Tiu ĉi artikolo de Imen Boudali estis unuafoje publikigita de Raseef22 kaj estas republikigata karde de partnereco pri interŝanĝo de enhavo kun Global Voices.
En majo ĉiujare Tunizio gastigas unikan kaj eksterordinaran eventon. La nordafrika lando, hejmo por la plej malnova sinagogo en Afriko, celebras kaj revivigas siajn judajn radikojn kadre de la pilgrimado de La Ghriba, evento kuniganta diversajn religiojn en la trankvila insulo Ĝerbao.
Tuj post kiam la pramo atingas la bordon, Ĝerbao bonvenigas onin kun sereneco. Tiu ĉi insulo, historia hejmo de tunizianoj kaj ĉiuj tri ĉefaj monoteismaj religioj kaj loko de ĉiujara juda pilgrimado, estas ofte nomata “la insulo de revoj”. Ĝi donas al vizitantoj senton de aparteno kaj akceptas ilin kiel nenie aliloke. Palmarboj estas ĉie kie vidas la okulo, laŭlonge de primitivaj vojoj, oni rapide ekvidas specifajn ĝerbaajn domojn aŭ houche, la etajn, kolorplenajn butikojn de la insulo, virojn en grizaj jebbas, virinojn en beskris, malhfas (tradiciaj vestoj kiujn uzas nur virinoj de tiu ĉi insulo) kaj dhallalas (tradiciaj pajloĉapeloj) ie ajn.
Tiu ĉi sceno estas kompletigata per la odoro de la belega blua maro, la fiŝkaptistoj kaj iliaj boatoj dissemitaj ie kaj tie, la vendistoj de jasmenaj florbukedoj, la grupoj de maljunaj viroj ludantaj damojn kaj la virinoj stirantaj motorciklojn. Fakte kiam oni estas ĉi tie, oni ensorbas kolorojn, nuancojn kaj formojn, foje bazajn kaj minimalismajn, sed neniam tedajn aŭ lacigajn.
Sed ne nur paradizaj bordoj aŭ la nekompareblaj sunsubiroj faras tiun ĉi lokon unika kaj belega; gravas ankaŭ homoj kaj rilate tion Ĝerbao estas adorata ne nur de tunizianoj, sed ankaŭ de sennombraj vizitantoj de la tuta mondo.
Loĝantoj de Ĝerbao sukcesis dum la daŭro de la insula historio subteni pacan kunvivadon de ĝiaj islama, kristana kaj juda komunumoj, kio iĝis ekstreme malofta, ne nur en la araba regiono, sed ankaŭ tra la mondo.
Judoj de Ĝerbao
Antaŭ la establo de Israelo en 1948, Tunizio estis hejmo por pli ol 100 000 judoj, sed jaroj pasis kaj post la araba-israela milito en 1967 multaj foriris. Tamen la lando estas hejmo por unu el la plej grandaj judaj komunumoj en Mezoriento kaj Nordafriko, kun 2 000 judoj, el kiuj 1 200 loĝas en Ĝerbao.
Ĝis nuntempo kaj malgraŭ sia malgranda nombro, tuniziaj judoj plu ludas signifan rolon en la ĝerbaa socio kaj, same kiel siaj nejudaj najbaroj, aktivas en la insula turisma industrio.
Ĝerbao estas hejmo por juda lernejo (jeŝiva), kiu proponas sekularan kaj religian edukadojn por infanoj de kvin aŭ ses jaroj ĝis adoleskantoj 14-jaraĝaj. Irante tra la klasĉambroj, oni aŭdas studentojn diskuti pri frazoj el Torao, transirante de la tunizia araba kaj la biblia hebrea lingvo. En alia lernejo de la insulo, la bazlernejo Souani, islamaj kaj judaj studentoj lernas kune en la samaj klasĉambroj, kundividante sekularajn akademiajn celojn kaj garantiante la estontecon de sia socio surbaze de principoj de interreligia harmonio.
La juda heredaĵo de Ĝerbao, same kiel la heredaĵo de la tunizia religia diverseco, plenforte montriĝas ĉiujare dum la pilgrimado Ghriba. Tiu ĉi ĉiujara renkontiĝo okazas ĉi-jare de la 14-a ĝis la 22-a de majo kun diversaj eventoj, inkluzive viziton al la sinagogo, disdonado de almozoj kaj bonfarado, preĝado kaj aliaj lokaj tradicioj.
Ne-judaj tunizianoj ofte partoprenas en iuj el la sinagogaj tradicioj. Ekzemple multaj lokaj virinoj kaj vizitantoj prenas ovojn markitajn per la nomoj de junulinoj el iliaj familioj kaj lasas ilin en speciala loko ĉe la sinagogo. Kiam la pilgrimado finiĝas, la ovoj estas redonataj al la junulinoj, kiuj manĝas ilin kun la espero plibonigi siajn edziniĝajn perspektivojn.
Kolorplena pilgrimado
Dum oni marŝas direkte al la sinagogo, la ĉeesto de sekurecservo certe rimarkindas. Centoj da policanoj, specialaj trupoj kaj armitaj veturiloj estas lokitaj laŭlonge de la stratoj kaj ĉirkaŭ la religia konstruaĵo por garantii la senprobleman pason de la festo. Antaŭ ol eniri la ejon, vizitantoj trapasas skanadon kaj iliaj aĵoj estas skrupule ekzamenataj.
Dum vi pasas tra la sekurecaj aparatoj, centoj da tuniziaj flagoj kaj la karaktera kombino de la blua kaj la blanka bonvenigas vin.
Muziko sonas kiel fono. Ĉiuj sentas festan atmosferon. Junaj kaj maljunaj, vi povas vidi ke ĉiu ajn surhavis siajn plej belajn vestojn. Sub la posttagmeza aprila suno grupoj da vizitantoj en festaj vestoj amasiĝas, akcelante siajn paŝojn por trovi sidlokon en la Oukala (speco de vere tradicia kaj malmultekosta hotelo en populara tunizia kvartalo), kie estas organizita muzika festeno.
“Mia patrino aĉetis novajn vestojn, do mi povas surpreni ilin hodiaŭ. Nun mi atendas miajn amikojn por ke ni ludu kune. Mi estas vere ekscitita!”, diras la 8-jara Iŝmail, tutkore ridetante kune kun siaj gepatroj kaj aliaj familianoj.
Aliaj ĉeestantoj, pli fokusiĝintaj je la religia aspekto de la evento, elektas iri rekte al la sinagogo. Malgraŭ ĝia relativa malgrandeco, la interiero de la konstruaĵo estas ŝoke belega. La blua fajenca kahelo kovras la kvar murojn ĝis la plafono, ŝokante la imagopovon. La ejo estas plena je homoj.
Sub la arkadoj kaj la eternaj lampoj, iuj ĉeestantoj eksidis por legi la Toraon, aliaj bruligas kandelojn kaj flustras, diskrete kun okuloj fermitaj, siajn longe tenitajn dezirojn.
“Mi venis por loki tiun ĉi ovon je la nomo de mia solula nevino”, diris Eliana, sepdekjara franco-tunizianino. “Mi scias ke ŝi ne vere kredas je tiuj ĉi historioj, sed ekde kiam mi estis eta, mi alkutimiĝis veni al tiu ĉi sinagogo kaj vidi mian patrinon kaj miajn onklinojn fari tion. Tio estas parto de nia historio kaj de nia identeco, kaj mi plu tenas la heredaĵon viva”.
Turisma graveco, sekurecaj zorgoj
Tiu ĉiujara pilgrimado estas grava ne nur por loka komunumo, sed ankaŭ por la tuta lando, de ekonomia perspektivo, per la revigligo de la insula turisma sektoro kaj politike, ĉar tio helpas krei la pacan kaj plurkulturan identecon de Tunizio. La evento estas preparata dum monatoj, kun partopreno de pluraj organizantoj, inkluzive de la Ministerio pri internaj aferoj — ĉio por ekskludi iujn ajn malbonajn surprizojn.
En freŝdata memoro, Tunizio spertis du tragikajn atakojn kontraŭ la juda komunumo de Ĝerbao. La unua okazis en 1985 kiam soldato, kiu devis subteni la ordon, ekpafis ene de la Ĝerbaa sinagogo, mortigante kvin homojn. Poste, en 2002, 25-jara franco-tuniziano ligita al Al-Kaida mortigis 21 homojn.
Kun tiuj ĉi incidentoj en memoro, la tuniziaj aŭtoritatoj klopodas fari tiun ĉi ĉiujaran eventon pli sekura. La registarestro Najla Bouden, la ministro pri turismo Mohamed Moez Belhassine, la guberniestro de Médenine Said Ben Zayed, la ĉefrabeno de Tunizio Haïm Bittan, same kiel kelkaj ambasadoroj kaj diplomatoj el landoj kiel Francio, Belgio, Germanio, Italio kaj Usono partoprenis tagmanĝon dum la ĉi-jara pilgrimado.
“Ĝerbao restas fandejo de civilizoj kaj lando de paco kaj toleremo por ĉiuj, de kie eliras mesaĝo pri amo kaj paco”, diras Bouden.
Siavice, la ministro pri turismo Belhassine diris ke la pilgrimado de La Ghriba estas grava evento, kiu malfermas la turisman kaj someran sezonon kaj sendas multajn mesaĝojn al la mondo pri paca kunvivado kaj toleremo por pli bona kaj pli malfermita komunumo.
Li aldonis ke tiu ĉi grava evento, kiu, laŭ li, akumulis ĝis 3 000 vizitantojn, 50 ĵurnalistojn kaj altrangulojn de 14 nacioj, estas kazo por ne nur malkovri la plurkulturan aspekton de la insulo, sed ankaŭ plonĝi je tiu ĉi riĉa celloko, proponanta senfinajn avantaĝojn.
Rilate al la organizantoj de la pilgrimado gvidata de Perez Trabelsi (prezidanto de la Juda Ĝerbaa Komitato kaj gvidanto de la juda komunumo en Ĝerbao), ili opinias ke ĉi-jara vizito estis escepta kaj rimarkinda je kelkaj niveloj. Por ili, post du jaroj de pandemio, sendi mesaĝon pri paco kaj kunvivado de Tunizio al la resto de la mondo estis gravege en tiu ĉi tumulta tempo.