- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Esplorante kurdan kvartalon en Azerbajĝano

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Azerbajĝano, Civitanaj komunikiloj, Edukado, En- kaj elmigrado, Etno kaj raso, Historio, Junuloj, Juro, Laboro, Politiko, Regado

Ilustraĵo de Meydan TV. Uzata kun permeso.

Ĉi tiu artikolo estis unue publikigita [1] ĉe Meydan TV. Redaktita versio estas reeldonata ĉi tie laŭ interkonsento pri kundivido de enhavo.

La regiono Jevlaĥ (Yevlakh) de Azerbajĝano [2] [eo], kerna transportcentro de fervojoj kaj aŭtovojoj, situas 280 kilometrojn for de la ĉefurbo Bakuo [3] [eo], super la rivero Kura [4] [eo].

Promenante laŭ la stratoj, kiuj etendiĝas de la malnova ponto super la rivero Kura ĝis la stacidomo de Jevlaĥ, oni povas renkonti homojn, kiuj elstaras inter la lokuloj per siaj malsamaj dialekto, aspekto kaj vivmaniero.

Kvankam la plej multaj nomas ilin “ciganoj”, ili mem nomas sin “ajem-kurdoj” kaj diras ke iliaj prapatroj translokiĝis ĉi tien el Irano en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj. En la regiono Jevlaĥ ili ekloĝis ĉe pluraj stratoj, kiujn la lokuloj nomis la “cigana kvartalo”.

La etnografo Emil Kerimov diris al Meydan TV, ke la homoj loĝantaj en Jevlaĥ eble estas, fakte, ciganoj aŭ romaoj, kiel oni nomas ilin en Eŭropo. En la 14-a jarcento [5], reprezentantoj de tiu etno foriris de Barato kaj disvastiĝis tra Eŭropo.

Estas malfacile determini precize kiom da romaoj nuntempe loĝas en Azerbajĝano ĉar ne ĉiuj havas identeckartojn. Sed laŭ neoficialaj datumoj por 2012–2014, ekzistis proksimume 10 000 romaoj vivantaj en Azerbajĝano.

En Jevlaĥ, ŝtataj datumoj indikas, ke ekzistas 2 500 ciganaj loĝantoj. Kaj jes, ĉi tiu komunumo estas nomata “ciganoj” en oficiala ŝtata statistiko.

Kaj tamen, la lingvo parolata de la komunumo estas la kurda. Tio estis konfirmita al Meydan TV fare de la prezidanto de la asocio por la konservado de romaa kulturo, Shukru Pyundik, kiu aŭskultis la sonregistraĵojn faritajn de la filmskipo de Meydan TV en Jevlaĥ. Inter la romaoj, kelkaj parolas la kurdan. Kaj ĝenerale, la romaa lingvaro havas kurdan, alevan kaj abazan branĉojn.

Laŭ loĝantoj de Jevlaĥ, tiuj homoj venis de Irano kaj estas islamanoj. Tial la etnografo Emil Kerimov sugestas, ke jam en la momento de sia reloĝigo el Irano, ili estis prezentitaj ne kiel ciganoj/romaoj, sed kiel kurdoj.

Ĝenerale, Azerbajĝano estas delonge konsiderata loĝloko de kurdoj, inkluzive de la ajem-kurdoj.

Ĝis la unua Karabaĥa konflikto [6] en la fruaj 1990-aj jaroj, kurdoj tradicie vivis en orienta Azerbajĝano kaj la Nakĉivana Aŭtonoma Respubliko [7]Nuntempe [8], ekzistas almenaŭ 60 000 ajem-kurdoj. Plej multaj el ili identiĝas kiel ŝijaismaj islamanoj [9] [eo].

Historio de la karabaĥaj kurdoj

La alveno de la kurdoj en Azerbajĝano, kaj ĝenerale, en la Suda Kaŭkazo, okazis en diversaj periodoj. La unua mencio de la apero de la kurdoj en Karabaĥo rilatas al la mongola invado en la 13-a jarcento [10].

La kurdoj, kiuj venis ĉi tien kun la otomana armeo en 1589 dum la OtomanaSafavida Milito (1578–1590) [11], ekloĝis en la teritorio de aktuala Orienta Azerbajĝano.

Kiel rezulto de la militoj kiuj okazis en tiu regiono en 1918-1920, kelkaj grupoj de islamaj kurdoj vivintaj en Azerbajĝano moviĝis al Armenio.

Post la okupo de Karabaĥo [12], la kurdoj estis devigitaj [13] moviĝi al aliaj regionoj de Azerbajĝano.

Laŭ la rezultoj de censo okazinta en 2009, 6 100 kurdoj vivis en Azerbajĝano. Laŭ okcidentaj fakuloj, kurdoj konsistigas proksimume 2.8 procentojn de la loĝantaro de Azerbajĝano. Oni supozas, ke pli ol 200 000 kurdoj vivas nuntempe en Azerbajĝano.

Reen en la setlejon, la vivkondiĉoj kaj plendoj de la komunumo parolas pri la ŝarĝo kiun la vivo alportas ĉi tie. Ne estas fluanta akvo, kloakaĵoj aŭ vojoj. Rubujoj estas superŝarĝitaj per rubo.

La lokaj loĝantoj kiuj akceptis paroli kun Meydan TV plendis pri la manko de servoj entute. Krom akvaj kaj salubrigaj [14] [eo] problemoj, ekzistas neniu gaso aŭ elektro en kelkaj partoj de la najbarejo.

Lokaj oficistoj diras, ke ili ne ricevis oficialajn plendojn, sed ke ili esploros la aferojn nun, kiam ili konsciiĝis pri tio post la enketo de Meydan TV.

Malbonaj vivkondiĉoj kaj manko de laborebloj ne estas la nuraj problemoj, kiujn la komunumo alfrontas. Multaj el la infanoj kreskantaj en tiu komunumo ne estas senditaj al lernejo kaj havas neniun formalan edukadon.

Ankaŭ ĉi tie, diras lokaj aŭtoritatoj, kvankam ili provis en la pasinteco konvinki la gepatrojn sendi siajn infanojn al lernejo, tiuj ne aŭskultis. Gepatroj kiuj parolis al Meydan TV diris ke ili ne povis pagi lernejajn kostojn.

Laŭ advokato Samad Rahimli, sendepende de tradicioj, kutimoj kaj financa situacio, mezgrada ĝenerala edukado en Azerbajĝano estas deviga:

The executive branch can achieve this with the help of the police. First, it is necessary to carry out educational work. If the parents continue to resist, individual measures can be taken against them. There is administrative responsibility for obstructing a child’s education, and a fine of 100 manats is provided for individuals. And for coercion to begging, 15 days of arrest are required. If parents behave this way on an ongoing basis for a long time, then they may be limited in parental rights. In this regard, the executive branch should go to court. But this requires political will, which the executive authorities do not have.

La plenuma branĉo povas atingi tion helpe de la polico. Unue, necesas plenumi edukan laboron. Se la gepatroj daŭre rezistas, eblas agi kontraŭ ili individue. Ekzistas administra respondeco por malhelpado de infana edukado, kaj individuoj povas ricevi monpunon de 100 manatoj. Kaj por deviga almozpetado, la puno estas 15 tagoj da aresto. Se gepatroj kondutas tiel daŭre dum longa tempo, tiam iliaj gepatraj rajtoj povas esti limigataj. Ĉi-rilate, la plenuma povo devus iri al tribunalo. Sed tio postulas politikan volon, kiun la plenumaj aŭtoritatoj ne havas.

Male al Azerbajĝano, en Eŭropo, la rajtoj al integriĝo kaj edukado de la romaoj vivantaj tie estas ĝenerale respektataj. Ili estas liberaj observi siajn tradiciojn kaj kutimojn, klarigis advokato Rahimli. Krome, en Eŭropo, la ŝtato donas financan helpon al familioj por ke infanoj povu studi, aldonis Rahimli. En la kazo de Azerbajĝano, la Konsilio de Eŭropo [15] [eo] devigas la landon certigi la rajtojn de siaj etnaj malplimultoj. La lando ankaŭ adoptis la internaciajn paktojn de UN pri civilaj kaj politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj kulturaj rajtoj kaj aliĝis al la konvencio de 1965 pri la forigo de ĉiuj formoj de rasa diskriminacio.

Kaj tamen, diskriminacio estas tio kion alfrontas la lokaj loĝantoj. Dum la vizito al la najbarejo, eblis kapti foton de loĝanto kriante, “ili [la ciganoj] malhonoras Jevlaĥ ĉie en la lando”.

La loĝantoj de la “cigana kvartalo” en Jevlaĥ sentas malsame. Ili konsideras sin parto de Azerbajĝano kaj la azera popolo [16] [eo]. Kaj tamen, ili estas pli malriĉaj ol la plimulto de la loka loĝantaro, malpli trovas laboron, kaj ĝis nun, eĉ ne unu ŝtata strukturo respondis al iliaj alvokoj. Trovu ĉi sube plenan videaĵon klarigantan la situacion de la ajem-kurdoj [17].