- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Trinidadaj kaj Tobagaj aĉetantoj estas ŝokitaj pro legomaj prezo-etikedoj

Kategorioj: Karibio, Trinidado kaj Tobago, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Nutraĵo

Vaste cirkulita foto de superbazara etikedo montras la prezojn de loke kreskigita melongeno en Trinidado kaj Tobago.

Meze de julio, fotoj de manĝaĵoj ofertitaj ĉe Massy Stores, unu el la plej popularaj superbazaraj ĉenoj de Trinidado kaj Tobago [1] [eo], komencis cirkuli en sociaj retoj. Kio kaptis la atenton de homoj estis la prezetikedoj de la objektoj: unu  funto (proksimume duona kilogramo) da melongeno (konata loke kiel melongeno aŭ baigan) kostis TT$30.00 (US$4.41). La melongenoj vendiĝis inter TT$ 50.00 kaj 75.00 (US$ 7.34-11) unuo, lasante aĉetantojn intrigitaj de la drasta altiĝo de la prezo de la produkto kiu estas loke kultivata.

Kelkajn semajnojn antaŭe,  Kariba Disvolva Banko (BDC) [2] interŝanĝis  mesaĝojn per la socia reto Tvitero [3] pri raporto de Monda Banko de 2020 pri regiona nutraĵa sekureco [4], sugestante, ke la regiono alfrontus gravan manĝan krizon, se nacioj ne urĝe enkondukus agrikulturajn reformojn.

Laŭmezure la protesto disvastiĝis en sociaj amaskomunikiloj, afiŝo de la amaskomunikilaro Loop News sugestis, ke la prezaltiĝo estis la rezulto de pluvegoj, kiuj kaŭzis inundojn en agrikulturaj areoj.  Wayne Inniss,  prezidanto de la Nacia Agrikultura Merkatado kaj Evoluentrepreno (NAMDEVCO) nomis la situacion [5] kazo de “Baza ekonomio: postulo estas multe pli granda ol oferto, kaj kun la manko de provizo, la prezoj altiĝis tro rapide”.

La Fejsbuka paĝo Newsauce ne aĉetis tiun logikon [6]:

It is 2022…and Im still hearing adverse weather conditions as a reason for food price fluctuation…as if farming techniques have not evolved since 1492.

Estas 2022… kaj mi ankoraŭ aŭdas, ke malfavoraj vetercirkonstancoj estas la kialo de variado de manĝaĵoj… ŝajnas, ke agrikulturaj teknikoj ne evoluis ekde 1492.

Inniss sugestis, ke konsumantoj komencu kultivi siajn proprajn legomojn [5] por helpi redukti manĝkostojn [7].

Tuj poste, Massy Stores raportis, [8] ke la prezoj en la fotoj estis eraro; la eroj estis prezigitaj neĝuste, kaj ke, post kiam la firmao iĝis konscia pri la eraro la produktoj estis “forigitaj”, [ … ] reprezigitaj kaj anstataŭigitaj”.

Ne ĉiuj uzantoj de la sociaj retoj aĉetis ĝin. La fejsbuka uzanto, Natasha Alfred, komentis en grupfadeno [9]:

I believe Massy deliberately put that price on the melongene to ‘test the waters’ and the public exploded! Now there is a pic of a cauliflower at Massy's Westmoorings branch with a $70 price tag on it…is that a mistake too???

Mi kredas, ke Massy intence metis la prezon sur melongene por “vidi, ĉu ĝi funkciis” kaj la publiko krevis de furiozo! Nun estas bildo de florbrasiko en la filio Westmoorings de Massy kun prezindikilo de 70 dolaroj… ĉu ankaŭ tio estas eraro?

Baldaŭ poste, Newsauce  afiŝis fotojn [10]de la malobeema florbrasikokune kun drakfruktokiu portis prezindikilon de 168,17 USD (24,40 USD), simple demandante: ” Ĉu eraroj?”

[10]

Vaste cirkulitaj bildoj de florbrasiko kaj drakfrukto ĉe Massy Stores en Trinidado kaj Tobago, repostigitaj de Newsauce en Fejsbuko.

La retumantoj ne povis rezisti. Yolande Dick demandis, uzante vortludon [11]:

So the price gun fall and bounce it head? Come nah man Massy

Do, ĉu la prezpafilo falis kaj iris rekte al la kapoKio do estas tioMassy.

Annmarie Tafari aldonis [12]:

How come the mistake wasn’t a cheaper price instead of a higher one

Kial la eraro ne estis la pli malmultekosta prezo anstataŭ la pli alta?

Pri la troa prezo de drako-frukto, Jenelle Mayers mokis [13]:

Saw the dragon fruit price about two weeks ago and simply asked ‘HOW?’ especially since that fruit tastes like failed hopes and dreams. There was no mistake there!

Mi vidis la prezon de la drakofrukto antaŭ ĉirkaŭ du semajnoj kaj demandis “KIAL? ”  precipe , ĉar ĉi tiu frukto havas la guston de malsukcesaj esperoj kaj revojNeniu eraro ĉi tie!

Valerie Bowen, alia Facebook-uzanto, afrankis bildon de pako de tranĉita kukurbo kun prezetikedo de  TT$ 40,58 [14] (US$ 5,96) kaj akuzis la superbazaron pro perfidado de la fido de la klientoj, asertante, ke kamparanaj merkatoj vendas la saman produkton por TT$ 6 00 ($ 0.88) por funto (proksimume duonan kilogramon). Tamen, baldaŭ poste, komentoj pridubis la logikon de Bowen, konsiderante ke la prezo anoncita de Massy Stores estis TT$ 5.96 (US$ 0.87) je funto.

 Toya Hart sugestis [15]:

This pumpkin from Massy is slightly cheaper per pound that the price you quoted from the Farmers Market. There's obviously not 7 pounds of pumpkin in that tray so there's an error in the labelling.

Ĉi tiu Massy-kukurbo estas iom pli malmultekosta por funto ol la prezo de la Farmers’ Market, kiun vi citis. Evidente ne estas 7 funtoj da kukurbo en tiu pleto, do ne estas mismarkado.

Newsauce konsentis, dirante [16]:

Massy taking this for a joke now?
This doesn't look like 6.5 lbs of pumpkin to me.

Ĉu Massy prenas ĝin kiel ŝercon nun?  Tio ne aspektas kiel kukurbo de 6.5 funtoj al mi.

Post legado de artikulo en Toronto Star, kiu asertis, ke superbazaroj en Kanado, altigante la prezojn [17] pli rapide ol la merkato kaj profitante de la inflacio, Newsauce ankaŭ konsilis [18]:

Keep an eye on prices at your local groceries and see if they are doing the same thing.

Atentu prezojn en viaj lokaj merkatoj kaj vidu, ĉu ili faras la samon.

Kvankam nuntempe ne ekzistas datumoj por subteni asertojn pri neproporciaj prezoj en Trinidado kaj Tobago, estas klareke lokaj konsumantoj sentas en via poŝo [19]. La grandaj kaj neantaŭvideblaj prezŝanĝoj ankaŭ eroziis la bonan fidon de la publiko [20] kiu  sentas sin nesufiĉe subtenata [21]de organizoj kiel Divido pri Konsumantoj de la Ministerio pri Komerco kaj Industrio [22], kiu respondecas pri la defendo kaj protekto de la interesoj de konsumantoj.

Dume, multaj tobaguanoj en sociaj retoj konigis novaĵojn [23] pri la iniciato de Bds17,5 milionoj de la ĉefministro Mia Mottley por redukti altan vivkoston de la insulo [24], instigante Janae Campbell komenti:

Here [come] the Trinis comparing our country to Bim [Barbados]. Bear in mind we already have a truck load of subsidies. Bear in mind Barbados’s cost of living is one of the highest in the the Caribbean region if it isn’t number 1. So with that being said, I’m glad the move was taken but I still maintain we were blessed in TT.

Tie [venasla Trinis komparante nian landon kun Bim [Barbado]. Memoruke ni jam havas kamionon da subvenciojMemoruke la vivokosto de Barbado estas unu el la plej altaj en Karibi [25]o [eo]se ne la plej altaDomi ĝojas pro la iniciatosed mi ankoraŭ kredaske ni estis benitaj en TT.

Nann DeGool rebatis [26]:

At least she is doing things SUBSTANTIAL to benefit persons that […] fall on a particular socio economic scale. […] At least she is doing something…anything to alleviate the financial burdens of her ppl!

Almenaŭ ŝi faras SUBTANCIAJN aferojn por profitigi homojn kiuj […] falas en specifan sociekonomikan skalon. […] Almenaŭ ŝi faras ion… ion ajn por malpezigi la financan ŝarĝon de sia popolo!

Ĉefministro Mottley konfirmis [27]ke ĉiuj partioj en la provizoĉeno - farmistojsuperbazaroj kaj pograndistoj-distribuistoj - konsentis konservi profitmarĝenojn de certaj ŝlosilaj produktoj je ne pli ol 15por helpi malpezigi la financan ŝarĝon sur civitanoj.

En Trinidado kaj Tobagodatumoj de la Centra Statistika Oficejo (Central Statistical Office, CSO) malkaŝis [28], ke la kosto de manĝaĵo pliiĝis je 0,3en sole unu monatode aprilo ĝis majo 2022.