Germinda Casupá, ĉikita indiĝeno fronte al fajro kaj masklismo

Germinda Casupá en intervjuo por Muy Waso. Foto: Esther Mamani

Tiu ĉi estas fragmento de la originala teksto verkita de Esther Mamani kaj publikigita en la cifereca revuo Muy Waso. 

La bolivia Chiquitania estas la plej granda kaj biodiversa tropika seka arbaro de la mondo. De preskaŭ unu jardeko, arbaraj incendioj mortigas, ĉiujare, milionojn da bestoj, bruligas milionojn da hektaroj kaj damaĝas milojn da familioj.

Antaŭ la naturmedia kaj homa katastrofoj, indiĝenaj virinoj kiel Germinda Casupá transprenas la defendadon de sia teritorio.

La komencoj de Germinda

Germinda estas 45-jaraĝa. Ŝi surhavas ĝinzon, kotonan to-ĉemizon, sportajn ŝuojn kaj ŝi tenas sian malhelan hararon en bulo. Por protekti sin kontraŭ la suno ŝi ĉiam  uzas ĉapelon, ankaŭ el teksaĵo. La longaj vojoj kiujn ŝi devas sekvi en la komunumoj estas por ŝi kvazaŭ promenadoj. Kiam ŝi estis junaĝa ŝi ludis futbalon, basketbalon kaj flugpilkadon [eo].

La vojo de San Ignacio al Santa Anita daŭras ĉirkaŭ du horojn kaj estas gruza. Dum la vojaĝo, la polvo kaj la varmego kumuliĝas en la taksio. Malgraŭ la sufokiĝo, Germinda ridetas kaj montras kontaĝan humuron.

Atingante la komunumon, Germinda salutas la tieajn estrojn kaj profitas por kontroli iliajn laborplanojn, dum la brula sezono alvenas.

Vojo de tero kaj gruzo inter San Ignacio de Velasco kaj Santa Anita. Foto: Esther Mamani

Germinda estas bona administranto. Malgraŭ la malmultaj rimedoj de la Organizo de Ĉikitaj Virinoj, la estro sukcesas profitigi la monon kaj kovri per ĝi almenaŭ la transportkostojn.

Tiu “administra” kapablo venas de ŝia unua laboro, kiam ŝi ankoraŭ estis adoleskanto. Tiam ŝi estis dediĉiĝanta al la pago de servoj kaj al la kontrolo de dungitaro en loka bieno.

La gepatroj de Germinda elprenis ŝin el la lernejo kiam ŝi estis 15-jaraĝa, por ke ŝia pli aĝa frato havu la oportunon iri al la universitato.

Du jarojn post tiu familia decido, Germinda ne nur laboris kaj prizorgis siajn filojn, sed ŝi ankaŭ iris al la vespera lernejo por fini sian mezlernejan gradon.

Por Germinda, daŭrigi edukadon estis esence. Ŝi ne volis travivi la samajn aferojn kiujn ŝia patrino travivis.

“Kiam ŝi havis ok jarojn, miaj geavoj vendis ŝin al riĉa familio por ke ŝi helpu en la domo kaj ŝi neniam revenis al la lernejo”, rakontas Germinda pri sia patrino.

Tiu praktiko en la orienta Bolivio estas konata kiel patronado kaj konsistas el donado de kuratoreco de knabinoj kaj knaboj al “patronoj”, kontraŭ “prizorgado”. Reĝimo de servuteco [eo] kiun UN difinas kiel nuntempan formon de sklaveco.

La hejmo de Germinda

Chiquitania estas la plej granda tropika seka arbaro en la mondo kaj, ĝis 2019, ankaŭ la plej bone konservita. La plej granda parto de tiu teritorio troviĝas en la departemento de Santa Cruz.

Dum la periodo de bruligado de la tero (chaqueo), kiu komenciĝas inter julio kaj aŭgusto, la disvastiĝo de la fajro estas koŝmaro kiu ripetiĝas ĉiujare. Tiu praktiko realiĝas tradicie por la preparado de la agrikulturaj grundoj, sed de pli ol jardeko ĝi mortigas la naturmedion.

La homoj loĝantaj en la areoj klarigas ke la incendioj servas por purigi la kultivareojn de malgrandaj, mezaj kaj grandaj produktistoj de sojo, maizo kaj fazeoloj.

Laŭ informo de la Fondumo Tierra (Fundación Tierra), 26,3% el la areo bruligita en Santa Cruz en 2019 estis tero de mezaj kaj grandaj agrikulturaj kompanioj.

Nur 4,9% temis pri komunaj proprietoj kaj apenaŭ 2,7% pri malgrandaj proprietoj.

La incendioj ekster kontrolo okazantaj pro la agroindustrio, kiu disvastiĝas inkluzive ĝis fiskaj teroj kaj protektitaj areoj, endaĝerigas la sekurecon de pli malgrandaj komunumoj.

Tamen, en 2019, multaj komunumoj pagis monpunojn pro la incendioj de siaj teritorioj. La monpunoj atingis ĝis okdek mil boliviajn pesojn.

Arlena Algarañaz, la plej bona amikino de Germinda Casupá, memoras kun kolero pri la multaj horoj kiujn ili pasigis en oficejoj de la Aŭtoritato pri Imposto kaj Kontrolo de Arbaroj kaj Tero. Ili provis klarigi al la oficistoj ke la incendioj ne estas okazigitaj de la komunumoj.

Pri Germinda, Arlena memoras ke “ŝi estis unu el la plej aktivaj partoprenantoj en la atelieroj pri virina enpovigo kiujn ni faris kune kun la Advokato de la Popolo kaj la Plataformo pri Inkluziva Familia Prizorgo”.

Lukto komenciĝinta hejme

Malgraŭ sia persisto kaj strebo, Germinda ankoraŭ devis superi obstaklon: sian eksedzon, kun kiu ŝi edziniĝis kiam ŝi estis 16-jaraĝa.

Li ne konsentis ke Germinda devus studi kaj labori samtempe. Kiam ŝi iris eksteren, li molestis kaj perfortis ŝin pretekste de “ĵaluzo”. Dum multaj jaroj li frapis kaj insultis ŝin.

Antaŭ pli ol kvin jaroj, la spiralo de perforto rompiĝis. Li diris al ŝi ke ŝi “ŝparu monon por aĉeti sian skatolon (rilate al ĉerko)”. Germinda komprenis la gravecon de la minaco.

Tiel, la jaro 2015 iĝis jaro de ŝanĝoj por Germinda. Ŝi disiĝis de sia perforta edzo, sed ŝi ankaŭ komencis sian karieron en la indiĝena gvidado.

For de tiu rilato, iĝis pli facile por Germinda daŭrigi sian edukadon per partopreno en atelioroj kaj plenumado de postenoj en kiuj ŝi montris sian temperamenton: fortan sed akordiĝeman, engaĝitan kaj respondecan.

Lernejaj kursoj en la komunumo de Santa Anita. Foto: Esther Mamani

Germinda kontraŭ masklismo kaj masklisma perforto

La kritikoj kontraŭ Germinda ne mankas. Plejparte, ili venas de viraj gvidantoj.

Kiam ŝi eniras unu el la komunumoj kiujn ŝi vizitas kutime, unu el la gvidantoj de la komunumo diras ke ili ne agnoskas ŝin kiel aŭtoritaton.

Krome, ili nomas ŝin “NRO-ista”. Pejorativa formo por diri ke ŝi nur laboras kun fondumoj kaj organizoj sen lukro.

“Kial virino devas iri ien ajn? Kiu elektis ŝin por tio?”, plendas gvidanto.

Kaj ne estis la ĉefoj kiuj elektis Germinda por partopreni en la juĝado de la Internacia Tribunalo pri Naturo (TIN) en Ĉilio en 2019 por denunci la bolivian ŝtaton pro mortigo de la naturmedio. Tamen, ŝi estis elektita danke al la vasta subteno de siaj virinaj kolegoj.

En 2018, ŝi kreis la Ligon de Komunumaj Defendantoj. Tiu ĉi organizaĵo estas komunuma averta sistemo pri kazoj de perforto kontraŭ la virinoj de la regiono.

“Germinda ĉiam estas atenta por helpi siajn kunulinojn. Se ni ekscias pri kazo de perforto, ni raportas ĝin”, klarigas Elena Guasese, loĝanto de Sañonama.

“De zorgo al ago”

Tiu verdikto kiun la tribunalo donis en 2019 signifis venkon por Germinda, sed ĝi reprezentis nur la komencon de pli da taskoj kaj respondecoj.

La etendiĝo de la agrikultura frontlinio kaj la fajro revenis al Chiquitania en 2020 kaj ankaŭ en 2021. Tiuj ĉi novaj incendioj postulas de Germinda pli da laboro por estingiĝi la flamojn kaj savi sian popolon. Tio signifas protekti la vivon de la arbaroj kaj de ĝiaj loĝantoj.

Nuntempe, Germinda vizitas la komunumojn por vidi kiuj agadoj estas farataj por malpliigi la efikojn de la fajroj.

La monitorado kiun Germinda faras, inter aliaj aferoj, temas pri ĝisdatigo de la nombro de familioj ekzistantaj en ĉiu komunumo, kontrolado de ilia aliro al trinkakvo aŭ aŭtoj kiuj havas sufiĉan fuelon por eblaj evakuoj.

“Ni devas moviĝi de zorgo al agado”, diras Germinda antaŭ eniri taksion pere de kiu ŝi vizitos tri komunumojn en la ĉirkaŭaĵo de San Ignacio de Velasco: Sañonama, Santa Anita kaj Espíritu.

Loĝantoj de Santa Anita. Foto: Esther Mamani

La lukto kontraŭ la fajro ne ĉesas

Survoje al la komunumo de Espíritu, Germinda parolas kun kelkaj fajrobrigadistoj kiuj laboras en la regiono. La incendioj reaktiviĝis en Candelaria, San Matías kaj Roboré.

La odoro de brulaĵo denove kaŭzas teroron.

Aldone al la fajroj, Germinda havas plian zorgon kiu devigas ŝin akceli la vojaĝon: ŝia plej malgranda infano malsaniĝis, verŝajne stomaka infektiĝo. Ŝi havas tri filojn.

Kvankam familiano helpos ŝin prizorgi lin, Germinda estas maltrankvila: la taskoj komencas kumuliĝi.

“Kelkfoje mi pripensas retiriĝi de ĉio ĉi. Ĉiujare iĝas pli kaj pli malfacile batali kontraŭ la fajro”, plendas ŝi denove.

En Espíritu, Germinda aranĝis diversajn renkontiĝojn kun la virinoj de la komunumo. Ŝi planis paroli pri aliro al trinkakvo, edukado kaj sano.

Sed la fajro kaj ĝia danĝera etendiĝo okupas la diskutojn.

Tiun tagon, post sia lasta renkontiĝo, Germinda tuŝas sian frunton, aranĝas sian ĉapelon kaj finas sian vojaĝon.

“Estis tre bele esprimiĝi antaŭ la Internacia Tribunalo pri Naturo”, — memoras Germinda rideteme — “sed ĉi tie en la arbaro ne ekzistas verdikto kiu estingu la fajron”.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.