La batalo pri ĉifromonaj revoj en Mjanmao

Bildo de Ameya Nagarajan

[La ligiloj en tiu ĉi artikolo estas en la angla, krom [eo] = en Esperanto]

La ekonomio de Mjanmao estas grave damaĝita post la puĉo okazinta la 1-an de februaro 2021. La Monda Banko taksas ke ĝi ŝrumpas po 18% jare. Sekve de tio, la mjanmaa kjato [eo] perdis 60% de sia valoro ekde septembro 2021. Tio estas la plej malalta nivelo dum ĝia tuta historio: la 17-an de septembro 2021 la valoro de la mjanmaa kjato al la usona dolaro en la nigra merkato estis 2 200, falinte de 1 330 antaŭ la puĉo.

Tiuj ĉi faktoj montras popolan malfidon al la Ŝtata Administra Konsilio (ŜAK) formita de militistoj. Speciale malaltiĝis dependeco de la homoj de la banka sistemo kaj de ĉiuj financaj mekanismoj ĝenerale. Tio stimulas la popolon de Mjanmao al uzado de ĉifromono kiel alternativo. Ambaŭ ŜAK kaj la ombra Registaro de la Nacia Unueco (RNU) agnoskis tiun bezonon per siaj mandatoj: la unua kiel rimedon kuraci la malsanan ekonomion per la cifereca mono kaj eviti truditajn sankciojn kontraŭ ĝi kaj la dua por apartigi la ekzistantan monon de la ŝtato kaj krei alternativan sendependan monon kiu garantios liberajn kaj sekurajn financajn fluojn. Ambaŭ flankoj ankaŭ anoncis proprajn ĉifromonajn iniciatojn; estos interese vidi kiu venkos en tiu ĉi batalo de ĉifromonaj revoj.

La revolucia ĉifromona revo

Lastjare anonima grupo de evoluigantoj kreis ciferecan monon nomitan MYD, kiu celis liberigi la homojn de la centralizita mono kontrolata de la junto. Tiu ĉifromono planis investi 45% de la valuto en RNU kaj distribui la restintajn 55% inter la civitanoj. Tamen ĉar ĝi malsukcesis krei rapide kreskantan bazon de uzantoj kaj ekhavis problemojn pri alirebleco, MYD ĉesis funkcii en decembro 2021.

Tuj poste, RNU anoncis la kreadon de Tether (USDT), stabila ĉifromono kies valoro estas alkroĉita al la usona dolaro, kiel oficiala anstataŭigo de la mjanmaa kjato. La RNU-ministro pri planado, financoj kaj investado, U Tin Tun Naing, diris: “Kiam venos la ĝusta tempo kaj se tio necesos por nia revolucio, ni nepre vastigos la liston de aprobitaj ĉifromonoj”. La esperoj kaj deziroj de la kontraŭjunta grupo fortigi ĉifromonon estas gravaj kaj ludas signifan rolon en ĝiaj iniciatoj.

Tamen la elekto de ĉifromono farita de RNU havas certajn dubigajn aspektojn. La rezonoj de RNU por elekti Tether estis preventi la spuradon de ĝiroj, krei pli bonajn kaj rapidajn ĝirojn kaj atingi financan stabilecon. Tether estas la tria ĉifromono laŭ grandeco kun merkata parto je 76 miliardoj da usonaj dolaroj kaj ĝi povas esti transdonata same kiel Bitcoin en ĝiroj malfacile spureblaj de registaro.

Tamen se paroli pri financa stabileco, en junio 2021 la prezidanto de la Federacia Rezerva Sistemo de Usono, Eric Rosengren, avertis ke Tether povas esti minaco al financa stabileco. Ĉifromona negocisto Bernhard Muller, aŭditoro de DeFi (angle: Decentralized Finance) kaj sekureca analizisto, ankaŭ skribis ke Tether povas iĝi nigra cigno (angle: Black Swan) de ĉifromono kaj ke ĝia stabileco povas drame kolapsi. Restas nur atendi kaj vidi ĉu la revo de la ombra registaro dependos de Tether.

La diktatura ĉifromona revo

Ĉiuj formoj de ĉifromono estis malpermesitaj en Mjanmao longe antaŭ la puĉo. En 2020 la Centra Banko de Mjanmao (CBM) deklaris malpermeson de ĉifromono, referencinte al Bitcoin (BTC), Litecoin (LTC), Ethereum (ETH) kaj Perfect Money (PM), kaj ĉiuj vendistoj devus esti punataj surbaze de mona leĝo. En januaro 2022 denove, responde al la deklaro de RNU pri Tether kiel oficiala valuto, farita en decembro 2021, ŜAK preparis leĝon pri kibersekureco, kiu faris krima la uzadon de VPN kaj de ĉifromono. La ironio de la militista paŝo estas ke tuj post la malpermeso de ĉifromono en februaro 2022 ĝi deklaris ke ĝi estas kreanta ciferecan monon.

Majoro-Generalo Zaw Min Tun, proparolanto de la militistaro de ŜAK, diris: “Cifereca valuto helpos plibonigi la financajn aktivadojn en Mjanmao”. ŜAK luktas por restarigi la forte ŝrumpintan ekonomion helpe de cifereca mono. La centraj bankoj de diversaj landoj postkuras la revon pri Centra Banko de Cifereca Mono (CBCM) kiel la ĉina projekto de cifereca juano, por altigi siajn ekonomiojn trafitajn de la pandemio. Malgraŭ tio, la ĉefa ekonomikisto pri Mjanmao ĉe la Monda Banko, Kim Edwards, diris dum konferenco: “Ni pensas ke la lando ne estas en la plej bona pozicio por havi eblecon fari ion similan al tio”.

Aliflanke, la militistaro observas kaj arestas kontraŭjuntajn grupojn spurante telefonnumerojn per Wave Money, K Pay, CB Pay, ktp. La alia eventuala celo de la junta strebo al cifereca mono povas esti la revo pri centralizita manipulado de la ĝiraj datumoj de la homoj en unu loko, tiel ke oni povu spuri kaj kontroli civitanojn eĉ pli senprobleme.

La rolo de ĉifromono je rezistado kaj reprezalioj

La granda diskurso de la ĉifromona movado kondukas al la disiĝo de mono kaj ŝtato. Estas evidente ke ekde kiam ĉio komenciĝis per la blanka papero de Satoshi, la ĉifromono estas prezentata kiel rezistado al la ŝtata povo. La ĉifromona revolucio en Venezuelo estis prezentita kiel granda ekzemplo de ambaŭ rezistado kaj reprezalioj.

Venezuelo estas unu el la plej rapidaj aprobintoj de ĉifromono en la mondo. La bolivaro [eo] perdis ĉirkaŭ 200 mil elcentojn de sia valoro kontraŭ la usona dolaro ekde 2013, kreinte la plej ekstreman hiperinflacion en la mondo. La usonaj sankcioj kaj la enorma nivelo de senlaboreco aldonis pli da fuelo al la hiperinflacia flamo. Por eliri la situacion, venezuelanoj sin turnis al ĉifromono, kiun ili povus uzi libere ie ajn en la mondo, sen iuj ajn reguligoj de la registaro. La kazo de Valiu, ĝira platformo bazita sur blokĉeno, povas esti unu el la grandaj ekzemploj de rezistado ĉi tie. La diasporaj komunumoj de venezuelanoj povas sendi ĝirojn al siaj familioj en la lando, povas aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn necesaĵojn per Valiu kaj ankaŭ povas aĉeti ĉifromonon per pesoj. Tamen la granda iniciato anoncis sian fermon en decembro 2021 pro la riska situacio en Venezuelo.

Se paroli pri la reprezalia flanko, la registaro de Venezuelo provas centralizi la ĉifromonan movadon kreante Petro, nacian ciferecan monon. Venezuelo estas nur unu el la multaj ŝtatoj kiuj atente rigardas al ĉifromonoj aŭ ciferecaj valutoj bazitaj sur blokĉeno kiel instrumento de centralizado kaj spurado. Ekzemple ankaŭ Ĉinio ekde 2014 akcelas la kreadon de nacia cifereca mono, cifereca juano [eo], kiun la Popola Banko de Ĉinio nomis “suverena mono”. The Washington Post raportis ke la Ĉina Komunista Partio deziras spuri sian propran popolon pli skrupule establinte pli centralizitan ciferecan monon. La cifereca juano ebligas nur “kontrolatan anonimecon”, kio signifas ke la persone identigeblaj informoj pri civitanoj estos grandskale difinataj kaj kontrolataj de la ŝtato. La mono iĝas unu el la instrumentoj de la ĉina sistemo de socia kredito, kiu estas mondskale unu el la instrumentoj de cifereca publika administrado plej entrudiĝantaj en privatecon.

Konkludo

La ĉifromona revolucio en Venezuelo havas similan politikan kaj ekonomian kuntekston al tiu de Mjanmao nun. Tamen en Mjanmao la strategioj pri ĉifromonaj revoj ĉe ambaŭ flankoj pli grande substrekas leĝodonajn aktivadojn ol evoluigon de la ĉifromona ekonomio. Kaze de Venezuelo, la evoluigo de la ĉifromona ekonomio devenas pli de sociaj ciferecaj novigoj, profunda kompreno de valorkreado kaj distribuado, kaj de la ebleco atingi lokajn komunumojn ol de leĝodonaj aferoj.

La ĉifromona revolucio en Mjanmao estas ĉe la komenco de obstina lukto inter reprezalioj kaj rezistado. Tio ludos gravan rolon en la politika revolucio en Mjanmao: ĉu la lando povos restarigi demokration aŭ dronos en aŭtoritatismo [eo].


Bonvolu viziti la projektan paĝon (angle) por pliaj informoj de Unfreedom Monitor (Monitoro de Mallibereco).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.