon de Santiago de Kubo [18] kaj Havano [19] [ĉiuj eo]. Mi malkrovis ke kvankam Hispanio kaj Latinameriko havas komunajn originojn, kiel la sama lingvo kaj iuj tradicioj, Karibio kaj Latinameriko estas malproksimaj realaĵoj kiuj videble diferencas de Hispanio kaj Eŭropo.

Kion vi povus rakonti al ni pri ĉi tiuj kulturaj diferencoj inter Hispanio kaj Latinameriko el via perspektivo kaj viaj spertoj?

España es casi un típico país de Europa Occidental: desarrollado, moderno, de mentalidad abierta, aunque mantiene sus raíces mediterráneas. América Latina ha heredado la mayor parte del legado cultural español, como su lengua y muchas tradiciones, pero también ese maravilloso Nuevo Mundo ha creado su propia conciencia, a partir de la mezcla de muchas culturas y etnias que emigraron a lo largo de los siglos y se fusionaron con el componente nativo y con personas de otros orígenes como África y Asia.

Hispanio estas preskaŭ tipa okcidenteŭropa lando: disvolvita, moderna, kun malferma menso, kvankam ĝi konservas siajn mediteraneajn radikojn. Latinameriko heredis la plej grandan parton de la hispana kultura postlasaĵo, kiel ĝian lingvon kaj multajn tradiciojn, sed ankaŭ tiu mirinda Nova Mondo kreis sian propran konsciencon, el la miksaĵo de multaj kulturoj kaj etnoj kiuj elmigris tra la jarcentoj kaj kunfandiĝis kun la denaska komponento kaj kun homoj el aliaj originoj, kiel Afriko kaj Azio.

Hasta la vista de Pietro Marko, y A España con Amor de Elvi Sidheri son dos novelas que abordan relaciones con España desde Albania

En tiu miksaĵo de kulturoj en Latinameriko, kiel vi vidas, el Albanio, tiun denaskan komponenton kiun vi mencias kaj ĝian interagadon kun aliaj kulturoj? Ĉu vi vidas similecojn inter tiu realaĵo kaj via balkana kunteksto?

Las poblaciones indígenas conforman la parte más importante de la imagen que tenemos de América Latina, y en particular la que yo tengo como hispanófilo porque son el corazón mismo del continente americano. Pienso en la mezcla de etnias, lenguas, tradiciones y raíces que aportaron civilizaciones históricas y también en el aporte de culturas nativas: sin ellas América Latina no sería la misma.

La península balcánica también ha estado habitada por muchas naciones diferentes y la región siempre ha sido una encrucijada de civilizaciones, religiones e imperios. Soy muy consciente de que mi identidad albanesa fue forjada por la mezcla de estos pueblos y culturas a lo largo de los siglos.

La indiĝenaj popoloj konsistigas la plej gravan parton de la bildo kiun ni havas de Latinameriko, kaj precipe tiun kiun mi havas kiel hispansimpatianto, ĉar ili estas la koro mem de la amerika kontinento. Mi pensas pri la miksaĵo de etnoj, lingvoj, tradicioj kaj radikoj kiuj kontribuis al historiaj civilizacioj kaj ankaŭ pri la kontribuo de denaskaj kulturoj: sen ili Latinameriko ne estus la sama.

La Balkana Duoninsulo ankaŭ estis loĝata de multaj diversaj nacioj kaj la regiono ĉiam estis vojkruciĝo de civilizacioj, religioj kaj imperioj. Mi tre scias ke mia albana identeco estis forĝita de la miksaĵo de ĉi tiuj popoloj kaj kulturoj tra la jarcentoj.

Ĉu vi trovas multajn kulturajn similecojn inter Balkanoj kaj Latinameriko? 

Seguramente podemos encontrar muchas, sí. Aunque no me gusta hablar de aspectos negativos hay que mencionar que en estas dos regiones hay problemáticas comunes como falta de estabilidad, problemas económicos, crisis gubernamentales, dictaduras pasadas y sistemas democráticos híbridos. Afortunadamente también compartimos una actitud en la vida cotidiana de vivir con alegría, somos irascibles, despreciamos las dificultades que enfrentamos y hay un cierto disfrute de la lentitud en el día a día que nos permite apreciar los pequeños placeres que se nos presentan. Me gusta pensar que, en cierto modo, los Balcanes son la América Latina de Europa en muchos aspectos hermosos.

Ni certe povas trovi multajn, jes. Kvankam mi ne ŝatas paroli pri negativaj aspektoj, ni menciu ke en ĉi tiuj du regionoj estas oftaj problemoj kiel manko de stabileco, ekonomiaj dilemoj, registaraj krizoj, pasintaj diktaturoj kaj hibridaj demokratiaj sistemoj. Feliĉe ni ankaŭ kundividas sintenon en la ĉiutaga vivo de travivado kun ĝojo, ni estas koleruloj, ni malestimas malfacilaĵojn kiujn ni alfrontas kaj estas certa ĝuo de la malrapideco en la tago al tago kiu permesas al ni estimi la malgrandajn plezurojn kiuj estas prezentitaj al ni. Mi ŝatas pensi ke, iel, Balkanoj estas la Latinameriko de Eŭropo en multaj belaj aspektoj.

Ĉu ekzistas vortoj en la albana kiujn oni povas traduki klare al la hispana, sed samtempe, traduki ilin en aliajn lingvojn malfacilegas ĉar ne ekzistas ekvivalentoj?

Creo que sí. Pienso en la muy típica palabra española “siesta” que puede traducirse fácilmente con la palabra albanesa “kotem”: una especie de siesta relajante, que también implica una tradición del lento disfrute de la vida que ambas culturas compartimos.

Mi kredas ke jes ja. Mi pensas pri la tre tipa hispanvorto “siesta” [eo: siesto] kiu oni povas facile traduki per la albana vorto “kotem”: speco de malstreĉa dormeto, kiu ankaŭ implicas tradicion de malrapida ĝuo de la vivo kiun ambaŭ kulturoj kundividas.

Kaj se vi elektus unu solan vorton de la hispana, kiu ĝi estus?

La que siempre me ha fascinado es “hermosa”, ya que es una de las primeras palabras que aprendí al leer el libro “La judía de Toledo” de Lion Feuchtwanger. Es un escritor judío alemán sobreviviente del Holocausto que en su novela describe el amor entre el rey Alfonso VIII y Raquel, una muchacha judía a quien llamaban la “Fermosa”. Para mí, España y el mundo y culturas hispánicas son simplemente hermosas.

Tiu kiu ĉiam fascinis min, estas “hermosa” [eo: bela], ĉar ĝi estas unu el la unuaj vortoj kiujn mi lernis legante la libron “La judía de Toledo” [eo: La judino de Toledo] de Lion Feuchtwanger. Li estas juda-germana verkisto, postvivanto de la Holokaŭsto, kiu en sia romano priskirbas la amon inter reĝo Alfonso VIII kaj Raquel, juda knabino kiun oni nomis “Fermosa”. Por mi, Hispanio kaj la mondo kaj hispanaj kulturoj estas simple belaj.

Kiuj estas la hispanaj kaj latinamerikaj aŭtoroj kiujn vi ŝatas aŭ pli ĝuas traduki?

Me encanta hacer traducciones especialmente de poetas, ya sea de España o de América Latina, y debo señalar que mi primera traducción del español fue de tres de las Novelas Ejemplares de Miguel de Cervantes. Todo el tiempo traduzco autores, como Octavio Paz, Mario Benedetti, César Vallejo –uno de los poetas más difíciles de traducir–, Jaime Sabines, Pablo Neruda y, mi favorita en absoluto, Elvira Sastre.

Mi amas fari tradukojn precipe de poetoj, estu de Hispanio aŭ Latinameriko, kaj mi devas klarigi ke mia unua tradukado de la hispana estis tri el la Ekzemplaj Romanoj de Cervanto [20] [eo]. Mi tradukas aŭtorojn la tuta tempo, kiel Octavio Paz, Mario Benedetti, César Vallejo -unu el la plej malfacilaj poetoj por traduki-, Jaime Sabines, Pablo Neruda kaj, mia plej ŝatata verkistino, Elvira Sastre.

Kiu literaturo temas pri la ligoj inter la albana kaj la hispana mondo?

Poca y no está traducida. El clásico de referencia es el famoso libro Hasta la vista (NdR: título original en albanés) del gran autor Pietro Marko, donde describe la Guerra Civil Española inspirado en sus propias experiencias como voluntario de las Brigadas Internacionales. Nunca se ha traducido al español y yo siempre recomiendo su traducción por su disidencia a la dictadura y las experiencias que cuenta. También me gustaría destacar mi libro A España con Amor, en el que describo las relaciones culturales y humanas entre albaneses y españoles desde la década de 1930 hasta nuestros días a través de tres historias de amor en tres épocas diferentes. (NdR: en junio se ha publicado en España la novela policial La espía de cristal de Pere Cervantes, que ambienta una historia de amor entre un reportero español y una sobreviviente de guerra albanesa en el Kosovo de la posguerra)

Malmulta kaj ne estas tradukita. La referenca klasikaĵo estas la fama libro Hasta la vista (NdlR [Hispane*]: originala titolo albane) de la granda aŭtoro Pietro Marko, kie li priskribas la Hispanan Enlandan Militon [21] inspiritan de siaj propraj spertoj kiel volontulo de la Internaciaj Brigadoj. Oni neniam tradukis al la hispana kaj mi ĉiam rekomendas ĝian tradukon pro lia malkonsento al diktatoreco kaj la spertoj kiujn li rakontas. Mi ankaŭ ŝatus reliefigi mian libron Al Hispanio kun Amo, en kiu mi priskribas kulturajn kaj homajn rilatojn inter albanoj kaj hispanoj de la 1930-aj jaroj ĝis nuntempo tra tri amrakontoj en tri malsamaj tempoj. (NdlR [hispane]: en junio, estis eldonita en Hispanio la polica romano La espía de cristal de Pere Cervantes, kiu starigas amrakonton inter hispana raportisto kaj postvivantino de albana milito en la postmilita Kosovo)

Estante la albana literaturo malmulte konata, pri kiu ni devus atenti por kompreni pli bone ĉi tiun kulturan panoramon? La nomo de la verkisto Ismail Kadaré ĉiam aperas, sed kiuj aliaj estas?

La literatura albanesa está viviendo una especie de renacimiento, después de la caída del régimen totalitario en Albania [22], pero también en Kosovo, y hay muchos escritores talentosos que están creando una nueva ola sin vínculos, pocas influencias y una mentalidad distinta al antiguo régimen y sus reflejos en nuestro espacio literario, como pueden ser Erjus Mezini o Kristaq Turtulli.

Kadaré es un grande, y eso no lo digo yo, sino los lectores de medio mundo en los más de treinta idiomas en la cuales han sido traducidos sus libros. Pero sus obras están inevitablemente vinculadas a aquel periodo histórico. Él supo jugar majestuosamente con la censura, señalando problemas que nadie más podría. Sin embargo, un hecho lamentable en el que caen muchos cuando escriben sobre Albania es tomar siempre como punto de referencia la violencia del Kanun medieval, las Vírgenes Juradas, la dictadura de Hoxha, la prostitución, las organizaciones criminales mafiosas y nada más, como si Albania y los albaneses fuéramos sólo eso. Es algo muy despectivo, que no le hace justicia a Albania ni a su literatura.

La albana literaturo vivas specon de renaskiĝo, post la falo de la totalisma reĝimo en Albanio [23], sed ankaŭ en Kosovo, kaj estas multaj talentaj verkistoj kiuj kreas novan ondon sen ligoj, malmultaj influoj kaj malsama pensmaniero de la malnova reĝimo kaj ĝiaj reflektoj en nia literatura spaco, kiel ekzemple Erjus Mezini aŭ Kristaq Turtulli.

Kadaré estas grandulo, kaj ne mi diras tion, sed la duonmondaj lektoroj en la pli ol tridek lingvoj en kiuj liaj libroj estis tradukitaj. Sed liaj verkoj estas neeviteble ligitaj al tiu historia periodo. Li sciis ludi majeste kun cenzuro, montrante problemojn kiujn neniu povis montri. Tamen, malfeliĉa fakto en kiun multaj falas kiam ili skribas pri Albanio estas konsideri ĉiam la perforton de la mezepoka Kanun, la Vírgenes Juradas (Ĵuritaj Virgulinoj), la Hoxha-diktaturon, la prostituadon, la krimajn organizojn de mafio kaj nenion pli, kvazaŭ Albanio kaj albanoj estas nur tio. Ĝi estas io tre disdegna, kiu ne faras justecon al Albanio aŭ al ĝia literaturo.

Efektive, kiam oni parolas pri “Albanio” kaj “Kosovo”, oni kutime proliferigas negativajn, aŭ almenaŭ antaŭmodernajn kaj malhelajn stereotipojn. Kion oni povus fari de kultura produktado por kontraŭstari tiujn bildojn kaj oferti al la mondo pli fidelan, modernan kaj kosmopolitan vizion de la nunaj Albanio kaj Kosovo?

Tanto extranjeros como muchos autores albaneses suelen enfocarse en esto, quizás, porque les resulta más fácil que profundizar en otras cosas. En mi literatura, por el contrario, siempre trato de centrar la atención en el carácter cosmopolita ancestral típico de los albaneses. Por ejemplo, en el hecho de que nuestra tierra desde siempre ha sido encrucijada de civilizaciones, lenguas, culturas y tradiciones y eso lleva a una mentalidad abierta y a una hospitalidad característica que se aprecia, entre otras cosas, en el rescate de los judíos en la Segunda Guerra Mundial o en la acogida de refugiados de la guerra de Kosovo en 1999. Intento destacar de nuestra Besa ­–código de honor tradicional albanés­– nuestra actitud alegre y nuestra obstinación y carácter invencible ante las dificultades de la vida, el mal destino, los invasores y los regímenes opresores.

Samkiel eksterlandanoj, albanaj aŭtoroj kutime fokusiĝas pri tio, eble, ĉar ili trovas ĝin pli facila ol profundigi aliajn aferojn. En mia literaturo, kontraŭe, mi ĉiam provas koncentri atenton al la tipa prapatra kosmopolita karaktero de la albanoj. Ekzemple, en la fakto ke nia tero ĉiam estis vojkruciĝo de civilizacioj, lingvoj, kulturoj kaj tradicioj kaj tio kondukas al malferma menso kaj karakteriza gastamo kiu videblas, interalie, en la savo de la judoj en la Dua mondmilito [24] aŭ en la ricevo de rifuĝintoj de la kosova milito en 1999. Mi klopodas elstarigi el nia Besa -tradicia honora kodo en Albanio- nian gajan sintenon kaj nian persiston kaj nevenkeblan karakteron fronte al la malfacilaĵoj de la vivo, malbona destino, la invadantoj kaj subpremaj reĝimoj.

Kiun estontecon de kunlaboro ni povas atendi inter la albana mondo kaj la hispana mondo konsiderante ke ili estas ekstercentraj areoj de tutmonda kultura produktado?

Estoy seguro de que seguirán construyéndose puentes culturales entre nuestras culturas y gente, especialmente a través de la literatura, y daré lo mejor de mí para dar mi aporte en este contexto, como autor y como traductor.

Mi estas konvinkita ke kulturaj pontoj inter niaj kulturoj kaj homoj estos daŭre konstruitaj, precipe per literaturo, kaj mi faros mian plej bonegan parton por doni mian kontribuon en ĉi tiu kunteksto, kiel aŭtoro kaj kiel tradukisto.