- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Umasoye: lingva aktivisto kiu uzas teknologion por igi la instruadon de la lingvo Ekpeye amuza

Kategorioj: Subsahara Afriko, Niĝerio, Civitanaj komunikiloj, Rising Voices

Foto ofertita de Franca Umasoye Igwe kaj uzata kun ŝia permeso.

Ni parolis kun la cifereca lingva aktivisto Franca Umasoye Igwe, ununome Umasoye. De niĝeria deveno, Umasoye interesiĝas pri la intersekcoj de teknologio, socimedioj kaj la konservado de la lingvo Ekpeye [elp. ekpeje]. La ekpejoj [1] [eo] estas subgrupo de la Igboj [2] [eo] kiuj loĝas en la regionoj de Ahoada en River State [3] [eo], Niĝerio. Umasoye kunigas siajn pasiojn en la organizaĵo kiujn ŝi fondis, la NRO [4] [eo] Lingva Iniciato Parolu Ekpeje Flue (Speak Ekpeye Fluently Language Initiative) [5]. La retejo klarigas ke Umasoye realigas sian kredon laŭ kiu lingva daŭripovo devus esti engaĝa kaj amuza — la interfaco estas aŭdaca, bunta kaj alloga, inkluzivante rimedojn kiel senpagajn lingvajn librojn, kursojn kaj vortaron. En junio, Umasoye kaj ŝia teamo ankaŭ kreis premiitan projekton [6]nomitan “project Afrilingo” ĉe la Kodummaratono Monda Pintkunveno pri la Informa Socio, kiu gastigis la eventon en partneriĝo kadre de la Internacia Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj [7] [de Unesko]. La projekto inkluzivas la kreadon de ludoaplikaĵo por lerni pri indiĝenaj lingvoj kaj kulturoj. Ekkonu pli pri la engaĝiĝo de Umasoye rilate al la disvastigo de la ekpeja lingvo per ciferecaj medioj en nia intervjuo kun ŝi.

Rising Voices (RV): Bonvolu rakonti al ni pri vi kaj pri via lingvorilata laboro.

Franca Umasoye Igwe (Umasoye): My name is Franca Umasoye Igwe, but I prefer to be called Umasoye. I'm a Nigerian born creative writer, tech enthusiast and an advocate for indigenous languages. I am skilled in photography and digital marketing, and currently pursuing a degree in agricultural extension and rural sociology at the prestigious Rivers state university.  I'm very passionate about using tech for the sustainability and revitalization of Indigenous languages. Recently I ideated a solution for language loss “project Afrilingo” which emerged as the winning project.  I was able to co-create this with two techies during the WSIS hackathon for Indigenous languages [8]. I want to be able to tackle the problems of language loss as much as I can through tech. In 2020 I founded the Speak Ekpeye Fluently Language Initiative. [5] This is an NGO committed to revitalizing the Ekpeye language, a minoritized language spoken in Rivers State, Nigeria, which is at risk of going extinct. Through my advocacy with my team, I have been able to create a learning environment for the Ekpeye language in digital spaces (on the web and social media). I believe that every child should be given a fair opportunity to learn their mother tongue before any other language as this is essential to their identity and to preserving indigenous languages.

Franca Umasoye Igwe (Umasoye): Mia nomo estas Franca Umasoye Igwe, sed mi preferas esti nomata Umasoye. Mi naskiĝis en Niĝerio kaj mi estas krea verkisto, entuziasmita pri teknologio kaj pledanto por indiĝenaj lingvoj. Mi talentas pri fotografio kaj cifereca merkatiko kaj nuntempe mi studas pri agrikultura etendiĝo kaj kampara sociologio en la prestiĝa universitato Rivers State. Mi tre pasiiĝas pri la uzado de teknologio por la daŭripovo kaj la revivigo [9] [eo] de indiĝenaj lingvoj. Freŝdate mi pripensis solvon por la lingva perdo: “project Afrilingo”, kiu iĝis la gajninta projekto. Mi povis krei tion kune kun du teknikistoj dum la WSIS-kodummaratono por indiĝenaj lingvoj [8]. Mi volas povi alfronti la problemon de lingva perdo kiel eble plej multe per teknologio. En 2020 mi kreis la Lingvan Iniciaton Parolu Ekpeje Flue [5]. Temas pri NRO engaĝita en la revivigo de la lingvo Ekpeye, minorigita lingvo parolata en Rivers State, Niĝerio, kiu riskas malaperi. Per pledado kune kun mia teamo, mi povis krei lernan medion por la ekpeja lingvo en ciferecaj spacoj (interrete kaj en sociaj amaskomunikiloj). Mi kredas ke ĉiu infano devus ricevi egalan ŝancon lerni sian denaskan lingvon antaŭ ajna alia lingvo, ĉar tio estas kerna por la identeco kaj por la konservado de indiĝenaj lingvoj.

RV: Kia estas la nuna stato de via lingvo rete kaj eksterrete?

Umasoye: The Ekpeye language is gradually gaining presence in the online space through the work of the Speak Ekpeye Fluently Language Initiative. We look forward to having more accessible resources online in years to come. Offline, the language is spoken mainly by elders as the Gen-Zers and millennials seem uninterested. This challenge we aim to tackle through the use of digital tools.

Umasoye: La ekpeja lingvo gajnas iom post iom spacon interrete per la laboro de la Lingva Iniciato Parolu Ekpeje Flue. Ni planas havi pli da alireblaj retaj rimedoj en la venontaj jaroj. Eksterrete, la lingvo estas parolata ĉefe de aĝuloj, ĉar junaj generacioj (generacioj “Z” kaj “Y”) ne ŝajnas interesiĝi pri ĝi. Ni intencas alfronti tiun defion per la uzado de ciferecaj iloj.

RV: Kiuj estas viaj motiviĝoj por vidi vian lingvon en ciferecaj spacoj?

Umasoye: My motivation for having Ekpeye in the digital space is to see that young Ekpeye youths embrace and learn their language in a relatable space. Hopefully this will reduce their language apathy.

Umasoye: Mia motiviĝo por havi la ekpejan lingvon en la cifereca spaco estas vidi ke junaj ekpejoj adoptas kaj lernas sian lingvon en spaco al kiu ili povas rilatiĝi. Espereble tio malkreskigos ilian lingvan apation.

RV: Priskribu kelkajn el la defioj kiuj malhelpas ke via lingvo estu uzata rete plenmaniere.

Umasoye: Some of the challenges that prevent Ekpeye being fully utilized online are:

  1. No proper documentation of the Ekpeye language in recent times.
  2.  Lack of funding for developing special apps or web environments between learners and native speakers.

Umasoye: Kelkaj el la defioj kiuj malhelpas ke la ekpeja lingvo estu plenmaniere uzata rete inkluzivas:

  1. Neniun taŭgan dokumentadon de la ekpeja lingvo en la freŝdataj tempoj.
  2. Mankon de financado por la disvolvado de specialaj retaj apoj aŭ retaj medioj inter lernantoj kaj denaskaj parolantoj.

RV: Kiuj konkretaj paŝoj laŭ vi povus esti faritaj por kuraĝigi gejunulojn komenci lerni sian lingvon aŭ daŭrigi ĝian uzadon?

Umasoye: Young people can be encouraged to learn their language by using a fun and interesting approach that appeals to them while educating them on the importance of language sustainability. A fun approach that can be used is music, the creation of language gaming apps as well as family influence.

Umasoye: Junuloj povas esti kuraĝigitaj lerni sian lingvon uzante amuzan kaj interesan aliron kiu allogas ilin, samtempe edukante ilin pri la graveco de lingva daŭripovo [10] [eo – pdf]. Uzebla amuza aliro povas esti muziko, la kreado de lingvaj ludaj apoj, same kiel familia influigo.