La heredaĵo de la lasta parolanto de la jagana lingvo en Ĉilio

Foto de Cristina Calderón. Uzita kun permeso de ŝia nepino Cristina Zárraga.

Avinjo Cristina Calderón, forpasinta la 16-an de februaro 2022 je la aĝo de 93 jaroj, estis amata de la indiĝena jamana komunumo [es: Yàmana] de Bahía Mejillones, situanta en Puerto Williams ĉe insulo Navarino, ĉe la plej suda finaĵo de Ĉilio. Kiel lasta konata parolanto de la jagana lingvo (konata kiel yágankuta en la jagana komunumo kaj ankaŭ kiel jamana lingvo [es: Yamana] en scienca literaturo), ŝi reprezentis unu el la lastaj vivaj ligiloj al la mondo de la jamanaj prauloj. Ŝi estis tenere nomata Abuela Cristina (Avinjo Cristina).

Lingvo reprezentas pordon al kompreno de la profundeco de la homa sperto per la okuloj de posedantoj de tiu ĉi kulturo. Ĝia perdo signifas ke la ligo per kiu okazas la transdonado de lingvo de unu generacio al alia estas rompita. Se la scioj de tiu ĉi lingvo ne estas dokumentitaj, ili ne estos alireblaj por la komunumo por estonta uzado. Antaŭ ol forpasi, Calderón faris ĉion por esti certa ke sia lingvo estos savita per libroj kaj aliaj fontoj.

La parencoj de Calderón estis parto de la lasta generacio kiu partoprenis en tradicia jamana rito markanta plenkreskiĝon, konata kiel Čiaxaus, antikva spirita praktiko en kiu knaboj kaj knabinoj estas preparataj por la vivo kiel plenkreskaj membroj de sia komunumo per trapaso de fizikaj elprovoj kaj lernado de postvivaj taktikoj. Dum sia vivo Calderón atestis per propraj okuloj la terurajn ŝokojn kaŭzitajn de daŭra koloniado de jamanaj teritorioj fare de eŭropaj setlintoj, same kiel la kulturan asimiladon de sia popolo per misiista agado, transloko de tradiciaj teroj kaj diskriminacio kontraŭ la nomada vivmaniero.

La jamanoj [eo] estas indiĝenoj de Fajrolando, konata kiel Onaašáka en ilia lingvo, en la suda regiono de Sudameriko. La jamana popolo okupis tiun ĉi regionon dum pli ol 10 000 jaroj. Ilia lingvo spegulas proksimajn rilatojn kun la tero kaj la maro kaj kun ĉiuj specioj en ili.

Cristina Calderón. Foto en publika havaĵo.

Laŭ eseo de ŝia nepino Cristina Zárraga, publikigita en Langskape Magazin [en], Calderón kreskis parolante sole la jaganan ĝis la aĝo de 9 jaroj, kiam ŝi komencis iom lerni la hispanan, anglan kaj aliajn indiĝenajn lingvojn parolitajn apude. Ŝi vivis duonnomade, kreskinte proksime al la naturo, vojaĝante per boato al multaj lokoj en Fajrolando antaŭ ol la landlimo kun Ĉilio kaj Argentino dividis la regionon je du malsamaj naciaj ŝtatoj. Calderón orfiĝis junaĝe kaj estis prizorgata de siaj parencoj kaj baptopatrino. Tiutempe multaj jamanoj bedaŭrinde mortis pro pulmaj malsanoj kaj parencoj de la avino ne estis escepto.

La postvivaj strategioj de ŝia familio inkluzivis la strigladon de ŝafoj en somera tempo kaj la ĉasadon de lokaj animaloj kiel la guanako kaj la lutro, en aliaj sezonoj. Calderón ĝuis multe da libereco dum ĉasado kaj libera boatado en la tradicia jamana teritorio, sed ankaŭ alfrontis diversajn malfacilaĵojn. Por garantii ŝian sekurecon, ŝia familio admonis ŝin edziniĝi al viro 15 jarojn pli aĝa. Ŝi travivis malriĉecon, translokadon kaj multajn sociajn ŝanĝojn dum sia longa vivo. Ŝi iĝis lerta plektantino de korboj kaj estis aprezata pro sia majstreco. Fine de sia vivo, speciale post la forpaso de sia amata fratino Ursula Calderón, kun kiu ŝi multe babiladis en la jagana, ŝi estis vaste honorata kiel la lasta flua parolanto de la lingvo.

La influo de Calderón kiel la lasta parolanto estis sentata surloke en Fajrolando kaj mondskale. Ŝi estis rekonita kiel Viva Homa Trezoro [es] de la ĉilia registaro en 2009. Ŝi ofte aperis en amaskomunikiloj kaj koncentriĝis je kundividado de sia lingvo kun homoj ĉirkaŭ ŝi. Ŝi parolis pri la grave endanĝerigita statuso de la jamanoj kaj ludis aktivan rolon en produktado de multnombraj materialoj en la jagana lingvo. La multaj verkoj de literaturo kaj arto kiujn ŝi postlasis iĝis la ĉefa fonto de materialoj por klopodoj revivigi la jaganan lingvon nun kaj estonte.

La profundeco kaj beleco de la jagana lingvo povas esti aprezataj kaj komprenataj per legado de “Yágankuta: Malgranda vortaro de la jagana” — ilustrita libro produktita de Cristina Calderón kaj de ŝia nepino Cristina Zárraga kunlabore kun esploristoj kaj artistoj kiel Oliver Vogel, Yoram Meroz, Anna Kolle kaj aliaj.

Kovrilo de la libro “Hai kur mamášhu čhis” (Mi deziras rakonti al vi historion) de Cristina Zárraga kaj Ursula Calderón.

Estas ankaŭ jagana vortolisto el 715 vortoj [en], kompilita de lingvisto Ana María Guerra Eissmann kaj alirebla rete per la Interkontinenta Vortara Serio. La libro de jamanaj fabeloj, rakontitaj al Zárraga de Cristina Calderón kaj de ŝia fratino Ursula Calderón, havas la titolon “Hai kur mamášhu čhis” (“Mi deziras rakonti al vi historion”) kaj estas aĉetebla en Amazon, origine eldonita de Ediciones Pix [es], eldonejo bazita en Ĉilio kaj Germanio. Cristina Zárraga ankaŭ verkis biografion de sia avino en la hispana en libro titolita “Memorias de mi abuela yagan” (Rememoroj pri mia jamana avino).

La forpaso de Calderón reprezentas grandegan perdon. Kiel la lasta parolanto de Yágankuta kaj unu el la lastaj atestintoj de la tradicia jamana vivo, ŝi havis fluecon kaj sciojn kiuj ebligis esprimi ŝian kulturon en unika maniero, kion hodiaŭ povas fari neniu.

Tamen, ŝia nepino Cristina Zárraga antaŭnelonge diris en intervjuo al la ĉilia magazino Pousta [es] ke Calderón ne deziris esti rigardata kiel la lasta jamano. “Mi ne estas la sola, nek la lasta. Rigardu ĉirkaŭ mi, estas multe da jamanoj” diris ŝi reference al la ĉeesto de jamandevenuloj en sia komunumo. Ŝi estis la lasta parolanto, sed ne la lasta jamano.

Zárraga nun klopodas surloke protekti la medion kaj kundividi la jaganan lingvon, aranĝante Zoom-renkontiĝojn por lingvolernantoj. Ŝiaj aliaj parencoj loĝas en Bahía Mejillones en insulo Navarino en Ĉilio, kie ili vivtenas sian kulturon [es] en multaj formoj kaj aktivas pri la protektado de la rajtoj de indiĝenaj popoloj en Ĉilio.

Prezentado de libro “Cristina Calderón. Rememoroj pri mia jamana avinjo” (CC BY-NC-SA 2.0)

Danke al la heredaĵo de Calderón, estas multe da materialaj por novaj parolantoj kaj granda bazo por lernado. Haveblas ĉiuj vojoj por ke la heredaĵo de la avino restu viva.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.