- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Colmena: malfermitkoda amaskomunikila platformo ligas kamparajn kaj indiĝenajn komunumojn

Kategorioj: Latinameriko, Subsahara Afriko, Meksiko, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Ideoj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Teknikaro, Rising Voices

Ilustraĵo de Global Voices – Tutmondaj Voĉoj [1] [eo].

La kronvirusa pandemio [2] influis multajn komunumajn amaskomunikilojn, kiuj devis fermiĝi kaj kutime havas malmultan interretan kunligon. Oni serĉis solvojn por plifortigi la konekton, solidarecon kaj kundivi ilojn kaj informon inter komunumaj amaskomunikiloj, gvidataj de denaskaj popoloj kaj kamparaj komunumoj. Colmena [“Abelujo”], cifereca kaj radia produktejo, estas unu el tiuj rimedoj, heredaĵo de la krizo de KOVIM-19 [3] aldonita al la [krizo] de misinformado, kiu celas esti loko por komunumaj komunikantoj kaj ĵurnalistoj en Latinameriko [4] (Meksiko [5], Gvatemalo [6], Peruo [7], Bolivio [8], Ekvadoro [9], Kolombio [10], Brazilo [11]) kaj Afriko [12] (Maroko [13], Tunizio [14], Ganao [15], Burkino [16], Kenjo [17]) [ĉiuj eo].

La interreto estas unu el la komunikaj infrastrukturoj forestantaj en kamparaj teritorioj kie loĝas denaskaj popoloj. Por multaj, ĉi tio estas la konsekvenco de ŝtata forlaso kaj subpremo pere de la koloniigo de [la tieaj] regantaj kulturoj. Tamen, ili konstante serĉis manierojn por alfronti la problemojn kiuj ĉiutage daŭras, kiel ekzemple, la manko de bazaj servoj (lumo, akvo, drenado, sano, edukado) kaj, kiel ni menciis, la komunikada infrastrukturo (interreto, vojoj). En ĉi tiuj komunumoj, ĵurnalismo estas loka kaj kutime praktikata de komunumaj radioj.

Colmena disvolvis malfermitan fontan retejon kie ĉiuj ĵurnalismaj agadoj povas disvolviĝi sen interreto aŭ kun malmulte da konektebleco, por konservi ligon al ĉi tiuj samaj komunumoj en krizaj tempoj. Ĝi situas ĉe la vojkruciĝo inter esti produktadoĉambro, komunumo kaj rimedo por komuniki. [Colmena] aperis kun financoj el DW Akademie [18]. En Latinameriko, anoj estas la reto de komunumaj amaskomunikiloj REDES de Meksiko [19], la kolombiaj radiostacioj Ocaina, la ekvadora Remando, kaj la perua Kuniĝo de Ajmaraj [20] virinoj de Abya Yala [21] [eo], multaliaj brazilaj radiostacioj, la bolivia cifereca amaskomunikilo Muy Waso, inter aliaj.

Mi intervjuis Adrián López Angulo, kiu estas parto de la amaskomunikila kunordigo en Latinameriko ĉe Colmena [22].

Unión de Mujeres Aymaras del Abya Yala, Perú.

Kuniĝo de Ajmaraj virinoj de Abya Yala, Peruo.

Global Voices: Kial “Colmena“, kion signifas tiu nomo?

Adrián López Angulo (ALA): Ĝi estas rakonto kiun mi tre ŝatas kaj mi sentas ke tio ekzempligas kiel la projekto funkcias. Ĝi estis elektita kolektive inter latinamerikaj kaj afrikaj amaskomunikiloj. Ĉiuj, post pluraj kunsidoj kie oni parolis pri sonĝoj en la teritorioj, proponis nomon kiu signifis ilian komunikan laboron. Okazis voĉdono pri ĉiuj aperintaj proponoj el kiu rezultis elekto por Colmena [ndlt. “Colmena” estas la hispanlingva vorto por “Abelujo” esperante]. Fine, la nomo estas prenita kiel metaforo, sed ĝi ankaŭ estis grava por la dezajno de la aplikaĵo.

Ni identiĝas kun la diverseco de abelujoj [ndlt. ‘colmena‘ hispane] kiuj ekzistas en la mondo. Ne estas nur unu maniero [por] fari abelujon, ĉar la teritorioj estas megadiversaj. Nun la abeloj, kaj ilia esenca poleniga laboro, estas tuŝitaj de unukultivoj [23] [eo] kaj akcelita industriigo, kiu nur havas ekonomiajn celojn. La sama pripensado eniras por komunikado farita de, kun kaj por teritorioj kaj komunumoj. Estas platformoj kaj interesoj kiuj celas homogenigi paroladojn, lingvojn kaj bezonojn. Ke la amaskomunikiloj elektis la nomon “Colmena“, por mi, estas devontigo al diverseco; por kompreni ke en la mondo estas multaj aliaj mondoj kiujn necesas respekti kaj prizorgi.

Global Voices: En kio Colmena diferencas de aliaj amaskomunikiloj?

ALA: Es importante entender que Colmena nace del encuentro y la comunicación entre diversos medios, organizaciones y personas. Colmena busca ser una plataforma, hecha con software libre y open source, para el fortalecimiento de la comunicación comunitaria, popular, alternativa, indígena y un etcétera amplio. Aquella comunicación que surge desde y con las personas que habitan los diversos territorios y buscan aportar a las necesidades y sueños locales.

La idea es que la plataforma cuente con las herramientas necesarias para la producción de contenido: “todo en uno”. También, que funcione como un espacio de encuentro, comunicación, traducción y organización entre personas y colectivos que trabajan y luchan por procesos de comunicación que abonen a los diversos territorios; actualmente la plataforma está traducida en seis idiomas.

ALA: Gravas kompreni ke Colmena naskiĝis el la kunveno kaj komunikado inter malsamaj amaskomunikiloj, organizoj kaj homoj. Colmena celas esti platformo, farita per libera programaro kaj malferma fonto, por plifortigo de komunuma, populara, alternativa, indiĝena kaj larĝa/vasta komunikado. Tiu komunikado kiu ekestas de kaj kun la homoj kiuj loĝas en la diversaj teritorioj kaj celas kontribui al lokaj bezonoj kaj revoj.

La ideo estas ke la platformo havas la necesajn ilojn por produktado de enhavo: “ĉio en unu”. Ankaŭ, ke ĝi funkcias kiel spaco por renkontiĝo, komunikado, tradukado kaj organizado inter homoj kaj grupoj kiuj laboras kaj batalas por komunikaj procezoj kiuj kontribuas al la diversaj teritorioj; la platformo estas nuntempe tradukita al ses lingvoj.

TV: Kiajn problemojn alfrontis Colmena?

ALA: Comenzamos en pandemia así que el trabajo a la distancia hace indispensable conexiones estables de internet o de datos móviles; algo que se vuelve complicado por condiciones geográficas, sociales e históricas que viven comunidades rurales e indígenas en el mundo. Lo anterior, más que una problemática, se convierte en una oportunidad en tanto que las comunidades y/o organizaciones pueden decidir sobre la conectividad que necesitan. Mientras las empresas piensan sus aplicaciones desde el interés económico; la mirada de Colmena es más hacia la pluralidad de voces, saberes y conocimientos para los retos globales que vivimos.

ALA: Ni komencis en pandemio, do, fora laboro faras stabilajn interretajn aŭ datumkonektajn ligilojn nemalhaveblaj; io kio fariĝas komplika pro geografiaj, sociaj kaj historiaj kondiĉoj kiujn kamparaj kaj indiĝenaj komunumoj alfrontas en la mondo. Ĉi tio fariĝas ŝanco prefere ol problemo, ĉar la komunumoj kaj/aŭ organizaĵoj povas mem decidi pri la konektebleco kiun ili bezonas. Dum kompanioj pensas iliajn aplikaĵojn el la ekonomia intereso, la rigardo de Colmena estas pli al la plureco de voĉoj, komprenoj kaj scioj por la tutmondaj defioj kiujn ni vivas. Dum kompanioj pensas pri siaj aplikoj el ekonomia vidpunkto, Colmena pli rigardas al la plureco de voĉoj, sciaro kaj scilerto (knowhow) por la tutmondaj defioj, kiujn ni alfrontas.

Radiostacio Ada, de Ganao.

Global Voices: Kiaj estas la fundamentoj de la ĵurnalisma spaco, aŭ kio necesas por esti parto de ĝi?

ALA: Se requiere como individuo, medio, colectivo y/o comunidad tener interés en crear procesos de comunicación pertinentes y relevantes para sus territorios, no sólo creando contenido, sino también apoyando con la difusión del mismo. De igual modo, tener interés en que Colmena se utilice, cuide y, así, se fortalezca. Una de las grandes enseñanzas del trabajo junto con comunidades rurales e indígenas en América Latina es que cuidar a la comunidad significa participar, aportar y crear. Cuando uno cuida, hace que la comunidad se fortalezca ante riesgos presentes y futuros; cercanos y externos.

ALA: Kiel individuo, amaskomunikilo, kolektivo kaj/aŭ komunumo, vi devus havi intereson krei trafajn kaj laŭtemajn komunikajn procezojn por viaj teritorioj, ne nur kreante enhavon, sed ankaŭ subtenante ĝian disvastigon. Same, vi devus havi intereson pri tio ke Colmena estu uzata, prizorgata kaj tiel fortikigata. Unu el la plej gravaj lecionoj kiujn ni lernis de laborado kun kamparaj kaj indiĝenaj komunumoj en Latin-Ameriko estas ke zorgi pri la komunumo signifas partopreni, kontribui kaj krei. Kiam vi zorgas, vi plifortigas la komunumon kontraŭ nunaj kaj estontaj riskoj, proksime kaj malproksime.

Global Voices: Kio estas la efiko de Colmena sur la moderna mondo, en kamparaj kaj indiĝenaj zonoj, same kiel en lokoj kie estas danĝere esti ĵurnalisto?

ALA: Son varios los beneficios, pero me limitaré a señalar dos que me parecen muy importantes. El primero es el asunto de la privacidad, muchos medios utilizan aplicaciones que no son seguras para su trabajo comunicativo; ahí se difunde información sensible. En Colmena se está trabajando para que la información y contenidos de los medios estén resguardados y seguros.

El segundo tiene que ver con la organización entre diferentes medios para compartir y crear contenido, con o sin conectividad. Pienso que eso puede tener un impacto positivo, en zonas con baja o nula conectividad, donde diferentes medios, colectivos o personas pueden encontrar en Colmena una plataforma para difundir y potenciar sus luchas y sueños. Colmena es la voz para los pueblos históricamente abandonados, que encontraron en la intemperie, una oportunidad para ser escuchados una vez más.

ALA: Estas pluraj avantaĝoj, sed mi limigos min al du, kiuj ŝajnas al mi, tre gravaj. La unua estas la afero pri privateco, multaj amaskomunikiloj uzas aplikaĵojn kiuj estas malsekuraj por ilia [ĵurnalista] komunika laboro; tie estas disvastigata sentema informo. En Colmena, oni laboras por certigi ke la informoj kaj enhavo de la amaskomunikilaro estas protektataj kaj sekuraj.

La dua rilatas al la organizado inter malsamaj komunikiloj por dividi kaj krei enhavon, kun aŭ sen konektebleco. Mi pensas ke tio povas efiki pozitive, en areoj kun malalta aŭ neniu konektebleco, kie diversaj komunikiloj, kolektivoj aŭ homoj povas trovi platformon por disvastigi kaj plibonigi siajn luktojn kaj sonĝojn. Colmena estas la voĉo por la historie forlasitaj popoloj kiuj trovis en la vetero, ŝancon por esti denove aŭdataj.