Intertraktoj inter Kubo kaj Usono pri migradaj aferoj: klarigo

Tiu ĉi historio estis origine publikigita en Periodismo de Barrio kaj estas republikigata de Global Voices kadre de partnera interkonsento. [La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

La 16-an de majo la Usona Departemento de Ŝtato anoncis aron da paŝoj por “subteni la kubanojn, liverante al ili pli da eblecoj por daŭrigi la vivon liberan de subpremado fare de la kuba registaro kaj serĉi pli grandajn ekonomiajn oportunojn”.

La deklaro aperis preskaŭ unu monaton post la relanĉo de la duonjaraj migradaj intertraktoj inter la du landoj kaj la remalfermo de usona konsula sekcio en Havano por pritrakti vizopetojn je limigita nivelo.

Periodismo de Barrio respondis al kelkaj demandoj por klarigi la ŝanĝojn, kiuj okazis en la lasta monato en la usona politiko rilate al Kubo.

Kio estis la novaj rimedoj, aprobitaj de la Biden-administracio?

Laŭ la porgazetara informletero eldonita de la Ŝtata Departemento, la agoj celas subteni kubanojn en iliaj aspiroj al libereco kaj pli bonaj ekonomiaj oportunoj kaj inkluzivas kreskon de konsulaj servoj, vizajn procezojn kaj la relanĉon de la Programo de Reunuiĝo de Familioj, kiu estis suspendita en decembro 2018 dum la prezidenta oficperiodo de Donald Trump.

Ĝi ankaŭ kuraĝigas la kreskon de la kuba privata sektoro per usonaj interretaj servoj, aplikaĵoj kaj platformoj de elektronika komerco, same kiel ĝi subtenas interagojn de kubaj kaj usonaj entreprenistoj per kreado de novaj vojoj por fari elektronikajn pagojn kaj per kresko de aliro al komerco kaj mikrofinancado.

Ankaŭ Usono likvidis limigon, kiu antaŭe ebligis ĝiri al unu familio ne pli ol 1000 dolarojn dum trimonata periodo, kaj diris ke ĝi plu subtenos ĝirojn al kubaj entreprenistoj por stimuli la kreskon de iliaj komercoj. La usona registaro ankaŭ faciligos por familioj viziti parencojn en Kubo kaj por aŭtorizitaj personoj eblecon ĉeesti renkontiĝojn kaj fari esplorojn sur la insulo.

Kiuj temoj estis pridiskutataj dum la migrado-intertraktoj?

La 21-an de aprilo 2022 unuafoje post kvar jaroj reprezentantoj de la registaroj de Kubo kaj Usono renkontiĝis por diskuti pri la plenumo de la Migrada Interkonsento, subskribita de ambaŭ landoj. Tiuj renkontiĝoj okazis dufoje ekde la 1990-aj jaroj antaŭ ol ili estis suspenditaj de la Trump-administracio en 2018.

Migradaj tendencoj, mekanismoj por pritrakti neorganizitan migradon, revenoj kaj repatrujigoj de civitanoj kaj la roloj de ambasadejoj estis inter la temoj, pritraktitaj en aprilo. La dialogo celis stimuli laŭleĝan, laŭordan kaj sekuran migradon inter la du landoj.

Novaj paŝoj de Biden kaj la relanĉo de la intertraktoj pri migrado povas esti interpretata kiel strategio celanta redukti nombron de migrantoj, provantaj eniri la landon kontraŭleĝe, speciale se analizi tion en la kunteksto de la renkontiĝoj kun gvidantoj de aliaj landoj en la regiono kiel Meksiko kaj Panamo, dum kiuj estis priparolata la sama problemo.

Kion diras la Usona-Kuba Migrada Interkonsento?

La Migrada Interkonsento inter Kubo kaj Usono inkluzivas la duflankajn interkonsentojn subskribitajn en 1984, 1994, 1995 kaj 2017.

La interkonsento de 1984 aperis rezulte de intertraktoj de la du registaroj, sekvintaj la amasan eliron tra la haveno Mariel. Kubo konsentis akcepti la revenigon de 2 746 migrintoj forlasintaj la landon dum la krizo, kiuj estis klasifikitaj de Usono kiel krimuloj aŭ mensmalsanuloj.

La interkonsentoj de 1994 kaj 1995 estis stimulitaj de la migrada ondo en 1994 konata kiel “Flosa Krizo” dum kiu proksimume 30 000 kubanoj foriris per maro al Usono.

Tiuj ĉi intertraktoj sekvigis garantion de la usona registaro doni po almenaŭ 20 000 vizojn jare. En majo 1995 Usono kaj Kubo subskribis alian dokumenton, laŭ kiu kubanoj kaptitaj en la maro aŭ kontraŭleĝe venintaj al la bazo de usona mararmeo en Guantanamo, devos esti revenigataj al Kubo dum la kuba registaro promesis ke ili ne estos punataj aŭ persekutataj pro ilia provo kontraŭleĝe forlasi la landon.

Ambaŭ interkonsentoj sekvigis la enkondukon de la politiko “Malsekaj piedoj, sekaj piedoj“, laŭ kiu kubaj migrantoj kaptitaj en la maro estas revenigataj al Kubo, sed se ili sukcesis atingi la bordon ili rajtas resti en Usono.

La deklaro en 2017 subskribita dum lastaj tagoj de Obama en la Blanka Domo, finis tiun ĉi politikon same kiel la programon de Permesiloj por Kubaj Medicinistoj, kreitan en 2008 dum la regado de la administracio de George W. Bush, kiu ebligis la eniron al Usono por medicinistoj laborantaj aŭ studantaj en tria lando sub gvido de la kuba registaro.

Ĝis kiu grado kreskis neorganizita migrado de Kubo al Usono?

La 10-an de decembro 2018 la Usona Servo pri Civitaneco kaj Enmigrado (angle: USCIS) por ĉiam fermis sian oficejon en Havano, preskaŭ komplete ĉesigintan vizajn servojn ekde decembro 2017 sekve de la tiel nomata “Havana Sindromo“.

Same en 2018 la Trump-administracio suspendis la efektivigon de migradaj interkonsentoj inter la du nacioj kaj la programon de Reunuiĝo de Familioj. La fermo de laŭleĝaj kanaloj por ricevi vizojn al Usono kombine al la malboniĝo de ekonomiaj kondiĉoj sur la insulo, kaŭzis kreskon de neorganizita migrado al Usono.

Ekde tiam laŭleĝa enmigrado al Usono falis je 90%, laŭ artikolo publikigita de la Instituto Quincy. Sole en 2020 doganejo kaj limgarda servo de Usono trovis pli ol 14 000 kubanojn, kiuj provis eniri la landon senpermese. En 2021 la nombro kreskis ĝis 39 303 kaj en la unuaj monatoj de 2022 ĝis 70 835, raportas la Instituto Quincy.

Laŭ datumoj de Trac Immigration, 83 478 kubanoj estis atendantaj respondon al iliaj azilpetoj en Usono en aprilo 2022. La cifero reprezentas pinton dum la tuta tempo kun pli ol duobla kresko de la totala nombro de pritraktataj kazoj registritaj en 2021.

Pritraktataj azilpetoj de kubanoj en Usono de 2010 ĝis aprilo 2022 (Fonto:kompilita de Periodismo de Barrio surbaze de datumoj de Trac Immigration).

En aprilo 2022 la plej granda nombro de kazoj estis en ŝtato Florido kie troviĝis 60,1% da ili, sekvis Teksaso (20,8%) kaj Tenesio (3,8%). La ŝtato kun plej malmultaj kazoj estis Portoriko kun nuraj 0,02%.

Pritraktataj azilpetoj de kubanoj en Usono laŭ ŝtatoj (Fonto:kompilita de Periodismo de Barrio surbaze de datumoj de Trac Immigration).

Malsame ol dum amasaj eliroj dum la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, en lastaj jaroj kubanoj elektas eniri Usonon prefere surtere ol surmare. La nuligo de viza reĝimo fare de la registaro de Nikaragvo en novembro 2021 ebligis al ili veturi al Nikaragvo kaj poste daŭrigi sian vojon surtere direkte al la sudaj limoj de Usono.

Artikolo en The Washington Post klarigas ke plejparto de la migrantoj eniras tra Yuma [eo], Arizono, kie estas truoj en landlima barilo aŭ tra Del Rio, Teksaso, marŝante laŭ malprofunda parto de Rio Grande.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.