“Roosyan Klassiks”: intervjuo kun slovaka verkisto Daniel Majling pri kultaj rusiaj aŭtoroj kaj la aktuala nuligo-kulturo

Kovrilo de kolekto de rakontoj de Daniel Majling titolita “Ruzká klazika” [Rusa klasikaĵo]. Foto de Filip Noubel, uzita kun permeso.

Ekde la komenco de la dua rusia invado en Ukrainion en februaro 2022, en multaj eŭropaj landoj aperis alvokoj malpermesi la rusan kulturon. La problemo estas speciale sentema en Centra kaj Orienta Eŭropo, danke al proksimeco samtempe al Ukrainio kaj Rusio kaj la longtempa ĉeesto de la rusa kulturo ekde momento kiam Moskvo ekregis la regionon ĝis la fino de la 1980-aj jaroj.

Global Voices intervjuis slovakan verkiston, dramiston kaj bildstriiston Daniel Majling por demandi pri lia opinio dum lia lando bonvenigis grandajn grupojn da ukrainoj [en], kaj samtempe ĝi estas loko kie riĉaj rusianoj loĝas dum longa tempo [en]. Majling estas konata en Slovakio kaj Ĉeĥio ankaŭ pro sia malkutima libro eldonita en 2017 kaj titolita “Ruzká klazika“, kio povas esti tradukita kiel “Rusa klasikaĵo”, kolekto de rakontoj, maskitaj kiel tradukaĵoj, en kiuj li inventas humurajn kaj foje groteskajn fikciajn epizodojn, bazitajn sur la vivo de iuj el la plej famaj rusaj klasikuloj. Li faras tion iom kripligante iliajn nomojn, ekzemple transformante Turgenev al Toorgenef, aŭ Tolstoj al Tolsztoi, kun granda humuro kaj ironio. La libro estis elektita Libro de la Jaro kaj listigita por la plej prestiĝa slovaka literatura premio Anasoft Litera [sk]. La unua parto de la libro estas alirebla en la angla danke al traduko fare de Julia and Peter Sherwood [en].

La intervjuo estis farita en la ĉeĥa kaj slovaka per retpoŝto kaj redaktita celante stilon kaj koncizecon.

Demandita pri alvokoj nuligi la rusan kulturon Majling donas nuancitan respondon:

Pýtali sa ma na to v posledných týždňoch viacerí – čo s ruskou kultúrou teraz? Nemôžeme sa tváriť, že sa nič nestalo. Pravdu povediac, ani ja nemám ktovieakú chuť čítať Čechova a viem si predstaviť, že to, čo je u mňa len nechuť, môže byť u človeka z rozbombardovanej dediny doslova fyzický odpor. Nestalo sa to prvýkrát v histórii.  Časť otázky bojkotu ruskej kultúry je jasná – je tu „kultúra“, či skôr propaganda, ktorú bolo treba bojkotovať už dávno. Ani nejaká spolupráca so štátnymi kultúrnymi inštitúciami teraz asi nemá zmysel.  Na druhej strane je jasné, že bojkotovaním Sorokinových knižiek alebo Zvjagincevových filmov to Putinovi práve „nenandáme“.

Potom sú tu už menej jednoznačné veci, ktoré by bolo treba prediskutovať knižku po knižke. Napríklad Solženicyn – ten bol po návrate do Ruska všetko možné, len nie človek, s ktorým by som sa vedel hodnotovo stotožniť, a predsa si myslím, že Súostrovie Gulag by sme vo vlastnom záujme bojkotovať nemali.

Mi alfrontis tiun demandon plurfoje en la lastaj semajnoj: Kion fari pri la rusa kulturo nun? Ni ne povas ŝajnigi ke okazis nenio. Por esti sincera, mi havas neniun deziron legi Ĉeĥov kaj mi povas imagi ke mia deziromanko por iu el bombita vilaĝo povas transformiĝi laŭvorte je la sento de fizika abomeno. Tio estas ne unua kazo en historio. Parto de tiu demando pri la bojkotado de la rusa kulturo estas klara — ĉu tio estas “kulturo” aŭ pli verŝajne speco de propagando, kiu devus esti bojkotita delonge. De alia flanko, estas klare ke bojkoti librojn de Sorokin aŭ filmojn de Zvjagincev [en] ne estas tio kion ni aktuale nomas “bati” Putinon. Ekzistas ankaŭ malpli nigrablankaj situacioj kiam necesas pridiskuti ĉiun kazon aparte. Ekzemple Solĵenicin: Post sia reveno al Rusio li estis persono kun kiu mi ne povus identigi min rilate valorojn, sed tamen mi ne pensas ke bojkoto de lia “Arkipelago Gulago” efikus favore al ni.

Poste Majling proponis komparan analizon de la diskurso ĉirkaŭ la rusa kulturo, analizinte la koncepton de supozata tokseco de nacioj:

Tá otázka bojkotu má ešte ďalšiu rovinu. Mám kamarátov, ktorí sa o Dostojevskom alebo Tolstom vyjadrujú ako o principiálne toxických autoroch, v ktorých je hlboko zakorenený „ruský“ postoj k životu –  neúcta k slobode jednotlivca, nekritická podriadenosť voči autoritám, podozrievavosť voči racionalite, fatalizmus, fascinácia iracionálnom atď. 

Ak by sme otvorili otázku bojkotu ruskej klasiky pre jej „principiálnu toxickosť“,  jedným dychom by sme museli začať debatu o toxickosti  a bojkote Célina, Danta, Hauptmanna, Shawa, Sartra, Marxa, Nietzscheho, Heideggera, Platóna – ten zoznam autorov  je veľmi dlhý. Nemyslím si, že Dostojevskij je toxickejší ako Nietzsche.

Postoj, že v samotnej kultúrnej DNA Rusov je niečo toxické, má podľa mňa nebezpečne blízko k  etnocentrizmu. Latentne to v sebe obsahuje predpoklad, že niektoré civilizácie v sebe majú predispozície pre demokraciu a iné nie. Aj ja som čítal Huntingtona, ale v čase, keď bol v Španielsku Franco,  v Taliansku Mussolini, v Nemecku Hitler, na Slovensku Tiso, v Maďarsku Horthy, v Chorvátsku Pavelič atď., mohol niekto  rovnako „legitímne“ písať o európskej neschopnosti žiť v demokracii a o toxickosti našej kultúry, ktorá bola dobrá len na to, aby zavliekla svet do dvoch svetových vojen a predtým ešte vykonala na iných kontinentoch niekoľko príšerných genocíd. A napriek tomu sme sa k nejakej vratkej a neustále ohrozovanej demokracii dopracovali. Treba si však uvedomiť, že dni tejto demokracie sú spočítané, ak ju dopredu takýmto mudrovaním obmedzíme len na pár krajín. Ak sa k nej nemajú šancu dopracovať Rusi, ktorí k nám majú spolu s Juhoameričanmi kultúrne, nábožensky aj historicky najbližšie, ak sa k nej nemajú šancu dopracovať Rusi, ktorých posledný cár bol bratrancom nemeckého cisára i anglického kráľa,  čo potom Číňania s ich kolektivizmom? Čo Arabi a Peržania s ich sklonmi k teokracii? Čo africké národy? Ak nemá demokracia budúcnosť v Rusku,  jej dni sú z demografických, ekonomických a ďalších príčin spočítané aj na Západe.

La demando pri bojkoto havas ankaŭ alian tavolon. Mi havas amikon kiu parolas pri Dostojevskij aŭ Tolstoj kiel toksaj verkistoj, kiuj portas profunde en si “rusan” traktadon de la vivo, difinatan kiel manko de respekto al la libereco de la individuo, submetiĝo al aŭtoritato sen iuj ajn demandoj al ĝi, suspektemo al ĉio racia, fasciniĝo pri la senracio ktp. Se ni levos tiun demandon pri la bojkoto de la rusa klasiko pro ĝia “tokseco”, do ni devos ankaŭ lanĉi debatojn pri la tokseco kaj bojkotado de Céline, Dante, Hauptmann, Shaw, Sartre, Marx, Nietzsche, Heidegger, Platono — la aŭtora listo estas longa. Mi ne pensas ke Dostojevskij estas pli toksa ol Nietzsche.

Por mi la pozicio argumentanta ke estas io toksa en ĉiu vere kultura DNA de la rusoj estas danĝere proksima al etnocentrismo. Tio latente implicas ke certaj civilizoj havas antaŭkondiĉojn por demokratio dum la aliaj ne. Sed kiam Franco estis gvidanta Hispanion kaj Mussolini Italion, Hitler Germanion, Tiso Slovakion, Horthy Hungarion kaj Pavelić Kroation, iu povus havi “legitimon” verki pri la eŭropa malebleco vivi demokratie, same kiel pri la “tokseco” de nia kulturo kiu taŭgis nur por engaĝi la mondon en du mondmilitojn kaj antaŭ tio fari kelkajn terurajn genocidojn en aliaj kontinentoj.

Malgraŭ ĉio ĉi ni faris nian vojon al malstabila kaj ĉiam minacata demokratio. Tamen ni devas memori ke la tagoj de demokratio estos kalkulitaj se ni limigos ĝin nur al kelkaj landoj kun sufiĉa aŭtoritato. Se la rusoj, kiuj estas kulture, religie kaj historie plej proksimaj al ni, kune kun la sudamerikanoj ne havos ŝancon labori por demokratio, se la rusoj kies lasta caro estis kuzo de la germana imperiestro kaj de la reĝo de Anglio, ne havos ŝancon labori pri tio, kio pri la ĉinoj kun ilia kolektivismo? Kio pri la araboj kaj persoj kun ilia emo al demokratio? Kio pri afrikaj nacioj? Se demokratio ne havas estontecon en Rusio, ĝiaj tagoj estas kalkulitaj ankaŭ en la Okcidento pro demografiaj, ekonomiaj kaj aliaj kialoj.

Rilate sian specifan interesiĝon pri la rusa literaturo, Majling klarigis ke tio venis parte en periodo de 2009 ĝis 2013, kiam li estis komisiita transformi kelkajn rusajn klasikaĵojn al dramoj, inkluzive de “Anna Karenina” de Tolstoj, “Krimo kaj puno” kaj “La fratoj Karamazov” de Dostojevskij, kaj “Mortaj animoj” [en] de Gogol. Kiel li rememoras:

Po štyroch rokoch intenzívnej práce s týmito textami som bol tým spôsobom písania a myslenia jednoducho nasiaknutý.  V divadlách strednej a východnej Európy má určite bohatšiu inscenačnú tradíciu Čechov než Ibsen, Dostojevskij než Balzac, a teda tu existuje aj väčšie všeobecné povedomie o príbehoch, témach, či konfliktoch, ktoré táto literatúra prináša.

Post kvar jaroj da intensa laboro super tiuj ĉi tekstoj, mi estis ĝenerale merginta en tiun ĉi specon de verkado kaj pensado. En la teatroj de Centra kaj Orienta Eŭropo, dramoj de Ĉeĥov aŭ Dostojevski estas tradicie favorataj pli ol tiuj de Ibsen aŭ Balzac, kaj sekve estas granda informiteco pri la historioj, la temoj aŭ konfliktoj liverataj de tiu ĉi literaturo.

Tamen homoj en Centra Eŭropo havas specialan vidpunkton pri iliaj rilatoj kun Rusio kaj Okcidenta Eŭropo. En la fino de sia libro Majling skribas, komparante Francion kaj Slovakion, ke “v rodovej občine totiž nemôžu vznikať romány” — “en komunumo bazita sur familio [kiel Slovakio] romanoj ne povas aperi”. Ĉi tie li klarigas tiun ĉi citaĵon:

Tá veta z konca knihy naráža na naozaj špecifickú situáciu malých národov. Na Slovensku každý náhodný spolucestujúci vo vlaku sa tu po krátkom rozhovore stáva bývalým milencom vašej terajšej spolužiačky alebo terajším zaťom vašej bývalej učiteľky. Tieto osobné vzťahy tu v dobrom aj v zlom skresľujú všetko – kultúru, politiku, ekonomiku. Nie sme súčasťou takého celku, od ktorého by sme aspoň sčasti mohli mať odstup. 
Čo sa slovenskej literatúry týka, bolo a stále tu je pár originálnych samorastov, ale tí v podstate nikoho nezaujímajú ani na Slovensku. Je tu však aj dosť početná skupina tých, ktorí sa tvária, že ich nová kniha nemá nič spoločné s titulom, ktorý vyšiel pred 25 rokmi kdesi v zahraničí. Ale to je pochopiteľné. Po prvé, je tu pomerne malá možnosť odhalenia, a po druhé,  je to súčasťou našej literárnej tradície. Naša národná veselohra Dobrodružstvo pri obžinkoch je v skutočnosti poľská hra Okrężne.

Tiu frazo en la fino de la libro referencas al la vere specifa situacio de etaj nacioj. En Slovakio ĉiu hazarda vojaĝanto en trajno post mallonga konversacio evidentiĝos la eksa amanto de via lerneja amiko aŭ la bofrato de via eksa lerneja instruisto. Tiuj personaj ligoj modifas ĉion je la pli bona kaj pli malbona maniero: kulturon, politikon, komercon. Ni ne estas parto de la mondo de kiu ni povas almenaŭ parte distanciĝi. Se paroli pri la slovaka literaturo, plu estas kelkaj originalaj individuoj, sed ĝenerale neniu atentas ilin eĉ ene de Slovakio. Sed estas pli granda grupo de tiuj, kiuj pretendas ke ilia nova libro havas neniun rilaton al libro, publikigita antaŭ 25 jaroj eksterlande. Sed tio estas kompreneble. Unue, estas malverŝajne ke ili iam estos kaptitaj. Due, tio estas parto de nia literatura tradicio: Nia nacia dramo “Dobrodružstvo pri obžinkoch” [sk] – klasika komedio “Aventuroj dum Dankotago” [en] estas fakte la pola dramo “Okrężne” [pl]. 

Laŭ Majling, plej gravas por literaturo ke ĝi devas provoki, kiel li vortumis tion:

Veľa autorov sa snaží písať angažovane a použiť  literatúru ako zbraň v boji za dobro, čo zväčša so sebou obnáša aj ideologické šablóny, ako písať, resp. nepísať o svete. Ibaže podľa mňa je primárnou úlohou literatúry byť „toxickou“, nehoráznou, pohoršujúcou a  nezmyselnou. Literatúra je sviatkom bláznov, priestorom na to, aby sme všetko to, čomu úprimne veríme, obrátili na hlavu, spochybnili to, domysleli do tých najabsurdnejších extrémov. Počas sviatkov bláznov bolo umožnené parodovať a zosmiešňovať svetské aj duchovné piliere, na ktorých spoločnosť stála, súdobú morálku aj dobré mravy samotného autora. Ak je to v súčasnosti v literatúre problém, potom sme na tom so slobodou oveľa horšie ako v stredoveku.   

Multaj aŭtoroj klopodas esti engaĝitaj kaj uzi literaturon kiel armilon por lukti je bono, kio alportas pretajn ideologiajn modelojn de tio kiel verki aŭ ne verki pri la mondo. Ĝenerale por mi la cefa funkcio de literaturo konsistas en tio ke ĝi devas esti “toksa”, indigniga, ofenda kaj sensenca. Literaturo estas la festo de la stultuloj, la spaco kie ni devas renversi de piedoj-al-kapo ĉion je kio ni kredas, kie ni devas ĉion pridubi kaj konduki ĝis absurda stato. La festo de la stultuloj ebligis parodii kaj moki la sekularajn kaj religiajn pilierojn sur kiuj sin apogis socio. Se tio iĝas problema en la nuntempa literaturo, do ni havas problemojn pri nia libereco oble pli grandajn ol en la Mezepoko.


 

Image courtesy of Giovana Fleck.

For more information about this topic, see our special coverage Russia invades Ukraine.

 

 

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.