En Ĉeĥio “privataj sankcioj” kreskigas rusofobion

Ekrankopio el la Jutuba kanalo de CNN Prima montras kiel aŭto kun rusia numerplato estis dispentrita en la centro de Prago per porukrainaj sloganoj kaj koloroj.

Ĉeĥio estas hejmo por preskaŭ 50 000 rusiaj civitanoj. Pro la rusia milito en Ukrainio ilia sorto estas malcerta ĉar Prago ne plu liveras vizojn al Rusio, ĉia aera kaj fervoja komunikado inter la du landoj haltis kaj iuj homoj en Ĉeĥio interligis la agreson de Putin kaj ĉiujn rusojn tro rapide.

La 24-an de februaro rusianoj vekiĝis kun novaĵo pri milito en Ukrainio. Krom eksenti ŝokon, malesperon, timon, elreviĝon kaj malhonoron, iuj el ili loĝantaj ekster Rusio iĝis ankaŭ celoj por koleraj ne-rusoj, kiuj ne diferencigas inter la rusia gvidantaro kaj la rusa popolo.

Vidu ekzemple la diskriminacion aŭ eĉ la ekskludon de rusiaj studentoj dum lekcioj en universitatoj aŭ la kazon de ĉeĥa profesoro alvokinta bojkoti rusiajn studentojn kaj apliki “siajn personajn sankciojn”. La profesoro, en afiŝo publikigita en sociaj retoj kaj poste forigita, diris ke tio estis emocia reago. La universitato Charles en Prago pardonpetis al siaj studentoj pro la diskriminacia konduto de iuj instruistoj.

Iuj rusparolantoj loĝantaj en Eŭropo, inkluzive en Ĉeĥio, kundividis historiojn de rusofobio: grupoj de hoteloj deklaris bojkoton de posedantoj de rusiaj kaj belorusaj pasportoj kaj kelkaj agentejoj de nevomeblaĵoj anoncis ke ili ne plu vendos nevomeblaĵojn al civitanoj de Rusio. Rusiaj lernantoj estis ĉikanataj en lernejoj, iuj kraĉis surstrate al studento parolinta ruse per telefono, iuj kriis “Mortu, rusa aĉulino!” al rusdevena ĵurnalistino, iuj humiligis rusparolantojn de ukraina kaj armena devenoj, kaj taksiisto elĵetis virinon el la aŭto ĉar ŝi parolis ruse kun siaj infanoj. Poste evidentiĝis ke la kliento estis ĵurnalistino de la rusia opozicia interreta televidkanalo Doĵd, kiu estas unu el plej fortaj kritikantoj de Putin.

Plejparto el tiuj ĉi ekzemploj de diskriminacio estis kundividitaj en sociaj retoj kun alvoko haltigi rusofobian konduton kaj fari distingon inter rusoj kaj rusparolantoj, kaj inter rusoj kiuj subtenas kaj oponas Putinon. En certaj kazoj la aŭtoroj de tiaj afiŝoj malŝaltis la komentojn aŭ forigis ilin pro la malamaj komentoj.

La danĝeroj de rusofobio

Malgraŭ la partopreno de rusiaj civitanoj en porukrainaj manifestacioj, financado kaj alia volontula subteno de ukrainaj rifuĝintoj, malgraŭ alvokoj de ĉeĥaj oficialuloj ne egaligi rusiajn civitanojn al decidoj de rusia registaro, la ondoj de diskriminacio kontraŭ rusoj kaj belorusoj disvastiĝas tra Ĉeĥio, same kiel tra aliaj ŝtatoj de Eŭropo.

Iuj ĉeĥaj aktivuloj komentis afiŝojn dirinte ke tiu ĉi rusofobio estas pravigebla kaj en kelkaj kazoj ili pardonpetis, sed ili ne pensis ke tio estas evitebla; en kelkaj komentoj estis ankaŭ proponoj pri Ĉeĥio libera de rusoj.

Rusofobio ankaŭ etendiĝas al alinomado de produktoj kaj lokoj. Ekzemple la fama “rusa glaciaĵo” kiu estis kulta produkto por generacioj povas esti baldaŭ alinomita de sia fabrikanto al “ukraina glaciaĵo”. Simile la strato kie la rusia ambasadejo troviĝas povas esti parte alinomita al strato de ukrainaj herooj (Ukrajinských hrdinů), kiel okazis en Litovio.

Malgraŭ la fakto ke en Rusia Federacio loĝas preskaŭ 200 etnaj grupoj, kun malsamaj vidpunktoj kaj politikaj elektoj, aŭ la fakto ke rusparolantoj povas esti naskitaj kaj kreski en alia lando, rusofobio estas aplaŭdata de certaj homoj en Ĉeĥio rilate iun ajn kun rusia pasporto aŭ rusia naskiĝloko aŭ kiu parolas la rusan.

Tamen iuj ĉeĥoj jam komprenis la danĝerojn de akuzado de ĉiuj rusoj pri la krimoj de la rusia armeo, komparante tion al ĉasado de sorĉistinoj.

Ĉeĥaj leĝoj garantias kontraŭdiskriminacian aliron al ĉiuj civitanoj kaj ne-civitanoj de Ĉeĥio, liverante la institucion de la ombudsmano kiel resurson, observadon kaj kontroladon de la kazoj de diskriminacio. La Rusa Domo en Prago reagis al tiuj ĉi situacioj kaj skribis retmesaĝon por kundividi la historion de rusofobio en Ĉeĥio.

Sed eble plej zorgige estas ke tiu ĉi rusofobio estas prezentata de porrusiaj gazetoj, kiuj funkcias en Ĉeĥio aŭ celas ĝin kaj troigas tiujn ĉi ekzemplojn por plu pravigi siajn proprajn perfortajn diskursojn kontraŭ Eŭropo kaj ĝiaj valoroj.

Estas grave kompreni ke multaj rusoj sentas sin “sieĝitaj”: sekve de granda diplomatia krizo en 2021 kaj nunaj striktaj sankcioj, ili ne povas vojaĝi hejmen per aviadilo aŭ trajno, iliaj familioj ne povas ricevi ĉeĥajn vizojn kaj por multaj ekonomiaj sankcioj ankaŭ limigas aŭ frostigas iliajn eblecojn uzi kreditkartojn kaj bankajn ĝirojn.

Akumuliĝintaj historiaj tavoloj de rusofobio

La konduto kontraŭ rusoj aŭ posedantoj de rusiaj pasportoj (kaj pli frue de sovetiaj pasportoj) ĉiam estis specifa en la teritorio de Ĉeĥio kaj ne malgrande tio estas ligita al la invado al Ĉeĥoslovakio fare de la trupoj de la Varsovia Pakto la 21-an de aŭgusto 1968. Tankoj kaj armitaj soldatveturiloj subpremis la Pragan Printempon. Kvankam ĝi estis membro de la Varsovia Pakto, Ĉeĥoslovakio estis suverena ŝtato, do la invado de sovetiaj aliancanoj estis kaj plu estas konsiderata granda nacia tragedio. Ĝi estas ankaŭ fonto de daŭra kontraŭrusa humoro kiu plu vivas hodiaŭ.

Poste ondo de rusofobio aperis en 2014 post kiam Rusio aneksis la Krimean duoninsulon. Prago subtenis la sankciojn de Eŭropa Unio kontraŭ Rusio. Tio ankaŭ refortigis ekstreme negativan percepton de Rusio, kiu estis foje vastigata inkludante la rusan popolon.

Krom la ekonomiaj kaj politikaj sankcioj kontraŭ Rusio fare de kelkaj ŝtatoj, iuj homoj sentantaj ke ne sufiĉas simple kondamni rusiajn aktivadojn en Ukrainio kaj kundividi subtenon al Ukrainio, decidis ke ili devas apliki siajn proprajn sankciojn ne kontraŭ la lando, sed kontraŭ la civitanoj de Rusio.

La rusa komunumo en Ĉeĥio: historia ĉeesto

La historio de la rusa komunumo en Ĉeĥio daŭras pli ol jarcenton, komenciĝinte en la 1920-aj jaroj, kiam rusoj fuĝis post la rusa revolucio en 1917 kaj ricevis helpon de la Masaryk-registaro. Estis signifa ĉeesto de sovetiaj soldatoj kaj iliaj familioj de 1948 ĝis 1989, kiu kreskis post la invado en 1968. Tiuj foririntaj en 1989 estis anstataŭitaj de nova ondo de migrantoj, inkluzive de riĉaj rusoj aĉetantaj nemoveblaĵojn kaj ankaŭ de mezklasaj rusianoj kiuj studas kaj loĝas ĉi tie. Ili plejparte koncentriĝis en Prago kaj en Karlovy Vary, kaj Mariánské Lázně en la okcidenta parto de la lando.

Laŭ la datumoj de la Ĉeĥa Statistika Oficejo, en 2020 estis ĉirkaŭ 42 000 eksterlandanoj kun rusiaj pasportoj, kiuj loĝis en Ĉeĥio pli ol 12 monatojn surbaze de longdaŭra vizo aŭ konstanta loĝpermesilo, inkluzive tiujn kiuj serĉis azilon ĉi tie.

La renovigita esprimo de rusofobio pruvas denove la fakton ke historio estas cikla. Reprezentantoj de iuj komunumoj pagas la prezon de agreso de aliaj, kvankam ili ne estas tiuj kiuj komencis ĝin aŭ havas neniun rilaton al ĝi. Tion atestis la kontraŭaziana rasismo dum la pandemio de Kovim-19. Kaj nun la sama fenomeno denove aperas en Eŭropo kaj ie ajn rilate rusojn kaj rusparolantojn.


 

Por pli da informoj pri ĉi tiu temo, vidu nian specialan dosierujon Rusio invadas Ukrainion.

 

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.