Cifereca sekurigo + Lingvo

Illustraĵo de Naandeyé García Villegas por Rising Voices

Pri

Kiuj estas la defioj kaj bezonoj de aktivuloj kaj iliaj komunumoj, parolantaj indiĝenajn, marĝenigitajn, minoritatajn aŭ malmultrimedajn lingvojn rilate al cifereca sekureco kaj sekurigo?

Ĉi tio estas ĝenerala demando, kiun nia teamo esploris rilate al lingvaj problemoj kiujn alfrontas membroj de la angika, dagbania, orienta tarua, kikuja, kiĉua, igba, zulua, kakĉikela, mapuĉa, miksa, odia, sota, torvalia, tvia, joruba [en], jukatana majaa, vajua, kaj zapoteka lingvokomunumoj.

Dum la pasintaj ok jaroj, Rising Voices (RV), la cifereca inkluziviga brako de Global Voices (GV), subtenas lingvajn ciferecajn aktivulojn el Latin-Ameriko, Afriko kaj Azio faciligante spacojn por kunula lernado [en – labori kune ene de grupo, inter grupoj, inter komunumoj, ndltr.], trejnado kaj mentorado kaj plifortigo de ilia laboro. Dum ĉi tiu tempo, RV ekkonis ĉi tiun reton de lingvaj aktivuloj dum ili navigas tra ĉiuj specoj de lingvaj, teknikaj, socikulturaj kaj politikaj defioj. La bezono de informoj pri pli sekuraj kaj sekurigaj komunikadaj kanaloj kaj kutimoj en iliaj lingvokomunumoj ankaŭ estis citita kiel prioritato.

Lingvaj komunumoj laŭ regiono

Afriko: Dagbania, kikuja (gĩkũyũ), igba, zulua, sota, tvia, joruba

Azio: Angika, orienta tarua, odia, torvalia

Latin-Ameriko: Kiĉua, kakĉikela, mapuĉa (mapudungun), miksa (Mixe), jukatana majaa, vajua, zapoteka.

Tiu ĉi projekto, ebligita parte per subteno de la Open Technology Fund [en] ofertis la ŝancon al membroj de ĉi tiuj lingvaj komunumoj komenci esplori ĉi tiun interkruciĝon, sed ankaŭ la ŝancon identigi bezonojn, krei rekomendojn kaj fiksi prioritatojn en ĉi tiu spaco.

Komence de 2022, ni invitis ĉiujn 62 lingvajn aktivulojn el 62 diversaj lingvokomunumoj de la ampleksa RV-reto por kunhavigi siajn nunajn ciferecan scion pri cifereca sekureco kaj sekurigo, sintenojn kaj praktikojn, same kiel siajn proprajn komencajn perceptojn pri defioj kiujn iliaj komunumoj alfrontas. Post la kompletiĝo de tiu enketa analizo, ĉiuj 62 partoprenantoj esprimis intereson esti konsiderataj kiel unu el la 18 kazo-esploristoj kiel parto de la dua fazo de ĉi tiu projekto, elstarigante la daŭrantan bezonon de tia esplorado. Post kandidatiĝo, en kiu la partoprenantoj esprimis sian intereson pri plua partopreno, 18 el ili estis finfine invititaj aliĝi al la projektoskipo.

Kunlabori kun esploristoj kiuj venas de la lingvaj komunumoj mem kaj kiuj estis parto de ĉi tiu studo estis esenca elemento de ĉi tiu projekto. Ne nur ili havas gravan scion pri loka kunteksto kaj preferojn por aliroj al informkolektado, sed ili kapablas esti en pli bona pozicio por fiksi prioritatojn. Ili povas funkcii kiel fidindaj pontoj inter sia hejmkomunumo kaj la pli larĝaj ciferecaj sekurecaj kaj sekurigaj retoj.

La 18 kazo-esploristoj utiligis partoprenigan kazo-studan esplormetodaron kiu inkluzivigis retan trejnadon pri esplordezajno, kampolaboro [eo], analizado kaj raportverkado, kaj ili estis instigitaj elekti la esplorajn demandojn sur kiuj enfokusigi sian laboron kaj la manieron kolekti kaj kundividi la informojn. Post monatoj da esplorado, la esploristoj produktis esplorajn raportojn, kiuj skizis iliajn procezojn, iliajn rezultojn kaj ilian analizon.

El tiuj raportoj venas la sekvaj 18 rakontoj enhavantaj analizon, kiun ili decidis kunhavigi al pli larĝa publiko, inkluzive de atestoj de komunumanoj, pripensoj kaj lernindaĵoj, kiuj ankaŭ estas prezentataj kiel rekomendoj por agoj aŭ strategioj al ciferecaj rajtoj, kiuj prikonsideras la diversecon de lingvoj.

Ĉiu el ĉi tiuj rakontoj estas haveblaj en la hispana, la angla, kaj ĉiu el la 18 lingvoj, kiuj konservas la scion kaj kolektivan memoron de ĉi tiuj komunumoj. Ili estas la rezulto de fleksebla kunskriba procezo kun projektverkisto, kaj de ĉiuj kiuj prenis malsamajn vojojn kiuj nun estas reflektitaj en la diversaj formoj de la artikoloj. Rakontoj estas akompanataj de sonsekvencoj kie esploristoj kundividas siajn pripensojn de ĉi tiu esplorprocezo, akompanataj de ilustraĵo kreita de artisto de la sama lingvokomunumo.

Ĉi tiuj rakontoj nun estas 18 fenestroj por lerni de la demandoj, bezonoj kaj deziroj de ĉi tiuj komunumoj, kie la rilato inter ciferecaj rajtoj [eo] kaj lingvaj rajtoj [eo] estas fundamenta kaj postulas plian agadon se ni volas strebi al [cifereca] mondo pli sekura por ĉiuj.

Projekta subtenskipo

  • Ameya Nagarajan, Associate Editor / Ĉefredaktisto
  • Andrés Lombana-Bermudez, Lead Researcher / Ĉefesploristo
  • Eddie Avila, Project Lead / Projektgvidanto
  • María Alvarez Malvido, Project Editor/Writer  // Projektredaktoro/verkisto
  • Mariam Abuadas, Project Management / Projektmastrumado
  • Nathaly Espitia-Díaz, Digital Security Advisor / Konsilanto pri cifereca sekurigo

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.