- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Esperanto: De idealismo al realismo

Kategorioj: Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Lingvo, The Bridge

Foto de la Esperanta flago. Fonto: Canva

La lingvoj ofte estas esenca rimedo de identeco, sed ili ankaŭ kutime prezentas nesolvitan dilemon: paradokso, en kiu lingvoj permesas komunikadon, sed sole funkcias ene de certa loko kaj grupo de homoj, apartigante nin unu de la alia. Esperanto, aliflanke, serĉas plifortigi sin por esti vera enireja pordo kiu funkcias por ĉiuj geografiaj kaj demografiaj sektoroj. Tamen, kvankam Esperanto nutras idealismon, necesas surterigi la lingvon en konkretaj kaj realaj aferoj. Ĝia strebo al kompleta neŭtraleco fronte al sociaj kaj politikaj realaĵoj havas siajn limojn.

Sed, kio estas Esperanto? Ĝi estas artefarita lingvo, unu el la multaj inventitaj lingvoj en la mondo [1] [es], kiu unuafoje atingis percepteblan sukceson. Ĝi estis kreita en 1887 de Ludoviko Zamenhof [2], polo de juda deveno, estis kandidatigita 14-foje por la Nobel-premio pri paco [3]. Ĉirkaŭ 2 milionoj da homoj parolas ĝin en la mondo, kun evidenta sukceso en Meksiko. Famaj esperanstistoj inkluzivis Charlie Chaplin [4], J.R.R. Tolkien [5] kaj Lev Tolstoj [6].

La unua Universala Kongreso de Esperanto [7] en Boulogne-sur-Mer  (Bulonjo-sur-Maro [8]), Francio [9], 1905. Fonto: Foto en publika havaĵo [10].

Multaj homoj kredas ke Esperanto estas idealisma lingvo, kiel menciata en la titolo de ĉi tiu intervjuo [11] [es] eldonita de la meksika taggazeto Reforma [12][en], farita kun Carlos Velazquillo kaj Mallely Martínez, kiu estas prezidantino de la Meksika Esperanto-Federacio [13]. Eble, ĉar Esperanto krom esti lingvo, estas ankaŭ kulturo kun multaj moralaj principoj. Esperanto diferencas de multaj aliaj lingvoj laŭ ĉi tiu aspekto, ĉar ĝi ne estas por nur paroli kaj skribi. Tio estas: oni lernas pri la Esperanto-kulturo [14] bazita sur humanismaj kaj pacismaj valoroj kiam oni studas ĝin.

La sociaj rilatoj kiuj estas teksitaj en Esperantujo [14], estas multkoloraj, tamen ne eblas nei, ke ene de la esperantistaj idealoj ĉiam ekzistis konstanto de neŭtraleco, kiu tenis la lingvon en “pasiva” loko inter multaj sociaj fenomenoj. Ekzemple, la lingvo rezistas komercadon, aspekto kiu favoris la fakton ke ĝi ne estas uzebla por la profito de iu grupo de homoj.

Aliflanke, la esperantista komunumo preterlasis doni kritikon pri la kondiĉoj kiuj malhelpas la pliiĝon de la pacaj ideoj, kies parto ĝi estas. Ŝajnas ke pravigante la neŭtralan pozicion, kiun ĝi okupas ideologie, ĝi ne kritikas tiun malegalecan statuson de la mondo en kiu ni vivas. Koncerne ĉi tiun punkton, ni povas memori la vortojn de Frantz Fanon [15] en lia verko “Les Damnés de la Terre” (1961, ‘La damnitoj de la tero‘), kiu ĝuste mencias ke en la tempoj de nestabileco kaj milito, neŭtraleco estas respektata de tiuj kiuj eternigas situaciojn de perforto.

Klara ekzemplo estas la organizaĵo UEA [16] (Universala Esperanto-Asocio [17]) kritikata [18] pro sia “neŭtraleco” fronte al la rusia invado en Ukrainio, kies sola deklaro pri la rusia milita enmiksiĝo estis: “Ni ne alprenas politikajn starpunktojn [19]“; [ni povas] demandi unu la alian,  kie estas praktikataj la idealoj de Esperanto?

Surbaze de la ĉi supre menciita, ni povas reveni al la deirpunkto: ŝajnas ke sociaj rilatoj en la esperantista komunumo celas diskuti idealismojn kaj malofte parolas pri la socia realeco en kiu ekzistas Esperanto, la socia realeco de problemoj en la nuna mondo kiujn spertas individuoj tra la tuta mondo.

Sed ne ĉiam estis tiel. En antaŭaj jardekoj, la esperantistaro ja alprenis proprajn starpunktojn. Kiel mencias María Isabel Nájera Sepúlveda, [meksika sociologo kaj] aŭtorino de la verko “Esperanto y comunicación humana” [Esperanto kaj homa komunikado]: la esperantista kulturo, pretendante esti tutmonda, estis la akceptanto de multaj pensmanieroj kaj esprimformoj, ekzemple, aliĝo al kontraŭfaŝismaj pozicioj en landoj kiel Hispanio antaŭ jardekoj, ĝis la daŭra aldono de libroj, tradukoj kaj aŭdvidaj kaj muzikaj projektoj, kiuj disvolviĝadas ĝis hodiaŭ.  

Se Esperanto estas ujo de “pacaj batalantoj”, ĝi bezonas partopreni en la meditado pri la realaj problemoj. Eĉ se nia lingvo tute ne estas la [pli parolata] dua lingvo de la tuta mondo, ni povas almenaŭ doni al ĝi la kapablon esti granda komunika lingvo, aliri aferojn el pli humanismaj perspektivoj, alivorte, tio signifas denunci la malhumanecon de la realeco.

Do, kiel transcendi kaj doni tiun potencialon al Esperanto? La respondo troveblas en ekzemplo donita en 2018 de la [meksika] antropologo Iván Deance [20][es], kiu en la Nacia Esperanta Kongreso en Pŭeblo [21], Meksiko, parolis pri kiel Esperanto helpis liajn studentojn pli bone komuniki kun la Totonakoj [22], indiĝena loĝantaro, danke al la lingvaj kvalitoj de Esperanto, servinte kiel ponto-lingvo, faciligis la komprenon de ilia denaska lingvo. Tiu ĉi ekzemplo montras al ni superadon de la multkultura ebeno kaj la serĉadon de pli grava celo: la interkultura dialogo, tutnecesa por trovi solvojn al la malegalecaj vivkondiĉoj en niaj socioj.  

Ne ĉiuj el ni estas antropologoj kaj [nek] povas efektivigi projektojn kiel ekzemple tiu klarigita en la antaŭa alineo, sed informi pri ĉi tiuj aferoj estas fari pluan paŝon, esti implikitaj en sociaj rilatoj kreeblaj el Esperanto.