- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

‘Via’dle: Wordle nun alireblas en multaj lingvoj de la mondo

Kategorioj: Nordameriko, Okcidenta Eŭropo, Orienta Azio, Orienta kaj Centra Eŭropo, Suda Azio, kanado, Usono, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Lingvo, Teknikaro, Rising Voices
Wordle is everyone's favorite word game. Screenshot from video by CBS Sunday Morning. [1]

Wordle estas populara vortoludo. Ekrankopio el video [2] de CBS Sunday Morning.

Wordle, la minimumisma interreta ludo furoranta en la mondo, unuafoje eniris nian leksikonon en oktobro 2021. Tio okazis kiam Josh Wardle, programa inĝeniero el Brooklyn, Novjorko, decidis fari la ludon [3] alirebla por la publiko.

Wordle origine estis dezajnita kiel vortodivena puzlo donacota al lia partnero, sed post kiam ĝi evidentiĝis populara inter familio kaj amikoj, li metis ĝin en simplan publikan retejon. La 1-an de novembro 2021 nur 90 homoj estis ludintaj la ludon. En la du sekvintaj monatoj la ludo altiris centmilojn da zelotoj kaj iĝis populara hejma amuzaĵo. Ĝia raporto de rezultoj bazita sur emotikonoj — stakoj da koloraj kvadratoj reprezentantaj kiom multaj provoj necesis por rekoni la kvinliteran vorton — inundis la bendojn de niaj sociaj retoj.

Wordle okupis nian imagon ĝis tia ekstremo, ke ĝi estis nomita “gisto de Omicron”. Sed kial ni ŝatas ĝin tiom multe?

Wordle estas la gisto de Omicron.

 Kial ĉiuj freneziĝis pro Wordle?

La sukceso de la ludo estis atribuita al ĝia simpleco: ĝi petas vin diveni kvinliteran vorton kaj donas al vi ses provojn, montrante al vi ĉu iu el la elektitaj de vi literoj estas en la sekreta vorto kaj ĉu ili estas lokitaj en ĝusta pozicio.

Iuj ankaŭ aprezas la ludon ĉar ĝi estas afero kiu povas okazi unufoje tage, kio signifas ke ĝi postulas nur kelkajn minutojn de via tempo kaj ne sendas al vi tedajn memorigojn, nek montras al vi reklamon nek invitas vin konkuri kun aliaj ludantoj (kvankam ĝi montras al vi viajn personajn rezultojn).

wordle directions [5]

Ekrankopio de la Wordle-retejo [3] kun simplaj klarigoj pri kiel ludi la ludon.

“Mi pensas ke homoj ŝatas ke estas tiu ĉi aĵo en Interreto kiu simple estas amuza”, diris Wardle en intervjuo [6] al The New York Times. “Ĝi ne provas fari ion nerimarkitan kun viaj datumoj aŭ pupiloj. Ĝi simple estas amuza ludo”.

La 1-an de februaro la zelotoj de la ludo vekiĝis kun la novaĵo ke The New York Times aĉetas [7] Wordle kontraŭ “nenomita sepcifera sumo”. Wardle publikigis emocian afiŝon ĉe Tvitero [8], dirante ke li estis “ĝojega” pro la kontrakto kaj aldonante ke la ludo “iĝis io pli granda ol li iam imagis”.

It has been incredible to watch the game bring so much joy to so many and I feel so grateful for the personal stories some of you have shared with me — from Wordle uniting distant family members, to provoking friendly rivalries, to supporting medical recoveries.

On the flip side, I'd be lying if I said this hasn't been overwhelming. After all, I am just one person, and it is important to me that, as Wordle grows, it continues to provide a great experience to everyone.

Estas nekredeble vidi la ludon alporti tiom da ĝojo al tiom multaj homoj kaj mi estas tre kontenta pro la personaj historioj kiujn kelkaj el vi kundividas kun mi — de Wordle unuiganta forajn familianojn ĝis provokado de amikema konkurado kaj subtenado de medicina rehabilitado.

Ĉe alia flanko mi mensogus se mi dirus ke ĉio ĉi ne estis ŝoka. Ĉar mi estas simple homo kaj estas grave por mi ke dum Wordle kreskas ĝi plu provizas grandajn spertojn al iu ajn.

Kvankam la ĵurnalo promesis ke la ludo “unue restos senpaga”, multaj timis ke la aĉeto baldaŭ lasos ilin sen ilia ĉiutaga lingvistika zeno. Tamen iuj uzantoj rimarkis [9] ke la ludo povas esti facile konservita [10] sur loka servilo kaj resti alirebla senpage.

Vorto de Wordles

Eĉ pli ekscita rilate Wordle estas ke la kodo malantaŭ ĝi povas esti adaptita al funkciado en diversaj lingvoj kaj kuntekstoj. Pli da programistoj-zelotoj jam akiris la kodon kaj redezajnis ĝin en ĉiu ajn imagebla variaĵo.

Wordles of the World [11] (gastigata ĉe gitHub) estas unu el la plej kompletaj multaj listoj de la renaskiĝoj de la ludo en diversaj lingvoj. Ĝi enhavas 313 entojn en 91 lingvoj kaj proklamas kiel sian celon “trioblon: esti amuza, celebri lingvan diversecon kaj esplori ludan kreivon”.

Wordles of the World estas plu kreskanta #plurlingva [12] listo de ‘#wordle [13]’-ludoj el la tuta mondo, celanta esti laŭeble plej kompleta.

Amuziĝu ludante kun viaj lingvo(j) kaj memoru: una lingua numquam satis est. 🗨🌐💬https://t.co/EM4tdxyOyX [14]

La Wordles en la listo varias de la belorusa [16] kaj kornvala [17] al la filipina [18] kaj kazaĥa [19], sed ankaŭ inkludas versiojn en la klingona [20] kaj usona signolingvo [21] (ĝi nomiĝas Dactle). Iuj lingvoj kiel la ukraina havas pli ol unu Worlde-opcion: eblas elekti Slovko [22], Kobza [23] kaj Wordle en la ukraina [24].

Wordle in Urdu. Screenshot from Urdle https://urdle.chaoticity.com/. [25]

Wordle en la urdua. Ekrankopio el Urdle [26].

Luda revivigo de indiĝenaj lingvoj

La populareco de la ludo ankaŭ kreis novajn oportunojn por promocii indiĝenajn lingvojn: loĝanta en Maui, sciencisto kaj lingva aktivulo Keola Donaghy kreis [27] havajan version nomitan Hulihua [28] por marki la starton de “Mahina ‘Ōlelo Hawai‘i” (Monato de la havaja lingvo).

Donaghy uzis malfermitan kodon origine publikigitan de Hannah Park kaj poste modifitan de Aidan Pine, lingvisto kaj programa evoluiganto el Brita Kolombio. Pine kreis [29] version de Wordle en la gitksana lingvo [30], indiĝena lingvo parolata de la gitksana nacio en nordokcidenta parto de Brita Kolombio.

Estas ankaŭ aliaj renaskiĝoj de Wordle, inkluzive de Eldrow [31], kiu donas ŝlosilan vorton kaj petas vin diveni kio estas la antaŭa vorto en la vico, kaj Absurdle [32], “konkura” versio bazita sur artefarita inteligenteco, kiu “aktive klopodas eviti doni al vi la respondon”.

Estas ankaŭ Lewdle [33], kiu, kiel vi divenis, estas bazita sur vortaro el obscenaj kaj maldecaj vortoj, kaj Custom Wordle [34], kiu ebligas al vi fari vian propran ludon enigante vorton kiun aliaj devas diveni (ĝi estas pruvite populara en lernejaj klasĉambroj).

En la mondo kie niaj ĉiutagaj spertoj estas superplenaj je vortoj kaj kun tiom multaj informfontoj alvokantaj nian atenton, estas simple bone elspiri, meti flanken viajn sociajn retojn kaj pasigi kvin minutojn meditante pri unusola vorto — duoble pli se tio estas vorto en via denaska lingvo.