La hiĝabo ĉe televido en Alĝerio: Fino de ĉio franca

Ekrankopio el Jutuba filmeto montranta unuan kapkovritan alĝerian prezentistinon de televidaj novaĵoj ekde sendependiĝo de la franca okupado.

Tiu ĉi artikolo estis unue publikigita de Raoseef22 la 25-an de februaro 2022. Redaktita versio estas republikigata kadre de partnereco kun Global Voices.

Unuafoje dum duonjarcento alĝerianoj vidis prezentistinon de novaĵoj kun hiĝabo en ŝtata televido matene la 15-an de februaro 2022. Tio estis vaste rigardata de alĝerianoj kiel historia evento, post kiam la televidstacio rompis la malpermeson pri surhavo de hiĝabo en publika televido.

Ekde la tago kiam Alĝerio gajnis sendependecon de la franca okupado la 5-an de julio 1962 kaj regajnis suverenecon super siaj radiaj kaj televidaj sidejoj la 28-an de oktobro 1962, Najwa Gedi estas konsiderata la unua virino en hiĝabo, kiu prezentis novaĵbultenon.

Alĝeria prezentistino de la ĉefa novaĵbulteno Said Toubal afiŝis en sia oficiala Fejsbuk-paĝo:

For the first time after the independence, Algerian state television gives space for hijabi women in news bulletins, and colleague Najwa Jedi shines bright in her presentation.

Por la unua fojo post la sendependiĝo, alĝeria televidstacio donis lokon al virinoj en hiĝabo por [prezenti] novaĵbultenojn kaj kolegino Najwa Jedi brilis dum sia prezentado.

La kaptuko estas malpermesita

Membro de la Alĝeria Nacia Unio de Ĵurnalistoj (ANUĴ) Reda Jawadi asertas ke alĝeria televido “estis malebliganta al kapkovritaj virinoj aperi sur la ekrano dum pli ol duonjarcento ekde la restarigo de kompleta suvereneco super ŝtataj radio kaj televido, malgraŭ la fakto ke islamo estas la ŝtata religio”.

Parolante pri Raseef22, Jawadi diris: “La mentaleco estiginta malpermeson de la apero de la virino en kaptuko sur la ekrano estas mense heredita de la organizintoj de tiu ĉi publika institucio kaj mankas leĝo ene de la televidstacia sidejo, kiu malpermesus la aperon de kapkovritaj virinoj sur la ekrano, tio estas ĉefe hereditaj instrukcioj”.

Li aldonis:

The headscarf was forbidden on television due to personal convictions and improvised decisions issued by successive officials in managing and running Algerian state television since the independence, and this of course, is prompted by successive governments that were greatly satisfied with this policy.

La kaptuko estas malpermesata en televido pro personaj konvinkoj kaj improvizitaj decidoj, faritaj de sinsekvaj oficialuloj dum administrado kaj regado de la alĝeria ŝtata televido ekde la sendependiĝo kaj tiu ĉi kurso estas kaŭzita de sinsekvaj registaroj, kiuj estis tre kontentaj pri tiu ĉi politiko”.

Reda Jawadi diris: “La plej nova movo de la televido markas la komencon donante al miloj da inaj diplomiĝintoj de amaskomunikiloj kaj altlernejoj pri komunikado en la lando kaj kaptukoportantajn virinojn kiuj aspiras aperi en la amaskomunikilaro, la ŝancon labori en la ŝtata televida konstruaĵo en la strato Al- Shuhada, aŭ en iuj de ĝiaj regionaj institucioj trans la ŝtato”.

La virina korpo sur la ekrano

Malgraŭ restarigo de suvereneco super televido kaj radio, forprenitaj de la francoj la 28-an de oktobro 1962, Yamin Boudhan, profesoro pri amaskomunikiloj en la Universitato de Kataro, argumentas en siaj komentoj al Raseef22, ke ĉiuj sinsekvaj decidofarantoj en amaskomunikiloj kaj televido “heredis eŭropan pensmanieron laŭ aspekto kaj prezentado”.

En iliaj okuloj la kaptuko estas “malprogresema kaj necivilizita bildo, ideo heredita de la franca pensado” diris li, citante francan politikon kiu estas vaste rigardata kiel maltolerema rilate islamajn tradiciojn kaj praktikojn. Li aldonis ke estas malfeliĉe ke tiu pensmaniero, kiun li priskribis kiel “serĉado de ebleco detrui la alĝerian identecon ene de la plej profundaj partoj de alĝeria socio” daŭris dum pli ol duonjarcento, eĉ post la sendependiĝo.

Dum interparolo kun Raseef22, li aldonis ke la promociita bildo de la virina korpo “estis tre grava ke tiu aperis en televido, kaj ke gravis montri elstarajn aspektojn de virinoj kiel bildon aŭ respegulon de civilizon ankaŭ por altiri spektantojn, kaj tio estis kio la alĝeria televido celis dum tiu periodo”.

Ĉu kapkovrita? Eĉ ne revu pri laboro

Laŭ Boudhan, la revo de hiĝabportantaj virinoj labori en la alĝeria publika televido fariĝis “malproksima fantazio kaj preskaŭ neebla tasko, ĉar preskaŭ ĉiuj inaj diplomiĝintoj de la amaskomunikilaro kaj komunikadsekcioj en Alĝerio finfine eklaboras en administrado aŭ edukado, kaj tiuj, kiuj deziras specialiĝi en tiu ĉi kampo, finfine finiĝas labori en radio, novaĵagentejoj kaj diversaj gazetoj.”

Alĝeria ĵurnalistino Sabah Boudras, kiu studis en Svedio dum pli ol kvar jaroj, konfirmas ke ŝi “serĉis laboron en alĝeria publika televido, sed ŝia laborpeto estis rifuzita dum ŝia unua intervjuo pro la hiĝabo”.

En deklaro al Raseef22, Boudras atestas:

The response was harsh and direct, and was openly tied to the hijab with the words: ‘You want to work in the news department and present news bulletins… Do not even dream of it because this will not come true. If you want to work, you should work in the Al-Qur’an Al-Kareem channel (Quran TV)’.

La respondo estis kruda kaj rekta, kaj estis malkaŝe ligita al hiĝabo kun la vortoj: “Vi deziras labori en la novaĵdepartemento kaj prezenti novaĵbultenojn… Eĉ ne revu pri tio, ĉar tio ne okazos. Se vi deziras labori, vi devas labori en la kanalo Al-Qur’an Al-Kareem (Quran TV)”.

Sabah aldonis poste: “Mi ŝatas novaĵbultenojn, do kiel mi povas eklabori en alia sektoro kaj kial tio estis malpermesite? Kial ĉiuj esperoj kaj revoj de kapkovritaj virinoj esti kreivaj kaj aperi en amaskomunikiloj estas blokitaj kaj ruinigitaj fare de la oficiala alĝeria kanalo?”

Pro tiu ĉi kaj aliaj kialoj en la edukado kie ŝi laboris, Sabah Boudras decidis forlasi sian patrujon kaj setliĝi en Svedio, kie ŝi nun laboras en la eduka sektoro kaj kreas novaĵraportojn de ĉi tie por arabaj kanaloj, kaj kie kontraste [al Alĝerio] la kaptuko ne estas perceptata tiel.

Maldungante virinojn en hiĝaboj

En Alĝerio multe da ĵurnalistinoj decidis porti la hiĝabon en la alĝeria ŝtata televido, sed oni malpermesis al ili prezenti novaĵojn aŭ eĉ nenovaĵajn programojn.

Naima Majer, alĝeria amaskomunikila persono, estas la unua prezentistino ĉe la alĝeria televido, kiu surportis hiĝabon, speciale dum la monato Ramadano, en 1994. Sed al ŝi estis malpermesite aperi sur la ekrano simple ĉar ŝi surhavis hiĝabon.

Naima Majer diris en intervjuo al Raseef22:

I was very pleased with the appearance of Najwa Jedi wearing the hijab on state TV, a decision that we have been waiting for for many years, as the ban was the dominant position within the corridors of the television station.

Mi estis tre kontenta pro la apero de Najwa Jedi surhavinta hiĝabon en ŝtata televido, decido kiun mi atendis dum multaj jaroj, ĉar la malpermeso estis la dominanta pozicio en la koridoroj de la televidstacio.

Ŝi aldonis ke tiu ĉi apero “revenigas nin al 1994 kiam mi decidis surporti hiĝabon. Dum la tuta tempo al mi estis malpermesite daŭrigi miajn televidprogramojn kaj intervjuojn kiuj havis spektantaron, kaj mi kontentigis min per administra laboro ene de la televida sidejo. [Malgraŭ esti forigita el elsendoj] ĝis tiu ĉi tago, mi ne bedaŭras mian decidon surmeti la kaptukon”.

Sed ŝi diris: “Mi denove travivis la doloron kiun kapkovritaj virinoj spertas en Alĝerio ĉiufoje kiam mi provis plenumi iliajn dezirojn prezenti en publika televido. Mi pretas reveni al prezentado kaj elsendado de novaĵoj sekvante la televidan decidon forigi la malpermeson de la apero en televido de Najwa Jedi, la prezentistino en hiĝabo”.

Estas multaj virinaj ĵurnalistoj kaj amaskomunikilaj personoj en alĝeria televido, kiuj estis blokitai aperi  surekrane pro la hiĝabo, plej rimarkindaj estas Naima Madjer, Nassira Mazhoud, Iman Mahjoubi, Houria Harath kaj Sawsan ben Habib, laŭ la platformo Algerian Ouras.

La apero de la kaptuko en la novaĵbultenoj de la alĝeria publika televido restarigos esperojn de amaskomunikilaj studentoj kaj tiuj kiuj amas ĵurnalismon, ke ili povos aliri tiun ĉi publikan amaskomunikilan institucion.

Tamen estas ankaŭ timoj rilate aliajn improvizitajn decidojn, kiuj povus aperi iam ajn por denove malpermesi la hiĝabon, ĉar reguloj estas improvizitaj kaj decidoj arbitraj, sen iu ajn aktuala leĝa bazo ene de la institucio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.