- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malkodante ĉinan Interretan leksikonon: Kiel jado iĝas reprezentanto de la ĉina prezidento Xi Jinping

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Civitanaj komunikiloj, Lingvo, Parollibereco, Politiko

Ĉina kaligrafio konvertita de “fonttopng.com [1]“. Bildo de Oiwan Lam.

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla]

La ĉina termino “Jado” aŭ “Fei Cui” (翡翠) estis akaparita en la lastaj jaroj de eksterlandaj ĉinaj disidentoj kiel kodita esprimo por kritikado de la ĉina prezidento Xi Jinping. La tendenco verŝajne daŭros, ĉar ĉinaj politikaj disidentoj ĵus lanĉis “Jado-kampanjon [2]“, alvokante eksigi la altan gvidanton.

Laŭ la Analytical Dictionary of Chinese Characters [3], “Fei Cui” origine referencas al birdospeco nomata Birdo kun Verdaj Plumoj (青羽鳥), Fei estas la maskla birdo dum Cui estas la ina partnero. Poste “Fei Cui” komencis reprezenti verdan jadon, la valorŝtonon kiu reprezentas noblecon, sanon kaj bonan fortunon en la tradicia ĉina kulturo.

Rilate sian strukturon, la ĉina hieroglifo “Fei” (翡) konsistas el du partoj: morfemo kiu montras signifon kaj fonetika komponanto kiu montras la prononcon de la hieroglifo. La fonetika parto Fei (非) troviĝas supre. Tamen, la hieroglifo Fei (非) povas ankaŭ signifi “erara”, “negativa” aŭ “neanta”. La malsupra parto estas la fonetika komponanto Yu (羽), kiu signifas “plumoj”.

La hieroglifo “Cui” (翠) ankaŭ sekvas tiun ĉi strukturon. La signifo de la hieroglifo estas esprimita per “Yu” (plumoj), kiu troviĝas en la supra parto dum la fonetika komponanto “Zu” (卒) estas en la malsupra parto. “Zu” kiu uzata aparte signifas “infanterio” aŭ “morto”.

Ĉar la fonemoj de ambaŭ hieroglifoj havas negativajn signifojn kaj ilia komuna morfemo Yu (羽, do “plumoj”) estas formita per du simpligitaj ĉinaj hieroglifoj “Xi” (习), kiuj estas la familinomo de la ĉina prezidento Xi Jinping, eksterlandaj ĉinaj disidentoj sukcese interpretas la terminon “Fei Cui” (jado) kun la signifo “neante Xi” kaj “Xi mortas”.

The China Digital Times konstatis ke en 2020 iuj ĉinaj retumantoj uzis la kradvorton “Qi Cui” (祈翠) [4], kiu laŭvorte tradukeblas kiel “preĝu por jado” por damni la altan gvidanton. Ekde tiam eksterlandaj ĉinaj disidentoj raportas ke la vorto “Cui” estas cenzorata [5] en ĉinaj sociaj amaskomunikiloj kaj retludoj [6], kvankam tiu aserto ne estis konfirmita.

La politika signifo de jado (Fei Cui) iĝas ĉiam pli populara dum eksterlandaj ĉinaj disidentoj provas kampanji kontraŭ aspiro de Xi Jinping al la tria prezidenta oficperiodo dum la proksimiĝanta somera pintokunveno [7] de la Ĉina Komunista Partio en Beidaihe.

La ĵus lanĉita “Jado-kampanjo [2]” estas unu el tiaj klopodoj. La reta kampanjo kritikas Xi Jinping pro tio ke li kondukis Ĉinion al politika, ekonomia kaj homrajta malprogreso kaj urĝigas ĉinajn retumantojn paroli kontraŭ Xi uzante kradvortojn inkluzive de #faliguXi kaj #JadoKampanjo.