- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Tajvano: la plej feliĉa nacio en Orienta Azio, laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022

Kategorioj: Orienta Azio, Ĉinio, Honkongo (Ĉinio), Tajvano (RĈ), Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Sano, COVID-19
[1]

Ekrankopio de la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022, afiŝita en Tvitero.

La Reto de Solvoj por Daŭripova Evoluo de la Unuiĝintaj Nacioj publikigis la 18-an de marto la Tutmondan Feliĉo-Raporton [2] 2022.

La raporto rangigas Tajvanon [3] [eo] kiel la 26-an plej feliĉan nacion en la mondo kaj la plej feliĉan inter landoj de Orienta Azio, dum Honkongo [4] [eo] falis al la 81-a loko, tuj post Rusio [5] [eo].

Se paroli pri la ĉeftera Ĉinio [6] [eo], ĝi okupas la 72-an lokon inter 146 landoj.

Ĉi-jare la raporto substrekas la efikojn de Kovim-19 sur la homan bonfarton kaj unu el ŝlosilaj trovaĵoj estas jena:

Countries where people trusted their governments and each other experienced lower COVID-19 death tolls and set the stage for maintaining or rebuilding a sense of common purpose to deliver happier, healthier and more sustainable lives.

Landoj kie homoj fidas al siaj registaroj kaj unu al alian, spertis malpli altan nivelon de mortoj pro Kovim-19 kaj tio establis bazon por la kreado aŭ rekonstruado de sento de komuna celo por doni pli feliĉan, sanan kaj stabilan vivon.

La raporto mezuris subjektivan pritakson fare de homoj de ilia propra bonfarto kun ses ŝlosilaj variabloj: pokapa Malneta Enlanda Produkto [7] [eo], sociala subteno, atendata daŭro de sana vivo, libereco fari vive gravajn elektojn, senavareco kaj libereco de korupto.

Jeffrey D. Sachs, la fondinta redaktoro de la raporto, resumas [8] la lecionojn lernitajn dum esploroj, kiuj daŭras jam jardekon:

Now, at a time of pandemics and war, we need such an effort more than ever. And the lesson of the World Happiness Report over the years is that social support, generosity to one another, and honesty in government are crucial for well-being. World leaders should take heed. Politics should be directed as the great sages long ago insisted: to the well-being of the people, not the power of the rulers.

Nun, en tempo de pandemioj kaj milito, ni bezonas tiajn klopodojn pli ol iam ajn. Kaj la leciono de la Tutmonda Feliĉo-Raporto dum jaroj estas ke sociala subteno, senavareco de unu al alia kaj honesteco en registaro estas precipre gravaj por la bonfarto. Mondgvidantoj devas atenti tion.  Kiel diris grandaj saĝuloj antaŭ longe, politiko devus esti direktita al la bonfarto de la popolo, ne al la povo de la regantoj.

Tajvano okupas la unuan lokon inter la landoj de Orienta Azio dum du sinsekvaj jaroj. Malgraŭ alfronti militminacojn [9] kaj ekonomian premon [10] flanke de Ĉinio, Tajvano suferis de la pandemio de Kovim-19 malpli [11] ol ĝiaj najbaroj.

Ĉinio pretendas pri suvereneco super Tajvano, kiu fakte estas aŭtonoma ŝtato ekde kiam Kuonmintango [12] establis la registaron en ekzilo de Respubliko Ĉinio post sia malvenko en la Ĉina Enlanda Milito [13].

En sociaj retejoj multaj levas siajn brovojn rigardante diferencojn en feliĉo inter ĉinlingvaj nacioj en Orienta Azio, substrekas Tviter-uzanto @pybaubry 

Estas sufiĉe mirinde ke “Tajvano, provinco de Ĉinio” okupas la 26-an lokon en la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022 dum Ĉinio la 72-an kaj Honkongo, speciala aŭtonoma regiono de Ĉinio, la 81-an (!).

Aŭ eble tio okazas ĉar Tajvano ne estas, unuavice, “provinco de Ĉinio”.

— Pierre-Yves Baubry 🇺🇦 (@pybaubry) La 22-an de marto 2022 [14]

Dum multaj tajvananoj reagis [15] al la novaĵoj kun malkontento pri kreskanta inflacio kaj malalta salajronivelo, ili agnoskis ke ili ĝuas pli da libereco ol aliaj ĉinaj socioj.

Tajvano okupis ankaŭ unuajn lokojn en la Tutmonda Indekso de Libereco [16], Tutmonda Ekonomia Indekso [17], Tutmonda Indekso de Gazetara Libereco [18] kaj la EIU Demokratia Indekso [18]. Do, kiel estas dirite en unu el komentoj [15] al novaĵo pri la Tutmonda Feliĉo-Raporto en Fejsbuko:

把自由看得重的人就快樂,把錢看得重的人就不快樂,如此而已。

Se oniaj valoroj estas libereco, oni estos feliĉa, se oniaj valoroj estas mono, oni ne estos feliĉa.

Pozicio de Ĉinio en la feliĉa rangolisto pliboniĝis dum la pandemio. En 2019 [19] [zh], antaŭ la eksplodo de Kovim-19, ĝi okupis la 93-an lokon kaj ĉi-jare saltis al la 72-a. Honkongo inverse falis de la 76-a al la 81-a en la sama periodo.

En la ĉeftera Ĉinio okazis malmultaj diskutoj pri la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022. Ĉinio evoluigis propran mezurilon de feliĉo [20] en rangolistoj de siaj urboj. La ŝlosilaj variabloj estas nivelo de okupiteco, enspezoj, naturmedio, publika sekureco, edukado ktp. En 2021-2022 la plej feliĉaj urboj en Ĉinio estis Ĉengduo [21] [eo], Hangĝoŭo [22] [eo] kaj Ningbo [23] [eo].

Se paroli pri Honkongo, kvankam la urbo ne suferis grandajn pandemiajn eksplodojn dum lastaj semajnoj, la urbo estis fortranĉita de plejparto de la mondo [24] danke al la tre rigora politiko de pandemia kontrolado, kaj alfrontis seriozajn regresojn [25] de homaj rajtoj kaj liberecoj post la enkonduko de la leĝo pri nacia sekureco [26] en 2020.

En Fejsbuko homoj reagis [27] al pozicio de Honkongo en la feliĉo-listo kun sarkasmaj rimarkoj pri politika medio de la urbo:

做調查嘅人都未喺香港住過!邊可信㗎我哋有咗國安法, 又有完善嘅制度,啲警察又知法犯法,個個高官又奉公守法!黎住下包你覺得幸福啊

La esploristoj neniam loĝis en Honkongo. Tio estas malfidinda. Ni havas la leĝon pri nacia sekureco kaj plibonigitan balotsistemon. Policistoj bone konas la regadon per la leĝo [28]*. La registaraj oficialuloj estas sindediĉaj kaj leĝobeemaj. Simple venu kaj setliĝu ĉi tie, vi estos tre feliĉa!
(*Noto de la red.: La kvinjara plano de Ĉinio pri konstruado de la jurŝtato (2020–2025) enhavas koncepton pri juro, kiu devias de la nuna koncepto de UN pri jurŝtato. Kio plej gravas estas, ke “regado de la leĝo prenas la lokon de la jurŝtato [28]” [eo] aŭ angle ‘rule by law’ anstataŭ ‘rule of law’).

我地有愛黨者治港,又有宇宙無敵郭安發,冇理由唔開心嘅,好肯定係外國勢力又企圖抹黑我地偉大嘅中共國同香港市。

Ni havas patriotojn, kiuj amas la unupartian ŝtaton, kiu regas Honkongon kaj la nevenkeblan nacian sekurecon leĝon. Ni ne havas kialojn esti malfeliĉaj. Tio ĉi certe estas kalumnia kampanjo lanĉita de eksterlandaj povoj por nigrigi la Ĉinan Komunistan Partion kaj la urbon Honkongo.

Laŭ la Tutmonda Feliĉo-Raporto 2022, Finnlando [29] [eo] estas la plej feliĉa lando en la mondo dum kvin sinsekvaj jaroj kaj la plej feliĉa deko konsistas plejparte el eŭropaj landoj, escepte de Israelo [30] [eo] kaj Nov-Zelando [31] [eo]. La plej malfeliĉa lando, okupinta la 146-an lokon, estas Afganio [32] [eo].