Kial la svahila ne iĝis unuiga lingvo de Afriko?

Kiswahili phrases. Photo Credit; ultraBobban

Svahilaj frazoj. Foto de ultraBobban Attribution-Non Commercial 2.0 Generic (CC BY-NC 2.0)

La 7-a de julio estas granda tago por Afriko, celebrata kiel la unua Tutmonda Tago de la Svahila Lingvo. Civitanoj tra Kenjo, Tanzanio, Zanzibaro, Sud-Afriko kaj la mondo markis la tagon per celebradoj surstrate kaj rete, uzante la kradvortojn #KiswahiliDay2022 kaj #KiswahiliDay. Tio estis la unua oficiala festo ekde kiam Unesko nomis la 7-an de julio la internacia tago de la svahila en novembro 2021.

Marŝantaj celebradoj 

La Svahila Orientafrika Komisiono (SOAK), interregistara organizo kiu antaŭenigas kaj kunordigas la evoluigon de la svahila, ricevis la unuan eblon organizi eventojn por marki la tagon en Orienta Afriko. La organizantoj gastigis la eventon ĉe la sidejo de SOAK kaj altiris multajn membrojn el la partneraj ŝtatoj en la Orientafrika Komunumo (OAK).

Kenjanoj marŝis laŭ la stratoj de la ĉefurbo Najrobo por marki la celebradojn en procesio gvidata de la registara sekretario pri turismo kaj sovaĝa naturo kaj estro de la Nacia Gvida Komitato de la Tutmonda Svahila Tago 2022, Najib Balala. 

En Ugando la nacia registaro aprobis proponon pri akcepto de la svahila kiel oficiala lingvo, sekvante rezolucion aprobitan en februaro lastjare dum la 21-a pintokunveno de OAK, en kiu oni akceptis aprobi la anglan, la francan kaj la svahilan kiel oficialajn lingvojn de la komunumo. La uganda registaro ankaŭ rekomendis postuli de bazaj kaj mezaj lernejoj instrui la svahilan en klasoj. OAK estas regiona interŝtata registaro establita de sep ŝtatoj-partneroj: Demokratia Respubliko Kongo, Respubliko Burundo, Kenjo, Ruando, Sud-Sudano kaj Unuiĝinta Respubliko Tanzanio, kun sidejo en Aruŝo, Tanzanio. La svahila estas oficiala lingvo en ĉiuj ses ŝtatoj-partneroj de Ugando.

En Tanzanio la registaro anoncis planojn konstrui svahilan universitaton kaj donis 100 akrojn en la marborda regiono Bagamoyo por la evoluigo de tiu ĉi projekto.

Interrete, video montranta sudafrikan opozician gvidanton Julius Malema paroli pri la graveco de instruado kaj lernado de la svahila kiel internacia lingvo kaj pri stimulado de afrikanoj akcepti la svahilan kiel afrikan lingua franca elvokis miksitajn reagojn de retumantoj tra Afriko kaj revivigis daŭran diskurson inter lingvistoj kaj kulturaj advokatoj: ĉu la svahila povas iĝi la ĉefa lingvo de Afriko?

La sudafrika kaj EFF-gvidanto Julius Malema alvokis ĉiujn afrikajn landojn akcepti la svahilan kiel sian nacian lingvon. La svahila estas parolata de pli ol 200 milionoj da homoj.#SwahiliDay #KiswahiliDay #WorldKiswahiliDay #KiswahiliLanguageDay pic.twitter.com/vbWceGFmD8

La svahila: inter la 10 plej disvastiĝintaj lingvoj

Konsiderata inter la dek plej parolataj lingvoj tutmonde, kun pli ol 200 milionoj da parolantoj, ĝi estas la unua afrika lingvo ricevinta tian rekonon. Post kiam ĝi iĝis la ĉefa lingvo en Orienta Afriko, ĝiaj parolantoj disvastiĝis en pli ol 14 landoj, inkluzive de Zambio, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Sud-Sudano, Mozambiko, Jemeno, Omano, Somalio kaj la Komoroj. Ls svahila estas instruata en pli ol 100 institucioj nur en Usono sola, same kiel en Britio, Germanio, Kanado, Pollando, Meksiko, Rusio, Japanio, Ĉinio, Barato kaj Aŭstralio, por nomi nur kelkajn.

En 2020, Sud-Afriko iĝis la unua lando en la suda parto de Afriko kiu proponas la svahilan kiel elekteblan lernobjekton en lernejoj. En februaro ĉi-jare, la Universitato de Adis-Abeba, Etiopio, anoncis ke ĝi lanĉos instruadon de la svahila.

Malgraŭ tio ke la svahila iĝas la unua oficiale agnoskita afrika lingvo, fantomoj de ĝia komplika pasinteco ankoraŭ vivas.

La lingvo de perforto en Ugando

La decido de la uganda registaro akcepti la svahilan kiel oficialan lingvon kaj la rekomendo de ĝia deviga instruado en bazaj kaj mezaj lernejoj ne estis senprobleme akceptitaj de ugandanoj, kiuj havas komplikan historion de rilatoj kun tiu ĉi lingvo. Iusence ĝi reprezentas la tumultan pasintecon de la lando, same kiel modernajn reprezaliojn. Dum la regado de Idi Amin en 1971-1979, ĝi iĝis la oficiala lingvo de la militistaro.

La svahila iĝis rigardata kiel la lingvo de perforto post kiam ĝi estis la oficiala lingvo de la armeo kaj estis parolata de soldatoj. La svahila do kolapsis post la falo de la diktaturo de Amin kaj antaŭ ol la fino de la 1990-aj reviviĝis la Orientafrika Komunumo kaj la nova lingva politiko de la Nacia Rezista Movado, ebliginta regajni (parte) ŝlosilan rolon en la uganda socio.

La diskuto pri la uzado de la svahila kaj ĝia rolo en la uganda socio intensiĝis kiam ĝi estis deklarita la oficiala lingvo de la Afrika Komunumo. Tamen ekonomiaj bezonoj de Ugando je la svahila, kombinitaj kun kresko de kulturaj kontaktoj en Orienta Afriko per muziko, migrado, same kiel politika volo, sugestas ke la lingvo ne plu devos alfronti reziston.

Tamen estas ankoraŭ tro frue paroli pri tio, ĉu la nacia strebo akcepti la svahilan farinte ĝin deviga lernobjekto en lernejoj ŝanĝos la percepton de ugandanoj kaj helpos al ili repaciĝi kun sia problema pasinteco.

Minaco al aliaj afrikaj lingvoj

La disvastiĝanta akcepto de la svahila tra Afriko estas rigardata de iuj lingvistoj kaj afrikaj lingvodefendantoj kiel minaco al aliaj afrikaj lingvoj. Tanzanio ekzemple havas diskriminacian lingvopolitikon kiu devigas uzi la svahilan en kamparaj areoj, kie malmultaj konas tiun ĉi lingvon.

Tiu ĉi prioritatigo, farita koste de lokaj lingvoj, malfaciligas al lernantoj kompreni siajn studojn kaj pro tio havas negativan efikon sur komunumojn en kiuj la baza lingvo ne estas la svahila.

Tia risko ekzistas pro tio ke klopodoj promocii la svahilan ne okazas samtempe kun klopodoj promocii aliajn lingvojn.

Evoluigo de svahilaj lingvoteknologioj

A screenshot of the Gmail service in Swahili

Ekrankopio de Gmail-servo en la svahila. “Gmail svahile” de nukta77 estas licencita sub CC BY-SA 2.0.

El ĉiuj subsaharaj afrikaj lingvoj, la svahila havas la plej altan ĉeeston en Interreto. Dum la klopodoj evoluigi lingvoteknologiojn en la svahila estas relative malrapidaj, tio ŝanĝiĝas.

Ĉi-monate Meta publikigis esploraĵon kiu detalas kiel ĝi planas trakti 55 afrikajn marĝenigitajn lingvojn por plibonigi la akuratecon kun kiu algoritmoj de artefarita inteligenteco (AI) tradukas ilin ĉe ĝiaj sociaj platformoj.

Abantu AI, firmao el Kenjo, kreis teknologion surbaze de profunda lernado, por natura lingvoprocezo (NLP), kiu tradukas de ĉefaj mondaj lingvoj al indiĝenaj afrikaj lingvoj.

Nuntempe la modelo surbaze de profunda lernado tradukas de plejparto de ĉefaj mondaj lingvoj al la svahila kaj aliaj kenjaj lingvoj. La AI-ekfirmao, nun laboranta pri tradukado de aliaj afrikaj lingvoj, komencos liveradon de siaj servoj al aliaj afrikaj landoj fine de tiu ĉi jaro.

Aldone Nanjala Nyabola, kenja sciencisto, politika analizisto kaj advokato-direktoro de Global Voices, ebligis al svahilparolantoj priparoli kaj defendi siajn ciferecajn rajtojn. Kunlabore kun teamo de svahilaj ekspertoj, ŝi tradukis ŝlosilajn terminojn rilatajn al teknologioj kaj ciferecaj rajtoj al la plej parolataj afrikaj lingvoj, produktinte 52 slipojn kiuj estas libere elŝuteblaj.

Kial la svahila ne estas la ĉefa afrika lingvo?

Malgraŭ ĉiuj eksteraj sindevigoj de tiuj ĉi landoj al la svahila, estas certaj obstakloj kiuj minacas ĝian sukceson.

Ekzemple afrikaj geopolitikaj diferencoj, kiel nordafrikaj landoj asociantaj sin pli kun Mezoriento ol kun la resto de Afriko, povas labori kontraŭ la svahila kiel la unuiga lingvo.

Ekstera influo povas ankaŭ krei obstaklojn por la “akcepto” de la svahila. Afriko nun forte dependas de Ĉinio rilate financan asistadon. Responde Ĉinio kapitaligas ĝin enkondukante la ĉinan en la plejparto de afrikaj landoj, inkluzive de Kenjo. En iuj areoj tio signifas ke afrikanoj povas paroli la ĉinan pli flue ol siajn denaskajn lingvojn.

En 2018, la sudafrika opozicia gvidanto Julius Sello Malema instigis afrikanojn akcepti la svahilan kiel la kontinentan lingua franca, dirante ke afrikaj registaroj kiuj aprobis la ĉinan koste de afrikaj lingvoj havas “mislokitajn prioritatojn”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.