Ciferecigante lingvon kun du skriboj: Satdeep Gill pri la kreskanta ĉeesto de la panĝaba en Interreto

Satdeep Gill, Jan 2020. Image via Wikimedia by Myleen Hollero. CC BY-SA 3.0

Satdeep Gill, januaro 2020. Bildo el Vikimedio de Myleen Hollero. CC BY-SA 3.0.

Redaktora rimarko: De la 26-a de aprilo ĝis la 2-a de majo 2022 Satdeep Gill estos gvidanta la alternan Tviter-konton @AsiaLangsOnline, kiu esploras kiel teknologio povas esti uzata por revivigi aziajn lingvojn. Legu pli pri la kampanjo ĉi tie.

Satdeep Gill estas entuziasmulo pri liberaj scioj loĝanta en Patiala, en la nordokcidenta ŝtato Panĝabo en Barato. Ekde 2011 li helpas al la evoluigo kaj la kresko de la panĝaba Vikipedio; li ankaŭ gvidis la lanĉon de Global Voices en la panĝaba en 2017.

Gill aliĝis al la Vikimedia Fondaĵo en 2017 por subteni komunumajn konversaciojn pri la Strategio de Vikimedia Movado 2030. Ekde novembro 2018 li estas programa oficisto en la teamo GLAM & Culture (GLAM = Galleries, Libraries, Archives, Museums) ĉe la Vikimedia Fondaĵo kaj subtenas projektojn rilatajn al ciferecigo, dokumentado de lingvoj kaj lingva revivigo.

Unu el la lastaj projektoj subtenitaj de Gill estis metiejo pri kapablokonstruado, aranĝita kunlabore kun Unesko kaj Bophana Centro en Kamboĝo. Ĝi koncentriĝis je trejnado de indiĝenaj gejunuloj celanta helpi al ili dokumenti siajn lingvojn kaj kulturojn. Li ankaŭ subtenis la kreadon de la balia Vikifontaro, kiu ebligas al la balia komunumo transskribi sian literaturan heredaĵon, verkitan sur palmfoliaj manskribaĵoj, en Interreto.

Gill ankaŭ kontribuas al Wikimedia Commons fotante la birdojn de Panĝabo kaj najbaraj ŝtatoj.

Bluethroat near Jalalpur, Patiala. Image via Wikipedia by Satdeep Gill. CC BY-SA 4.0.

Blugorĝulo apud Jalalpur, Patiala. Bildo el Wikipedia de Satdeep Gill. CC BY-SA 4.0.

Rising Voices intervjuis Satdeep Gill per retpoŝto. La intervjuo estis redaktita cele al klareco.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti pri vi mem kaj viaj lingvokapabloj.

Satdeep Gill (SG): I have always lived in the city of Patiala. I studied maths and science in high school but shifted my focus to Punjabi language and literature from my undergraduate degree.

I love learning languages. Besides my native Punjabi (both Gurmukhi and Shahmukhi scripts), I am fluent in English, Hindi, and Urdu. I have dabbled with Spanish and French for many years and I know I can thrive in Spanish or French-speaking countries. These days I am thoroughly enjoying learning Farsi online from the Shahid Chamran University of Ahvaz, Iran.

Mi ĉiam loĝis en la urbo Patiala. Mi studis matematikon kaj sciencon en altlernejo, sed post bakalaŭriĝi mi ŝanĝis mian fokuson al la panĝabaj lingvo kaj literaturo.

Mi ŝatas lerni lingvojn. Krom mia denaska panĝaba (ambaŭ skriboj Gurmuĥi kaj Ŝahmuĥi), mi flue parolas la anglan, la hinduan kaj la urduan. Mi dum multaj jaroj lernis la hispanan kaj la francan kaj mi scias ke mi povus komforte vivi en la hispanlingvaj aŭ franclingvaj landoj. Nuntempe mi ĝuas lernadon per Interreto de la farsia ĉe la universitato Ŝahid Ĉamran de Avhaz, Irano.

RV: Rakontu pri via engaĝiĝo je la panĝaba Vikipedio kaj viaj sukcesoj.

SG: It is important to note that the Punjabi language is written in two scripts, Gurmukhi, written left to right and mainly used in India, and Shahmukhi, written right to left and used in Pakistan. While the spoken language is quite similar, there are vast differences in writing, which led to the creation of two different Wikipedias for the language. Punjabi Wikipedia (for Gurmukhi script) and Western Punjabi Wikipedia (for Shahmukhi script).

When I discovered Punjabi Wikipedia in in the early 2010s, it had a really small number of articles, most of them one-liners. My father joined me and we started building Punjabi Wikipedia together.

In 2011, I started my undergraduate degree at Punjabi University, Patiala, and started involving my peers in contributing to the Punjabi version of Wikipedia. Our efforts helped create a vibrant community of Punjabi Wikipedians meeting regularly and engaging in various national and international activities.

In 2015, I was the first Punjabi Wikipedian to be invited to Wikimania (the largest event dedicated to Wikipedia and its sister projects) in Mexico. There I received an honourable mention from Jimmy Wales for our efforts to make Punjabi Wikipedia one of the fastest-growing Indic Wikipedias.

Estas grave rimarkigi ke la panĝaba lingvo havas du skribojn, Grurmuĥi, skribatan de dekstre maldekstren kaj uzatan ĉefe en Barato, kaj Ŝakmuĥi, skribatan dekstren de maldekstre kaj uzatan en Pakistano. Dum la parola lingvo estas sufiĉe simila, estas grandaj diferencoj en skribo, kio kondukis al la kreado de du malsamaj Vikipedioj por la lingvo: Panĝaba Vikipedio (en Gurmuĥi-skribo) kaj Okcidentpanĝaba Vikipedio (por Ŝahmuĥi-skribo).

Kiam mi malkovris la panĝaban Vikipedion komence de la 2010-aj jaroj, ĝi enhavis vere malmultajn artikolojn, plejparte unuliniajn. Mia patro aliĝis al mi kaj ni komencis la konstruadon de la panĝaba Vikipedio kune.

En 2011 mi bakalaŭriĝis en la Panĝaba Universitato (Patiala) kaj komencis engaĝi miajn kolegojn en kontribuado al la panĝaba versio de Vikipedio. Niaj klopodoj kreis viglan komunumon de panĝabaj vikipedianoj, kiuj regule renkontiĝas kaj partoprenas diversajn naciajn kaj internaciajn aktivadojn.

En 2015 mi estis la unua panĝaba vikipediano invitita al Vikimanio (la plej granda evento dediĉita al Vikipedio kaj ĝiaj frataj projektoj) en Meksiko. Tie mi ricevis honoran mencion de Jimmy Wales pro niaj klopodoj fari la panĝaban Vikipedion unu el la plej rapide kreskantaj barataj vikipedioj.

RV: Kia estas la aktuala stato de la panĝaba lingvo en Interreto kaj ekster ĝi?

SG: Punjabi is the official language of the Punjab state in India and Punjabi music is pretty famous around the globe. Despite its official status and status in popular culture, most of the private schools in the state don’t encourage speaking in Punjabi — in fact, students are punished for speaking in their mother tongue. I was also educated in a school where speaking in English was enforced and, if we wanted to switch to another language, we were advised to use Hindi instead of Punjabi.

Punjabi doesn’t enjoy any patronage at all in Pakistan, where Punjabis form the largest ethnic group with around 40 percent of the population. The national language of Pakistan is Urdu, and Punjabi is not even taught at the school level.

On the other hand, increased migration from the region in the last century, especially in the last few decades, means Punjabis form sizeable communities in the UK, Canada, USA, and Australia, among others. Data from the 2011 census released by the Office of National Statistics in the UK reported Punjabi as the third most spoken language in the UK, and it is taught at the GCSE and A levels in the country.

On online platforms, Punjabi seems to have grown a lot in the last decade — Punjabi Wikipedia more than tenfold. Since December 2013, the Punjabi language in the Gurmukhi script is supported by Google translate, and its quality has been improving ever since. High-quality optical character recognition tools are also available in the language. In 2017, the BBC also started its service in Punjabi.

All this goes to say that, despite its own challenges and hurdles, Punjabi still enjoys a lot of privilege and access to many mainstream sources.

La panĝaba estas la oficiala lingvo en la ŝtato Panĝabo en Barato kaj la panĝaba muziko estas sufiĉe fama tra la mondo. Malgraŭ ĝia oficiala statuso kaj statuso en populara kulturo, la plejparto de la privataj lernejoj en la ŝtato ne kuraĝigas onin paroli en la panĝaba — fakte studentoj estas punataj pro parolado en sia gepatra lingvo. Mi ankaŭ estis edukita en lernejo en kiu paroli en la angla estis deviga afero kaj se ni deziris transiri al alia lingvo, oni sugestis al ni uzi la hinduan anstataŭ la panĝaba.

La panĝaba ne ĝuas iun ajn aŭspicion en Pakistano, kie la panĝaboj formas la plej grandan etnan grupon, kun proksimume 40% de la loĝantaro. La nacia lingvo de Pakistano estas la urdua kaj la panĝaba ne estas instruata eĉ je lerneja nivelo.

Aliflanke, kreskinta elmigrado el la regiono en la lasta jarcento, speciale en la lastaj kelkaj jardekoj, signifas ke panĝaboj formis grandajn komunumojn interalie en Britio, Kanado, Usono kaj Aŭstralio. Datumoj de la censo en 2011 eldonitaj de la Oficejo de Nacia Statistiko en Britio raportis ke la panĝaba estas la tria plej parolata lingvo en Britio kaj ĝi estas instruata je niveloj GCSE kaj A en la lando.

Ĉe interretaj platformoj la panĝaba montras grandan kreskon dum la lasta jardeko — la panĝaba Vikipedio kreskis pli ol dekoble. Ekde decembro 2013, la panĝaba lingvo en la Gurmuĥi-skribo estas subtenata de Guglo-tradukilo kaj ĝia kvalito ekde tiam pliboniĝis. Instrumento pri altkvalita optika rekono de literoj ankaŭ estas alirebla en la lingvo. En 2017, BBC ankaŭ lanĉis sian servon en la panĝaba.

Ĉio ĉi diras ke malgraŭ propraj defioj kaj obstakloj la panĝaba plu ĝuas grandajn privilegiojn kaj aliron al multaj popularaj resursoj.

RV: Priskribu iujn el la defioj kiujn via lingvo alfrontas nun.

SG: One of the major challenges for the Punjabi community is neither having a single script nor a policy to enable them to learn both the scripts.

I firmly believe that both the scripts of Punjabi should be mandatory, at least for students of Punjabi at the university level. With the advent of the internet, online communities of Punjabis from across the globe have been formed in the past decades where the Latin script has become the easiest writing system for many Punjabis, especially when having conversations across the borders. Punjabi University, Patiala developed a script conversion tool named Sangam (meaning “union”) some years ago, which helps to bridge some of these gaps.

Another major challenge is that spelling is not standard for the vast majority of Punjabi words.

Unu el la ĉefaj defioj por la panĝaba komunumo estas la manko de unueca skribo kaj politiko ebliganta lerni ambaŭ skribojn.

Mi firme kredas ke ambaŭ skriboj de la panĝaba devas esti instruataj devige, almenaŭ por studentoj de la panĝaba je universitata nivelo. Kun la apero de Interreto en la lastaj jardekoj tra la mondo formiĝis retaj komunumoj de panĝaboj, kie la latina skribo iĝis la plej simpla skribsistemo por multaj panĝaboj, speciale se temas pri konversacioj okazantaj trans la limoj. La Panĝaba Universitato (Patiala) evoluigis ilon de skriba interproksimiĝo nomitan Sangam (do “unio”) antaŭ kelkaj jaroj, kio helpas krei almenaŭ iujn pontojn.

Alia granda defio estas ke la ortografio ne estas normigita por la plejparto de la panĝabaj vortoj.

RV: Rakontu al ni pri via rolo en Punjabi Lingua de Global Voices. Ĉu vi alfrontis iujn defiojn?

SG: I love the citizen media model of Global Voices and in 2017 I was motivated to help start GV in Punjabi. I was able to rally some of my friends and fellow Wikimedians to join the GV Punjabi team. We have mainly focused on translating stories from different parts of the world which are rarely heard of or talked about in the national media.

We have not been very consistent ever since the pandemic started as it drained all of our energy but I am hoping to revive the team and start working regularly on GV once again.

Mi ŝatas la modelon de civitana amaskomunikilo uzatan de Global Voices, kaj en 2017 mi estis motivita helpi la lanĉon de GV en la panĝaba.  Mi sukcesis konvinki kelkajn miajn amikojn kaj kolegojn-vikipedianojn aliĝi al la panĝaba teamo de GV. Ni precipe fokusiĝis je tradukado de historioj el diversaj partoj de la mondo, kiuj estas malofte aŭdataj aŭ priparolataj en la naciaj amaskomunikiloj.

Ni ne estis tre konstantaj ekde kiam la pandemio komenciĝis, ĉar ĝi elĉerpis nian energion, sed mi esperas revivigi la teamon kaj komenci denove labori regule pri GV.

RV: Kiujn motivigajn vortojn vi havas por junaj kaj aĝaj panĝaboparolantoj por ke ili engaĝiĝu en projektoj kiel la panĝaba Vikipedio aŭ Punjabi Lingua? Kiel volontula partopreno riĉigas vian lingvon?

SG: I would like to remind everyone that the internet is what we make of it. Projects like Wikipedia or Global Voices are some of the participatory and citizen-driven projects which show us how powerful it can be for people passionate about knowledge to get together and build the digital society of our dreams.

Punjabi Wikipedia received an average of 750,000 page views per month in the last year. This goes on to tell us how important this platform is for Punjabi internet users. Currently, there are only about 20-25 editors on Punjabi Wikipedia and, the more this number increases, the better the quality and the quantity of the content it hosts will become.

There are also other sister projects of Wikipedia such as Wikisource, which plays a very crucial role, especially for some of the underrepresented languages in the world. Punjabi Wikisource is the only transcription platform (which helps to make digital, copiable formats from scanned books) for the Punjabi language. It is one of the rare places on the internet where I can download Punjabi books for my Kindle.

Mi dezirus memorigi al ĉiuj ke Interreto estas tio kion ni mem faras el ĝi. Projektoj kiel Vikipedio aŭ Global Voices estas iuj el la projektoj partoprenataj kaj gvidataj de civitanoj, kiuj montras al ni kiom pova povas esti la pasio de homoj pri scioj je unuigo kaj konstruado de la cifereca socio de niaj revoj.

La Panĝaba Vikipedio ricevas averaĝe po 750 000 paĝorigardojn monate en la lasta jaro. Tio diras al ni kiom grava estas tiu ĉi platformo por panĝabaj retumantoj. Aktuale estas nur ĉirkaŭ 20-25 redaktoroj de la panĝaba Vikipedio kaj ju pli tiu ĉi nombro kreskas, des pli bona iĝas la kvalito kaj la kvanto de la enhavo.

Estas ankaŭ aliaj frataj projektoj de Vikipedio kiel Vikifontaro, kiu ludas vere gravegan rolon, speciale por iuj el la malsufiĉe reprezentitaj lingvoj en la mondo. La Panĝaba Vikifontaro estas la sola transskriba platformo (kiu helpas fari ciferecajn, kopieblajn formatojn el skanitaj libroj) por la panĝaba lingvo.Tio estas unu el la maloftaj lokoj en Interreto, kie mi povas elŝuti panĝabajn librojn por mia Kindle.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.