Emblemoj kaj insignoj

Bonvolu uzi unu el niaj emblemoj kiam vi diskonigas niajn artikolojn aŭ raportas pri Global Voices aŭ pri Tutmondaj Voĉoj en Esperanto (GVE). Kiel ĉio de Global Voices, la emblemoj ricevis permesilon de tipo Atribuo Krea Komunaĵo (CC-BY 3.0). Dankon por uzi ilin zorge.

La koloroj de Global Voices estas verda #269926 , cejana #00b8c0 kaj nigra #000000

Kion signifas la emblemo de GV?

Nia emblemo uzas la simbolon Mpatapo, la “nodon de pacigo/repaciĝo”, el la aro de okcident-afrikaj adinkraj simboloj:

La simboloj apartenis al la Aŝantioj [eo], kiuj printas ilin sur ŝtofo, same kiel sur ceramikaĵoj kaj metalaĵoj. La Aŝantioj rezistis britan kolonian regadon kiam tiu alvenis en Okcidentafrikon. Tial eblas ke multe da kultura tradicio kaj simboleco pluvivas ĝis hodiaŭ.

Mpatapo reprezentas la ligon aŭ nodon kiu ligas partojn en disputo cele al paca, harmonia repaciĝo. Ĝi estas simbolo de pacfarado post malpaco.

Listo de la emblemoj

La emblemoj por Tutmondaj Voĉoj en Esperanto (GVE) estas aldonitaj je la fino.

Larĝa por helaj fonoj

gv-logo-2014-horizontal-2400

Travidebla PNG: 6000px 2400px 800px 200px Vektoro: .ai

Tio estas nia defaŭlta emblemo kaj ĝi devus esti uzata kiam ajn eblas. La PNG-dosieroj havas travideblajn fonojn, do ĉi tiu dosiero devus integriĝi bone en iu ajn helkolora retejo.

Larĝa emblemo por malhelaj fonoj (blanka)

gv-logo-2014-horizontal-white-2400

Travidebla PNG: 2400px Vektoro: .ai

Ĉi tiu variaĵo de nia defaŭlta emblemo estas por uzo sur malhelaj fonoj, kie la normala emblemo malaperas. PNG-dosieroj havas travideblajn fonojn kaj devus integriĝi bone en iu ajn malhela retejo.

Kvadrata emblemo por helaj fonoj

gv-logo-2014-vertical-2400

Travidebla PNG: 2400px 800px 200px Vektoro: .ai

Vertikala formato de nia emblemo en defaŭlta koloro, por uzo sur helaj fonoj. PNG-dosieroj estas “travideblaj”, kaj montros la fonkoloron malantaŭ ili.

Nur verda ikono

gv-logo-2014-vertical-2400

Travidebla PNG: 2400px 800px 200px Vektoro: .ai

Verda ikono memstara, kun travidebla fono.

Emblemoj por Tutmondaj Voĉoj (GVE)

Ĉi tie elŝuteblas ses versioj de la emblemo: en ambaŭ bildoj estas ligilo al du grandecoj (4536px/600px) en formato PNG kaj ligilo al la skalebla formato EPS.

PNG-formato estas “travidebla” formato kiu montros la fonkoloron malantaŭ si. PNG-dosieroj estas pikselaj dosieroj kiuj malklariĝas kiam skalitaj. Plej multaj dosieroj en interreto estas kunpremitaj pikselaj dosieroj kaj tial ne aŭtomate taŭgas por profesiaj presaĵoj.

EPS-formato estas krom la svg-formato ankaŭ kvazaŭ norma formato por konservi vektorajn dosierojn (angle: “vector“). Vektoraj bildoj [eo] montras nur la liniojn kaj plenigaĵojn de la objekto, dum la ĉirkaŭaĵo restas “malplena” kaj tiel la objekto estas memstara. Ĉi tiuj dosieroj povas esti malfermitaj, redaktitaj kaj rekonservitaj pere de preskaŭ ajna grafika aranĝoprogramo. Helpe de la libera softvara programo Postscript, la EPS-dosieroj povas esti montrataj sur ekrano aŭ konvertitaj por presado sur ne-Postscript-printilo.

Ili estas precipe utilaj por aplikoj, kiuj bezonas pli altkvalitajn grafikaĵojn (ekzemple por fari fortikan glumarkmaterialon sur veturiloj), kaj senfine skaleblaj (ekzemple por realigi fasadan surskribon 6 metrojn larĝan).

Emblemo kun blanka fono

Travidebla PNG: 4536px, 600px       Vektoro: .eps

La emblemo kun blanka fono en PNG-formato estas la defaŭlta formato por uzo sur helaj fonoj (ekzemple por reta uzo).  Por profesiaj aplikoj uzu la skaleblan .eps- formaton.

 

Emblemo kun travidebla fono uzebla sur hela fono kiu ne estas blanka

Travidebla PNG: 4536px, 600px        Vektoro: .eps

 

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.