- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Juna kuiristo en Bakuo transformis sian apartamenton en restoracion

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Azerbajĝano, Civitanaj komunikiloj, Ekonomio kaj komerco, Ideoj, Junuloj, Nutraĵo

Bildo de Parvana Mustafayeva. Uzata kun permeso laŭ enhavpartnera interkonsento.

Ĉi tiu artikolo unue estis publikigita en  JAM News [1]. Redaktita versio estas reeldonita ĉi tie laŭ enhavpartnera interkonsento.

Yagub Zeynalzade estas 26-jaraĝa kuiristo el Azerbajĝano [2] [eo]. Li ricevis sian kuirartan trejnadon en Kroatio kaj Italio. Post iom da tempo laborinte en itala restoracio, Yagub revenis al Azerbajĝano, kie li transformis sian loĝejon en la centro de Bakuo [3] [eo] en restoracion.  Li loĝas kaj ricevas siajn klientojn en apartamento konsistanta el unu sola ĉambro kaj subtegmento.

La kuirarta talento de avino

La intereso de Yagub pri kuirado estis transdonita al li de lia avino kiu edukis lin.  Kiel infano li pasigis multajn somerojn en Dashkesan kie lia avino vivis. En intervjuo kun Jam News, Yagub diris, “Antaŭ ne longe mi rimarkis, ke kuirado estas enradikiĝinta en mi. La influo de mia avino estas neforviŝebla.”

Sed malgraŭ senfinaj dolĉaĵoj, kiujn lia avino preparis por li, la vivo en Dashkesan finfine komencis esti enuiga. Li decidis forlasi ĉi tiun komfortan zonon por vivi memstare, por kompreni kion li kapablas sen iu ajn helpo.

Tiel komenciĝis la transformado de Yagub en Bakuo. Kiam li unue alvenis en Bakuo, li luis loĝejon kun amiko. Sed la konservativaj opinioj de Yagub, malhelpis komenci novan vivon. ““Mi estis radikala kaj nekongrua kun preskaŭ ĉiuj.  Mi havis tre malgrandan amikaron kaj sentis min izolita.”

Yagub fine forlasis la loĝejon kaj okupiĝis pri religiaj studoj en madraso [koranlernejo]. “Tiu ĉi edukado efikis al mi profunde. Lerninte religion, mi iusence lernis mian veron. Ĉi tio trankviligis min kaj mi komencis esplori aliajn kampojn. Mi volis renkonti novajn homojn.”

Ĉe iu punkto, Yagub havis sep laborlokojn, provante repagi siajn ŝuldojn. “Poste mi konsciis, ke mi volas komenci mian propran entreprenon. Tiel komenciĝis mia projekto, kiun mi nomis projekton apartamento.”

Projekto apartamento aŭ libera spaco

“Mi bezonis du monatojn por paki miajn aĵojn kaj ekloĝi en ĉi tiu dometo. Iom post iom mi dediĉis min al ĉi tiu loĝeja spaco. Mi devis komenci ie. Mi havis nur 40 manatojn [ĉirkaŭ 24 €/25 USD] kaj tiun tagon komencis la Projekto Apartamento. Mi konservis duonon de tiu kvanto por mi, aĉetis dolĉaĵojn kun la alia duono, preparis teon kaj invitis gastojn. Ĉi tio estis mia unua evento. Muziko, distro. Ĝis nun ne estis problemoj kun la najbaroj,” diras Yagub.

Li diras, ke la celo de la projekto estis krei reton de homoj pere de eventoj.

“Mi ekkonis ilin, kaj ili konis unu la alian. Mi decidis inviti homojn, kiuj inspiros unu la alian. Ĝi estas kaj komerca kaj socia projekto. Kvankam ne estis grava enspezo, mi gajnis homojn. Kaj mi, kiu konis neniun ĉi tie, iom post iom komencis havi komunumon.”

Yagub nomas ĉi tiun spacon, kiun li transformis en restoracion, ankaŭ “libera spaco” – loko kie junuloj kunvenas kaj manĝas memkuiritajn manĝaĵojn, kondutante libere.

Nekonataj gustoj

Yagub diras, ke la Projekto Apartamento ne estas nur restoracio kaj hejmo, ĝi estas parto de io, kio povas fariĝi longtempe, ĉeno de restoracio.

“Estas potencialo en regionoj kaj vilaĝoj, kaj mi provas trovi ĝin. Mi aŭ alvokas aŭ vizitas rekte. Iuj el la produktoj tie, ne estas vaste konataj ĉi tie. Mi aĉetas ilin, kuiras manĝaĵojn de ili kaj provas gustumigi ilin al homoj. Kiam mi parolis kun lokanoj en la vilaĝoj pri agroturismo [4] [eo], la “svisa modelo” ktp., tio sonis al ili kiel fabelo. Ili ne interesiĝas pri neatingeblaj perspektivoj, sed sole serĉas iom da helpo ĉi tie kaj tie. Do mi aĉetis iliajn produktojn anstataŭe.”

Komence Yagub faris tion pro personaj interesoj. Kiam li vojaĝis ĉirkaŭ la regionoj dum komercaj vojaĝoj, li aĉetis interesajn produktojn kaj kunportis ilin al Bakuo. Li preparis nekonatajn pladojn kaj regalis siajn amikojn, kiuj siavice diskutis kun aliaj pri tiuj novaj kuirartaj spertoj.

“Kompreneble mi volis transformi ĉi tiun procezon en monon. Daŭrigi ĉi tiun laboron, kiun mi ĝuas, kaj profitigi ĉi tiun laboron. Do mi aĉetas ĉi tiujn produktojn, metas ilin en la menuon kaj vendas ilin. Tiel mi helpas tiujn en la vilaĝoj aĉetante iliajn produktojn, kaj mi proponas al homoj novajn gustojn, mi rakontas al ili la historion de ĉi tiuj pladoj.”

Manĝaĵo elektita ne de la kliento, sed de la kuiristo

Projekto apartamento, la hejma restoracio de Yagub Zeynalzade, altiras klientojn ĉefe per ĝia paĝo ĉe Instagram [5].

Homoj sciigas min , ke ili interesiĝas.  Malgrandaj entreprenoj ĉie havas malfacilaĵojn nun. Ni ankoraŭ metas la fundamenton, ĉio estas nova, kaj nova koncepto ĉiam malfacilas.  Manko de stabilaj enspezoj estas precipe malfacila.  Okazas, ke ĉiutage estas gastoj dum tuta semajno, kaj foje ili forestas dek tagojn.”     

Yagub diras, ke en ĉi tiu koncepto, la menuo ne estas determinata laŭ la gusto de la klientoj. La klientoj fidas la kuiriston, kiu deziras feliĉigi la klienton per liaj pladoj.

Malgranda loko, multaj funkcioj

La funkcioj de la hejma restoracio de Yagub Zeynalzade ne estas limigitaj al la apartamento kaj restoracio. Ĝi ankaŭ estas studio. Li tie faras foto- kaj filmregistradojn kreante enhavon por diversaj kuirartaj platformoj.

“Tra la tempo ni altiris volontulojn. Ili lernas kuiradon ĉi tie. Du el ili jam laboras kun ni. Sed ĉi tio estas nekutima loko por labori. Mia celo en kreado de ĉi tiu spaco estis transdoni mian kuirartan scion al aliaj. Krom mi, estas kvar knabinoj kun kuirarta edukado. Unu jam kompletigis la programon kaj nun instruas tri pliajn knabinojn.”

Ĉi tiu domo-restoracio ankaŭ ofertas scenejon por arto de la loka junularo, kiun Jagub volas helpi tielmaniere. En malsamaj anguloj de la apartamento oni povas vidi metiojn kaj produktojn faritajn hejme.

“En la lastaj tagoj okazis interesaj aferoj. Amikoj alportis tomatojn, paprikojn, melongenojn el siaj ĝardenoj, alia gasto alportis vinberojn. Estas bonege, ke homoj scias kie trovi nin.  Tiel estas ĉiam freŝaj lokaj produktoj. Foje homoj ankaŭ alportas siajn proprajn pladojn, kiujn ni poste gustumas kaj kune pridiskutas. Ĉi tiu koncepto estas unika kaj miaj atendoj pri ĝi estas altaj.  Mi certas, ke ni povas atingi multon en la estonteco.” certigas Yagub.