Kiel bangladeŝaj teolaboristoj povas travivi kun taga salajro de malpli ol du dolaroj?

Tea is the most popular drink in Bangladesh. Depicting the plights of the low wages of the tea-estate workers, young artist Tufan Chakma has raised the question of whether people are drinking workers' blood. Image from Facebook. Used with permission.

Teo estas la plej populara trinkaĵo en Bangladeŝo [eo]. Kun sia desegnaĵo pri la malfacila situacio de teolaboristoj kaj iliaj malaltaj salajroj, la juna artisto Tufan Chakma demandas ĉu homoj trinkas la sangon de la laboristoj. Bildo el Fejsbuko. Uzata kun rajtigo.

La minimuma taga salajro de teokolektantoj en Bangladeŝo pliiĝis de 120 takoj [eo] (1,26 dolaroj) al 170 takoj (1,80 dolaroj) post kiam teolaboristoj deklaris strikon dum tri semajnoj. Ili estas inter la plej malbone pagitaj laboristoj en la lando, en industrio heredita de la britaj koloniaj regintoj, kaj restas unu el la plej marĝenigitaj kaj ekspluatataj komunumoj de Bangladeŝo. Kvankam ili deklaris strikon por postuli tagan salajron de 300 takoj (3,16 dolaroj), ĉefministro Ŝejkino Hasina [eo] intertraktis kun la posedantoj de la teoĝardenoj kaj fiksis la novan salajron la 27an de aŭgusto 2022, kun proksimuma kresko je 25%.

La Asocio de Posedantoj de Teoĝardenoj postulis ke teoplantejoj donu loĝadon, emeritiĝajn avantaĝojn kaj kuracajn financojn, kune kun semajnaj manĝaj subvencioj, kaj faciligu bazan edukadon al infanoj de laboristoj, altigante iliajn tagajn salajrojn super 400 takoj (4,20 dolaroj) antaŭ la kresko. Diversaj agentejoj pri laboro kaj civila socio de la lando esprimis sian subtenon al la postuloj de teolaboristoj.

Kvankam la Sindikato de Teolaboristoj protestis por peti tagan salajron de 300 takoj (3,60 dolaroj), ĝi ŝajnas kontentiĝi pri la kresko de 170 takoj (1,80 dolaroj). En sociaj retejoj, videoj en kiuj ili feliĉas pro la kresko aperis. Tamen, multaj starigis la demandon: kiel pluvivos teolaboristoj kun pli malaltaj salajroj se la inflacio puŝis vivkostojn preter iliajn eblecojn?

La teolaboristino Seema Mahali respondis tiun demandon por la bengallingva sekcio de BBC:

না হয় বাগানের জমিতে থাকি, কিন্তু ঘরের মেরামতের খরচ আমাদের। কাপড় কিনতে হয়, বাচ্চাদের পড়ালেখা করাতে হয়, চাল, ডাল সবজি কিনতে হয়। এই ১২০ টাকায় কি এতো কিছু হয়?

Ili povas diri ke ni loĝas en domo donita de teoplantejo, sed la kosto de riparo de la domo estas tute la nia. Ni ankoraŭ devas aĉeti vestojn, ni devas doni edukadon al niaj infanoj; ni devas aĉeti rizon, fabacojn kaj legomojn.  Ĉu 120 takoj sufiĉas (1,20 dolaroj)?

Kvankam taso da teo kostas pli ol 120 takojn (1,26 dolarojn) en elitaj teovendejoj ĉefurbe, teolaboristoj gajnas tiel malmulte ke ili ne povas aĉeti kokidon aŭ legomojn en la bazaro. Iuj eĉ turnas sin al plado farita kun teaj folioj, ofta elemento en siaj ĉiutagaj manĝoj. Tiurilate, la verkisto Kasafaddauza Noman skribis:

এই অঞ্চলে চায়ের চেয়ে রোমাঞ্চকর জিনিস আর কী আছে? আমাদের প্রেম, আড্ডা, গল্প, গান, বিপ্লব, বিদ্রোহ কোনো কিছুই চা ছাড়া হয় না। বিজ্ঞাপন মারফত আমরা জানতে পারি কাপ শেষ হলেও রেশ রয়ে যায়, এক কাপ চায়ে তাজা হয়ে যাওয়া যায় নিমেষেই, এমনকি চায়ে চুমুক দিয়ে আমরা বদলে দিতে পারি পরিস্থিতি, প্রতিবাদ করতে পারি যেকোনো অন্যায়ের, পেয়ে যেতে পারি যুগান্তকারী আইডিয়া। কিন্তু বিজ্ঞাপনে চা শ্রমিকরা সারাজীবন ব্যাকগ্রাউন্ড প্রপস। দুটি পাতা একটি কুড়ি তোলার সুন্দর দৃশ্যটি আমাদের কাছে আরও সুন্দর হয়ে ওঠে দারুণ সিনেমাটোগ্রাফিতে। আর আজকাল তো নগরীর অভিজাত চায়ের দোকানে এক কাপ চা বিক্রি হয় ১২০টাকায়। সে চায়েরও হয় ফুড রিভিউ। অথচ শ্রমিকদের ১২০টাকার অসুন্দর জীবনের দৃশ্য সিনেমাটোগ্রাফিতেও আসে না, খবরেও খুব একটা পাওয়া যায় না। কারণ তারা চা পাতা ভর্তা খেয়েই কাটিয়ে দিচ্ছে বেহেশতি এই জীবন!

Kio povus esti pli romantika ol paroli pri teo en ĉi tiu regiono? Niaj amoj, paroladoj, rakontoj, kantoj kaj revolucioj kutime faras referencojn al teo. Per reklamado, ni povas scii ke eĉ post trinkado de taso da teo, soifo daŭras; vi povas senprokraste refreŝiĝi per taso da teo. Eĉ kun nur trinkado de teo, ni povas ŝanĝi ajnan situacion, ni povas protesti kontraŭ iu ajn maljusteco kaj havi revoluciajn ideojn. Sed teolaboristoj en ĉi tiuj anoncoj estas realaj fonaj akcesoraĵoj. La bela sceno de teokolekto ŝajnas pli bela per bonega kinematografio. Hodiaŭ, vi devas pagi almenaŭ 120 takojn (1,26 dolarojn) en elita teovendejo kaj eĉ manĝaĵaj kritikistoj kovras ĝin. Sed neniu filmeto montras la scenojn de la lukto por la vivo de laboristoj kun minimuma salajro de 120 takoj (1,26 dolaroj) tage, tio ne estas diskutita en la ĉefaj amaskomunikiloj. Ĉar ili konservas sian vivon en ĉi tiu paradizo manĝante teajn foliojn!

Nuntempe, estas multaj grandegaj projektoj en la lando por daŭrigi ĝian ekonomian disvolviĝon. Pri tio, Tasmia Afrin Mou skribis en Fejsbuko:

এত উন্নয়নকালে এই পোস্টার দেখতে হয় কেনো? ১৭০ টাকা রোজে মাসে ৩০ দিন কাজ করলেও চা শ্রমিক মাসে আয় করবেন ৫১০০ টাকা। কোনো আমিষ না, কোনো নিরামিষ না, কেবল ভাত আর রুটি হয় এই টাকায়?

Kial ni devas vidi ĉi tiun afiŝon [Ndlr (hispane): La afiŝo diras “Ni volas panon kaj rizon en niaj manĝoj, ni volas tagan salajron de 300 takoj”] dum ĉi tiu disvolva fazo de la lando? Teolaboristoj gajnos 5.100 takojn (54 dolarojn) monate, konsiderante ĉi tiun pliigitan indicon de 170 takoj (1,80 dolaroj) tage. Ne viandon kaj legomojn, sed kiel familio povas aĉeti eĉ rizon kaj panon kontraŭ tiu ĉi mono (dum unu monato)!

Malinichara Tea Garden in Sylhet. Image via Wikipedia by Shahnoor Habib Munmun. CC BY 3.0.

Malinichara Teoĝardeno en Silheto [eo]. Bildo per Vikipedio [eo] de Shahnoor Habib Munmun. (CC POR 3.0).

La teoindustrio en Bangladeŝo

Teokultivado en Bangladeŝo komenciĝis dum la brita kolonia reĝimo. En 1840, ili establis la unuan teoĝardenon en la havena urbo Ĉitagongo [eo]. Tamen, komerca teokultivado ekis en la Silheta Regiono en 1857. Nuntempe, ekzistas pli ol 167 teoĝardenoj en la lando. Grava parto de tiu industrio situas en Silheto, Habiganj kaj Moulvibazar. Estas ĉirkaŭ 140.000 laboristoj en ĉiuj ĝardenoj, kaj plej multaj dediĉis sin al ĉi tiu profesio de generacioj.

Dum la 1860-aj kaj 1870-aj jaroj, la komerca sukceso de teoplantejoj en la regionoj Assam kaj Silheto altiris investojn de multaj eksterlandaj kompanioj. Rezulte, teoĝardenoj en ĉi tiuj regionoj komencis kreski. Kun tio venis la postulo de pli da laboristoj. En esplora artikolo de 2014 titolita “Historio de bangladeŝaj teoĝardenoj kaj teolaboristoj”, Riad Mahmud kaj Alida Binte Saqi malkaŝas ke la migrado de teolaboristoj estis simila al sklavotrafiko. La unuaj laboristoj en teoplantejoj ne estis devenaj de Silheto. Ili venis el diversaj lokoj de Barato [eo], pli ekzakte la plejmulto venis el la areoj trafitaj de malsato. Ili estis portitaj al teoplantejoj kun falsaj pretekstoj kaj la lokanoj nomis ilin “coolies” [Ndlr: pejorativa nomo de nekompetentaj laboristoj en Azio, malbone pagataj]. La lokaj loĝantoj, la posedantoj de la teoplantejoj kaj la oficialuloj traktis ilin kiel sklavojn.

Eĉ en la 21a jarcento, la kondiĉo de teolaboristoj ne multe ŝanĝiĝis. Iliaj enspezoj kaj vivniveloj, kaj la malegaleco kiun ili alfrontas, aperis denove en iliaj lastatempaj protestoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.