Jam pasis preskaŭ kvar jaroj depost ekvalidis prezidenta dekreto kiu limigas la studadon de indiĝenaj lingvoj en la naciaj respublikoj de la Rusa Federacio. Tio okazis en 2017 kiam la parlamento de la Respubliko de Tatarstano [eo] nuligis la devigan studon de la tatara lingvo [eo] en lernejoj. Kian efikon tio havis sur la nacia mem-identeco de tataroj loĝantaj en Rusio?
En julio 2017, dum kunveno de la Konsilio pri Interetnaj Rilatoj pri efektivigo de la nacia ŝtata politiko de Rusio, prezidento Vladimir Putin deklaris, ke infanoj ne devas esti devigataj studi indiĝenajn lingvojn en la naciaj respublikoj kiuj estas parto de Rusio. En novembro de la sama jaro, la parlamento de Tatarstano aboliciis la devigan studon de la tatara lingvo en lernejoj kaj reduktis la horojn de ĝia instruado en lernejoj de 20 ĝis 2 horoj semajne. Interese, ĉi tiu decido kontraŭis la Konstitucion de la Rusa Federacio, same kiel la rusan federacian leĝaron kiu disponigas egalan juran statuson al la rusa kaj tatara lingvoj en Tatarstano.
Tataroj en Rusio longe sentas premon rilate al sia identeco kaj la uzo de sia gepatra lingvo. Tio estis la situacio kiam politikaj motivoj regis super la jura ordo, malgraŭ la fakto ke la rusa leĝaro garantias la uzadon kaj studadon de minoritataj indiĝenaj lingvoj. Ĝenerale, la nova politiko ŝajnis malkongrua kun la rajtoj de malplimultoj, garantiitaj de la konstitucio. La decido limigi la spacon por indiĝenaj minoritataj lingvoj montris la superecon de unu (reganta) nacia kulturo kaj etneco, kaj kelkaj sentis ke ĝi kaŭzis malkreskon de la multkulturismo de la lando.
Tataroj, estante tjurklingva popolo kun plejparte islama kredo, estas la dua plej granda etno en Rusio, kie la domina vektoro de nacia identeco estas ortodoksa slava. Ili ankaŭ estas la plej granda tjurka komunumo en la Rusa Federacio. La komunumo inkludas tatarojn vivantaj en la Respubliko de Tatarstano (36 procentoj), same kiel volgaj tataroj, siberiaj tataroj, astraĥanaj tataroj, krime-tataroj [eo], kaj aliaj pli malgrandaj grupoj. La nombro da tataroj en Rusio laŭ la ŝtata censo de 2010 estas proksimume ses milionoj. Ĉar ili estas ankaŭ disvastigitaj ekster Rusio, la tataroj de ekster Tatarstano kaj de ekster Rusio sentas specialan ligon al Tatarstano, kiu reprezentas sian nacion, identecon kaj bezonojn.
Tatarstano estas parto de la Rusa Federacio, kaj kune kun la aliaj 21 naciaj respublikoj, estas egala subjekto de la federacia ŝtato. La naciaj respublikoj, kontraste al aliaj federaciaj subjektoj — krajoj (teritorioj), oblastoj (regionoj) — havas specialan juran statuson, kun la rajto havi propran konstitucion, leĝdonajn instancojn, kaj eĉ sian propran prezidenton (en Tatarstano). Gravas mencii ke ilia speciala statuso ankaŭ donas al ili la rajton determini siajn naciajn lingvojn je la oficiala nivelo en la respubliko kune kun la ŝtata lingvo, la rusa.
Tamen, post la prezidenta iniciato en 2017, kaj ĝia efektivigo en Tatarstano, la tatara lingvo, kaj kun ĝi, la statuso de la tatara nacio kaj Tatarstano mem ŝajnis perdi sian pozicion, por iuj nacia tragedio. Tamen prezidento Putin opiniis, ke la studado de denaskaj lingvoj estu libervola. Laŭ li, “devigi homon lerni lingvon kiu ne estas denaska por li estas same neakceptebla kiel redukti la nivelon kaj tempon por la instruado de la rusa.” Putin ankaŭ nomis la rusan lingvon “la natura spirita kadro de nia tuta multnacia lando”.
Malgraŭ ke aktivuloj kaj anoj de la publiko esprimis malkonsenton, aranĝis protestajn mitingojn, kaj eĉ prezentis plendon ĉe la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj [ru] pri la nova lingvopolitiko, multaj instruistoj de la tatara perdis sian laboron baldaŭ post kiam ĝi estis efektivigita, kaj la statuso de la lingvo daŭre estas malcerta.
Laste sed ne balaste, la fermo de la Tuttatara Publika Centro (Vsetatarskiy Obshestvenniy Centr) [ru] konsternis multajn homojn. Tio okazis post kiam la prokurorejo postulis, ke la plej malnova nacia organizaĵo de la tataroj estu agnoskata kiel ekstremista.
Reviglante la konfliktitan tataran kulturon
Paradokse, la tumulto ĉirkaŭ la lingvopolitiko kaŭzis revigliĝon de la tatara kulturo en Rusio. La pli juna generacio trovis novan direkton por mem-identeco, kondukante al novaj evoluoj kaj kultura agado en Tatarstano kaj preter ĝi. Kune kun la nacia festo Sabantuy, kiu estas celebrata en urboj ĉie en Rusio kaj celas prezenti sian kulturon, tataroj retrovis kaj eĉ modernigis aliajn iam forgesitajn tradiciojn kaj kutimojn.
Ekzemple, elementoj de tradicia brodaĵo fariĝis parto de modernaj elegantaj vestaĵoj, kaj pluraj markoj nun aldonas tradiciajn ŝablonojn al puloveroj aŭ libertempaj vestaĵoj. La ĉapeleto tubetejka [eo] fariĝis eleganta akcesoraĵo en la vestaro de la moderna virino. Tataraj bazaroj kaj merkatoj ankaŭ renaskiĝas en iniciatoj kiel ekzemple Pechen Bazary (Bazaro Peçän ), la fojnomerkato en Kazano [eo], la ĉefurbo de Tatarstano.
Paroli la tataran, porti tradiciajn vestaĵojn, ludi tataran muzikon, organizi malsamajn festivalojn nun estas rigardata kiel signo de prestiĝo. Tataraj kantoj estas prezentitaj pli ofte en federaciaj amaskomunikilaj kanaloj: junaj artistoj kiel Dina Garipova , Saida Mukhametzyanova , Elmira Kalimullina ĉiuj estis la parto de la franĉiza [eo] spektaklo “The Voice” [La Voĉo] en la rusa televido.
Krome, tatara kin- kaj filmfestivaloj ankaŭ altiris novan atenton. La talenta, juna tatara direktoro Ilshat Rakhimbay rakontis al Global Voices pri sia percepto de ĉi tiu revivigo kaj la kresko de tatara nacia identeco responde al politikaj limigoj.
Ĝi estas sufiĉe mirinda, kaj samtempe tamen ne surpriza. Efektive, [ni vidis] la evoluon de diversaj tataraj kulturaj festivaloj, pli da prezentistoj de tatara muziko aŭ muziko en tatara lingvo, kaj pli grave—pli da agnosko kaj rekono ne nur de la publiko, sed ankaŭ de la aŭtoritatoj kun pli profunda nivelo de konscio. Montriĝis pli profunda respekto por la lingvo kaj kulturo, kaj ne ekzistas tia ekskludo kiel antaŭe — ĝi ne estas nur la sceneja kulturo, sed ankaŭ tiu estas subtenata.
Tiel, la filmoj de Ilshat Rakhimbay estas faritaj tra la prismo de “Tatar-eco“. Se demandite kial nacia identeco gravas al li kiel produktisto, li klarigis:
Ĝi estas nur kodo, kiu komence estas ankrita en vi mem, kaj per la lingvo kaj kulturo, en kiuj vi kreskis, vi vidas la tutan mondon. Per vortoj, gepatra lingvo, formiĝas speciala rilato al la mondo, la tero, la ĉielo, la homoj kaj la Ĉiopova.
En la 19-a jarcento, la germana filozofo GW Hegel, en sia “Grundlinien der Philosophie des Rechts” [Elementoj de la filozofio de la juro] proponis la vojon al organika komunumo: “Estu homo kaj respektu aliajn kiel personojn.” Li emfazis, ke lingvo estas ŝlosila elemento de mem-identeco aŭ mem-decido. Se nacio estus senigita de la ŝlosila elemento de sia identeco, multnacia komunumo povus perdi la unikan kulturan heredaĵon kiun ĝi reprezentas. Artisto povas ricevi nacian amon kiam la nacio rekonas sin en siaj verkoj, sed ĉu la rekono de la nacia identeco de minoritato postulas pli larĝan publikan akcepton?