Kiel estas renkonti la frisan lingvon en preskaŭ ĉiu spaco en ĉiutaga vivo, eĉ rete, en Frislando, Nederlando

 

Bildo farita de Willem van Valkenburg kaj uzita sub licenco CC BY 2.0.

Redaktora rimarko: De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2022 Mirjam Vellinga gastigas la alternan Tvitero-konton @EuroDigitalLang, kiu esploras kiel teknologioj povas esti uzataj por revivigi eŭropajn minoritatajn aŭ regionajn lingvojn. Legu pli pri tiu ĉi kampanjo ĉi tie.

Ekde 1928 Afûk estas estiminda organizo kies misio estas promocii la frisajn lingvon kaj kulturon en ĉiuj tipoj de spacoj en la nederlanda provinco Frislando. La lingvo sukcesis konserviĝi en ĉiutaga vivo kaj, laŭ Afûk, preskaŭ ĉiuj el la 642 000 loĝantoj de la provinco komprenas la lingvon. Laŭ la retejo de Afûk, “tio signifas ke oni povas renkonti la frisan kaj uzi ĝin ie ajn en la provinco” ĉe la bakejoj, en la superbazaroj, en la librejoj, ĉe la kuracistaj oficejoj, en lernejoj, ĉe la kartoklubo, en la sportejoj, sur signoj de urboj kaj vilaĝoj, en la amaskomunikiloj, en la teatro kaj ĉe laboro”.

La kontribuo de Afûk inkluzivas la liveradon de lingvaj kursoj por plenkreskuloj, la eldonadon de elektronikaj libroj kaj magazinoj, la kreadon de aplikaĵoj kaj la iveradon de konsultaj servoj por kompanioj kaj organizoj pri kreado de politiko kuraĝiganta la lingvouzadon.

La organizaĵo estas bone konata al Mirjam Vellinga, kiu estis kreskigita de frisoparolantaj gepatroj. Nur kiam ŝi transloĝiĝis de Frislando por studi en la Universitato de Groningeno, ŝi aprezis kiom unika estas la lingvo kaj “la sociaj, psikologiaj kaj politikaj faktoroj, ligitaj al parolado de minoritata lingvo”. Ŝi baldaŭ transiris de studado de la angla al studado de la frisa kaj baldaŭ post bakalaŭriĝi komencis labori por Afûk, kie ŝi restis por dudek jaroj. Aktuale ŝi tenas sian pozicion de projekta gvidanto de la internaciaj projektoj.

Foto liverita de Mirjam Vellinga kaj uzita kun permeso

Rising Voices intervjuis Miriam per retpoŝto.

Rising Voices (RV): Kia estas la aktuala stato de via lingvo en Interreto kaj ekster ĝi?

Mirjam Vellinga (MV): At the moment a little more than half of the population in Fryslân speaks Frisian as their first language and around 75 percent of the population speaks Frisian on a daily basis. Almost all of the province’s approximately 650,000 inhabitants can understand the language: about 95 percent. This means that you’ll come across Frisian everywhere in everyday life.

Half of all Frisians are able to read Frisian easily. However, a small proportion of Frisians have a good written command of their language. This number has steadily increased in recent years. This is due to education and the increasing use of social media in Frisian. There are concerns about the language transfer from parents to their children. That is slowly decreasing and one of the most important factors to keep a language alive.

The online state is on an intermediate level so to speak. On the one hand, several applications have been developed. On the other hand, it are usually not the big tech companies that automatically develop their applications in Frisian.

The following applications are now available:

  • Google Translate through community development
  • Facebook in Frisian through community development
  • Gboard and Swiftkey as automatic text predictors
  • Frisian as a language in Microsoft Office with built-in spelling and grammatical corrector on Windows operating systems (however, this has to be downloaded separately, and is not automatically integrated in updates and when people buy Microsoft Office software).
  • Navigation in Frisian through Waze
  • Online Frisian-Dutch dictionaries and translation tools

Nuntempe iom pli ol duono de la loĝantaro en Frislando parolas la frisan kiel sian unuan lingvon kaj ĉirkaŭ 75% de la loĝantaro parolas la frisan en ĉiutaga vivo. Preskaŭ ĉiuj en la provinco kun proksimume 650 000 loĝantoj povas kompreni la lingvon: ĉirkaŭ 95%. Tio signifas ke oni renkontas la frisan ie ajn en ĉiutaga vivo.

Duono de ĉiuj frisoj povas legi en la frisa ĉiutage. Tamen eta parto de la frisoj havas bonajn skribokapablojn en sia lingvo. Tiu ĉi nombro konstante kreskis en lastaj jaroj. Tio okazis danke al edukado kaj kreskanta uzo de sociaj amaskomunikiloj en la frisa. Ekzistas zorgoj pri la lingva transdono de gepatroj al iliaj infanoj. Ĝi malrapide malkreskas kaj estas unu el la plej gravaj faktoroj de lingva vivsubtenado.

La reta statuso estas meznivela. Unuflanke kelkaj aplikaĵoj estis evoluigitaj. Aliflanke grandaj kompanioj kutime ne kreas aŭtomate siajn aplikaĵojn en la frisa.

Jenaj aplikaĵoj nun estas alireblaj:

• Google Translate danke al komunuma evoluigo

• Facebook en la frisa danke al komunuma evoluigo

• Gboard kaj Swiftkey kiel aŭtomataj lingvosugestiloj

• La frisa kiel lingvo en Microsoft Office kun integrita ortografia kaj gramatika korektiloj en Vindozo (tamen ĝi devas esti elŝutita aparte kaj ne estas aŭtomate integrita en aktualigoj kaj kiam homoj aĉetas programaron de Microsoft Office)

• Navigado en la frisa per Waze

• Retaj frisa-nederlandaj vortaroj kaj tradukiloj

RV: Kio estas viaj motivoj por strebi al la reprezentado de via lingvo en ciferecaj spacoj?

MV: It is very important for a language to be present in the daily life of people. Maybe even more so for a minority/small/minoritized language. You should be able to use your language anytime, everywhere. For a majority/dominant language, that is a given; for a smaller language you always have to fight for your space and compete against the power of the bigger language. Your language has to be present at those places where your (potential) speakers are. And since we are all present in the digital world, your language should definitely be present there as well.

Estas vere grave por lingvo esti reprezentita en ĉiutaga vivo de homoj. Eble eĉ pli grave por minoritataj/etaj/minoritatigitaj lingvoj. Vi devas havi eblecon uzi vian lingvon ĉiam kaj ĉie. Por majoritataj/dominantaj lingvoj tio estas defaŭlta; por etaj lingvoj vi devas ĉiam lukti por via spaco kaj konkuri kontraŭ la povo de la pli grandaj lingvoj. Via lingvo devas esti reprezentita en tiuj lokoj kie estas viaj (potencialaj) parolantoj. Kaj ĉar ni ĉiuj estas reprezentitaj en la cifereca mondo, via lingvo devas esti nepre bone reprezentita tie.

RV: Priskribu iujn el la defioj kiuj malhelpas al via lingvo esti plenforte uzata rete.

MV: For the big tech companies investing in smaller languages is economically not very interesting. That means you always have to ask and lobby for it and that it takes a lot of time for your language to be included. Most of the speakers by that time are used to using the dominant language for that specific application and it is very hard to win them back. It always takes extra effort and money to get your language included. We are particularly interested in technology that is applied in the home as the home domain is still very strong when it concerns the use of Frisian. Through technology other languages are however introduced in the home, think of smart home appliances, social care robots, etc., which threatens the natural space that our language has in the home. Children are especially sensitive to this and will therefore attach less value to their own language.

Por grandaj teknologiaj kompanioj investado je malpli grandaj lingvoj estas ekonomie ne interesa. Tio signifas ke vi ĉiam devas peti kaj lobii por tio kaj tio konsumas multe da tempo por ke via lingvo estu inkludita. Plejparto de la parolantoj dume alkutimiĝis uzi la dominantan lingvon por tiu ĉi specifa aplikaĵo kaj estas vere malfacile regajni ilin. Tio ĉiam postulas enormajn klopodojn kaj monon por fari vian lingvon inkluzivita. Ni speciale interesiĝas pri teknologioj kiuj estas aplikataj hejme, ĉar la hejmo estas ankoraŭ vera fortikaĵo kiam temas pri la uzado de la frisa. Danke al teknologioj, aliaj lingvoj tamen eniris la hejmon, danke al saĝhejmaj aplikaĵoj, prizorgaj robotoj ktp, kio minacas la naturan spacon de nia lingvo hejme. Infanoj estas speciale sentemaj al tio ĉi kaj pro tio donos malpli da valoro al sia propra lingvo.

RV: Kiujn konkretajn paŝojn vi konsideras farendaj por kuraĝigi junajn homojn komenci la lernadon de sia lingvo aŭ daŭrigi ĝian uzadon?

MV: At the moment we are focusing both on language learning and language awareness and assertiveness in schools (primary, secondary and vocational education). It is important that younger people learn the language and are able to speak, read and write it, but it is also important that they feel comfortable using it, understand more about their language behavior and language use and the mechanisms behind that. Peer to peer conversations about their language use and specific assignments at school that focus on working with the language in a practical way (thinking about how Frisian can become more visible in the company where they do their internship for instance) work very well in our experience.

In order to make it easier for young people to use the language digitally, we have developed several translation tools and there are other tools available as well, like Gboard and Swiftkey. Not everyone knows that they are there, so we are also focusing on promoting those tools in an attractive way (short clips, distributed on several social media platforms).

For the next generations to use the language it is essential to educate young parents about the value of the minority language and how to raise children multilingual in different situations. In Fryslân there is a magazine and an online platform to inform young parents about this and they receive a special language gift (Taalkado) when they register the birth of their child with the local government.

Nuntempe ni koncentriĝas je lernado, konsciado kaj firmigado de la lingva ĉeesto en lernejoj (bazaj, mezaj kaj profesiaj). Estas grave ke junaj homoj lernu la lingvon kaj povu paroli, legi kaj skribi en ĝi, sed ankaŭ gravas ke ili sentu sin komforte uzante ĝin, komprenu pli bone sian lingvan konduton kaj lingvouzon kaj iliajn mekanismojn. Rektaj konversacioj pri ilia lingvo kaj specifaj taskoj en lernejoj fokusiĝantaj je laboro kun la lingvo en praktika maniero (pensado pri kiel la frisa povas iĝi pli videbla en la kompanio kie ili trapasas staĝon ekzemple) bone funkcias laŭ nia sperto.

Por fari pli facila por junuloj la uzadon de la lingvo en cifereca formo, ni evoluigis kelkajn tradukilojn kaj estas aliaj iloj alireblaj kiel Gboard kaj Swiftkey. Ne ĉiu scias ke ili ekzistas, do ni koncentriĝas ankaŭ je promociado de tiuj iloj en alloga maniero (per mallongaj filmetoj, distribuitaj en kelkaj sociretaj platfomoj).

Por ke la sekvaj generacioj uzu la lingvon gravas eduki junajn gepatrojn pri la valoro de la minoritata lingvo kaj pri kiel kreskigi plurlingvajn infanojn en diversaj situacioj. En Frislando estas magazino kaj reta platformo kiuj informas junajn gepatrojn pri tio ĉi kaj ili ricevas specialan lingvan donacon (Taalkado) kiam ili registras la naskon de sia infano ĉe la loka registaro.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.